Skizo pri sorto
 
 

Temas pri G., bonfama muzikeldonisto, kiu ene de mallonga tempo perdis cxion, kion li akiris kaj konstruis dum multaj jaroj. Al la viro, de trankvila kaj agema naturo, la subita rompo de la kutimaj kondicxoj, okazinta sen lia kulpo, difektis lian plej internan ekvilibron, konfuzis kaj svenigis la plej certajn kapablojn, pri kiuj li disponis. Cxiu plia pasxo, kiun li faris ekde nun, cxiu lia venonta decido, estis envere tawga nur por konstante pligrandigi lian misfortunon.

Dungito de eldonimperio, de komunikilkonzerno, kiel oni nuntempe eble dirus, li estis tie respondece prizorginta kaj kreskiginta la fakon pri muziko kaj muzikajxoj. Apud la eldonado de libroj, notoj, historiaj partituroj lia cxefa kaj preferata okupigxo celis la 'studion pri nova muziko', de li mem enmondigita kaj poste etendita al sondiska etikedo, kiu poste ecx portis lian nomon kaj rapide akiris bonan famon. Ekonomie la entrepreno restis decide sensukcesa. Ju pli tipa kaj pli prilaborita la programo, des pli gxi postulis financan subtenon kaj eksterordinarajn sumojn. Tiuj kostoj estigis fine la decidon de la eldonestraro senkompense senigxi de la amata cxevaleto de G., cxar la entrepreno bezonis siajn investojn por aliaj celoj. Oni fine konsentis, la etan firmaon, kiun G. ja konsideris sian vivoverkon, eligi kun cxiuj awtoraj rajtoj kaj ekzistantaj kontraktoj el la konzerno kaj transigi gxin en lian proprajxon. Ekde nun li devis mastrumi sian 'studion' kun la rimedoj kaj riskoj de memstara entreprenisto. Rapida encxenigxo de misdecidoj, de tro altaj atendoj kaj aliaj misajxoj endangxerigis la entreprenon pli rapide ol iu ajn povus supozi, kiu konis el antawa tempo la spertan manon de G. Sed la muzikistojn, kantistoj kaj awtorojn, kiuj plejgrandparte dankis sian sukceson al li, li ne sukcesis igi ilin almenaw prokrasti siajn monpostulojn. Li malpacigxis kun pli ol unu malnova amiko, aliaj retiris sian konfidon. Li trostrecxigxis finance, haste pliigis siajn planojn kaj produktadon, kaj ene de unu jaro la firmao kolapsis. Lia nomo, lia etikedo malaperis de la merkato, cxiuj kontraktoj estis nuligitaj, li mem, kun altaj sxuldoj kaj senlabora, atingis la plej malsupran punkton de sia kariero. Cxar la fiasko ne plu ellasas la jam trafiton, sed kun pedanta, mizera konsekvenco postpikas, li nun fusxis la vivon ankaw en sia privata domo. Dum la agoplenaj jaroj tiu ludis nur subordigitan, apogan rolon por li, se lia pasio, kiu kunligis lin cxiam kun multaj homoj samtempe, entute konsciis pri gxi. Lia kunulino forlasis lin pro iu alia, preskaw en la sama momento, kiam ankaw la laboro kaj la fervoro rompigxis al li.

Kiel dirite, kion oni nomas fatalon, tio estas malsana, kovarda bestacxo, kiu dissxiras nur la vunditon. Li ricevis artrozon, la fingroartikoj sxvelis, nun li povis jam ecx ne perlabori sian vivon kiel jxazpianisto, kiel li estis komencinta en siaj junaj jaroj. Li, patrece gvida persono, ordiga kaj zorganta awtoritato, ja urgxe bezonis komunecon kaj dependecon de aliaj, por, nur pere de ili, aperigi kaj evoluigi siajn superajn kapablojn. Lasite al si mem, li estis en multe pli kompatinda kaj senelira stato ol iu ajn alia solecigxinta homo. La propra persono sen ajna alordigo signifis por li preskaw nenion, abismon, absurdajxon, fantomon. Li retiris sin en sian domon, kaj kiam iu alparolis lin, li eligis konfuzan grumbladon aw nepripensitan babiladon. Agemo sen ago kaj kompleta senespero alternis.
 
 

Iun tagon li estis alfrontita al junulino, ecx tre juna, preskaw homagxon naskita post li, kiu nun jam alpasxis la kvindekon. Eksterordinare vekita kaj malfermita, sed en multaj aferoj do ankoraw tre sendecida persono. Li tamen, apenaw renkontinte sxin, jam pretis kun sia decido. En sxi kaj kun sxi li volis nun tuj fondi sian novan 'imperion', cxi-foje tute alian, kiu konsistu nur el amo, familio, domo kaj libera artisteco. Fine la unusola homo! Fine la unika! Antawe li cxiam renkontis homojn nur are, ordigite kaj en sekvo, atentis kaj uzis cxiam nur multajn samtempe. Neniam li proksimigxis al nur unu sola kun sia tuta varmo kaj proksimo, kiujn li kapablis. Tion li faris nun. La junulino reciprokis lian amon kaj tenis gxin tre serioza. Tamen sxi ja sentis, kiom da nevenkita, necikatrita1 pasinteco li enportis en la novan rilaton, sxi sentis lian premitan volon fari cxion cxi-foje pli bone kaj tute alie. Ordiga, preskaw iomete mania planado kaj formado de persona historio - kun superpremo regajni, kion li tiom longe neglektis - ofte malhelpis lin felicxe kaj sencele gxui sxian belan cxeeston.

Jes, sxi baldaw rimarkis, ke ili ambaw ne havis la samajn vivotempojn kaj -kvantojn kaj ke iliaj atendoj kaj spertoj cxiam dangxere distingos ilin. Sxi, la novulino, la komencanto, nun anstatawis por li la frakasitan mondon, kaj ecx en lia plej felicxa sindono al sxi sxi perceptis la perfortan forgesadon de profunde seniluziigita viro. Personojn kaj cirkonstancojn el lia pasinteco, kiujn li konsideris kulpaj pri lia kazo, oni cetere ne rajtis mencii, tiel ke sxia atenta demandado kaj informpetado ofte pusxigxis kontraw malmolaj, mutaj restajxoj.

Tiel sxi akiris en mallonga tempo multe da homkono kaj rapide prudentigxis, eble tro rapide, apud tiu vundita viro, kiu kun sia tuta pezo pendigxis al sxi. Kaj cxar sxi sentis kiel miraklon esti renkontinta lin, kaj tamen timis, ke li envere ne celis sxin, sxi provis nun, kun delikata rezisto, gajni tempon kaj haltigi lin en liaj trohastaj pasxoj. Sxi evitis lian urgxadon al edzigxo, malfidas lian molan bezonon de tradicieco kaj moro, kiu eble devas servi nur por restarigi lian internan ordon. Sxi rifuzas al li ankaw la infanon jam estigxantan, abortas gxin sen lia konsento. Sxi volas, sxi devas unue atingi, ke li vidu sxin klare kun cxiuj sensoj. Sed kiel atingi tion? Sxia hezitado, sxia malfido senkuragxigas, afliktas lin, igas lin provizore dubi pri sxia sincero, sed neniam pri sia propra. Li faras iom longan vojagxon - envere nur por ecx transfiguri sxin el la malproksimo, por konfesi siajn sentojn en longaj leteroj per ankoraw pli belaj vortoj ol li faris gxis nun vidalvide. Sorvoje li vizitas malnovan amikon, saksofonludiston, por kiu li komponis koncertpecon. Tiu ja ludas gxin kaj gxojas pri gxi. Tamen li ne estas la homo por kasxi al G., ke li konsideras lian kompnan talenton pli limigita ol lian kapablon malkovri kaj stimuli muzikon. La rezervo malogajigas lin, sed ne trafas profunde, estis ja nur unua provo. Emociite kaj konvinkite de liaj leteroj, lia amikino akceptas lin hejme kaj ne plu rezistas aparteni al li law cxiuj reguloj gravaj por li. Ili geedzigxas, faras longan vojagxon, poste vivas tre retirite en malkara urba logxejo. G. zorgas pri iliaj modestaj enspezoj per muzikrecenzoj kaj kontribuajxoj al radioprogramoj. Infano naskigxas, kaj por G. nun fine realigxas, kion li ekde la unua vido al tiu junulino esperis kaj alstrebis, li estras familion, zorgas, flegas, arangxas kun la sama certeco kaj fideleco, per kiu li antawe gxidis sian eldonejon. Lia rolo cxi tie farigxas tamen pli kaj pli postulema. Cxiam pli da taskoj restas por la virino, kaj tiu solvas ilin malbone, nome en la konscio, ke sxi en preskaw cxiu kapablo estas superate de sia edzo. Tio sekvigas, ke sxia memfido same kiel sxia sento pri respondeco iom post iom malaltigxas. Ne dawras longe, kaj la juna patrino, kiu kontentigis cxiujn dezirojn kaj postulojn de la viro kaj certagrade ankaw de la naturo, sentas sin superflua kaj nekomprenata. La intereso pri la intima, kompliceca2 komunumo malfortigxas, sciemo kaj atento svenas. Sxi esprimas tion klare per sia korpo. La cxiutagaj ajxoj ofte elglitas el sxia mano, la sxlosiloj, la laktobotelo, la cigaredskatolo, sxi lasas cxion fali. Sxi malsanetas, frue lacigxas kaj perdas la formon. Sxi alprenas la agxon de foruzita dommastrino, kvazaw sxi volus per tio, malloge3 kaj mute, indiki al sia edzo, ke li fine redelogu sxin al sxia juneco. Sed eble ankaw por malproksimigxi de li en tiu formo. Gxuste antaw ol estus tro malfrue kaj sxi restus por cxiam misforma kaj mishumora, sxi ekhavas la kuragxon zorgi pri sia propra vivo. Sxi transprenas volontulan laboron en la anonca fako de gazeto, konatigxas kun aliaj homoj, trovas amikinojn, renkontas pli junan viron, retiras sin de la familio. Sxia edzo vidas cxion cxi kaj staras apud tio envere nur senhelpe kaj sen kredi tion. Sed sxi, ekstere farigxinta libera kaj postulema, postulas klarigojn de li, atakas lin, supersxutas lin per riprocxoj. Longdawra disputo estigxas, la diversaj vivagxoj disapartigxas nerepacigeble, baldaw la disputado farigxas acxa kaj malica.

"Vi jam vivis!" ekkrias sxi, "neniam plu vi refarigxos, kio vi iam estis. Sed mi volas ankoraw farigxi io, mi volas ankoraw vivi!"

La viro fine ekkonas, ke plian fojon li fiaskis. Lia largxanima dispono fondi, konstrui, evoluigi kaj tute sole porti la respondecon, tiel kiel li faris tion antawe en sia 'studio', pri vivanta alia homo ne eblis atingi la saman efikon. Pri nur unu, la unika, kiun li tiom sercxis kaj elektis.

Venas teruraj scenoj, turmentaj provoj tamen savi cxion, sed tio jam ne utilas. La edzeco rompigxas, ambaw rapide disiras.

G. malaperas, maltrankvile veturas vagante, kasxas sin en cxambro kun tablojdoj. Nun ekzistas plu nenio por kunteni lin. Sola, tio estas por la preskaw kiel sufokigxo, spirmanko.

Intertempe lia amiko, la saksofonisto, komencis etskale produkti novan jxazon, acxetis partoprenon en firmao kaj iun tagon petas konsilon al G., eventuale ankaw kunlaboron. La viro profunde defalinta de si pene rerektigxas, li sekvas la oferton de la amiko, retrovigxas en la spuroj de siaj scioj, de siaj kapabloj. Kiel oni povis atendi, liaj kondicxoj plibonigxas suficxe rapide. Li kontribuas cxe la evoluigo, farigxas nemalhavebla, akiras la superecon kaj vivas fine denove en la malnova senco el sia nefleksebla pozitiva volo. Lia estonta edzino estas intima kunlaborantino, kaj ambaw estas ligitaj kun la muziko kaj la produktado kun preskaw pli granda pasio ol ili havas unu por la alia.
 
 

Vizito cxe sia infano finas la historion. Evidentigxas, ke lia antawa edzino, alie ol povis unue sxajni, tute ne cikatrigis tion, kion sxi opinias la granda renkontigxo de sia vivo. Tiun viron, kiu tiel perforte inventis kaj miskonis sxin, sxi ne sendifekte travivis. Lia peza, matura agxo, tiu malluma flugilo, kiu etendigxis super sxi, postlasis premitan, malfideman, de la protekto detruitan estajxon. Sxia gaja, senmalica karaktero cedis al frumatura amareco, al nesperta plenagxeco. Sxi fordonis sin al cxiuj influoj de la aktuala gusto, senelekte kaj manie, kaj tamen retenis de li, nur de li tiun konstantan tremadon de malhavo.

Nun sxi alparolas lin. Sxi diras amason da stultajxoj, riprocxoj kaj avertoj, petoj kaj deziroj kaj senfinaj memklarigoj. Sed en tio grumblas kaj gratas tiu doloro, kiu estas nedirebla. La viro respondas al sxi per nur kelkaj malvarmaj vortoj. Li turnas al sxi la dorson kaj kawras apud la ludanta infano.

"Ne lasu min tiel longe sola", sxi ordonas mallawte kaj konfuzite.

Li ne awdas tion. Li ecx ne rigardas sxin, kiam li foriras.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 4-an de februaro. 2001, 17:48
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 
 
 

Pri frideco
 
 

Cxu virina frideco? Cxu sxi rifuzas, sxi ne volas vin, kvankam ja tiom multe atestas por vi? Sed cxu sxi estas vere malvarma en sia karaktero aw cxu vi ne estas nur tro varma? Inter la seksoj la temperaturoj indikas suficxe precize povon kaj altirofortojn. Sed konsolu vin, ankaw tiu cxi sxajne plej malvarma ulino iun tagon antaw iu indiferentulo ardos tiom senhelpe kaj vane kiel vi antaw sxi.

Cxu sxi preferas la alian, neelteneblan ventkapulon kaj fanfaronulon? Tio certe havas siajn kialojn, kiujn konas nek sxi nek vi. Resto de selekto pluefikas en erotaj placxo kaj gusto, malgraw cxio. Malgraw nia sendenta, malsovagxigita eldiremo, kie cxio estas psihxo kaj argumentoj, subite okazas tiu neklarigeble ekscitgvidata partnerelekto kiel inter kormoranoj.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 4-an de februaro. 2001, 18:15
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 
 
 
 
 

Duobla rolo
 
 

En la unu rilato sxi estas la mistraktata kaj insultata. Sed en la alia sxi estas la tronanta kaj dezirata. Tie sxi kusxas cxe la piedoj, cxi tie sxi metas la piedon sur la nukon. Tie sxi estas humiligata, cxi tie adorata kaj honorigata.

Per malboncxanca hazardo li farigxis atestanto de sxia cxiutagaj, mizeraj humiligxoj. Kun doloro li vidis, kiel tiu virino, kiu estis neatingebla por li kaj lin altiris per miraklaj fortoj, estis por la alia je la plej malkara dispono. Kiel li rajtis repusxi kaj ofendi, kiel li estis tedita de sxi kaj povis utiligi sxin por absolute nenio; kaj kiel sxi tamen kawris antaw li, cxirkawprenis liajn genuojn kaj plore petegis almenaw ricevi liajn torturadojn.
 
 

Sekvamatene sxi venis al li. Fride kaj orgojle kiel cxiam, kvazaw nenio okazus. "Kiel mi nur povas liberigi vin! li plendis. "Venu al mi kaj ne lasu vin humiligi pli longe. Vi bezonas amon kaj ne honton. Mi respektus vin, cxar mi povas renkonti kun tuta pasio nur iun samrangan, ne, nur iun multe pli altan."

"Mi vizitas vin", respondis sxi, "cxar placxas al mi via gxentileco kaj via servema konduto. Tio bonfartigas min kaj suficxas, se vi donacas al mi viajn multajn belajn vortojn. Via adorado por mi farigxis jam delonge necesa komenso por elteni la ofendojn de la alia kun la forto, kiu decas por li, pri kiu li havas pretendon kaj per kiu sole mi povas teni lin. Se mi ne prenus tiun forton el viaj sopirantaj okuloj, el via nesxancelebla svatigxo, tiam mi estus certe definitive perdita. Tiam li ecx ne sentus tiun sekretan rezervon, kiun vi starigas en mi kaj kiu eble de malproksime, latente, gxuste ankoraw ekscitas lin. Mi estus rompita, kaj li forjxetus min por cxiam."

"Kion vi postulas de mi?" kriis la aspiranto, "vi venas al mi kiel makulita, rifuzita, per la plej acxaj agoj deformita persono. Kiom longe, vi kredas, mi amo ankoraw eltenos repurigi vin cxiutage denove, kiam vi staras antaw mi, por tamen resti sen ehxo?"

"Pri tio lasu min respondi, ke via historio kun mi trovigxas nur en la plej antawaj provoj kaj komencoj kaj ke via demando ne tawgas por konvinki min pri la necesa persisto, kiun postulas via granda projekto. Cxiukaze vi devas scii, ke ankaw li, kiu havas nun cxiun povon super mi, iam antawe komencis per tute similaj cirkonstancoj atingi sian celon!"

"Mi volas absolute ne farigxi kia li! Kaj tiu celo, domini kaj humiligi vin, estas tute ne, neniakondicxe la mia."

"Pri la celo decidas nek vi nek mi. Pri tiu decidas ekskluzive la potencoj, al kiuj ni estos lasitaj, kiam ni renkontigxos nur komplete solaj kaj en senelira libereco."

Strange, pensis li, kiel tio nur eblas? Hieraw, cxe la piedoj de la alia, kia kompatinda, balbutanta stultulineto sxi estis! Kaj hodiaw, kioman mastran sagxecon sxi aperigas antaw mi!

"Povas esti", li fine diras, "ke vi celas nenion alian ol por cxiam dungi kaj uzi min por havigi al vi la necesajn rezervojn por tiu mizera misligo. Sed povas ankaw esti, ke estas kiel vi laste diris: ni trovigxas nur en la vestiblo al neawdita renkontigxo, kaj cxio dependas de tio, ke mi ne antawtempe perdu esperon kaj kuragxon. Mi staras do antaw la elekto supozi aw ke mi kunfunkciigas la cxiam saman motoron de malfelicxo aw ke mi iniciatas historion kapablan de neantawvideblaj sxangxigxoj."

"Nur blinda skeptikulo kiel vi", respondis sxi ridete, "vidas sin antaw tiom superflua elekto. Oni sentas cxe tio, kiom malproksima vi estas ankoraw de la kredo je la amo. Tamen gxin vi devos ankoraw trovi, cxar nenie alie historio de vi kaj mi povus komenci."
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 4-an de februaro. 2001, 19:41
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 

La unika kaj la dua
 
 

Tiel la trompito devas do konsoli sxin: sur sxtupo cxe la rivero ili sidas ambaw kaj li metas la brakon cxirkaw la singultanta virino, kiu ricevis la adiawon de iu alia.

Ne eblas. Cxio ne eblas. Tiel ne kaj tiel ne. Nun la malfelicxo atingis cxiujn tri. La bonaniman viron, la maltrankvilan virinon, la interne dissxiritan amaton. La bonulo ne rericevas la maltrankvilulinon, same kiel la dissxirito neniam decidigxos por sxi. Cxi tie finigxas la historio de du interplektitaj ambataloj - en mallargxa, dezerta nenieslando. Cxiu forpelita el la regno de la alia. La fino estas rugxa kapdoloro, larmoj de versxita konscio, pala galsxlimo surplanke. Nur inflamo, nur premita eligo4. Perditaj manoj sur la sino, kiuj kripligxas al etaj infanpugnoj, spasme cxirkaw malseka buleto da tuko. La bonulo, tiel kompata kaj malhelpata en sia konsolo sen solvo kaj promeso - li nun, nur por helpi sxin, farus ecx la plej maldignan pasxon, iri al tiu alia, kiu ne plu volas, kaj vidi, cxu inter li kaj lia unika tamen estus io por pacigi aw revoki. Pli profunde ol la trompo nun doloras al li, ke fremdulo povis tiom dolorigi sxin.

Li komprenas per neniu siaj sensoj, ke alia viro, kiu ajn, povas deturni sin de tiu cxi virino nur pro sia propra libereco. Sxi estas lia edzino, sxi estis tia de longa tempo kaj tia sxi restos cxiam. Al la alia tamen sxi suficxis por mallonga, serioza aventuro. Li spertis sxian plej belan belon ene de semajnoj, malmultaj monatoj; la saman plejbelon, kiun la edzo atingis nur dum la dawro de la jaroj. Kiel virino povas al tiom malsama sperto aperi sam bela kaj bona? Sed eble sxi volis por la alia vere farigxi la sama, kia sxi tiel longe estis por li. Sed tiu ne volis sxin tia, volis vidi nur sxian komencon, sxian radiantan debuton. Al la bonulo tio sxajnas kiel unusola komuna delikto, kies plej gravan kulpon tamen portas li: ke li ne foriris, sed restis, por cxion silente toleri. Tiu nenifara, tolera potenco, cxe kiu amo kiel ameto disrompigxis.

De la fino eliras tri vojoj, cxiu aparte kaj en diversa direkto. Pli ol rompita postvivado ne ekzistos por sxi kaj por li, kaj neniam iliaj fortoj suficxos por unu solan, por tiu neniualia. Tiu fino alportas do ankaw la frakason de aminfaneco, kun gxia cxiodeziro kaj gxia emego cxirkawpreni la absoluton.

La bonulo iam havos duan edzecon. Kaj la maltrankvilulino pli aw malpli frue ankaw. La 'dua' tiam estos ankaw io dua. Sed tiu, stranga potenco, disigas la unikan tute milde kaj nerimarkeble, sen tamen anstatawi gxin; malproksimigas gxin iom post iom, gxis oni povas rideti pri gxi kaj iomete gxeni sin prie. La pinto same kiel la abismo farigxas nebulaj kaj iomete neklarigeblaj; por la moderita, savita sento ne plu mezureblaj: tiuj horoj, tagoj de kompleta neniigxo, de absoluta senelireco. Estis la infero!, tion oni ankoraw diras kaj apenaw plu sentas.
 
 

La mortiga torturo postlasas nun honteton - ke oni povis tiom forgesi sin! La majstrita finto disfalas rapide. Nur por la dissxirito, kiu neniun vere volas, la fino ne malaperas, cxar li konstante renovigas gxin. Neniam koninte la unikan, li ankaw cxe la modeste dua neniam trankviligxas. Li tenas la cxiam samajn mallongajn pintojn, kvankam kun la jaroj iom pene.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 6-an de februaro. 2001, 17:06
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Tago kaj nokto
 
 

Tiu viro, kiu en la vintro permesas al si mallongan ripozon en hoteleto cxe la belga marbordo, ricevas la cxambron apud paro, kiu nokton post nokto gxuas unu la alian. Sed kiam li vidas ambaw matene cxe la matenmangxo, li ne komprenas: sxi, kiu per la longa ungo gratas mangxorestojn el la interdentoj; li, kiu legas la gazeton super la kafo. Ecx ne vorto inter ili, nur plumba indiferento. Sed nokte cxiam la altstilaj5 sonoj, jubilado apude, kvazaw du miraklofarantoj lawdus sin reciproke.
 
 

Tiuj du homoj tage, en sia perfekta mutado, envere neniodira, sxajnas malfermi la busxon nur por voki sin en la nokto. Ekde la mateno ilia amo sxajnas ekstreme fragila, kaj se gxi nokte estas tiel nesatigebla, tiam ankaw pro tio, cxar gxi en la bragxo, kiu devas forgxi gxin, cxiufoje fandigxas. Tiu sizifa gxojo perdigis aw svenigis al ili cxion alian, la intereson de unu por la alia, la viglecon, ecx la belecon. Ili estas la tagaj stultuloj, la noktaj entuziasmuloj.

Tamen evidentigxas ...

Iumatene la gasto el la unulita cxambro kaj la apudcxambra virino okaze interparolas. Oni intersxangxas bagatelajxojn, detaligas la mankohavan servadon en la vintre dezerta banhotelo. Li konatigxas ankaw kun la viro, kiu havas nun absolute nenion interesan. Iun plian matenon tiu ne sidas plu kun sxi cxe la matenmangxo. Por li mangxilaro ne estas plu metita. La virino sola sur sia sama segxo, kontraw la fremdulo nun ne plu sxirmata kaj nun bone videbla, nenia spuro de la lasta nokto sur sxia vizagxo. "Nu, kion belan vi planis por hodiaw?" demandas la trolacigita solulo, cxe kiu oni intertempe vidas la dormmalhelpojn pli ol cxe iliaj kawzintoj. (Kiel do kaj cxe kiu li plendus pro la gxenoj, kiujn li mem sentis pli sanktaj ol sian delikatan dormon?)

"Ahx, necesas fari kelkajn acxetojn en la urbo. Kaj posttagmeze - mi ankaw faros ion."

"Cxu via kunulo eble forvojagxis?"

"Jes. Gxuste."

"Li eble havas iajn komercajn taskojn? Li rakontis al mi pri liaj misaventuroj kun la Brusela administracio ..."

"Mi scias nenion. Ni renkontigxis nur hazarde dum la vojagxo cxi tien."

Kion povas signifi tio? La solvojagxanto sentas varmegon kaj froston en la dorso. Aventuro, palpeble proksima, rugxigas liajn orelojn.

Turmenta silento apude dum la sekva nokto. Morta silento.

Cxu sxi dormas aw maldormas? Cxu sxi ecx atendas?

Sekvamatene li proponas al sxi entrepreni komunan ekskurson. Ili vizitas en Brugxo la Memling-domon. La virino sxajnas enui antaw la majtroverkoj, sxi efikas distrita kaj indiferenta, li ne rimarkas gxin. Li estas cxirkawvolvita de la antawsento de sxia korpo, kiu pasxas tagsobre cxe lia flanko, kaj sentas jam, kiel gxi batas por li, awdas, kiel sxi vokas lin. Li vidas sin jam alveninte apuden.

Tamen, gxis tien li ne venas. Sxi ne pensas pri tio. Ecx songxe sxi ne pensus pri li. Kaj tiel ankaw restas. Cxe li nur pensoj pri sxi, cxe sxi ecx ne unu pri li. Tiel ili ekskursas, tiel ili endormigxas, cxiu apude.

'Ke cxio devas turnigxi al turmento por mi!' li pensas. Sed sxi kondutas tage kun li tute same kiel kun la alia. Nenia diferenco, rigardate deekstere. Sxi ne faras ion por forvojagxi, sxi ne faras ion por eviti la cxiutagajn rendevuojn kun li, por cxesigi la bagatelan societon, kiun ili ofertas al si reciproke. 'Tute same la jubilado povintus trafi sxin kaj min!' Sed li refoje tro malfruis por la hazardo.

Ili sidas matene cxe la matenmangxo. Li legas la gazeton. Sxi pikadas en la dentoj. Ili sidas nun ankaw cxe la sama tablo.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 6-an de februaro. 2001, 18:39
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 
 
 

La unika
 
 

"Nu? Kion vi konsilas al mi?" demandas la viro sian gaston kaj reprenas la leteron, kiun li donis al li por legi. La alia aspektas malgxoja kaj senkonsila kaj esprimas nur sxultrolevon. Prefere li estus jam returne cxe la aliaj gastoj. Sed lia gastiganto retenas lin detaleme, tiras lin pli kaj pli profunde en sian konfidencon, kiun li tute ne petis, sed en kiun li enigxis tute inocente kaj neatendite kiel duonfremdulo, kiel nura akompananto de amiko kaj en kiun li de minuto al minuto dronigata cxiam pli intime, pli senhonte.

"Vidu", diras la leterposedanto, "mi foriris jam delonge. Mi pluiris, kiel mi cxiam iris plu; ne gxuste for, sed simple plu, tusxite aw netusxite, dolorplena, malgxoja aw senatenta. Dependas.

Kiu do diras, ke ni vivis tro preterpase? Vidu cxiu, kiun li ne jam pereigis!

Mi konas iun post mi, kiu staras hodiaw sur la sama loko, en kiu mi deturnis min de li. Sxi nome staras ankoraw tie kiel enradikigxinta kaj postgapas min des pli nekredeme, ju pli longe mi estas for.

Elsxirita el nia unuigxo-fatalo, elsxirita el la interplektitaj membroj de animo kaj korpo; eljxetita de alta ondo de felicxo sur rokan elstarajxon, elmetita, rigidigxinta al senpekulino, nekapabla posedi ion alian ol la terurigitan memoron6 ... Sed tio jam ne rigardas min! Antawe venis leteroj, teruraj akuzoj, sentimentala petegado, kondamnoj pro la turmentoj, kiujn la soleco faris al sxi. Kion mi kulpas? Mi ne ordonis al sxi cxaston. Kiel mi kulpus pri tio? Ecx hodiaw venas sxiaj leteroj. Sed nun sxi parolas serene, ecx preskaw petole kaj gxoje. Malgraw sxia dawra cxastado, aw el si mem. Rigidigxo kaj netusxebleco faris sxian menson multe pli movigxema kaj vigla, sxiajn sentojn pli delikataj, sxian koron pli largxanima. Nu, mi dawre estas sxia unika. Kaj mi estas tia, en mia foresto, en tute senlima mezuro. Ho dio, kiu estas tiu 'unika'? Cxu mi? Mi devas amare ridi, se mi imagas: tiu kompatinda vagulo, tiu dibocxulo, kiu mi farigxis - kaj jen tiu idolo, tiu amsanktulo en la koro de la senmorte fidela virino. Cxu ambaw samtempe estas mi?

Mi nur foriris. Envere ne eksterordinara atingo. Ecx se tio ne okazis kun facila koro. Sed neniam mi estus kredinta, ke mia en si mem fia, ecx ege egoisma pasxo alian homon tiel plibonigos, ecx nobligos. Kvankam la kulto, kiun sxi faras kun sia unikulo, estas vana kaj fundigxas sur puraj iluzioj, tamen sxia konduto atestas konsiderindan dignon, raran klarecon kaj sentan forton, kiuj devas profunde hontigi min. Sed envere tio lasas min terure indiferenta, kaj neniel logas min la penso reciproki al sxi ecx nur iomete similajn sentojn. Ne, envere ne valoras al mi, absolute neniom, en cxiaj humiligoj, kiujn mi spertas kaj al kiuj mi elmetas min mem dum miaj aventuroj, scii ke mi estas ie, malproksime de cxi tie, sur perdita peco da tero, en la koro de huonforgesita homo 'sanktigita' kaj gxuas neskueble altan awtoritaton.

Kiel povis okazi tiu absurda glorado, per kiu mi estis honorita? La virino estis same malspertaj pri homoj kiel pri la amo. Sxi edzigxis juna kaj brave kaj honore edzinis dum 18 jaroj. Sxi dividis sian vivon inter profesio kaj familio, sxi havis du infanojn. Apude ekzistis nenio alia. Nenia flankigxado, nenia amarfero. Nur tiu granda amaso da neutiligata, nepostulata pasio kaj la preteco cxion sxangxi samtempe, kvankam ne sovagxe, ne tro haste. Por tio sxi estis tro timema. Unue nia afero estu kaj devis esti traktate en sekreto, 'gxis venos la tempo', kiel sxi diris. Mi rimarkis pro sxia tremado, sxiaj okazaj koratakoj kaj spirmankoj, por la nekredeblaj penadoj, kiujn sxi prenis sur sin por vidi min, kiom serioza estis por sxi nia tempo kaj gxia konsekvenca evoluigo. Nu, 'gxis venos la tempo', tiun tempon ni ne plu spertis, tiom longe la tuto ja ne dawris. Sed nur kiam mi jam estis for, iris sxiro tra hejmo kaj familio. La edzo en sia muta malespero komencis okupigxi pri sxangxigxantaj amikinoj. Sxi, la forlasita, male konstruis en la sama hejmo siajn etajn ofer-altarojn, cxe kiuj sxi zorgeme cxion kunigis, kio iam kunligis nin; kaj tiel la amarigita malcxastulo kaj la malfidela senmakulino estigxinta el geedzigxo vivis unu apud la alia sen reciproke tusxi aw gxeni sin.
 
 

Sed kial tiuj memorajxoj, kiuj estas pli fridsangaj ol iam estis miaj agoj?

Jes, mi volas sxin, la blankulinon, tute forgesi kaj min en sxi. Mi ne volas plu esti neforgesito. Tiu honoro ne decas por mi! Tamen mi ne povas malhelpi sxin skribi al mi siajn longajn, cxiam pli belajn, cxiam pli grandiozajn leterojn. Mi ne respondas ilin, mi nur akceptas ilin. Ili emociigas min en sia simplanimeco kaj spirita forto. Per tio ili akiras certan povon super mi, tion mi ne povas nei. Kvankam la memoro pri nia komuna tempo delonge paligxis. Aliflanke ili timigas min, se mi imagas - senkulpigu min! - se mi imagas la seksan kriplulon, kiu skribis ilin. Mi estas kulpa kaj mizera, misveturante mi fortrancxis al sxi ambaw gambojn! Jen proksimume kion mi tiam sentas. Cxu tio povas esti bona?

Envere mi rakontas al vi ion eksterordinaran kaj sortopovan. Kaj tamen cxio cxi farigxis al mi tiom indiferenta, tiom strange indiferenta. Mi ne estas la 'unika', kia sxi konsideras min. Mi ne estas kaj neniam povas esti tia. Cxar ... cxar sxi ne estas nek iam estis por mi la unika. Sed, ni diru, suficxe nekutima renkontigxo inter pluraj aliaj en la lastaj jaroj. Viro, kiu tiel ordigas, povas neniam kaj por neniu esti unika. En tio kusxas la tuta blufo de tiu kulto! Tiukaze mi scias bone. Kie mi mem estas la adorata kaj tamen precize scias, ke cxe mi estas nenio altigebla, tie mi povas plenrajte nomi la cxarlatanajxon cxe gxia nomo.. Sxi ne ekkonis min. Tiun riprocxon de senmezura egocentrismo mi finfine devas fari al sxia amo, al sxia blinda sindonemo.

Ne, oni ne kulpas en tia kazo. Oni ne faras erarojn. Oni faras pasintecon, jen cxio. Oni produktas tiun puran, senmakulan materialon, pasintecon, kiu kelkfoje ebriigas, kelkfoje ekstreme klarvidigas. Vidu, apude la homoj dancas, ili babilas kaj petolas. Belege! Suficxe inspira por cxi tie, en la apuda cxambro, foje en tuta trankvilo gxisfunde lawspuri certajn aferojn ..."
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 6-an de februaro. 2001, 21:59
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 
 
 
 
 

Ili ne volas plu ludi
 
 
 
 

Disigxo
 
 

La disigxo sxajnas, familio de rompigxoj, ellogxigxi en cxiujn agadojn de la cxiutaga vivo. Cxie la 'konstanta fluo' estas interrompita. La nutrigxo nur en malregulaj pecoj, la ekskrementado obstrukciita, la dormo dissxirita de la alarmfajfiloj de la angoro, de la malhavo; sekve la verkado (kiun mi ja bezonas por ke io atingu eksteren kaj me ne estu tute forglutita de mi mem ...) reprezentas la ribelan centron de cxio kio estas sxtopita, dividita kaj stringita.
 
 

Nenia alia formo de ordinara fiaskado, nek malsano nek ruinigxo aw profesia malsukceso reehxas tiom profunde kaj kruele en la subkonscio kiom la disigxo. Gxi tusxas rekte cxe la origino de cxia angoro kaj vekas gxin. Per unu preno gxi atingas tiom profunde kiom entute estas vivo en ni.
 
 

Elpelita, en spirmanko, el mallonga, gorgxoprema dormo. La panika certeco: la koro ne batas plu, gxi haltas! Nun, via lasta sxanco, vekigxi, kompreni la situacion, mem masagxi vian senmovan koron! Mi diris: estas tute neeble elteni pli linge tiun staton.
 
 

Nenio pli malkvietiga ol resti sola kun la fino de interparolo. Vi awdas vin dawre paroli kun sxi!
 
 

Iam mi legis pri la kutimo de la Mohavo-indiano pluparoli ecx kiam la partnero jam delonge adiawis kaj foriris. Precize tiel okazas al mi. La indiano kaj mi, ni ne respektas la normalajn distancojn; ni kredas, ke niaj vortoj atingas la partneron ecx kiam li ne estas plu videbla.
 
 

Neniam mi trovis pli da libereco kaj da certeco en la lingvo ol en la dialogo, kiu okazas sub influo de korpa deziro. Deziro kaj memoro ekscitas unu la alian, unu ekzaltis en la sxirmo de la alia. Cxe tio temis pri nenio, oni konfidis sin reciproke, jen cxio. La malhavo de dialogo efikas kiel tiu de drogo. La iam stimulitaj organoj malsanigxas, la inteligento, la volupto kaj la movigxemo, la vocxo.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 15:51
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 
 
 

La sekso
 
 

Tiuj trankvilosercxantoj cxi tie do demetis la armilojn antaw la negajnebla sekso7. Jen ili sidas dense premitaj kaj ne volas plu ludi. La sekso, la aventurema spirito de la seniluziigxo, kiu kondukas gxis la krimo, al murdo, al memdetruo, ne plu valoras la ludmonon. La fokuso de cxio, kion ni formis kiel senco por promeso kaj kiel forto por fiaski, efektive forardigxas. La dezirego, kiu neniam estis nuda, kiu iris cxiam en multaj vualoj de multaj celoj kaj tamen celis dissxiri tiujn vualojn, ludi hermetikan ludon, iom post iom senvestigis sin mem, demetis la malvirton kaj la pekon, la amon kaj la hejman utilon. Ili vivas pli komforte solaj, la familio protektas plu neniun kaj la fino de la sopiro estas ankaw atingita.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 16:08
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 

Joy of Sex
 
 

Pina Bausch, cxastolegendo. Eble iom suprajxe, sed monotone gxis la klareco de la malespero oni prezentas en tiu dancteatro: kiel en la lawdire plej natura sfero, kiu ankoraw restas al la homoj, la pura ago de parigxo mem, svarmas de falsaj umadoj kaj formoj, de numeroj kaj stiloj, de socio. Por la eterna ekscitito ne ekzistas plenumo.

La homa sekseco estas sizifado, impotencosongxo. Senlace gxi alstrebas kulminon de naturo, kulminon al kiu gxi suprentiras nin kun forto promesanta repacigxon. Sed sperti la kulminon de sia natureco ne estas permesita al la mankhava estajxo: gxi atingas gxin neniam. Aw cxu eble en la mallonga, duonsekunda malklarigxo de la konscio dum la tratrudigxo8 de la orgasmo? Kaj se, kiel plejofte, ne suficxas por la felicxa sveno, la beateco forfalas du centimetrojn pli malalte? La felicxo kreas mezurojn kaj skalojn, la relativeco cxiam cxeestas kaj agnoskas nenian realan kulminon. Ankaw pro tio la lawta ridado de la diablo, kiu, law malnova vorto, primokas nin post cxiu amorado.

Ne, kiom ajn libere ni amoru - ekstere de la amo! -, ni restos cxiam societemaj, kaj tiom longe, kiom ni 'faras la amon', ni faros kulturitan, seri-produkton. Ars amandi aw Joy of Sex: ni ne eskapos la formojn, la valorojn, la regulojn, la totalan kulturon. Sekve estas certe pli kontentige alpasxi al la amfarado kun formperfekta konscio ol sxargxi gxin kun la perforta sopiro al pura sekseco, kiun, en la bildo de sia frenezo, povas plenumi nur la amo mem.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 19:14
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-02-23
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 
 
 

Viro kaj virino post la batalo
 
 

Viro kaj virino post la batalo. Kio restas, estas opinioj; lastaj bataletoj. Ili havas malkonsentojn, bezondisecon, kritikajn punktojn. Longaj interparoladoj. Oni mem kiel ankaw la alia estas estajxo, kiu bezonas kaj pri kiu necesas konstanta klarigado. Ne estas tute facile kompreni kion mi kaj mi volas unu de la alia. Nenia deviga kialo inter tiaj ambaw. Ne plu grundo sub la piedoj, jam nur la cxielo super la kapo, la senlima etero de la elsavita sameco.

'Tiel certe maleblos al ili iam ree ami unu la alian.'
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 20:53
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 
 
 
 

Epilogo
 
 

Foruzita la amo, kiel etero, sxtato kaj arto.

Foruzita, discxifita kaj trapensita, plej freneze delokita.9

Nur vaga tusxo, jam fulmas amo, la sanga vundo,

jam volvas brakoj, senelekte kaj protektavide.
 
 

Vidu nur: trosxargxitas nia amo kun ni.

Kun du, volantaj surtere nenion alian ol si.

Kiuj pro seniluziigita konscio sercxas rifugxon

cxe granda sento. Kaj altecon de nesciado.

Cxe kiuj da absoluto unu post la alia estingigxis.
 
 

Cxu ni ne kredis, ke ni trovas nin nur,

kie ni estas ekstere de ni?

Sed ni apenaw ekkonis nin. Ni trafoliumis nin nur

kiel multe tro longan gazetan raporton.

Kaj alkrocxigxas cxiu al flosanta lignajxo, se ni nun

brakumas nin. Sensideja nun unu por la alia.

Malklaras, cxu drivajxo ni estas aw ankaw ejo.
 
 

Cxar amo estas nenio sen devo, sen oferemo,

sen antawa ligo al la vivo. Gxi estas nenio

sen profesio, sen komuna vido al la aferoj, kiu malfermas

kaj sxirmas. Gxi estas cxiam nur de la amata vivo pli juna fratino.
 
 

Pro tio mi petas vin, konsilita de propra malvenko:

Domagxu vian amon, ne trostrecxu gxin. Gxi ne estas

ia ideo. Kaj kion vi antawe ne povis akiri de la mondo,

la pli bonan vivon, kiel vi rajtus nun

elcxantagxi gxin de la amo?
 
 

Ne allasu, ke viajn kisojn diskutu la blekado de la farteco. La lingvo de

interparolo10. Amo ne estas liberecbatalo. Ankaw ne

tramarsxejo de marodanta memsercxado.

Gxi punas siajn nekredantojn per konfuza disputo,

per diableca raciemo, kiu neniam plenumigxas,

cxiu vorto falsa argumento,

gxis ili estas enmasonitaj en la tomboj de siaj

problemoj, la plej suba kondamnejo de la amo,

kie la animoj jam komencas odori.
 
 

Vi ne sciis, kion diras unu al la alia la paroj de donaco

kaj kiel sonas la lingvo pura por alparoli.

Per vortoj, kiuj trans-prenas, kaj vortoj, kiuj fondas kunigxon.

Per vortoj, kiuj atingas pli malproksimen ol okula certeco;

awdi, lerni la takton kaj ankaw la spacon de tiu cxi maro:

esti du homoj, kiu lulas kaj lasas kaj ree komencas.
 
 

Cxar amo estas multe pli ol vi pensas:

kiam flank' cxe flanke la tusxitaj iras

kaj kromon pli scias ol sin.

Cxar amo estas multe pli malpli ol vi pensas:

la ambicia vidalvido kun sentima rigardo.

Vidalvide, pozicio de sentimaj malamikoj, prispionas cxiu

la apostatan eksenton.
 
 

Vidu, kiun vi amas, ne per esploranta rigardo.

Ne sercxu plu en iu, kiun felicxe vi trovis felicxa.

Cxar konfido flankas, amo iras apud vi.

Nur kiu akompanas sin longe, renkontis sin.
 
 
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 23:37
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-02-08
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001


 

 

 

 

 

 

Lasta sxangxo: 09/02/2001,12:55:11


  1. Tiu cxi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaw eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartajxojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu gxin kun la originalo por anstatawigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaw simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aw atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. cxi-tien: vlutermano@free.fr


 

reen al Strawso

 

 

 

 

1Unbewältigtes: nevenkita, necikatrita pasinteco?

2verschworene Gemeinschaft: lawvorte konspireca, do, law la franca complicité: cxu kompliceca ?

3schal (und stumm): malfresxe, malbonguste

4erpreßtes Von-sich-Geben: dusenca: 1. premita vomado, 2. cxantagxita eldiro

5hochgegriffen

6Nachsehen: vortludo, signifanta perdon, malavantagxon, kaj samtempe postrigardon

7intence negajnebla, ne: nevenkebla!

8auf dem Überroll des Orgasmus

9zutiefst verrückt: vortludo esprimanta: plej profunde dissxovita, dislokita kaj samtempe freneza

10Die Sprache der Aus-sprache: vortludo ne reproduktebla. La kromsence estas: La lingvo de la "fino - lingvo" (kiu faras finon al ...). "Aussprache" signifas lawvorte: parolado gxis la fino, elcxerpigxo, de la (diskutata) problemo. Eble pli bone forstreki la tutan frazon, cxar la afero sen tio jam suficxe klaras. La vorto "Aussprache" - interparolo, diskuto - estas relative nova vorto, kies uzo en psihxologiaj rondoj ktp. la awtoro kritikas. En E-o ne eblas.

t-size:8.0pt;mso-bidi-font-size: 12.0pt;font-family:"Lucida Sans Unicode"'>9zutiefst verrückt: vortludo esprimanta: plej profunde dissxovita, dislokita kaj samtempe freneza

10Die Sprache der Aus-sprache: vortludo ne reproduktebla. La kromsence estas: La lingvo de la "fino - lingvo" (kiu faras finon al ...). "Aussprache" signifas lawvorte: parolado gxis la fino, elcxerpigxo, de la (diskutata) problemo. Eble pli bone forstreki la tutan frazon, cxar la afero sen tio jam suficxe klaras. La vorto "Aussprache" - interparolo, diskuto - estas relative nova vorto, kies uzo en psihxologiaj rondoj ktp. la awtoro kritikas. En E-o ne eblas.