Georgo Traklo
Poemoj
elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano
Tiu ĉi paĝo estas legebla per
unikodo (utf-8)
Kopirajto
pri la tradukoj ©1999
Poemoj (1913)
RONDELO
Forfluinta
oro de la tagoj,
Vespere brun' kaj bluo fortis:
La mildaj flutoj de l'paŝtistoj mortis
Vespere brun' kaj bluo fortis
Forfluinta oro de la tagoj.
SONĜO DE L'MALBONO1
Perdiĝantaj
sonoj morttintilaj -
Amanto vekiĝas en nigraj ĉambroj,
La vang' ĉe steloj flirtantaj en fenestro.
ĉe l'riverego ekfulmas veloj, mastoj, ŝnuroj.
Monaĥo,
gravedulino jen en homamaso.
Gitaroj tintas, ruĝaj kiteloj glimas.
Kaŝtanarboj preme en ora bril' forvelkas;
Nigre altas de l'preĝejoj malĝoja pompo.
El palaj
maskoj rigardas la spirito de l'malbono.
Placo forkrepuskiĝas terurige kaj mallume;
Vespere sur insuloj leviĝas flustrado.
La
konfuzajn signojn de birdoflugo legas
Lepruloj, kiuj nokte eble putros.
En park' ekvidas treme sin gefratoj.
HOMARO2
Homaro
starigita antaŭ fajrofaŭkoj,
Tamburrulado, frunto de nigraj milituloj,
Paŝoj tra sangnebulo; nigra fero tintas,
Malespero, nokto en malĝojaj cerboj:
Jen ombro de Evin', ĉasad' kaj ruĝa mon'.
Nubaĵo kiun lum' trarompas, la sankta manĝo.
Loĝas en pan' kaj vin' silento milda
Kaj tiuj estas kunaj dekduope.
Nokte ili dorme krias sub olivarbaj branĉoj;
Sankta Tomaso la manon mergas en la stigmaton.
DE PROFUNDIS
Estas stoplokampo,
en kiun falas nigra pluvo.
Estas bruna arbo solece stara.
Estas siblovento, kiu malplenajn kabanojn
ĉirkaŭas.
Kiom malĝoja tiu vespero.
Preter la
lageto
La milda orfino ankoraŭ kolektas sporadajn
spikojn.
Ŝiaj okuloj paŝtas ronde kaj ore en la krepusko
Kaj ŝia sino sopiras la ĉielan fianĉon.
Ĉe la
reveno
La paŝtistoj trovis la dolĉan korpon
Putrinta en dornarbusto.
Ombro mi
estas malproksime al mallumaj vilaĝoj.
Silenton de Dio
Mi trinkis el puto boska.
Sur mian
frunton tretas malvarma metalo.
Araneoj serĉas mian koron.
Estas lumo, en mia buŝo estingiĝanta.
Nokte mi
troviĝis en erikejo,
Plena je koto kaj polvo de steloj.
En avelveprejo
Ree sonis kristalaj anĝeloj.
PSALMO
Al Karlo
Kraŭso dediĉita
Estas lumo,
kiun la vento estingis.
Estas erikeja drinkejo, kiun posttagmeze ebriulo
forlasas.
Estas vinberĝardeno, forbrulinta kaj nigra kun
truoj araneoplenaj.
Estas ĉambro, kiun ili blankigis per lakto.
La frenezulo mortis. Estas insulo en la suda maro,
Por akcepti la sundion. Oni batas la tamburojn.
La viroj prezentas militajn dancojn.
La inoj balancas la koksojn en volvoplantoj kaj
fajrofloroj,
Kiam kantas la maro. Ho nia perdita paradizo.
*
La nimfoj
forlasis la orajn arbarojn.
Oni enterigas la fremdulon. Poste flirtopluvo
estiĝas.
La filo de Pajno aperas en formo de
terlaboristo,
Kiu la posttagmezon fordormas ĉe la brula
asfalto.
Estas knabinetoj en korto en robetoj de korŝira
malriĉo!
Estas ĉambroj, plenaj je akordoj kaj sonatoj.
Estas ombroj, sin brakumantaj antaŭ blindiĝinta
spegulo3.
ĉe la fenestroj de l' malsanulejo sin varmigas
saniĝantoj.
Blanka vaporŝipo ĉe la kanalo alportas sangajn
epidemojn.
*
La fremda
fratino4 ree aperas en ies malbonaj sonĝoj.
Ripoze en avelujo ŝi ludas kun liaj steloj.
La studento, eble sozio, ŝin longe postrigardas
de la fenestro.
Malantaŭ li staras lia morta frato, aŭ li
malsupreniras la malnovan helican ŝtuparon.
En la mallumo de bruaj kaŝtanoj paliĝas la
figuro de la juna novico.
La ĝardeno estas en la vespero. En la
krucgalerio flirtas la vespertoj.
La infanoj de la pedolo ĉesas ludi kaj serĉas la
oron ĉielan.
Finakordoj de kvarteto. La eta blindulino kuras
treme tra la aleo
Kaj poste ŝia ombro palpas laŭ malvarmaj muroj,
ĉirkaŭata de fabeloj kaj sanktaj
legendoj.
*
Estas
malplena boato, drivante vespere laŭ la nigra kanalo.
En la mallumego de la malnova azilejo kadukiĝas
homaj ruinoj.
La mortaj orfoj kuŝas ĉe la muro ĝardena.
El grizaj ĉambroj paŝas anĝeloj kun kotkovritaj
flugiloj.
Vermoj gutas de iliaj flaviĝintaj palpebroj.
La placo antaŭ la preĝejo estas mallumega kaj
muta, kiel en la tagoj de l'infaneco.
Sur arĝentaj plandoj preterglitas pli fruaj
vivoj
Kaj la ombroj de la damnitoj malsupreniĝas al la
ĝemantaj akvoj.
En sia tombo la blanka magiisto ludas kun siaj
serpentoj.
*
Mute sur la
kalvario malfermiĝas la oraj okuloj de dio.
ROZARIAJ KANTOJ
AL LA FRATINO5
Kie vi iras
fariĝas aŭtun' kaj vespero,
Blua sovaĝbesto, sub arboj sonanta,
Soleca lageto vespere.
Mallaŭte la
birda flugo sonas,
La melankolio super viaj okularkoj.
Via mallarĝa rideto sonas.
Dio estas
kurbiginta viajn palpebrojn.
Steloj serĉas nokte, sanktvendred-infano,
Vian fruntan arkon.
PROKSIMO DE L'MORTO
Ho la
vespero, iranta en la mallumegajn vilaĝojn de l'infaneco.
La lageto sub la salikoj
Pleniĝas per la pestiĝintaj ĝemoj de
l'melankolio.
Ho
l'arbaro, delikate mallevanta la brunajn okulojn,
Kiam el la ostaj manoj de la soleculo
forsinkas la purpuro de liaj ekstazaj tagoj.
Ho proksimo
de l'morto. Ni preĝu.
En tiu nokto sur varmetaj kusenoj deiĝas
Flaviĝintaj de incenso la delikataj membroj de
l'geamantoj.
AMEN
Io putrinta
glitanta tra la kaduka ĉambro;
Ombro sur flavaj tapetoj; en mallumaj speguloj
volbiĝas
De niaj manoj ebura malĝojo.
Brunaj
perloj fluetas tra la mortintaj fingroj.
En la silento
Malfermiĝas de anĝelo la bluaj papavokuloj.
Blua ankaŭ
estas la vespero;
La horo de nia formorto, Azraela ombro,
Kiu brunan ĝardeneton mallumigas.
HELIANO
En la
solecaj horoj de la spirito
Estas bele iri en la suno
Laŭlonge la flavajn murojn de la somero.
Mallaŭte sonas la paŝoj enherbaj; sed ĉiam
dormas
La filo Pajna en la griza marĉo.
Vespere sur
la teraso ni ebriiĝis per bruna vino.
Ruĝece ardas la persiko enfoliare;
Milda sonato, rido gaja.
Bela estas
la nokta silento.
Sur malhela fono
Ni renkontiĝas kun paŝtistoj kaj blankaj steloj.
Kiam
fariĝis aŭtuno
Montriĝas sobra klareco en la bosko.
Mildigitaj ni paŝadas laŭ ruĝaj muroj
Kaj la rondaj okuloj sekvas la flugon birdan.
Vespere sinkas la blanka akvo en tomburnojn.
En nudaj
branĉaroj festas la ĉielo.
En puraj manoj portas la kampulo panon kaj vinon
Kaj pace maturiĝas la fruktoj en sunplena
ĉambro.
Ho kiom
seriozas la vizaĝo de la karaj mortintoj.
Sed la animon ĝojigas justa rigardo.
*
Potenca
estas la silento de la dezertigita ĝardeno
Kiam la juna novico florumas la frunton per
bruna foliaro,
Lia spiro trinkas glacian oron.
La manoj
tuŝas la aĝon de bluaj akvoj
Aŭ en malvarma nokto la blankajn vangojn de la
fratinoj.
Mallaŭta
kaj harmonia estas irado laŭ afablaj ĉambroj,
Kie estas soleco kaj la susuro de la acero,
Kie eble ankoraŭ kantas la merlo.
Bela estas
la homo kaj aperanta en mallumo,
Kiam li mirante movas brakojn kaj gambojn,
Kaj en purpuraj kavoj mute ruliĝas l'okuloj.
Dum la
vesproj la fremdulo perdiĝas en nigra novembrodetruo,
Sub kaduka branĉaĵo, ĉe muroj leproplenaj,
Kie iam estas la sankta frato irinta,
Mergiĝinte en la milda kordludo de sia frenezo,
Ho kiom
soleca finiĝas la vespervento.
Mortante la kapo kliniĝas en l'olivarba mallumo.
*
Tremiga
estas la pereo de la specio.
En tiu horo pleniĝas l'okuloj de la vidanto
Je l'oro de liaj steloj.
Vespere
forsinkas tintilaro ne plu sonanta,
Disfalas la nigraj muroj ĉe l'placo,
Vokas la morta soldato al preĝo.
Pala anĝelo
Paŝas la filo en la malplenan domon de siaj
prapatroj.
La fratinoj
estas irintaj malproksimen al blankaj kadukuloj.
Nokte la dormanto ilin trovis sub la kolonoj
vestiblaj,
Revenintaj de malgajaj pilgrimadoj.
Ho kiom
rigidas pro koto kaj vermoj ilia hararo,
Kiam li ene staras kun piedoj arĝentaj,
Kaj tiuj mortintaj paŝas el nudaj ĉambroj.
Ho vi
psalmoj en fajraj meznoktaj pluvoj,
Kiam la servistoj per urtikoj batis la mildajn
okulojn,
La infanecaj fruktoj de la sambuko
Mirante sin klinas super malplena tombo.
Silente
ruliĝas flaviĝintaj lunoj
Super la febrotolo de l'adoleskanto,
Antaŭ ol sekvas la muto vintra.
*
Majesta
destino laŭpensas la Kidronon,
Kie la cedro, kreitaĵo mola,
Disvolviĝas sub la bluaj brovoj de la patro,
Sur la paŝtejon nokte paŝtisto gvidas sian
gregon.
Aŭ estas krioj dumdormaj,
Kiam fera anĝelo en bosko homon alpaŝas,
La karno de la sanktulo forfandiĝas sur ardanta
krado.
Ĉirkaŭ
l'argilaj kabanoj volviĝas purpura vito,
Sonantaj faskoj da flaviĝinta greno,
La zumado abela, la flugo grua.
Vespere renkontiĝas releviĝintoj sur rokaj
padoj.
En nigraj
akvoj sin spegulas lepruloj;
Aŭ ili malfermas la kotmakulitajn vestaĵojn
Plorante al la balzama vento blovanta de la roza
monteto.
Maldikaj
servistinoj palpas tra la noktaj stratetoj,
Ĉu ili trovu la paŝtiston amantan.
Sabate sonas en la kabanoj milda kantado.
Momorigu la
kanton ankaŭ pri la knabo,
Pri lia frenezo, blankaj brovoj kaj lia forpaso,
Pri la putrinto, kiu blue malfermas l'okulojn.
Ho kiom malĝoja tiu revido.
*
La ŝtupoj
de la frenezo en nigraj ĉambroj,
La ombroj de l'maljunuloj sub la pordo malferma,
Kiam l'animo Heliana sin rigardas en roza
spegulo
Kaj neĝo kaj lepro sinkas de lia frunto.
Ĉe la muroj
estas la steloj estingiĝintaj
Kaj la blankaj figuroj de l'luno.
El la
tapeto elgrimpas ostaĵo de la tomboj,
La silento de disfalintaj krucoj ĉe la monteto,
La dolĉo incensa en noktovento purpura.
Ho vi
rompiĝintaj okuloj en nigraj buŝoj,
Kiam la nepo en milda vualiĝo
Solece postdediĉas la pli malluman finon,
Super lin la silenta dio la bluajn palpebrojn
mallevas.
SEBASTJO EN SONĜO
INFANECO
Fruktoplena
la sambuko; trankvile loĝis l'infaneco
En blua groto. Super forpasinta pado,
Kie nun brune furiozas la sovaĝa herbo,
Meditas la muta branĉaro; la susuro foliara
Samo, kiam
la blua akvo enroke sonas.
Milda estas la plendo merla. Paŝtisto
Sekvas senvorte la sunon ruliĝantan de la aŭtuna
monteto.
Blua
momento estas sole nur animo.
Ĉe l'rando arbara montriĝas sovaĝa besto timema
kaj pace
Ripozas engrunde la praaj sonoriloj kaj
mallumegaj vilaĝetoj.
Pli pie vi
konas la sencon de l'pli mallumaj jaroj,
Malvarmeton kaj aŭtunon en ĉambroj solecaj;
Kaj en sankta bluo lumantaj paŝoj sonoras for.
Mallaŭte
tintas malferma fenestro; ĝislarme
Kortuŝas la vido de l'disfalinta tombejo ĉe la
monteto,
Memoro je rakontitaj legendoj; sed foje leviĝas
l'animo,
Kiam ĝi pensas gajajn homojn, la helorajn tagojn
printempajn.
HORA KANTO
Per
mallumaj okukoj sin rigardas la geamantoj,
La blondaj, radiantaj. En rigida malhelo
Potence sin ĉirkaŭvolvas la sopirantaj brakoj.
Purpure
disrompiĝis la buŝo de la benitino. La rondaj okuloj
Spegulas la malluman oron de l'printempa
posttagmezo,
Randon kaj nigron arbarajn, vesperajn angorojn
en verdaĵo;
Eble nedireblan birdoflugon, la padon
De l' nenaskito laŭ mallumaj vilaĝoj, solecaj
someroj
Kaj el disfalinta bluo elpaŝas foje finvivinto.
Mallaŭte
susuras en kampo la flava greno.
Malmola estas la vivo kaj ŝtale svingas la
falĉilon la kampulo,
Kunmetas potencajn trabojn la ĉarpentisto.
Purpure
koloriĝas la foliaro aŭtune; la monaĥeca spirito
Trapasumas gajajn tagojn; matura la grapolo
Kaj festa l'aero en spacaj kortoj.
Pli dolĉe odoras flaviĝintaj fruktoj; mallaŭta
la rido
De la gajulo, muziko kaj danco en ombraj keloj;
En la krepuska ĝardeno paŝo kaj silento de la
mortinta knabo.
SURVOJE
Vespere ili
portis la fremdulon en la mortĉambron;
Odoro je gudro; la mallaŭta susuro de ruĝaj
platanoj;
La malluma flugo de la monedoj; ĉeplace almarŝis
gvardio.
La suno sinkis en nigrajn tolaĵojn; ĉiam revenas
tiu pasinta vespero.
En la apuda ĉambro la fratino ludas sonaton de
Ŝuberto.
Tre mallaŭte sinkas ŝia rideto en disfalintan
fonton,
Kiu blue murmuras en la krepusko. Ho kiom
maljuna nia gento.
Iu flustras sube en la ĝardeno; iu forlasis tiun
nigran ĉielon.
Sur la komodo odoras pomoj. Avino eklumigas
orajn kandelojn.
Ho kiom
milda tiu aŭtuno. Mallaŭte sonas niaj paŝoj en la parko
Sub altaj arboj. Ho, kiom serioza la hiacinta
vizaĝo de la krepusko.
La blua fonto ĉe viaj piedoj, mistera la ruĝa
silento de via buŝo,
Mallumumata de la dormeto foliara, de la malhela
oro de disfalintaj sunfloroj.
Viaj kantoj estas pezaj je papavo kaj sonĝas
mallaŭte sur mia frunto.
Dolĉaj sonoriloj tratremas la bruston. Blua nubo
Estas via vizaĝo sur min sinkinta en la
krepusko.
Kanto ĉe gitaro, kiu en fremda drinkejo eksonas,
La sovaĝaj sambukoj tie, longe pasinta novembra
tago,
Konataj paŝoj sur la krepuska ŝtuparo, l'aspekto
de bruniĝintaj traboj,
Malferma fenestro, ĉe kiu postrestis dolĉa
espero -
Nedirebla estas ĉio ĉi, ho dio, ke oni emociigite
falas sur la genuojn.
Ho kiom
malluma estas tiu nokto. Purpura flamo
Estingiĝis ĉe mia buŝo. En la silento
Perdiĝas la soleca kordoludo de la tima animo.
Lasu, kiam ebria je vino la kapo en la defluejon
sinkas.
PEJZAĜO
Septembra
vespero; malgaje sonas la vokoj malhelaj de la paŝtistoj
Tra la krepuskanta vilaĝo; fajro ŝprucas en la
forĝejo.
Potence baŭmas nigra ĉevalo; la hiacintaj bukloj
de la servistino
Penas kapti la ardon de ĝiaj purpuraj naztruoj.
Silente rigidiĝas ĉe l'rando arbara la krio
cervina
Kaj la flavaj floroj de l'aŭtuno
Klinas sin senvoĉe super la bluan vizaĝon de la
lageto.
En ruĝa flamo forbrulis arbo; ekflirtas kun
malhelaj vizaĝoj la vespertoj.
AL KNABO ELISO
Eliso, kiam
la merlo en nigra arbaro vokas,
Tio estas via pereo.
Viaj lipoj trinkas la malvarmeton de l' blua
rokfonto.
Lasu, kiam
via frunto delikate sangas,
Praajn legendojn
Kaj malhelan klarigon de birda flugo.
Vi tamen
iras silentapaŝe en la nokton
Plene pendantan je purpuraj grapoloj,
Kaj vi movas la brakojn pli bele en la blu'.
Dornarbusto
sonas,
Kie estas viaj lunaj okuloj.
Ho, kiom longe estas, Eliso, vi mortinta.
Via korpo
estas hiacinto,
En kiun monaĥo la vaksajn fingrojn trempas.
Nigra groto estas nia silento,
En kiu foje
paŝas milda besto
Kaj malrapide mallevas la pezajn palpebrojn.
Sur viajn tempiojn gutas nigra roso,
La lasta
oro de pereintaj steloj.
ELISO
I
Perfekta
estas la silento de tiu ora tago.
Sub maljunaj kverkoj
Aperas vi, Eliso, ripozanto kun rondaj okuloj.
Ilia bluo
spegulas la dormeton de la amantoj.
Ĉe via buŝo
Mutiĝas iliaj rozaj ĝemoj.
Vespere la
fiŝisto altiris la pezajn retojn.
Bona paŝtisto
Kondukas sian gregon laŭrande de l' arbaro.
Ho! Kiom justaj estas, Eliso, ĉiuj viaj tagoj.
Mallaŭte
sinkas
Ĉe nudaj muroj la blua silento de l'olivarbo,
Formortas de maljunulo malhela kantado.
Ora boato
Balanciĝas, Eliso, via koro je la soleca ĉielo.
II
Milda
tintilaro sonas en brusto Elisa
Vespere,
Kiam lia kapo sinkas en la nigran kusenon.
Blua
sovaĝbesto
Sangas milde en dornvepraĵo.
Bruna arbo
staras malviva;
Ĝiaj bluaj fruktoj falis de ĝi.
Signoj kaj
steloj
Dronas milde en la vesperlageton.
Malantaŭ la
monteto fariĝis vintro.
Bluaj
kolomboj
Trinkas nokte la glacian ŝviton
Fluetantan de Elisa kristala frunto.
Ĉiam sonas
Ĉe nigraj muroj la soleca vento de dio.
HOHENBURGO
Estas neniu
en la domo. Aŭtuno enĉambre;
Lunhela sonato
Kaj la vekiĝo ĉe l'rando de la krepuska arbaro.
Ĉiam vi
pensas la blankan vizaĝon de la homo
Malproksime de la svarmado tempa;
Super sonĝanto volonte sin klinas verda
branĉaĵo,
Kruc' kaj
vespero;
Brakumas la sonanton purpurbrake lia stelo,
Kiu supreniras al neloĝataj fenestroj.
Tiel tremas
en la mallumo la fremdulo,
Kiam li delikate levas la palpebrojn super
homecon,
Malproksiman; l'arĝenta voĉo de l'vento en la
vestiblo.
SEBASTJO EN SONĜO
Por
Adolfo Loso
1
Patrino
portis l'infaneton en la blanka luno,
Ombre de nuksarbo, de l' praa sambuko,
Ebria je l'suko papava, je l'plendo merla;
Kaj silente
Kliniĝis kompate super tiuj barba vizaĝo
Mallaŭte en
la mallumo fenestra; kaj malnova ilaro de la prapatroj
Kuŝis disfale; amo kaj revado aŭtuna.
Tiom
malluma la tago de l'jaro, infaneco malgaja,
Kiam la knabo silente malsupreniris al
malvarmetaj akvoj, al arĝentaj fiŝoj,
Trankvilo kaj vizaĝo;
Kiam ŝtoneca li ĵetis sin antaŭ furiozaj nigraj
ĉevaloj,
En griza nokto lia stelo venis super lin;
Aŭ kiam li
ĉe la frostanta mano patrina
Vespere iris tra la aŭtuna tombejo de Sankta
Petro,
Delikata mortulo silente kuŝis en la ĉambra
mallumo
Kaj tiu levis la malvarmajn palpebrojn super
lin.
Sed li
estis birdeto en nuda branĉaro,
Sonorilodaŭre en vespernovembro,
La patra silento, kiam li malsupreniris endorme
la krepuskan helikŝtuparon.
2
Paco anima.
Soleca vintrovespero,
La malhelaj figuroj de la paŝtistoj ĉe l' praa
lageto;
Infaneto en kabano pajla; ho kiom delikate
Sinkis en nigra febro la vizaĝo teren.
Sankta nokt'.
Aŭ kiam li
ĉe l'malmola mano de l'patro
Silente supreniris la mallumegan Kalvarian
monton
Kaj en krepuskaj rokniĉoj
La blua figuro de l' homo trapaŝis sian
legendon,
El la subkora vundo purpure fluetis la sango.
Ho kiom silente stariĝis la kruco en malluma
animo.
Amo; kiam
en nigraj anguloj fandiĝis la neĝo,
Aereto blua serene kaptiĝis en la praa sambuko,
En la ombrovolbaĵo de l' nuksarbo;
Kaj al la knabo silente aperis rozeca anĝelo.
Ĝojo; kiam
en malvarmetaj ĉambroj sonis vespera sonato,
En bruna lignotrabaro
Blua papilio rampis el la pupo arĝenta.
Ho proksimo
de l' morto. En ŝtona muro
Sin klinis flava kapo, muta l' infano,
Kiam en tiu marto pereis la luno.
3
Roza
pasksonorilo en tombovolbaĵo nokta
Kaj la arĝentaj voĉoj de l' steloj,
Ke en tremoj malhela frenezo sinkis de la frunto
dormula.
Ho kiom
silenta irado laŭ la blua rivero
Forgesiton pensante, kiam en verda branĉaro
La merlo ion fremdan vokis al pereo.
Aŭ kiam li
iris ĉe l' osta mano maljunula
Vespere antaŭ la disfalinta muro urba
Kaj tiu en nigra mantelo portis infaneton
rozecan,
Ombre de l' nuksarbo aperis la spirit' de l'
malbono.
Palpo super
la verdaj ŝtupoj de la somero. Ho kiom mallaŭte
Pereis la ĝardeno en la bruna silento de l'
aŭtuno,
Odoro kaj melankolio de la praa sambuko,
Kiam en l' ombro Sebastja l' arĝentovoĉo de l'
anĝelo formortis.
ĈE LA MARĈO
Migranto en
nigra vento; delikate flustras la seka kano
En la silento de l'marĉo. Ĉe l' griza ĉielo
Sekvas migrado de sovaĝaj birdoj;
Transverso super mallumegaj akvoj.
Tumulto. En
kaduka kabano
Ekflirtas per nigraj flugiloj la putro;
Kriplitaj betuloj ĝemas en vento.
Vespero en
forlasita drinkejo. La hejmenvojon envolvas
La milda melankolio de paŝtiĝantaj gregoj,
Aperaĵo nokta: bufoj eliĝas el arĝentaj akvoj.
GRODEKO
Vespere
l'aŭtunaj arbaroj sonas
De mortigaj armaĵoj, la oraj ebenaĵoj
Kaj bluaj lagoj, super kiuj la suno
Pli mallume forrulas; brakumas la nokto
Mortantajn militistojn, la plendon sovaĝan
De iliaj disrompitaj buŝoj.
Sed silente kolektiĝas en paŝtejo
Ruĝa nubaĵo, en kiu loĝas dio kolera,
La sango verŝita, luna malvarmeto;
ĉiuj stratoj kondukas en nigran putradon.
Sub ora branĉaro nokta kaj stela
ŝanceliĝas la ombro fratina9 tra la bosko muta,
Por saluti la spiritojn heroajn, la kapojn
sangajn;
Kaj mallaŭte sonas en kanejo la flutoj aŭtunaj.
Ho pli fiera funebro! vi feraj altaroj,
La varmegan flamon de la spirito nutras hodiaŭ
doloro fortega,
La nenaskotaj genepoj.
Notoj
1. a)La originalo estas kvintroĥea soneto kun la rimskemo abba,
abba, cdd, ccd.
b) La titolo estas dusenca: "Sonĝo
de l' malbono" kaj "Sonĝo de l' malbonulo".
2. La originalo estas poemo kvinjamba (krom tute neregula tria
verso) kun la rimskemo: ababa, cdcdc.
3. germanismo por spegulo senbriliĝinta
4. en la germana, duobla senco: oni diras mallonge „fratino” por
„malsanulfratino”, t.e. flegistino.
5. en la originalo: poemo kun neregula kvarjambo kaj kun la
rimskemo: aba bcb cdc.
6. Torento en Palestinujo (Izraelo)
7. germ. “abgeschieden” signifas samtempe “soleca, disigita,
forigita, mortinta”
8. v. noto 4.
Georgo
Traklo: Poemoj
elgermanigitaj
de Vilhelmo Lutermano
Elgermanigo
de 03. 06. 1992;
Kopirajto pri la tradukoj ĉe
Vilhelmo Lutermano ©1999