Ni havas novan advokaton: d-ron Bucefalon. En lia eksteraĵo
malmulto memorigas la tempon, kiam li estis ankoraŭ militĉevalo de Aleksandro
de Makedonio. Kvankam - kiu intime konas la cirkonstancojn, rimarkas ion. Tamen
mi vidis laste sur la ŝtuparego eĉ tute naivan juĝejserviston kun faksperta
vido de kutima gasto de ĉevalaj konkursoj primiregi la advokaton, kiam tiu,
alten levante la femurojn, kun paŝo sonanta sur la marmoro, supreniris de ŝtupo
al ŝtupo.
Ĝenerale la
advokataro aprobas la aligon de Bucefalo. Kun miriga komprenemo oni diras al
si, ke Bucefalo, konsidere la nunan sociordon, estas en malfacila situacio, kaj
ke li pro tio - sed ankaŭ pro sia mondhistoria graveco - ĉiukaze meritas
komplezon. Nuntempe - tion povas neniu kontesti - ne ekzistas granda
Aleksandro. Iuj ja scias murdi; ankaŭ ne mankas lerteco, per lanco trans la
festenotablo trafi la amikon; kaj por multaj uloj Macedonio estas tro malvasta
- tiom ke ili malbenas Filipon, la patron - sed neniu, neniu kapablas gvidi al
Hindio. Jam tiutempe la hindiaj pordegoj estis neatingeblaj, sed ilia direkto
estis indikata per la reĝa glavo. Hodiaŭ la pordegoj estas disportitaj tute
aliien kaj pli malproksimen kaj pli alten; neniu montras la direkton; multaj
tenas glavojn, sed nur por gestumi per ili; kaj la rigardo, kiu emas ilin
sekvi, konfuziĝas.
Eble pro tio
estas pli bone, kiel faris Bucefalo, enprofundiĝi en la leĝolibrojn. Libera,
kun la flankoj nepremataj de la rajdistaj kruroj, ĉe trankvila lampo,
malproksime de la aleksandrobatalo, li legadas kaj turnas la foliojn ne niaj
malnovaj libroj.
kopirajto pri la traduko © 1996