Skizo pri sorto
 
 

Temas pri G., bonfama muzikeldonisto, kiu ene de mallonga tempo perdis ĉion, kion li akiris kaj konstruis dum multaj jaroj. Al la viro, de trankvila kaj agema naturo, la subita rompo de la kutimaj kondiĉoj, okazinta sen lia kulpo, difektis lian plej internan ekvilibron, konfuzis kaj svenigis la plej certajn kapablojn, pri kiuj li disponis. Ĉiu plia paŝo, kiun li faris ekde nun, ĉiu lia venonta decido, estis envere taŭga nur por konstante pligrandigi lian misfortunon.

Dungito de eldonimperio, de komunikilkonzerno, kiel oni nuntempe eble dirus, li estis tie respondece prizorginta kaj kreskiginta la fakon pri muziko kaj muzikaĵoj. Apud la eldonado de libroj, notoj, historiaj partituroj lia ĉefa kaj preferata okupiĝo celis la 'studion pri nova muziko', de li mem enmondigita kaj poste etendita al sondiska etikedo, kiu poste eĉ portis lian nomon kaj rapide akiris bonan famon. Ekonomie la entrepreno restis decide sensukcesa. Ju pli tipa kaj pli prilaborita la programo, des pli ĝi postulis financan subtenon kaj eksterordinarajn sumojn. Tiuj kostoj estigis fine la decidon de la eldonestraro senkompense seniĝi de la amata ĉevaleto de G., ĉar la entrepreno bezonis siajn investojn por aliaj celoj. Oni fine konsentis, la etan firmaon, kiun G. ja konsideris sian vivoverkon, eligi kun ĉiuj aŭtoraj rajtoj kaj ekzistantaj kontraktoj el la konzerno kaj transigi ĝin en lian propraĵon. Ekde nun li devis mastrumi sian 'studion' kun la rimedoj kaj riskoj de memstara entreprenisto. Rapida enĉeniĝo de misdecidoj, de tro altaj atendoj kaj aliaj misaĵoj endanĝerigis la entreprenon pli rapide ol iu ajn povus supozi, kiu konis el antaŭa tempo la spertan manon de G. Sed la muzikistojn, kantistoj kaj aŭtorojn, kiuj plejgrandparte dankis sian sukceson al li, li ne sukcesis igi ilin almenaŭ prokrasti siajn monpostulojn. Li malpaciĝis kun pli ol unu malnova amiko, aliaj retiris sian konfidon. Li trostreĉiĝis finance, haste pliigis siajn planojn kaj produktadon, kaj ene de unu jaro la firmao kolapsis. Lia nomo, lia etikedo malaperis de la merkato, ĉiuj kontraktoj estis nuligitaj, li mem, kun altaj ŝuldoj kaj senlabora, atingis la plej malsupran punkton de sia kariero. Ĉar la fiasko ne plu ellasas la jam trafiton, sed kun pedanta, mizera konsekvenco postpikas, li nun fuŝis la vivon ankaŭ en sia privata domo. Dum la agoplenaj jaroj tiu ludis nur subordigitan, apogan rolon por li, se lia pasio, kiu kunligis lin ĉiam kun multaj homoj samtempe, entute konsciis pri ĝi. Lia kunulino forlasis lin pro iu alia, preskaŭ en la sama momento, kiam ankaŭ la laboro kaj la fervoro rompiĝis al li.

Kiel dirite, kion oni nomas fatalon, tio estas malsana, kovarda bestaĉo, kiu disŝiras nur la vunditon. Li ricevis artrozon, la fingroartikoj ŝvelis, nun li povis jam eĉ ne perlabori sian vivon kiel ĵazpianisto, kiel li estis komencinta en siaj junaj jaroj. Li, patrece gvida persono, ordiga kaj zorganta aŭtoritato, ja urĝe bezonis komunecon kaj dependecon de aliaj, por, nur pere de ili, aperigi kaj evoluigi siajn superajn kapablojn. Lasite al si mem, li estis en multe pli kompatinda kaj senelira stato ol iu ajn alia soleciĝinta homo. La propra persono sen ajna alordigo signifis por li preskaŭ nenion, abismon, absurdaĵon, fantomon. Li retiris sin en sian domon, kaj kiam iu alparolis lin, li eligis konfuzan grumbladon aŭ nepripensitan babiladon. Agemo sen ago kaj kompleta senespero alternis.
 
 

Iun tagon li estis alfrontita al junulino, eĉ tre juna, preskaŭ homaĝon naskita post li, kiu nun jam alpaŝis la kvindekon. Eksterordinare vekita kaj malfermita, sed en multaj aferoj do ankoraŭ tre sendecida persono. Li tamen, apenaŭ renkontinte ŝin, jam pretis kun sia decido. En ŝi kaj kun ŝi li volis nun tuj fondi sian novan 'imperion', ĉi-foje tute alian, kiu konsistu nur el amo, familio, domo kaj libera artisteco. Fine la unusola homo! Fine la unika! Antaŭe li ĉiam renkontis homojn nur are, ordigite kaj en sekvo, atentis kaj uzis ĉiam nur multajn samtempe. Neniam li proksimiĝis al nur unu sola kun sia tuta varmo kaj proksimo, kiujn li kapablis. Tion li faris nun. La junulino reciprokis lian amon kaj tenis ĝin tre serioza. Tamen ŝi ja sentis, kiom da nevenkita, necikatrita1 pasinteco li enportis en la novan rilaton, ŝi sentis lian premitan volon fari ĉion ĉi-foje pli bone kaj tute alie. Ordiga, preskaŭ iomete mania planado kaj formado de persona historio - kun superpremo regajni, kion li tiom longe neglektis - ofte malhelpis lin feliĉe kaj sencele ĝui ŝian belan ĉeeston.

Jes, ŝi baldaŭ rimarkis, ke ili ambaŭ ne havis la samajn vivotempojn kaj -kvantojn kaj ke iliaj atendoj kaj spertoj ĉiam danĝere distingos ilin. Ŝi, la novulino, la komencanto, nun anstataŭis por li la frakasitan mondon, kaj eĉ en lia plej feliĉa sindono al ŝi ŝi perceptis la perfortan forgesadon de profunde seniluziigita viro. Personojn kaj cirkonstancojn el lia pasinteco, kiujn li konsideris kulpaj pri lia kazo, oni cetere ne rajtis mencii, tiel ke ŝia atenta demandado kaj informpetado ofte puŝiĝis kontraŭ malmolaj, mutaj restaĵoj.

Tiel ŝi akiris en mallonga tempo multe da homkono kaj rapide prudentiĝis, eble tro rapide, apud tiu vundita viro, kiu kun sia tuta pezo pendiĝis al ŝi. Kaj ĉar ŝi sentis kiel miraklon esti renkontinta lin, kaj tamen timis, ke li envere ne celis ŝin, ŝi provis nun, kun delikata rezisto, gajni tempon kaj haltigi lin en liaj trohastaj paŝoj. Ŝi evitis lian urĝadon al edziĝo, malfidas lian molan bezonon de tradicieco kaj moro, kiu eble devas servi nur por restarigi lian internan ordon. Ŝi rifuzas al li ankaŭ la infanon jam estiĝantan, abortas ĝin sen lia konsento. Ŝi volas, ŝi devas unue atingi, ke li vidu ŝin klare kun ĉiuj sensoj. Sed kiel atingi tion? Ŝia hezitado, ŝia malfido senkuraĝigas, afliktas lin, igas lin provizore dubi pri ŝia sincero, sed neniam pri sia propra. Li faras iom longan vojaĝon - envere nur por eĉ transfiguri ŝin el la malproksimo, por konfesi siajn sentojn en longaj leteroj per ankoraŭ pli belaj vortoj ol li faris ĝis nun vidalvide. Sorvoje li vizitas malnovan amikon, saksofonludiston, por kiu li komponis koncertpecon. Tiu ja ludas ĝin kaj ĝojas pri ĝi. Tamen li ne estas la homo por kaŝi al G., ke li konsideras lian kompnan talenton pli limigita ol lian kapablon malkovri kaj stimuli muzikon. La rezervo malogajigas lin, sed ne trafas profunde, estis ja nur unua provo. Emociite kaj konvinkite de liaj leteroj, lia amikino akceptas lin hejme kaj ne plu rezistas aparteni al li laŭ ĉiuj reguloj gravaj por li. Ili geedziĝas, faras longan vojaĝon, poste vivas tre retirite en malkara urba loĝejo. G. zorgas pri iliaj modestaj enspezoj per muzikrecenzoj kaj kontribuaĵoj al radioprogramoj. Infano naskiĝas, kaj por G. nun fine realiĝas, kion li ekde la unua vido al tiu junulino esperis kaj alstrebis, li estras familion, zorgas, flegas, aranĝas kun la sama certeco kaj fideleco, per kiu li antaŭe ĝidis sian eldonejon. Lia rolo ĉi tie fariĝas tamen pli kaj pli postulema. Ĉiam pli da taskoj restas por la virino, kaj tiu solvas ilin malbone, nome en la konscio, ke ŝi en preskaŭ ĉiu kapablo estas superate de sia edzo. Tio sekvigas, ke ŝia memfido same kiel ŝia sento pri respondeco iom post iom malaltiĝas. Ne daŭras longe, kaj la juna patrino, kiu kontentigis ĉiujn dezirojn kaj postulojn de la viro kaj certagrade ankaŭ de la naturo, sentas sin superflua kaj nekomprenata. La intereso pri la intima, kompliceca2 komunumo malfortiĝas, sciemo kaj atento svenas. Ŝi esprimas tion klare per sia korpo. La ĉiutagaj aĵoj ofte elglitas el ŝia mano, la ŝlosiloj, la laktobotelo, la cigaredskatolo, ŝi lasas ĉion fali. Ŝi malsanetas, frue laciĝas kaj perdas la formon. Ŝi alprenas la aĝon de foruzita dommastrino, kvazaŭ ŝi volus per tio, malloge3 kaj mute, indiki al sia edzo, ke li fine redelogu ŝin al ŝia juneco. Sed eble ankaŭ por malproksimiĝi de li en tiu formo. Ĝuste antaŭ ol estus tro malfrue kaj ŝi restus por ĉiam misforma kaj mishumora, ŝi ekhavas la kuraĝon zorgi pri sia propra vivo. Ŝi transprenas volontulan laboron en la anonca fako de gazeto, konatiĝas kun aliaj homoj, trovas amikinojn, renkontas pli junan viron, retiras sin de la familio. Ŝia edzo vidas ĉion ĉi kaj staras apud tio envere nur senhelpe kaj sen kredi tion. Sed ŝi, ekstere fariĝinta libera kaj postulema, postulas klarigojn de li, atakas lin, superŝutas lin per riproĉoj. Longdaŭra disputo estiĝas, la diversaj vivaĝoj disapartiĝas nerepacigeble, baldaŭ la disputado fariĝas aĉa kaj malica.

"Vi jam vivis!" ekkrias ŝi, "neniam plu vi refariĝos, kio vi iam estis. Sed mi volas ankoraŭ fariĝi io, mi volas ankoraŭ vivi!"

La viro fine ekkonas, ke plian fojon li fiaskis. Lia larĝanima dispono fondi, konstrui, evoluigi kaj tute sole porti la respondecon, tiel kiel li faris tion antaŭe en sia 'studio', pri vivanta alia homo ne eblis atingi la saman efikon. Pri nur unu, la unika, kiun li tiom serĉis kaj elektis.

Venas teruraj scenoj, turmentaj provoj tamen savi ĉion, sed tio jam ne utilas. La edzeco rompiĝas, ambaŭ rapide disiras.

G. malaperas, maltrankvile veturas vagante, kaŝas sin en ĉambro kun tablojdoj. Nun ekzistas plu nenio por kunteni lin. Sola, tio estas por la preskaŭ kiel sufokiĝo, spirmanko.

Intertempe lia amiko, la saksofonisto, komencis etskale produkti novan ĵazon, aĉetis partoprenon en firmao kaj iun tagon petas konsilon al G., eventuale ankaŭ kunlaboron. La viro profunde defalinta de si pene rerektiĝas, li sekvas la oferton de la amiko, retroviĝas en la spuroj de siaj scioj, de siaj kapabloj. Kiel oni povis atendi, liaj kondiĉoj pliboniĝas sufiĉe rapide. Li kontribuas ĉe la evoluigo, fariĝas nemalhavebla, akiras la superecon kaj vivas fine denove en la malnova senco el sia nefleksebla pozitiva volo. Lia estonta edzino estas intima kunlaborantino, kaj ambaŭ estas ligitaj kun la muziko kaj la produktado kun preskaŭ pli granda pasio ol ili havas unu por la alia.
 
 

Vizito ĉe sia infano finas la historion. Evidentiĝas, ke lia antaŭa edzino, alie ol povis unue ŝajni, tute ne cikatrigis tion, kion ŝi opinias la granda renkontiĝo de sia vivo. Tiun viron, kiu tiel perforte inventis kaj miskonis ŝin, ŝi ne sendifekte travivis. Lia peza, matura aĝo, tiu malluma flugilo, kiu etendiĝis super ŝi, postlasis premitan, malfideman, de la protekto detruitan estaĵon. Ŝia gaja, senmalica karaktero cedis al frumatura amareco, al nesperta plenaĝeco. Ŝi fordonis sin al ĉiuj influoj de la aktuala gusto, senelekte kaj manie, kaj tamen retenis de li, nur de li tiun konstantan tremadon de malhavo.

Nun ŝi alparolas lin. Ŝi diras amason da stultaĵoj, riproĉoj kaj avertoj, petoj kaj deziroj kaj senfinaj memklarigoj. Sed en tio grumblas kaj gratas tiu doloro, kiu estas nedirebla. La viro respondas al ŝi per nur kelkaj malvarmaj vortoj. Li turnas al ŝi la dorson kaj kaŭras apud la ludanta infano.

"Ne lasu min tiel longe sola", ŝi ordonas mallaŭte kaj konfuzite.

Li ne aŭdas tion. Li eĉ ne rigardas ŝin, kiam li foriras.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 4-an de februaro. 2001, 17:48
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 
 
 

Pri frideco
 
 

Ĉu virina frideco? Ĉu ŝi rifuzas, ŝi ne volas vin, kvankam ja tiom multe atestas por vi? Sed ĉu ŝi estas vere malvarma en sia karaktero aŭ ĉu vi ne estas nur tro varma? Inter la seksoj la temperaturoj indikas sufiĉe precize povon kaj altirofortojn. Sed konsolu vin, ankaŭ tiu ĉi ŝajne plej malvarma ulino iun tagon antaŭ iu indiferentulo ardos tiom senhelpe kaj vane kiel vi antaŭ ŝi.

Ĉu ŝi preferas la alian, neelteneblan ventkapulon kaj fanfaronulon? Tio certe havas siajn kialojn, kiujn konas nek ŝi nek vi. Resto de selekto pluefikas en erotaj plaĉo kaj gusto, malgraŭ ĉio. Malgraŭ nia sendenta, malsovaĝigita eldiremo, kie ĉio estas psiĥo kaj argumentoj, subite okazas tiu neklarigeble ekscitgvidata partnerelekto kiel inter kormoranoj.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 4-an de februaro. 2001, 18:15
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 
 
 
 
 

Duobla rolo
 
 

En la unu rilato ŝi estas la mistraktata kaj insultata. Sed en la alia ŝi estas la tronanta kaj dezirata. Tie ŝi kuŝas ĉe la piedoj, ĉi tie ŝi metas la piedon sur la nukon. Tie ŝi estas humiligata, ĉi tie adorata kaj honorigata.

Per malbonĉanca hazardo li fariĝis atestanto de ŝia ĉiutagaj, mizeraj humiliĝoj. Kun doloro li vidis, kiel tiu virino, kiu estis neatingebla por li kaj lin altiris per miraklaj fortoj, estis por la alia je la plej malkara dispono. Kiel li rajtis repuŝi kaj ofendi, kiel li estis tedita de ŝi kaj povis utiligi ŝin por absolute nenio; kaj kiel ŝi tamen kaŭris antaŭ li, ĉirkaŭprenis liajn genuojn kaj plore petegis almenaŭ ricevi liajn torturadojn.
 
 

Sekvamatene ŝi venis al li. Fride kaj orgojle kiel ĉiam, kvazaŭ nenio okazus. "Kiel mi nur povas liberigi vin! li plendis. "Venu al mi kaj ne lasu vin humiligi pli longe. Vi bezonas amon kaj ne honton. Mi respektus vin, ĉar mi povas renkonti kun tuta pasio nur iun samrangan, ne, nur iun multe pli altan."

"Mi vizitas vin", respondis ŝi, "ĉar plaĉas al mi via ĝentileco kaj via servema konduto. Tio bonfartigas min kaj sufiĉas, se vi donacas al mi viajn multajn belajn vortojn. Via adorado por mi fariĝis jam delonge necesa komenso por elteni la ofendojn de la alia kun la forto, kiu decas por li, pri kiu li havas pretendon kaj per kiu sole mi povas teni lin. Se mi ne prenus tiun forton el viaj sopirantaj okuloj, el via neŝancelebla svatiĝo, tiam mi estus certe definitive perdita. Tiam li eĉ ne sentus tiun sekretan rezervon, kiun vi starigas en mi kaj kiu eble de malproksime, latente, ĝuste ankoraŭ ekscitas lin. Mi estus rompita, kaj li forĵetus min por ĉiam."

"Kion vi postulas de mi?" kriis la aspiranto, "vi venas al mi kiel makulita, rifuzita, per la plej aĉaj agoj deformita persono. Kiom longe, vi kredas, mi amo ankoraŭ eltenos repurigi vin ĉiutage denove, kiam vi staras antaŭ mi, por tamen resti sen eĥo?"

"Pri tio lasu min respondi, ke via historio kun mi troviĝas nur en la plej antaŭaj provoj kaj komencoj kaj ke via demando ne taŭgas por konvinki min pri la necesa persisto, kiun postulas via granda projekto. Ĉiukaze vi devas scii, ke ankaŭ li, kiu havas nun ĉiun povon super mi, iam antaŭe komencis per tute similaj cirkonstancoj atingi sian celon!"

"Mi volas absolute ne fariĝi kia li! Kaj tiu celo, domini kaj humiligi vin, estas tute ne, neniakondiĉe la mia."

"Pri la celo decidas nek vi nek mi. Pri tiu decidas ekskluzive la potencoj, al kiuj ni estos lasitaj, kiam ni renkontiĝos nur komplete solaj kaj en senelira libereco."

Strange, pensis li, kiel tio nur eblas? Hieraŭ, ĉe la piedoj de la alia, kia kompatinda, balbutanta stultulineto ŝi estis! Kaj hodiaŭ, kioman mastran saĝecon ŝi aperigas antaŭ mi!

"Povas esti", li fine diras, "ke vi celas nenion alian ol por ĉiam dungi kaj uzi min por havigi al vi la necesajn rezervojn por tiu mizera misligo. Sed povas ankaŭ esti, ke estas kiel vi laste diris: ni troviĝas nur en la vestiblo al neaŭdita renkontiĝo, kaj ĉio dependas de tio, ke mi ne antaŭtempe perdu esperon kaj kuraĝon. Mi staras do antaŭ la elekto supozi aŭ ke mi kunfunkciigas la ĉiam saman motoron de malfeliĉo aŭ ke mi iniciatas historion kapablan de neantaŭvideblaj ŝanĝiĝoj."

"Nur blinda skeptikulo kiel vi", respondis ŝi ridete, "vidas sin antaŭ tiom superflua elekto. Oni sentas ĉe tio, kiom malproksima vi estas ankoraŭ de la kredo je la amo. Tamen ĝin vi devos ankoraŭ trovi, ĉar nenie alie historio de vi kaj mi povus komenci."
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 4-an de februaro. 2001, 19:41
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 

La unika kaj la dua
 
 

Tiel la trompito devas do konsoli ŝin: sur ŝtupo ĉe la rivero ili sidas ambaŭ kaj li metas la brakon ĉirkaŭ la singultanta virino, kiu ricevis la adiaŭon de iu alia.

Ne eblas. Ĉio ne eblas. Tiel ne kaj tiel ne. Nun la malfeliĉo atingis ĉiujn tri. La bonaniman viron, la maltrankvilan virinon, la interne disŝiritan amaton. La bonulo ne rericevas la maltrankvilulinon, same kiel la disŝirito neniam decidiĝos por ŝi. Ĉi tie finiĝas la historio de du interplektitaj ambataloj - en mallarĝa, dezerta nenieslando. Ĉiu forpelita el la regno de la alia. La fino estas ruĝa kapdoloro, larmoj de verŝita konscio, pala galŝlimo surplanke. Nur inflamo, nur premita eligo4. Perditaj manoj sur la sino, kiuj kripliĝas al etaj infanpugnoj, spasme ĉirkaŭ malseka buleto da tuko. La bonulo, tiel kompata kaj malhelpata en sia konsolo sen solvo kaj promeso - li nun, nur por helpi ŝin, farus eĉ la plej maldignan paŝon, iri al tiu alia, kiu ne plu volas, kaj vidi, ĉu inter li kaj lia unika tamen estus io por pacigi aŭ revoki. Pli profunde ol la trompo nun doloras al li, ke fremdulo povis tiom dolorigi ŝin.

Li komprenas per neniu siaj sensoj, ke alia viro, kiu ajn, povas deturni sin de tiu ĉi virino nur pro sia propra libereco. Ŝi estas lia edzino, ŝi estis tia de longa tempo kaj tia ŝi restos ĉiam. Al la alia tamen ŝi sufiĉis por mallonga, serioza aventuro. Li spertis ŝian plej belan belon ene de semajnoj, malmultaj monatoj; la saman plejbelon, kiun la edzo atingis nur dum la daŭro de la jaroj. Kiel virino povas al tiom malsama sperto aperi sam bela kaj bona? Sed eble ŝi volis por la alia vere fariĝi la sama, kia ŝi tiel longe estis por li. Sed tiu ne volis ŝin tia, volis vidi nur ŝian komencon, ŝian radiantan debuton. Al la bonulo tio ŝajnas kiel unusola komuna delikto, kies plej gravan kulpon tamen portas li: ke li ne foriris, sed restis, por ĉion silente toleri. Tiu nenifara, tolera potenco, ĉe kiu amo kiel ameto disrompiĝis.

De la fino eliras tri vojoj, ĉiu aparte kaj en diversa direkto. Pli ol rompita postvivado ne ekzistos por ŝi kaj por li, kaj neniam iliaj fortoj sufiĉos por unu solan, por tiu neniualia. Tiu fino alportas do ankaŭ la frakason de aminfaneco, kun ĝia ĉiodeziro kaj ĝia emego ĉirkaŭpreni la absoluton.

La bonulo iam havos duan edzecon. Kaj la maltrankvilulino pli aŭ malpli frue ankaŭ. La 'dua' tiam estos ankaŭ io dua. Sed tiu, stranga potenco, disigas la unikan tute milde kaj nerimarkeble, sen tamen anstataŭi ĝin; malproksimigas ĝin iom post iom, ĝis oni povas rideti pri ĝi kaj iomete ĝeni sin prie. La pinto same kiel la abismo fariĝas nebulaj kaj iomete neklarigeblaj; por la moderita, savita sento ne plu mezureblaj: tiuj horoj, tagoj de kompleta neniiĝo, de absoluta senelireco. Estis la infero!, tion oni ankoraŭ diras kaj apenaŭ plu sentas.
 
 

La mortiga torturo postlasas nun honteton - ke oni povis tiom forgesi sin! La majstrita finto disfalas rapide. Nur por la disŝirito, kiu neniun vere volas, la fino ne malaperas, ĉar li konstante renovigas ĝin. Neniam koninte la unikan, li ankaŭ ĉe la modeste dua neniam trankviliĝas. Li tenas la ĉiam samajn mallongajn pintojn, kvankam kun la jaroj iom pene.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 6-an de februaro. 2001, 17:06
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Tago kaj nokto
 
 

Tiu viro, kiu en la vintro permesas al si mallongan ripozon en hoteleto ĉe la belga marbordo, ricevas la ĉambron apud paro, kiu nokton post nokto ĝuas unu la alian. Sed kiam li vidas ambaŭ matene ĉe la matenmanĝo, li ne komprenas: ŝi, kiu per la longa ungo gratas manĝorestojn el la interdentoj; li, kiu legas la gazeton super la kafo. Eĉ ne vorto inter ili, nur plumba indiferento. Sed nokte ĉiam la altstilaj5 sonoj, jubilado apude, kvazaŭ du miraklofarantoj laŭdus sin reciproke.
 
 

Tiuj du homoj tage, en sia perfekta mutado, envere neniodira, ŝajnas malfermi la buŝon nur por voki sin en la nokto. Ekde la mateno ilia amo ŝajnas ekstreme fragila, kaj se ĝi nokte estas tiel nesatigebla, tiam ankaŭ pro tio, ĉar ĝi en la braĝo, kiu devas forĝi ĝin, ĉiufoje fandiĝas. Tiu sizifa ĝojo perdigis aŭ svenigis al ili ĉion alian, la intereson de unu por la alia, la viglecon, eĉ la belecon. Ili estas la tagaj stultuloj, la noktaj entuziasmuloj.

Tamen evidentiĝas ...

Iumatene la gasto el la unulita ĉambro kaj la apudĉambra virino okaze interparolas. Oni interŝanĝas bagatelaĵojn, detaligas la mankohavan servadon en la vintre dezerta banhotelo. Li konatiĝas ankaŭ kun la viro, kiu havas nun absolute nenion interesan. Iun plian matenon tiu ne sidas plu kun ŝi ĉe la matenmanĝo. Por li manĝilaro ne estas plu metita. La virino sola sur sia sama seĝo, kontraŭ la fremdulo nun ne plu ŝirmata kaj nun bone videbla, nenia spuro de la lasta nokto sur ŝia vizaĝo. "Nu, kion belan vi planis por hodiaŭ?" demandas la trolacigita solulo, ĉe kiu oni intertempe vidas la dormmalhelpojn pli ol ĉe iliaj kaŭzintoj. (Kiel do kaj ĉe kiu li plendus pro la ĝenoj, kiujn li mem sentis pli sanktaj ol sian delikatan dormon?)

"Aĥ, necesas fari kelkajn aĉetojn en la urbo. Kaj posttagmeze - mi ankaŭ faros ion."

"Ĉu via kunulo eble forvojaĝis?"

"Jes. Ĝuste."

"Li eble havas iajn komercajn taskojn? Li rakontis al mi pri liaj misaventuroj kun la Brusela administracio ..."

"Mi scias nenion. Ni renkontiĝis nur hazarde dum la vojaĝo ĉi tien."

Kion povas signifi tio? La solvojaĝanto sentas varmegon kaj froston en la dorso. Aventuro, palpeble proksima, ruĝigas liajn orelojn.

Turmenta silento apude dum la sekva nokto. Morta silento.

Ĉu ŝi dormas aŭ maldormas? Ĉu ŝi eĉ atendas?

Sekvamatene li proponas al ŝi entrepreni komunan ekskurson. Ili vizitas en Bruĝo la Memling-domon. La virino ŝajnas enui antaŭ la majtroverkoj, ŝi efikas distrita kaj indiferenta, li ne rimarkas ĝin. Li estas ĉirkaŭvolvita de la antaŭsento de ŝia korpo, kiu paŝas tagsobre ĉe lia flanko, kaj sentas jam, kiel ĝi batas por li, aŭdas, kiel ŝi vokas lin. Li vidas sin jam alveninte apuden.

Tamen, ĝis tien li ne venas. Ŝi ne pensas pri tio. Eĉ sonĝe ŝi ne pensus pri li. Kaj tiel ankaŭ restas. Ĉe li nur pensoj pri ŝi, ĉe ŝi eĉ ne unu pri li. Tiel ili ekskursas, tiel ili endormiĝas, ĉiu apude.

'Ke ĉio devas turniĝi al turmento por mi!' li pensas. Sed ŝi kondutas tage kun li tute same kiel kun la alia. Nenia diferenco, rigardate deekstere. Ŝi ne faras ion por forvojaĝi, ŝi ne faras ion por eviti la ĉiutagajn rendevuojn kun li, por ĉesigi la bagatelan societon, kiun ili ofertas al si reciproke. 'Tute same la jubilado povintus trafi ŝin kaj min!' Sed li refoje tro malfruis por la hazardo.

Ili sidas matene ĉe la matenmanĝo. Li legas la gazeton. Ŝi pikadas en la dentoj. Ili sidas nun ankaŭ ĉe la sama tablo.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 6-an de februaro. 2001, 18:39
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 
 
 

La unika
 
 

"Nu? Kion vi konsilas al mi?" demandas la viro sian gaston kaj reprenas la leteron, kiun li donis al li por legi. La alia aspektas malĝoja kaj senkonsila kaj esprimas nur ŝultrolevon. Prefere li estus jam returne ĉe la aliaj gastoj. Sed lia gastiganto retenas lin detaleme, tiras lin pli kaj pli profunde en sian konfidencon, kiun li tute ne petis, sed en kiun li eniĝis tute inocente kaj neatendite kiel duonfremdulo, kiel nura akompananto de amiko kaj en kiun li de minuto al minuto dronigata ĉiam pli intime, pli senhonte.

"Vidu", diras la leterposedanto, "mi foriris jam delonge. Mi pluiris, kiel mi ĉiam iris plu; ne ĝuste for, sed simple plu, tuŝite aŭ netuŝite, dolorplena, malĝoja aŭ senatenta. Dependas.

Kiu do diras, ke ni vivis tro preterpase? Vidu ĉiu, kiun li ne jam pereigis!

Mi konas iun post mi, kiu staras hodiaŭ sur la sama loko, en kiu mi deturnis min de li. Ŝi nome staras ankoraŭ tie kiel enradikiĝinta kaj postgapas min des pli nekredeme, ju pli longe mi estas for.

Elŝirita el nia unuiĝo-fatalo, elŝirita el la interplektitaj membroj de animo kaj korpo; elĵetita de alta ondo de feliĉo sur rokan elstaraĵon, elmetita, rigidiĝinta al senpekulino, nekapabla posedi ion alian ol la terurigitan memoron6 ... Sed tio jam ne rigardas min! Antaŭe venis leteroj, teruraj akuzoj, sentimentala petegado, kondamnoj pro la turmentoj, kiujn la soleco faris al ŝi. Kion mi kulpas? Mi ne ordonis al ŝi ĉaston. Kiel mi kulpus pri tio? Eĉ hodiaŭ venas ŝiaj leteroj. Sed nun ŝi parolas serene, eĉ preskaŭ petole kaj ĝoje. Malgraŭ ŝia daŭra ĉastado, aŭ el si mem. Rigidiĝo kaj netuŝebleco faris ŝian menson multe pli moviĝema kaj vigla, ŝiajn sentojn pli delikataj, ŝian koron pli larĝanima. Nu, mi daŭre estas ŝia unika. Kaj mi estas tia, en mia foresto, en tute senlima mezuro. Ho dio, kiu estas tiu 'unika'? Ĉu mi? Mi devas amare ridi, se mi imagas: tiu kompatinda vagulo, tiu diboĉulo, kiu mi fariĝis - kaj jen tiu idolo, tiu amsanktulo en la koro de la senmorte fidela virino. Ĉu ambaŭ samtempe estas mi?

Mi nur foriris. Envere ne eksterordinara atingo. Eĉ se tio ne okazis kun facila koro. Sed neniam mi estus kredinta, ke mia en si mem fia, eĉ ege egoisma paŝo alian homon tiel plibonigos, eĉ nobligos. Kvankam la kulto, kiun ŝi faras kun sia unikulo, estas vana kaj fundiĝas sur puraj iluzioj, tamen ŝia konduto atestas konsiderindan dignon, raran klarecon kaj sentan forton, kiuj devas profunde hontigi min. Sed envere tio lasas min terure indiferenta, kaj neniel logas min la penso reciproki al ŝi eĉ nur iomete similajn sentojn. Ne, envere ne valoras al mi, absolute neniom, en ĉiaj humiligoj, kiujn mi spertas kaj al kiuj mi elmetas min mem dum miaj aventuroj, scii ke mi estas ie, malproksime de ĉi tie, sur perdita peco da tero, en la koro de huonforgesita homo 'sanktigita' kaj ĝuas neskueble altan aŭtoritaton.

Kiel povis okazi tiu absurda glorado, per kiu mi estis honorita? La virino estis same malspertaj pri homoj kiel pri la amo. Ŝi edziĝis juna kaj brave kaj honore edzinis dum 18 jaroj. Ŝi dividis sian vivon inter profesio kaj familio, ŝi havis du infanojn. Apude ekzistis nenio alia. Nenia flankiĝado, nenia amarfero. Nur tiu granda amaso da neutiligata, nepostulata pasio kaj la preteco ĉion ŝanĝi samtempe, kvankam ne sovaĝe, ne tro haste. Por tio ŝi estis tro timema. Unue nia afero estu kaj devis esti traktate en sekreto, 'ĝis venos la tempo', kiel ŝi diris. Mi rimarkis pro ŝia tremado, ŝiaj okazaj koratakoj kaj spirmankoj, por la nekredeblaj penadoj, kiujn ŝi prenis sur sin por vidi min, kiom serioza estis por ŝi nia tempo kaj ĝia konsekvenca evoluigo. Nu, 'ĝis venos la tempo', tiun tempon ni ne plu spertis, tiom longe la tuto ja ne daŭris. Sed nur kiam mi jam estis for, iris ŝiro tra hejmo kaj familio. La edzo en sia muta malespero komencis okupiĝi pri ŝanĝiĝantaj amikinoj. Ŝi, la forlasita, male konstruis en la sama hejmo siajn etajn ofer-altarojn, ĉe kiuj ŝi zorgeme ĉion kunigis, kio iam kunligis nin; kaj tiel la amarigita malĉastulo kaj la malfidela senmakulino estiĝinta el geedziĝo vivis unu apud la alia sen reciproke tuŝi aŭ ĝeni sin.
 
 

Sed kial tiuj memoraĵoj, kiuj estas pli fridsangaj ol iam estis miaj agoj?

Jes, mi volas ŝin, la blankulinon, tute forgesi kaj min en ŝi. Mi ne volas plu esti neforgesito. Tiu honoro ne decas por mi! Tamen mi ne povas malhelpi ŝin skribi al mi siajn longajn, ĉiam pli belajn, ĉiam pli grandiozajn leterojn. Mi ne respondas ilin, mi nur akceptas ilin. Ili emociigas min en sia simplanimeco kaj spirita forto. Per tio ili akiras certan povon super mi, tion mi ne povas nei. Kvankam la memoro pri nia komuna tempo delonge paliĝis. Aliflanke ili timigas min, se mi imagas - senkulpigu min! - se mi imagas la seksan kriplulon, kiu skribis ilin. Mi estas kulpa kaj mizera, misveturante mi fortranĉis al ŝi ambaŭ gambojn! Jen proksimume kion mi tiam sentas. Ĉu tio povas esti bona?

Envere mi rakontas al vi ion eksterordinaran kaj sortopovan. Kaj tamen ĉio ĉi fariĝis al mi tiom indiferenta, tiom strange indiferenta. Mi ne estas la 'unika', kia ŝi konsideras min. Mi ne estas kaj neniam povas esti tia. Ĉar ... ĉar ŝi ne estas nek iam estis por mi la unika. Sed, ni diru, sufiĉe nekutima renkontiĝo inter pluraj aliaj en la lastaj jaroj. Viro, kiu tiel ordigas, povas neniam kaj por neniu esti unika. En tio kuŝas la tuta blufo de tiu kulto! Tiukaze mi scias bone. Kie mi mem estas la adorata kaj tamen precize scias, ke ĉe mi estas nenio altigebla, tie mi povas plenrajte nomi la ĉarlatanaĵon ĉe ĝia nomo.. Ŝi ne ekkonis min. Tiun riproĉon de senmezura egocentrismo mi finfine devas fari al ŝia amo, al ŝia blinda sindonemo.

Ne, oni ne kulpas en tia kazo. Oni ne faras erarojn. Oni faras pasintecon, jen ĉio. Oni produktas tiun puran, senmakulan materialon, pasintecon, kiu kelkfoje ebriigas, kelkfoje ekstreme klarvidigas. Vidu, apude la homoj dancas, ili babilas kaj petolas. Belege! Sufiĉe inspira por ĉi tie, en la apuda ĉambro, foje en tuta trankvilo ĝisfunde laŭspuri certajn aferojn ..."
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 6-an de februaro. 2001, 21:59
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 
 
 
 
 

Ili ne volas plu ludi
 
 
 
 

Disiĝo
 
 

La disiĝo ŝajnas, familio de rompiĝoj, elloĝiĝi en ĉiujn agadojn de la ĉiutaga vivo. Ĉie la 'konstanta fluo' estas interrompita. La nutriĝo nur en malregulaj pecoj, la ekskrementado obstrukciita, la dormo disŝirita de la alarmfajfiloj de la angoro, de la malhavo; sekve la verkado (kiun mi ja bezonas por ke io atingu eksteren kaj me ne estu tute forglutita de mi mem ...) reprezentas la ribelan centron de ĉio kio estas ŝtopita, dividita kaj stringita.
 
 

Nenia alia formo de ordinara fiaskado, nek malsano nek ruiniĝo aŭ profesia malsukceso reeĥas tiom profunde kaj kruele en la subkonscio kiom la disiĝo. Ĝi tuŝas rekte ĉe la origino de ĉia angoro kaj vekas ĝin. Per unu preno ĝi atingas tiom profunde kiom entute estas vivo en ni.
 
 

Elpelita, en spirmanko, el mallonga, gorĝoprema dormo. La panika certeco: la koro ne batas plu, ĝi haltas! Nun, via lasta ŝanco, vekiĝi, kompreni la situacion, mem masaĝi vian senmovan koron! Mi diris: estas tute neeble elteni pli linge tiun staton.
 
 

Nenio pli malkvietiga ol resti sola kun la fino de interparolo. Vi aŭdas vin daŭre paroli kun ŝi!
 
 

Iam mi legis pri la kutimo de la Mohavo-indiano pluparoli eĉ kiam la partnero jam delonge adiaŭis kaj foriris. Precize tiel okazas al mi. La indiano kaj mi, ni ne respektas la normalajn distancojn; ni kredas, ke niaj vortoj atingas la partneron eĉ kiam li ne estas plu videbla.
 
 

Neniam mi trovis pli da libereco kaj da certeco en la lingvo ol en la dialogo, kiu okazas sub influo de korpa deziro. Deziro kaj memoro ekscitas unu la alian, unu ekzaltis en la ŝirmo de la alia. Ĉe tio temis pri nenio, oni konfidis sin reciproke, jen ĉio. La malhavo de dialogo efikas kiel tiu de drogo. La iam stimulitaj organoj malsaniĝas, la inteligento, la volupto kaj la moviĝemo, la voĉo.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 15:51
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 
 
 

La sekso
 
 

Tiuj trankviloserĉantoj ĉi tie do demetis la armilojn antaŭ la negajnebla sekso7. Jen ili sidas dense premitaj kaj ne volas plu ludi. La sekso, la aventurema spirito de la seniluziiĝo, kiu kondukas ĝis la krimo, al murdo, al memdetruo, ne plu valoras la ludmonon. La fokuso de ĉio, kion ni formis kiel senco por promeso kaj kiel forto por fiaski, efektive forardiĝas. La dezirego, kiu neniam estis nuda, kiu iris ĉiam en multaj vualoj de multaj celoj kaj tamen celis disŝiri tiujn vualojn, ludi hermetikan ludon, iom post iom senvestigis sin mem, demetis la malvirton kaj la pekon, la amon kaj la hejman utilon. Ili vivas pli komforte solaj, la familio protektas plu neniun kaj la fino de la sopiro estas ankaŭ atingita.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 16:08
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 

Joy of Sex
 
 

Pina Bausch, ĉastolegendo. Eble iom supraĵe, sed monotone ĝis la klareco de la malespero oni prezentas en tiu dancteatro: kiel en la laŭdire plej natura sfero, kiu ankoraŭ restas al la homoj, la pura ago de pariĝo mem, svarmas de falsaj umadoj kaj formoj, de numeroj kaj stiloj, de socio. Por la eterna ekscitito ne ekzistas plenumo.

La homa sekseco estas sizifado, impotencosonĝo. Senlace ĝi alstrebas kulminon de naturo, kulminon al kiu ĝi suprentiras nin kun forto promesanta repaciĝon. Sed sperti la kulminon de sia natureco ne estas permesita al la mankhava estaĵo: ĝi atingas ĝin neniam. Aŭ ĉu eble en la mallonga, duonsekunda malklariĝo de la konscio dum la tratrudiĝo8 de la orgasmo? Kaj se, kiel plejofte, ne sufiĉas por la feliĉa sveno, la beateco forfalas du centimetrojn pli malalte? La feliĉo kreas mezurojn kaj skalojn, la relativeco ĉiam ĉeestas kaj agnoskas nenian realan kulminon. Ankaŭ pro tio la laŭta ridado de la diablo, kiu, laŭ malnova vorto, primokas nin post ĉiu amorado.

Ne, kiom ajn libere ni amoru - ekstere de la amo! -, ni restos ĉiam societemaj, kaj tiom longe, kiom ni 'faras la amon', ni faros kulturitan, seri-produkton. Ars amandi aŭ Joy of Sex: ni ne eskapos la formojn, la valorojn, la regulojn, la totalan kulturon. Sekve estas certe pli kontentige alpaŝi al la amfarado kun formperfekta konscio ol ŝarĝi ĝin kun la perforta sopiro al pura sekseco, kiun, en la bildo de sia frenezo, povas plenumi nur la amo mem.
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 19:14
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-02-23
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 
 
 

Viro kaj virino post la batalo
 
 

Viro kaj virino post la batalo. Kio restas, estas opinioj; lastaj bataletoj. Ili havas malkonsentojn, bezondisecon, kritikajn punktojn. Longaj interparoladoj. Oni mem kiel ankaŭ la alia estas estaĵo, kiu bezonas kaj pri kiu necesas konstanta klarigado. Ne estas tute facile kompreni kion mi kaj mi volas unu de la alia. Nenia deviga kialo inter tiaj ambaŭ. Ne plu grundo sub la piedoj, jam nur la ĉielo super la kapo, la senlima etero de la elsavita sameco.

'Tiel certe maleblos al ili iam ree ami unu la alian.'
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 20:53
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
 
 
 
 

Epilogo
 
 

Foruzita la amo, kiel etero, ŝtato kaj arto.

Foruzita, disĉifita kaj trapensita, plej freneze delokita.9

Nur vaga tuŝo, jam fulmas amo, la sanga vundo,

jam volvas brakoj, senelekte kaj protektavide.
 
 

Vidu nur: troŝarĝitas nia amo kun ni.

Kun du, volantaj surtere nenion alian ol si.

Kiuj pro seniluziigita konscio serĉas rifuĝon

ĉe granda sento. Kaj altecon de nesciado.

Ĉe kiuj da absoluto unu post la alia estingiĝis.
 
 

Ĉu ni ne kredis, ke ni trovas nin nur,

kie ni estas ekstere de ni?

Sed ni apenaŭ ekkonis nin. Ni trafoliumis nin nur

kiel multe tro longan gazetan raporton.

Kaj alkroĉiĝas ĉiu al flosanta lignaĵo, se ni nun

brakumas nin. Sensideja nun unu por la alia.

Malklaras, ĉu drivaĵo ni estas aŭ ankaŭ ejo.
 
 

Ĉar amo estas nenio sen devo, sen oferemo,

sen antaŭa ligo al la vivo. Ĝi estas nenio

sen profesio, sen komuna vido al la aferoj, kiu malfermas

kaj ŝirmas. Ĝi estas ĉiam nur de la amata vivo pli juna fratino.
 
 

Pro tio mi petas vin, konsilita de propra malvenko:

Domaĝu vian amon, ne trostreĉu ĝin. Ĝi ne estas

ia ideo. Kaj kion vi antaŭe ne povis akiri de la mondo,

la pli bonan vivon, kiel vi rajtus nun

elĉantaĝi ĝin de la amo?
 
 

Ne allasu, ke viajn kisojn diskutu la blekado de la farteco. La lingvo de

interparolo10. Amo ne estas liberecbatalo. Ankaŭ ne

tramarŝejo de marodanta memserĉado.

Ĝi punas siajn nekredantojn per konfuza disputo,

per diableca raciemo, kiu neniam plenumiĝas,

ĉiu vorto falsa argumento,

ĝis ili estas enmasonitaj en la tomboj de siaj

problemoj, la plej suba kondamnejo de la amo,

kie la animoj jam komencas odori.
 
 

Vi ne sciis, kion diras unu al la alia la paroj de donaco

kaj kiel sonas la lingvo pura por alparoli.

Per vortoj, kiuj trans-prenas, kaj vortoj, kiuj fondas kuniĝon.

Per vortoj, kiuj atingas pli malproksimen ol okula certeco;

aŭdi, lerni la takton kaj ankaŭ la spacon de tiu ĉi maro:

esti du homoj, kiu lulas kaj lasas kaj ree komencas.
 
 

Ĉar amo estas multe pli ol vi pensas:

kiam flank' ĉe flanke la tuŝitaj iras

kaj kromon pli scias ol sin.

Ĉar amo estas multe pli malpli ol vi pensas:

la ambicia vidalvido kun sentima rigardo.

Vidalvide, pozicio de sentimaj malamikoj, prispionas ĉiu

la apostatan eksenton.
 
 

Vidu, kiun vi amas, ne per esploranta rigardo.

Ne serĉu plu en iu, kiun feliĉe vi trovis feliĉa.

Ĉar konfido flankas, amo iras apud vi.

Nur kiu akompanas sin longe, renkontis sin.
 
 
 
 
 
 

stato de finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2001, 23:37
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-02-08
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001


 

 

 

 

 

 

Lasta ŝanĝo: 09/02/2001,12:55:11


1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: mailto:vilhelmo@multimania.com


 

reen al Straŭso

Notoj

1Unbewltigtes: nevenkita, necikatrita pasinteco?
2verschworene Gemeinschaft: laŭvorte konspireca, do, laŭ la franca complicit: ĉu kompliceca ?
3schal (und stumm): malfreŝe, malbonguste
4erpretes Von-sich-Geben: dusenca: 1. premita vomado, 2. ĉantaĝita eldiro
5hochgegriffen
6Nachsehen: vortludo, signifanta perdon, malavantaĝon, kaj samtempe postrigardon
7intence negajnebla, ne: nevenkebla!
8auf dem berroll des Orgasmus
9zutiefst verrckt: vortludo esprimanta: plej profunde disŝovita, dislokita kaj samtempe freneza
10Die Sprache der Aus-sprache: vortludo ne reproduktebla. La kromsence estas: La lingvo de la "fino - lingvo" (kiu faras finon al ...). "Aussprache" signifas laŭvorte: parolado ĝis la fino, elĉerpiĝo, de la (diskutata) problemo. Eble pli bone forstreki la tutan frazon, ĉar la afero sen tio jam sufiĉe klaras. La vorto "Aussprache" - interparolo, diskuto - estas relative nova vorto, kies uzo en psiĥologiaj rondoj ktp. la aŭtoro kritikas. En E-o ne eblas.