reen al Straýso

La virino sur la pramo
 

 

Mi venis al Istanbulo nur por unu tago por partopreni la enterigon de turka amiko, kiu, mirinda aktoro, alttalenta lirikisto, dum certa tempo apartenis al miaj plej intimaj rilatoj. Ankoraw junagxa, li kelkajn tagojn antawe mortis pro la sekvoj de awtoakcidento. La enterigo okazis en la Granda Tombejo de Üsküdar, je la azia bordo de la urbo, kie E. kun sia edzino kaj siaj infanoj dum la lastaj jaroj logxis en malgranda domo. Estis nebuleca dimancxmateno en frua septembro; peza sufokiga vetero premis evidente jam de pluraj tagoj super la plumbe griza Bosporo. Nekonata al la funebra komunumo kiel ankaw al liaj plej proksimaj amikoj, mi tenis min iom kasxite en la fono kaj ne partoprenis la veran entombigan ceremonion. Nur kiam la kunveno estis dissolvigxinta, mi alpasxis sole la tombon, antaw la cxerkon supersxutitan de floroj kaj kapvestajxoj kaj memoris la felicxajn kunvenojn dum lia restado en Germanio, kiuj farintis nin nesepareblaj amikoj. Nur nun superis min funebro kaj adiawa doloro, krome la amara sento, ke dum la lastaj jaroj mi ne suficxe okupigxis pri li.

Horon poste mi forlasis obtuze kaj sen rigardo la tombejon kaj repasxis al la pramo, kiu ligas la azian parton de la urbo kun la ewropea kaj proksime de la altoponto traveturas la trankvilan marbrakon. Absorbita de funebro kaj malgxojo, mi apenaw perceptis la fremdan, gravan cxirkawon kaj nur svage, ke malmultaj flughoroj translokigis min dehejme en la orienton. De la fama Ora Urbo mi vidis gxis nun nur la plej acxajn grizajxojn de la novkonstruitaj kvartaloj. Tiel ankaw eblis, ke sur la ferdeko de la pramo iu de kelka tempo tenis sin konstante cxe mia flanko, ja staris preskaw kiel apartena apud mi, sen ke mi tion tuj rimarkis. Nur kiam la pramo albordigxis sube de moskeo kaj la pasagxeroj jam kolektigxis cxe la elirejo, mi vidis sub mi la karnokolorajn, matlakitajn duonsxuojn, kiuj konfide akompanis min, ilian fajnan, ajxuran langon, poste ankaw la netravideblajn bejajn sxtrumpojn, la trikvarone longan, malhelbrunan jupon kun ludeca flankfaldo - kaj ne pli; cxar mi trovigxis en animstato, kiu ne volis permesi al mi plian levon de la kapo, ecx se mi havintus la volon por tio, kaj ecx tute ne por interesigxi pri ia fremdulo. Sed kiam mi forlasis la pramon, mi devis konstati, ke la karnokoloraj sxuoj elaste adaptigxis al miaj pasxoj. Mi pasxis sur la placon antaw la albordigxa ponteto, kaj ili estis dawre apud mi, kvankam la grapolo da pasagxeroj, kiu antawe nin kuntenis, delonge dissolvigxis. Mi haltis, kaj same kondutis la sveltaj, nekonataj kruroj vestitaj tute ne law la landa gusto. Komuna haltado, komuna plupasxado, kaj tio en tiom senemocia agordo, kvazaw cxi tie du homoj farintus jam multmilajn pasxojn kune! Sed en tiu momento ne estis mia afero miri pli ol funebri. Kaj pro tio tiu kunema akompano ne povis kaj ne rajtis cxesigi mian meditadon, mian memoradon. Tamen estis ja mistere, kiel tiuj adaptitaj pasxoj enlulis min en senton de konfido kaj profunda konateco. Kvazaw niaj ritmoj - cxirkawirante kutimon kaj vivodawron - trovintus sin tiel profunde, ke ni nun tuj plenumis la karakteron kaj kondutmanieron de longjara aparteneco. Cxar ne la nekonatino kondukis aw delogis min, tiel malmulte kiel mi tiris sxin kun mi, sed niaj interkonsentitaj pasxoj aldirektis memtrovitan celon. (Tio cetere ne povis esti mia hotelo, kiu trovigxis sur altajxo cxe la centra Taksim-placo, dum nia vojo kondukis nin en la ebenejxo, law la Bosporo, evidente al antawurba kvartalo.)

Post ioma tempo mi sentis, ke la plej amara funebro iomete mildigxis, la pentokramfo iom malpli intensis. Ecx spuro da konsoligxo aperis, nome ke mi en fremdlando, dum tiu peza kaj acxa tago ne tutsole pasxis tie kaj ke mi, kvankam en malklara maniero, ne bezonis plu zorgi pri io ajn. Almenaw tiom longe, kiom dawros tiu cxi profundkomuna, senpretenda irado. Tamen mi kiel antawe ne estis en la animstato por rektigi mian kapon. Kiel iu, kiu pro rigidiga nuko devas konstante kurbigxi, mi simple ne kapablis levi la rigardon pli alten ol al sxiaj genuoj por fine vidi tiun hazardan, praintiman personon.

Sed montrigxis, ke almenaw al sxi la celo estis antawe konata, kiun nur sxajne mem elektis la regulcirkvito1 de nia reciproka akompano. Cxar post ioma tempo estis sxi, kiu haltis por transiri la straton, kaj mi sekvis sxin nun jam senvole. Ni atingis baldaw domon iom retiritan, kies altecon kaj amplekson mi sen suprenrigardi ja ne povis pritaksi, sed temis certe pri unu el tiuj du- gxis trietagxaj konstruajxoj, modesta eldono eble de tiuj malbelaj, malkaraj betonkuboj, kiuj esence kontribuis al la seniluziiga impreso, kiun faris al mi la urbo de la sultanoj, odaliskoj kaj pompaj fabeloj.

La cxambro, kiun ni poste eniris tra nesxlosita vitropordo, similis al la drinkejo de iama kafejo; cxiukaze ni preterpasis dekstre versxotablon, super kiu lumis malgraw la suficxa taglumo laktoblankaj neontuboj. Mi vidis vicon da acxe plastaj taburetoj stakitaj unu sur la alia, mi vidis sub mi rompitan linoleoplankon, gazetoj kaj elektraj kabloj kusxis dise sur la kota planko kaj nombro da aliaj restajxoj indikis, ke tiu cxi gastejo jam certan tempon ne plu gxuis publikan uzadon. Mia gvidantino - kiel mi nun tamen devas nomi sxin - surpasxis spiralan metalsxtuparon, kiu atingis superan etagxon, sxi nun senhezite antawiris min, nenio restis plu de egaleca akompano. La cxambro, kiun sxi tuj poste malfermis al ni, trovigxis, kiom mi kapablis percepti, en pli gxojiga stato ol la malzorgita drinkejo de la enira teretagxo. Cxi tie cxio almenaw faris la impreson de zorgema kaj fresxa flegado. Nedubeble gxi estis meblita law centrewropa gusto kaj preskaw unuece arangxita en hela abrikota tono. Tapetoj, tapisxoj, kurtenoj ludis en similaj, fajne variitaj desenoj. La fenestro, kiu law mia supozo montris al interna korto aw gxardeno, estis kovrita per duonfermita jxaluzio. El la malluma, per inerta fulmotondro peze sxargxita cxielo elpikis kelkfoje blindigaj sunosagoj, kiujn oni sentis rekte venenaj.

Post nia apudema migrado ni staris nun subite dividitaj, atinginte abruptan senmovecon en tiu cxambro, kaj la timata momento, en kiu oni pasxas unu fronte al la alia, estis apenaw plu prokrastebla. Mi sentis min subite tre sola kaj hontigita. Mi ne scias, cxu sxi rimarkis mian gxenatecon - mi klinis ja sensxangxe la kapon, kvankam intertempe malpli pro la funebro ol pro inhibicio kaj fremdigxo. Cxiukaze mi subite sentis sxiajn fingropintojn sub mia mentono. Sxi provis levi gxin. Post unua rigida rezisto mi baldaw ne povis plu nenion ol milde cedi. Sed kiam fine mia frunto malrapide rektigxis, tiam ankaw samtempe, sen mia volo, miaj palpebroj fermigxis, cxar forta, varma spiro trafis min, malfermitaj lipoj sekvis kaj la tuta vizagxo estis al mi fermata de alia. Niaj kapoj cirkulis jam cxirkaw la busxo, sed mi dawre vidis la karnokolorajn sxuojn iri, awdis la fortikajn kalkanumojn frapi. Nun miaj brakoj, manoj, genuoj dissolvis sian rigidecon, kaj mi faris cxion, kion postulis de mi la rapida intersxangxo de tusxoj. Mi cxirkawvolvis, kiel mi estis cxirkawvolvata, kaptis, kiel mi estis kaptata, premis, kiel mi estis premata. Iu, kiu ne konas la homan amludon, povintus interpreti nian umadon eble kiel la absurdan klopodadon, iel loki cxe si la alian kiel absolute nemanipuleblan ajxon; same kiel kelkfoje klawno traktas supermezuran rekviziton.

Sed subite sxi interrompis nian tumulton kaj malproksimigxis de mi. Nun mi devintus vidi sxin, sed ne estis kapabla por tio, cxar la lumo de miaj okuloj flagris, la pupiloj ruligxis tiom emocie cxiudirekten, kvazwaw mi trovigxus meze de songxoricxa dormfazo. Nur tremantan silueton mi ekkonis kontraw la fenestro kaj ke sxi metis la fingron sur la lipon, kvazaw sxi volus silentigi min; kvankam gxis tie ni ne intersxangxis ecx unu vorton. Sed sxi eble celis, ke mi iom haltu mian ekstazon. Kiel faris sxi, ankaw mi demetis nun cxian vestajxon. Sxi forigis kusenojn, ludilojn kaj kovrilon de sxia lito, kaj ni ree igxis unu cxe la alian.

Imagu mian miron, kiam sxi neatendite alparolis min en mia lingvo kaj taskis min per severaj flustradoj pri kion mi faru por la plezuro de sxia bela korpo. Apenaw mi povis suficxe miri pri sxiaj vortoj, jen jam postsekvis la gxuindaj surprizoj de sxia fordono, kiuj ne plu toleris sobran demandon nek felicxofremdan vorton. Cxiam pli malmola, cxiam pli vira, cxiam pli nefleksebla farigxis nia agado kaj el profunda preparo nun por ni ambaw proksimigxis la venko. Tremego el sxia propra praforto venis super la forta virino, preskaw senindulga tremado, kvazaw sxi perdintus cxian rilaton kun mi, kaj mi, kiu kisante defalis kiel matura frukto, mi sinkis super la randon en senkonscian profundon kaj vidis sxin, en la alteco, largxe, tre largxe klinita super la putorandon, vidis falante fine sxian vizagxon.
 

 

Kiam mi vekigxis, mi volis tuj ree cxirkawpreni mian amikinon. Sed sxi ne plu estis apud mi. Mi trovis min sola en la duone mallumigita kaj malvarmeta cxambro. La postsoifo de mia felicxo estis tamen tiom arda, ke mi senprokraste eksaltis por sercxi mian majestan kaj senbridan gastigantinon. Mi suprajxe vestis min kaj malsupreniris la sxtuparon al la drinkejo. Mi esperis trovi malantawan pordon, kiu ebligus al mi atingi la gxardenon aw internan korton. Mi kredis ankaw, ke mi antawe perceptis la kantadon de virina vocxo kaj vidis jam mian amatinon sopire atendi min, cxe la rando de osmana baseno aw almenaw de eleganta smeraldoverda nagxbaseno.

Efektive mi malkovris malantaw la forlasita versxotablo malgrandan, en la vando kasxitan pordon, kiun mi haste kaj sxire malfermis, sen tamen elpasxi eksteren. Male, mi staris en krepuska, senfenestra kamero, el kiu frapis min mucida odoro. Dawris kelkajn sekundojn, gxis miaj okuloj adaptigxis, kaj mi komprenis, ke mi tute ne estis sola en tiu kasxita loko. Je mia mirego mi trafis tie sur rondo da malklaraj figuroj, kiuj sidis enronde cxirkaw tablo kaj super kiu eta, profunde pendanta plafonlampo versxis malfortan lumon. Estis kvin viroj, de diversaj agxo kaj tipo, kiuj faris nenion alian ol malfermi siajn sur la tablo kusxantajn manojn, rigardi enen kaj post momento refermi ilin. Mi distingis ilin cxe la malforta lumo nur law iliaj plej suprajxaj trajtoj, nombris la helan, la grizan, la malgrasan, la junan kaj la barbulon. Sed neniu el ili sxajnis al mi enlandano. Ili restis mutaj kaj senmovaj sur siaj lokoj, kvazaw ili nenion rimarkintus de mia subita eniro. Nebona alblovo de uzita pasinteco, kiel el putra marcxlageto de la tempo, cxirkawis min, kaj mi perdis urgxon kaj avidon el miaj sensoj.

Sed kio estis pasinta cxi tie? Kia rondo da kiaj viroj? Kio kuntenis ilin? Cxu kartludo de antaw multaj jaroj? Iam sukcesa komerckonsiligxo aw konferenco? Sekreta, neniam plenumita interkonsento? Mi apogis min kontraw la humida, krude stukita vando. Estis al mi subite tre malfacile movigxi kiel kutime. La paralizanta tempomezuro, kiu regis en tiu sekreta kameracxo, sxajnis nun infekti ankaw min. Malvigle mi deturnis min, malrapide mi repensis pri la drinkejo, kun peno konceptis la penson treni min returnen al la enirejo kaj sxtele foriri el la domo ...

Jen mi rimarkis aron da grandaj kaj etaj fotoj pendantaj apud mi cxe la vando, alpinglitaj aw surgluitaj, sur kiuj mi povis facile rekoni la portreton de mia majesta gastigantino. La fotoj devenis evidente el tre diversaj vivagxoj de la sama persono; foje sxi estis bildigita kiel junega knabino, jen kiel matura virino (kia sxi ankoraw tute ne sxajnis al mi), foje en strikta, poste en ekstreme frivola pozo, kun mallongaj haroj aw kun largxa, malfermita hararego. Apude estis, en sxangxigxantaj manskriboj, per bunta kreto, lipsxminkilo kaj karbo largxskale tra la tuta vando skribacxita aw pentrita la sola vorto 'Mero'. Ne estis dubo, ke temis cxi tie pri la voknomo de mia forrabintino, kiu gxise2 restis al mi kasxita. Sed kion gxi povus signifi por la kvin mutaj tablorondanoj, kiuj, se mi gxuste interpretis la skribotrajtojn, estis cxiuj alvokintaj gxin sur la murajxo, jen kolere kaj jen sopirege, jen fekeje, jen beate. En tiu obskura postcxambracxo, kiu iam eble servis por sxirmi malpermesitajn ludojn aw kunvenojn, kunsidis viroj en plej ekstrema silento, preskaw senmove, kaj sub la pala lumo parolis nur iliaj strebantaj, celantaj vizagxoj. Sed de tempo al tempo iu mallawte ridis el la dormo de la memorado. Tio infektis la najbaron, kaj gxi iris kun malvigla prokrastigxo tra la tuta rondo. Jen la barbulo ridis unue singulte3, poste la junulo hurletante, la malgrasulo silente, la grizulo tssante, sed la helulo awdigis nur profundan bronhxo-ronronadon. Ju pli longe nenio okazis, des pli intense mi nun perceptis de cxiu karakterizan trajton, per kiu oni povis vidi gxis en la plej profundajn faldojn de lia karaktero. Tiel la malgrasulo gapis, kvazaw li mem devus elpensi sian sorton. Tiel la grizulo frotis al si la okulon, ke tiu lawte sxmacis sub la palpebro. Kaj la junulo svingigxis en si mem kiel altsxnurartisto songxanta sur sia manplato.

Ju pli longe mi do restis cxe ili, ju pli malrapide miaj sensoj nun rampis, des pli akre la tipeco cxe cxiu montrigxis, des pli babileme ili mienis. Baldaw la cxambro jam susuris de ilia komunikemo, la superfluaj paroladoj de iliaj pozoj kaj vizagxoj, kaj mi havis la plej grandan penon deskui de mi cxiujn cxi vivhistoriojn, kiuj alkrocxigxis al mi kiel riverspiritoj retenataj en la seka sxlimo. Cxar mi ne volis scii tion, volis nenion awdi de la plata4 frunto, de la blurugxe vejnaj vangoj, la sxvelaj okuloj, kaj ne tiujn damnitajn mensogojn de fragilaj brovoj! ... Bonsxance mi malkovris gxuste en la lasta momento, antaw ol farigxi mem viktimo de la mortiga tempo-restado, malantaw la dorso de la barbulo mallargxan, taghelan strieton, la fendon de pordo, kiu nepre kondukos eksteren. Sxajnis do ke la suno por momento trarompis la nubtavolon kaj heligis la antawe apenaw percepteblan lumstrion. Kun lasta tenaca fortostrecxo, duone jam paralizita, mi trenis min nun al la sekura brilo kaj sentis enorman malpezigxon, kiam mi efektive atingis la elirejon, kiu liberigis min en la tagon. Ekstere blindigis la rompita lumo de la malfrua posttagmezo, kaj mi protektis min malantaw levita brako. Sed poste mi rekonis antaw mi la malgrandan, tamen iomete polvan gxardenon, al kiu mi volis kaj kiu estis cxi tie cxirkawita de blanka, homalta muro kiel forkonsumita plezurajxo. En la mezo kusxis renforma baseno, en kiu stagnis malhela, marcxa akvo. Sekaj, makulitaj rododendroj, flavigxintaj palmetoj, senkoloraj nuksarboj estis la mizeraj restajxoj de iam abunda gxardeno. La urba grizo kovris kiel melduo la plantojn kaj deprenis cxiajn pli vivajn kolorojn. Des pli klare, des pli lumante okulfrapis el tiu pala medio la rubenrugxa robo, kiun vestis la virino de la pramo por la vespero. Sxi staris fine de kotkovrita gravelvojo kaj rigardis, sxajne kun strecxita okulo, trans la muron. Kvankam suficxe sobrigita de la obtuza tablorondo, la stranga tempokluzo, kiujn mi havis malantaw mi, mi tamen rapidis plene da gxoja atendo al mia gastigantino, por fine klare saluti sxin kaj interparolante ekkoni sxin. Kaj kiom da demandoj kaj sciemo mi havis! Sed apenaw mi proksimigxis al sxi gxis du metroj, jen mi frapigxis kontraw nevidebla muro kaj falis teren. Stultigite, gxenata pro mia mallerteco, mi tuj resaltis sur la piedojn, provis duan fojon kaj vigle alpasxis sxin. Sed antaw ol mi atingis sxin gxis brakolongo, mi ree deglitis, ja mi estis flankenpremata kvazaw de magneta kurento, kiu strikte tenis min en distanco al sxi. Sed cxar sxi sxajnis tute ne rimarki min, mi faris nun la plej baraktajn manovrojn por gxisiri sxin; ju pli rekte mi aliris sxin, des pli oblikve mi estis desxovata en alian angulon de la dezerta gxardeno. "Mero!" mi fine alvokis sxin malespere, sed sxi sxajnis ankaw ne awdi min, cxar sxi movigxis absolute neniom kaj dawre rigardis indiferente super la murorandon. Sed subite mi perceptis sxian vocxon. Gxi estis tute proksima al mi, cxirkawis min preskaw space. Sed mi ne sciis, de kie gxi venis. Estis al mi treege malfacile trovi ligon inter tiuj mildaj sonoj kaj tiu persono, kiu staris tie en la fajra vesperrobo antaw la muro, tute deturnita de mi kaj absorbita de ia longdawra kaj komplika observado. Cxu mi do kredu, ke Mero povis libere direkti sian vocxon tra la aero kaj ke gxi trovis mian orelon kiel la abelo la florkalikon sen perdi survoje sian mallawtan sonon?

"Mia amiko", diris sxi kun la sama delikata kaj severa akcentado, per kiu sxi antawe donis al mi la amorordonojn, "mi vidas, ke cxi tie cxe ni multo ankoraw konfuzas kaj gxenas vin. Sed ne maltrankviligxu plu! Ekde nun vi fartos bone. Cxar nun vi estas parto de mi. Vi estas felicxa memorajxo. La sola afero, kiu cxe tio povus iomete premi vin: krom tio vi estas plu nenio. En la cetera mondo vi ne plu ekzistas. Tiel, kiel vi nun estas viva, tion vi dankas sole al mia diligenta teksajxo de mia memorado. Vi apartenas nun al mia korono5. Vi eniris mian tempon kaj de nun ne plu bezonas okupigxi pri ia alia ekzisto."

Kiam Mero tiel malkasxis al mi sian hororan kaj vere spirraban talenton, tiam mi devis konstati, ke mi plejgrandparte jam estis tia, kia sxi priskribis min, nome fiksito, iu, kiun la pinto de sxia felicxo jam alpikis kaj paralizis. Pro tio mi ne perceptis la plenan hororon, kiun sxiaj informoj ja devintus fari al mi - mi ricevis ilin jam sub la mildigaj cirkonstancoj de progresanta memforgeso. Kvankam, la laboro eble ne estis farita tute senmakule. Senteble ankoraw ekzistis plej eta resta grando de mia konscia mio kaj restis atenta - kaj bedawrinde ankaw tre dolorsentema. Per tio mi provis sekvi la logikon de tiu abisma6 sorcxo, law miaj gxuste ankoraw restantaj kapabloj, kaj esplori la talenton de la sxtelcxasanta virino elde sxia interno.

Kreajxo de sxia memoro, mi rilatis kun diversaj okazintajxoj kaj ankaw kun kelkaj eksteraj vivcirkonstancoj, pri kiuj sxi gardis memoron; kvankam cxi tie multo restis subsxutita de ruinajxoj aw nur malavare montrigxis. Juna knabino, post la frua morto de la patrino, Mero rajtis akompani sian patron, okcidentgermanan komerc-atasxeon, en la proksimajn kaj malproksimajn landojn, en kiujn li estis vokita de lia ofico. Fine de tiu ofta loksxangxo sxi antaw multaj jaroj venis al Ankaro, kie la patro avancis al rango de vickonsulo kaj arangxis sin por pli longa restado. Cxi tie la felicxa, ecx ekzaltita rilato, kiun sxi gxis tiam havis kun sia patro, spertis senteblan malvarmigxon, nome kiam li decidis reedzigxi kaj la adoleskanta filino devis kontentigxi pri subordinitan loko en la nova familia unuigxo. En tiu tempo kaj sendube kiel sekvo de la suferinta aflikto okazis ankaw unua erupcio de sxia malfelicxa talento. Sxia murda memoro faris siajn unuajn fiagojn. Sed tiam jam suficxis, ke sxi cxirkawis sin per sia malgranda 'korono' da senmensigitaj amantoj por kompromiti la patron. Tiu, sobra kaj vanta viro, faris kontraw Mero la plej nerepacigeblajn disponojn. Sed kiam cxio cxi ne helpis, li decidis elhejmigi la vagulinon kaj poste, per ecx pli akra dispono, eligi sxin el la diplomata kvartalo. Sed sub cxiuj cxi malpermesoj kaj punoj sxia fia talento tute ne mildigxis, sed male des pli forte evoluis. Tute detrancxite de la patro kaj de la hejma sfero, sxi per si mem faris ion plian kaj translogxigxis al Istanbulo, certe ne sen la espero tie fari ege pli ricxan 'predon' kaj precipe disponi pri pli fajna elekto. De tiam sxi nestis en tiu ruino de forlasita kafejo kaj nun etendis siajn sent-emajn araneadojn gxis la montetoj cxe la Ora Korno. Cxi tie sxi estis altirata precipe de la cxirkawajxoj de multvizitataj lokoj kaj vidindajxoj, en kies rand- kaj ripozozonoj sxi pacience restadis kaj cxirkawrigardis. Cxar estis cxi tie, kie lacigxo, kvieta felicxigxo, hejmsopiro aw revado efikis cxe pli ol unu tiun legxeran konscipaligxon7, tra kiu sxi kun siaj rabaj sensoj povis senpene penetri. Sxiaj viktimoj estis, kiel facile kompreneblas, senescepte soluloj, aventuristoj, trampoj, artistoj, savsercxantoj, sed ankaw sole vojagxantaj komercistoj. Pri la elvaporigxoj de soleco sxi posedis netrompeblan flaron. Sxia kaptokonduto estis preskaw cxiam la sama. Neniam sxi alpasxis la viktimon fronte aw ecx prezentis al li siajn certe ne malavarajn inajn logajxojn. Cxiam sxi kaptis la elektiton per silenta flanka adaptigxo, tute fidis la sorcxan efikon de la apudigitaj pasxoj; kaj ankoraw neniu rezistis tiun sorcxan akompanon. Ankoraw en cxiu viro sxi tusxis ties profundan, neplenumitan obsedon cxirkawpreni en la amo la Unuan kaj la Cxiamdawran, la Nekonatinon kaj la Kutimulinon en unu figuro.

Io tamen estis nepra: la viktimo devis esti en la tawga animstato. Nome en iu, kiu plejeble malproksimen deturnis lin de li mem kaj de cxio propra. Tiel ekzemple la malgrasulo kaptitis, kiam li vagadis en la Topkapi-serajlo en la vestajxkolekto de la sultanoj kaj blindiga sxtofo kaj juvelsxtonoj jam duone translokintis lin en la mondon de Milkajunu Noktoj. Mero ekpikis, kiam la homo suficxe malproksimis de sia meza kaj ordinara animstato, cxu supre, cxu sube. Pro tio estis la vico de la barbulo, kiam li en la alta sento pri sukcesinta komerca interkonsento en hotelhalo pasxis alen kaj reen kaj ne sciis kiel esprimi sian gxojon. Kaj fine min sxi povis aparte senpene elspuri, kiam mi post la enterigo de mia amiko transis la Bosporon kaj estis tute absorbita en la tenigxo de melankolia postvivanto. Imagu nur, kio renkontigxis cxi tie: kiel la felicxo teni Meron en siaj brakoj trafis sur la ankoraw aktivan funebron, kiel ambaw sentokernoj abrupte kunfandigxis kaj konsistigis vivmiksajxon de tiom altaj ekscito kaj intenso, ke la plej bona volforto eble ne suficxus por iam refendi gxin en siajn antawajn elementojn.

Tiel mi do sidis kaptita en mia dolcxa funebro. Kiel la malgrasulo en sia orientlanda fantazio; la barbulo en sia sukcesosento. La junulo en sia hejmsopiro. La grizulo en sia kredodubo. Ni cxiuj estis plu nenio ol korpigxinta memorado; ni konsistis el la ekzalto de memoro, kiun sxi estis konservinta, kaj ve!, se tiu iam estingigxus aw ecx nur por ioma tempo estus blokita - tiam ni ne plu ekzistus. Ni estis la kreajxoj de nepereonta horo. La tempo-spaco, en kiu Mero enmemorige enstampigxis al ni8, estis samtempe nia malliberejo, tiu cxelo, en kiu ni ekde nun senlace vivis alen kaj reen. Vidate de ekstere, tio estis gxuste tiu malluma postcxambracxo, en kiu miaj samsortanoj sidis sub la pala lampo kaj tenis sian mutan kunvenon. Apud ili nun ankaw mi trovis mian lokon. Sed cxu ni ne sidis kaptitaj en majeste bela horo? Cxu ni ne ricevis - briligataj kaj nutrataj de la plej felicxaj memorajxoj de Mero - multe pli sanan lumon ol iam ajn la libere vaganta cxiutagulo? Altigitaj kaj elmetitaj al la rango de pasio, ni nepre bezonis la sekretan enfermadon, la eksteran limigon de nia movlibereco. Same kiel ja ekzistas ankaw homoj, kiuj neniam forlasis la cxambron de sia granda amo kaj ecx en tiu unusola cxambro travagis la tutan ceteran mondon. En nia interno ni kolektas cxiam nur kaptitecojn kaj el tio faras nian vivospacon, el multaj izolitaj cxeloj, kaj cxia malvastejo, tion ni scias, estas ankaw fruktosxelo, gxi naskas nin ree kaj ree.
 

 

Kompreneble estis la duonsvena, deprenita kaj dependa parto de mia konscio, kiu tiel aw simile glorigis mian situacion. Sed apude ekzistis ja ankoraw la eta, malalta sxtumpo de maldorma menso. Gxi sercxis intertempe urgxan sxangxon kaj movon.

Plurajn fojojn mi perceptis nun el la foro la simplan kaj doloran kanton, kiu jam foje vekis min el la dormo, kiam mi, elcxerpite de la 'nepereonta horo', ripozis en la abrikotkolora cxambro.

Estis forta, alta knabina vocxo, kiu levigxis plej ofte en la frua vespero malantaw la gxardenmuro, kaj la vortoj gxisvenis duone kantataj, duone vokataj. La aliaj en sia obtuza rondo sxajnis ne aw ne plu rimarki gxin. Sed mi sentis cxiufoje pli grandan efikon de tiuj sonoj sur min. Kvankam mi ne komprenis la vortojn, sxajnis al mi, ke klara petado portas la vocxon, kaj estis ankaw, kvazaw sxi elektintus la kantadon nur post vana kriado de mil vortoj. Ne, sxia kanzono ne estis senutila arto, gxi estis la pura peto.

Cxiufoje, kiam mi awdis gxin, kaptis min stranga maltrankvilo; estis kiel diskreta susurado en la suproj de la klara menso. Tio tiam eltiris min nerezisteble eksteren en la gxardenon, kaj mi ecx sukcesis levi min el mia krepusko, de la tablo kaj el la malforta lumcirklo, kaj, kvankam tamen fiksito, refari tiun vojon, kiun mi foje faris kun lasta forto. Certe, cxe tio mi neniam atingis pli ol tiun lokon, kie mi frapigxis kontraw la sfero de Mero, do mi ankaw ne povis atingi la blankan gxardenmuron aw ecx superi gxin.

Mi devis krome konstati, ke, apenaw mi elpasxis el la postcxambracxo, la kantado abrupte cxesis kaj kun krasxanta sono tute mutigxis.

Sed iun tagon mi entreprenis fortostrecxon de plej alta penado; io, kio preskaw jam limis cxe ruzo kaj atingo de la libera volo. Mi nome sukcesis, jam antaw la horo, en kiu la kantado kutime komencis, treni min en la malgrandan gxardenon, kiu sub la griza varmego-nebulo efikis cxiam same prema kaj dezerta. Facila kaj memkomprenebla konscio povas apenaw imagi, kiom da nedirebla peno kawzis al mi, kun mia malvigleco, en la katenoj de la devoteco fari vere propran decidon, ecx sen la stimulo de la kantado, tiu sensvekilo, sed tute el interna instigo kaj en plumba antawvido. Sed poste, pasxante malantaw la domon, trenante miajn piedojn sur la malpura gravelvojo, direkte al la muro, jen okazis, ke cxiu mia pezeco kaj obtuzo subite malfermigxis en solena kaj sensona eksplodo, tiel ke la mortokrucxo de mia ekzisto dissaltis en mil pecojn kaj alfluis senlima rigardado. Tio okazis, kiam ni trovigxis unu en la okuloj de la alia, la juna knabino, kiu tie klinigxis super la muro, kaj mi, kiu fine atingis sxin. Kaj mi atingis neniun alian ol la pli junan Meron mem, knabino de apenaw nur dek ses jaroj, juna kreajxo kun volupta fendo inter la antawaj dentoj, kiu apogis sin kun la nudaj antawbrakoj sur la mursuprajxo, la senzorga etulino, kiu de sia pli agxa memo ne estis allasita trans la muron, ecx entute ne estis allasita de sxi; tiu nematura kaj valorega estajxo, kiun la sperta virino cxiam time forpelis, cxar sxi cxiam konsideris gxin embuskulino, sxtelistino, ecx dangxera rivalino.

Sed kiam mi staris fronte al tiu knabino, jen la tempo-spaco dividigxis kaj la rekta rigardo, kaj ni cxirkawis nin. Kvazaw transblovite, mi trovigxis subite ekster la muro, tuj apud sxia renversita biciklo, la elsxutita lernejoteko, la malfermita legolibro, cxe kies mieldolcxaj margxenoj gluis la vespoj. De cxi tie mi ekvidis nun la abundan, super la muron klinitan korpon, la sidvangojn sxvelantajn sur la egxo, la duone nudan dorson sub la alten glitinta pulovero, la delikatan denask-makulon supre de la blua hirtteksa kalsoneto9. Sed preskaw samtempe mi estis ankaw en la gxardeno alpasxante sxin; mi superis la nevideblan baron, mi povis fari novajn unuajn pasxojn, sed jen mi sidis denove ekstere sur la trotuarrando, kaj antaw mi pendis sxiaj disigitaj gamboj, apogis sin la nudaj, internen turnitaj piedoj kontraw la malglata mursxtono, gratis la piedfingroj cxe la mortero. Sed nur suprajxa vido estis al mi permesita, kaj jen mi ree staris en la gxardeno antaw sxia hela, ronda vizagxo. Nun jam tiom proksime, ke mi povus tusxi per etendita mano sxian molan, infanecan hararon - se ne sammomente plenigus min la deziro havi sxian dorson komplete nudigita antaw mi, tiel ke mi, translokite eksteren, senhezite eksaltis de la trotuarrando, malligis al sxi la zonon de la jxinsoj kaj desxovis la vestajxon gxis la maleoloj. Sed sen gxui cxe tio sxian konfuzitan rigardon, mi ne estis kapabla delekti min je tiu nuda dorso. Tiel mi do alpasxis sxin en la gxardeno kaj tute levis min al sxi. Kompreneble mi havis cxe tio nenion alian en la menso kaj estis intertempe transe de la muro okupita de nenio alia ol per malmola lango, per la fera hoko10 de putobusxo malfermi al sxi la graciajn femurojn. Sed mi vidis, kiel gaja sensspurado travagis sxian vizagxon kaj kiel sxia kokso gxoje kaj pusxe movigxis. Jen ankaw sxi nun saltis de sia gxisnuna pozicio, deiris kun nesekvebla lerteco de la muregxo, por tuj servoprete ekkawri antaw mi, kapti mian elstarantan radikon kun eta mano kaj plenigi per gxi la sxawmantan O de siaj lipoj. Sed apenaw farinte tion, sxi rimarkis, kiom urgxe sxi bezonis la tusxon de sxia disigita profundo - kaj kiom mi malhavis la enfosigon de mia vizagxo en sxiajn molajn femurovangojn. Tiel do estis tuj ree inverse, kaj sxi klinigxis antaw mi, apogite sur la kubutoj, super la mursuprajxon, prezentis al mia sian felicxan, senprotektan dorson. Ni lasis nin al la unika dispozicio, en kiu mi kiel la nevidanto entuziasmigis la supre elrigardantan, en kiu mia enfosigita vizagxo heligis sxian okulon. Sed cxar samtempe sxia malplena, demanda busxo kaj mia rigida, unika respondo malhavis unu la alian, sxi ankoraw en la sama spiro de delico rekawris antaw miaj genuoj kaj cxirkawigis mian unusilaban respondon per la plej teneraj kromdemandoj11. Tiel ni alflugis nin en vera vent-, ja ecx en amrapido, kaj inter prezentado kaj aktiva servo, inter allasado kaj sturmado niaj gxuoj sxangxigxis de unu palpebrumo al la venonta. El tiu neimageble rapidaj turnigxoj estigxis danco de unuigxo, kian pli belega du homoj eble neniam spertis.12

Sed kiam mi estis levota de tute neimagitaj vivofortoj, jen subite fermigxis la korpo super la muro, cxio abrupte haltis kaj fiaskis. Mi awdis lawte voki mian nomon. Estis la pli agxa Mero, kiu el de la gxardeno vokis. Ahx, la araneo kaj sxia teda umejo! Cxu mi do ankoraw ne eskapis al sxi? Duan fojon sxi vokis mian nomon, kaj sur la arko de sia sono sxi transprenis min, tiris min akre tra la aero. Mi jxus ankoraw vidis, kiel mia rapida amatino plumpe kaj senmove sinkis de la muro. Mi alterigxis dorse sur la gxardena gravelo, cxirkawirata de kracxospiranta, siblanta mastrino. Sed, interrompite sur la plej dolora alteco de mia ekscito, mi petegis sxin montri sin kompatema kaj plenumi senprokraste la reston da bonajxo, kiun sxi jxus kiel juna knabino retenis. Sed sxi ne komprenis, kion precize mi celis, sed vidis nur, ke mi bezonis sxian tusxadon pli urgxe ol la soifomortonto la akvon. Dawre cxagrenita kaj incitita, sxi tamen levis sian rubenrugxan vesperrobon kaj malbonhumore kawris sin super min. Tiel mi urgxe reetendis min en tiun saman kaj tamen versxajne ne plu saman ventron. Sed mia seniluziigxo kaj sxia indiferento nun serioze endangxerigis la finan plenumon de mia trudprema respondo. Esperante iom instigi nin ambaw, sed precipe min, mi komencis rakonti pri la gxuplenaj agadoj, de kiuj mi estis jxus forsxirita, kaj mi konfesis al sxi, ke estis sxi mem, kun kiu mi trompis sxin, kaj ke ni amuzigxis senhonte kiel aerspiritoj, cxar estas ja neniu alia ol sxi mem, kiu ekstere kantas antaw la muro, kiu tiel sopire vivas trans la muron, sxia propra juneco, jes ja, kiu ekstere pereos pro sopiro kaj volas fine vivi kun sxi!

Sed kiom dolorigaj estis la sekvoj de miaj vortoj, per kiuj mi tamen nur esperis movi sxian grumbleman kawradon! Sed anstatawe sxi super mi profunde enpensigxis kaj miaj plej violentaj bawmadoj ne kapablis movi sxin el sxia stato. Subite sxi levigxis, senkonsidere absorbita de pensoj, kaj lasis min sola sur la plej supra, plej turmenta elstarajxo, de kie ne eblas plu reiro nek transo. Mi certe restintus por cxiam sur tiu supro de voluptodoloro, rigidigxinta al priapa kolumno, se ne en tiu momento okazintus neatendita sxangxigxo, kiu mirakle mildigis min, kiu savis kaj purigis min de la plej krudaj kaj plej stultaj eroj de mia avido.

La virino de la pramo nome pasxis al sia kutima loko, de kie sxi preskaw cxiutage gardis la muron, kaj nun sxi vokis kun plej frua, timetema vocxo la propran nomon, kvazaw gxi neniam tusxintus sxiajn lipojn.

Malsame ol mi la juna knabino tuj poste ne estis venigita surdorse de la sono, kolere surblovita, kaj ne devis, cxiujn kvar membrojn disigite, kiel renversita skarabo, alterigxi sur la malmola gravelvojo. La pli juna Mero male aperis nur tre malrapide; sxiaj manoj unue sxovigxis sur la muregxo, frunto kaj okuloj levigxis singarde super la randon, kaj ne tre lerte sxi levis sin sur la muron. Sxajnis apenaw imagineble, ke tiu pufa kreajxo partumis kun mi tian frenezan rapidecekstazon, kiu transformis niajn amuzigxojn en fean furiozrapidadon. Sana pezeco estis reveninta en sxiajn membrojn - tute konvena por la pigraj formoj de sxia antawvirina korpo. Nun la pli agxa Mero alpasxis hezite sian knabinan figuron; kaj ankoraw ne estis direble, kian akcepton sxi faros al sxi. Sed kiam sxi venis proskime al la muro, jen sxi etendis al la pli juna subite ambaw manojn, por apogi sxian deiron de la muro kaj por preni sxin en la gxardenon, kiu tiom longe estis al sxi malpermesita. Iomete poste mi vidis ambaw virinojn fine stari unu antaw la alia, la matura ridetis afable pri la frua, sed tiu admiris la alian senkomprene. Ili bezonis certe bonan tempon por ekvilibrigi siajn reciprokajn malkovrojn. Sed post tio ili brakumis sin kaj tenis sin strete cxirkawvolvitaj, kvazaw neniam antawe ekzistus pli firma paro.

La sincera repacigxo inter tiuj samaj kaj tamen law la mezuro de la sperto kiel de la atendo tiom strikte distingendaj animoj, kiu envere okazis nur pere de mia nefleksebla volupto, tiu do absolute paca sceno plenigis min ne nur de kortusxeco kaj nobligis mian restantan deziregon, sed gxi redonis al mia memoro ankaw sammomente gxian liberan spiron. Mi sentis, kiel mi milde, sed kontinue, estis liberigata de la memor-kaptiteco de Mero. Cxar subite, kvazaw post longa, vintra frosto, movigxis ree la pli fajnaj sensoj, etendigxis kaj malfermigxis la plej foraj spuroj, kaj mi retrovis min en vivo preskaw pli abunda ol mi vere estis vivinta; en kiu ekzistis certe multaj maltrafoj, sed ankaw abundo da plenumitaj historioj, sennombraj renkontigxoj kaj konsentoj, jesadoj, pri kiuj mi antawe ne cxiam konsciis. Sed nun ili aperis en la abundo de mia konsciigxo, kaj mi trovigxis en senzorga societo kun cxiuj cxi netrovitaj, longe forgesitaj figuroj, tiuj kun bona reputacio13, kiuj iam krucis mian vojon. Resanigita konsciigxo, jen, atinganta malproksimen kaj profunden kiel neniam anatawe, tion mi dankis la bonan vidon al la rara paro, tia paro, ke renkonteblas apenaw iu pli unuigxinta inter homoj, cxar nek viro kaj virino nek gepatroj kaj infanoj povus iam ajn pli dolore disigxi, pli intime retrovigxi, ol faris la pli juna kaj la pli agxa Mero.

Unu post la alia nun eltrotis la ceteraj fiksitoj, la silentaj viroj de la tablorondo, el la postcxambro. Ili rigardis malvigle en cxiujn angulojn kaj stulte en la alton kaj frote glatigis al si la kostumojn, kiel homoj dormintaj tro longe dum la tago. Sed, tiuj magraj buboj, jxus elrampintaj el la Mera karcero, nur apenaw evitinte la dangxeron disblovigxi en unu el sxiaj memorbrecxoj, ili vigligxis videble en sia tuta mediokreco14. Apenaw ili nur iomete rekonsciigxis, jen ili jam estis inter si, kiel najbaroj en kampadejo, bruis kaj sternacxis sin en la difektitajn gxardenmeblojn kaj konkurencis en fanfaronadoj. La maldikulo, la grizulo, la junulo, la barbulo kaj la helulo, la ekstazitaj malliberuloj, nun ili ree babilacxis, kaj la alta animstato, en kiu ili iam estis kaptitaj kaj en kiu ili tiom longe restis, nun rapide disblovigxis en la disputo: kiu travivis la plej premiindan kaj plej malkaran15.

Nur nun mi rimarkis, ke ankaw mi estis tute libera kaj trovigxis ekster cxies observado. Lastfoje mi rigardis, preskaw tenere, transen al la multinflua virino de la pramo, kiu, flanke de sia juneco, intense promenis en la gxardeno, jam sen ecx iomete atenti nin aliajn. La du havis evidente multon por intertrakti. Kaj cxu ili fine vere repacigxis kaj restis kune, tio ege dependis ankaw de tio, kiomgrade ambaw sagxaj, sed kontrawaj gardistinoj de homvivo: atendo kaj sperto, povis interkomprenigxi.

Mi tamen preferis aligxi al neniu kaj sercxis rapidan kaj nerimarkeblan malaperon el la domo de Mero. Tio nun jam ne estis plu decido malvigla, malfacila kaj peniga. Nun cxio sukcesis jam preskaw tro glate. Iom poste, per taksio returninte en mia hotelo kaj fininte cxiujn preparojn por mia vojagxo, mi restis ankoraw kelkajn minutojn antaw la largxa fenestro de mia neuzita cxambro kaj rigardis tra la griza Bosporo gxis la tombejo de Üsküdar. Dawre kusxis la densa nebulo de varmego super la urbo. Sed mi sentis min plej bone resumita kaj tiel restarigita kvazaw mi profunde kaj gxissate ripozintus.

Mi, kiu ja tre bone scias, ke tiu sxtofo 'realo' en sia kruda ekzisto estas nenio alia ol nura renversigxo, senfunda alhxemio, mi nun trovis subite sanan plezuron distingi la ajxojn law iliaj firmaj siluetoj kaj iliaj konstantaj kontrastoj. Tiel ne estis mirinde, ke la profunda funebro pri mia mortinta amiko preskaw komplete forigxis de mi, kiel spirajxo sur malvarma glaso. Cxar nun mi forlasis la urbon cxe la Ora Korno en la bonfartiga certeco vojagxi kun lia fidela kaj bonhumora akompano, preta lasi min infekti de la sereneco de tiu, kiu konas la tutan veron.

1Regelkreis ???

2gxise: gxis tiam aw gxis tie

3schlotzend ???

4fliehende Stirn - cxu fugxanta frunto ???

5Korona, en la germ. kaj la stela (suna) ekstera gastavolo, kaj la anara de iu homo. La aludoj al astronomiaj resp. kosmologiaj nocioj cxiukaze pravigas la uzon en E-o de "korono".

6abgründig

7Bewußtseinsschwäche

8sich uns eingeprägt hatte: vortludo de la duobla senco de einprägen - enstampi, enmemorigi

9Frotteeschlüpfer (hisp. [tejido de rizo]) - hirtteksa ???

10mit dem ehernen Ätsch eines Brunnenmunds

11vortludo: Fragen - demandoj; Nachfrage(n): informpeto, kromdemando, kaj (ekonomie): postulo

12En pli kutima sintakso jene: El tiu neimageble rapidaj turnigxoj estigxis danco de unuigxo tia, ke du homoj eble neniam spertis gxin pli belega. (Cxu prefere tiel?)

13den gut beleumundeten

14cxu ne prefere eviti tiun fremdvortacxon? Sed kiel?

15vortludo: das Preisgünstigste - samtempe "la plej malkara" kaj "la plej premiinda".


 

 
 

stato de finiteco
estigo: la 24-an de februaro. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-02-24
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001

Lasta sxangxo: 25/02/200123:46:20

reen al Strawso


kopirajto pri la traduko (c) 2001

Lasta sxangxo: 25/02/200123:46:20

reen al Strawso