Sxia letero okaze de edzigxo


Vi, mia viro, hodiaw edzigxos al alia virino. Mi ne povas esti invitita, sed leteron vi ja ricevu de mi. Invititaj estas cxiuj tiuj, kiuj gxis antaw nelonge estis niaj komunaj amikoj, ecx se ili estis pli viaj amikoj ol miaj. Tiel ili do venos al vi kaj festos kun vi, kvankam, mi scias tion, iuj estas inter ili, kiuj iomete hezitas kaj ne pretas tiel rapide kutimigxi al tio, ke cxirkaw vi tiom multe sxangxigxis.

Ne, mi ne volas sxanceli vin, mia unusola amiko. Mi ne povas diri, ke estas bone, kiel okazas. Ankaw ne povas diri, ke tio prefere ne okazu. Cxar tio doloras min. Sed cxu tio ankoraw gravas? Tio ne estas la tago, en kiu vi demandu vin, cxu vi bone agas aw cxu vi trovis la 'gxustan' - mi tute certas, ke sxi estas la 'gxusta'. Vi faras sxin tia. Mi ja bone konas la povon de viaj influoj, la malsxparemo de via patrece forta koro - gxi grandigas cxian estajxon, kiun vi amas. Nur demandi vin vi foje povas - singarde! -, cxu vi entute sercxis iun kaj ne pli gxuste tuj bezonis iun, por ne fali ...

Min vi neniam petis edzinigxi al vi. La donacon de formalajxoj, al kiuj vi lastatempe pretas, nun iu alia rajtas akcepti. Ankaw al mi placxintus de tempo al tempo ricevi de vi iomete da favoro, iomete da bela ornamajxo. Sed versxajne ni estis tro viro kaj virino, tro elradikigxis el unu radiko, el unusola kreskajxo kaj ne povis geedzigxi. Tiam, kiam ni renkontigxis, tio ankaw ne estis kutima inter la maltrankviluloj. Tiam oni multe fieris pro la necesaj 'regulorompoj'. Kiu povis antawvidi, ke ili, la reguloj, tiel rapide resanigxos de siaj rompoj!


Mi vundis vin kaj estis senpripensa. Vi riprocxis al mi malvarmecon kaj malicon. Sed, kiam mi renkontis tiun viron, mian amanton, mi ne pensis pri vi. Mi ne havis dubon, ke mi ne trompis vin, mi sciis, ke mi ne plu apartenis al vi, ke mi estis definitive disigita de vi. Fine mi estis punita suficxe kruele. Mi tute ne ekkonis lin. Mi amis lin same petegante, same posedavide kaj kun la sama sinofero, kiel mi estis aminta vin. Li komplete anstatawis vin, kaj mi estis blinda por tio, ke tio ne estis vi, sed nur, kiel baldaw evidentigxis, fremdulo, preterpasanto. Mi kredas, ke li volis nur vidi mian nudan teruron. Li volis vidi nur iun, kiu ne povas kompreni ...


"Kiaj jaroj!" skribas sxi.

Neniam mi komprenis pli bone, kion signifis vivi cxe via flanko, batali, maturigxi, suferi, lerni, ol gxuste nun, kiam cxio cxi estas nerevokeble pasinta. Devas esti pasinta. Tiu cxi trancxo profundas, tiom ke parto de mia animo restos por cxiam detrancxita de mi, kaj mi povas teni gxin antaw mi kaj rigardi kvazaw la internon de fremdulo. Mi konas nun mian vojon; kaj ankaw tiun, kiun mi ekde nun iros sola. Mi scios elteni mian pasion, miajn erarojn kaj miajn malvenkojn. Sed ili ne povos plu formi min, ili ne plu pelos min en la angoron kaj malcertecon, en la dolorojn kaj sindonemon, kiel ja okazis kun vi, kiam mi devis cxiutage denove pruvigxi tawga, por dawre ekzisti vide al via serioza superforto. Mi multe suferis pro tio. Sed pro tio elkreskis ankaw la forto, kiu iun tagon permesis al mi, ja ordonis al mi, neprigis malligi mian vojon de via.


Malmultajn tagojn, antaw ol vi sigelos per via granda festo nian fieran kaj tristan historion, mi sidas cxe la lampo kaj skribas tiujn rapidajn vortojn, kiuj liberigas cxion al vi kaj tamen sxpinas doloran komploton kontraw la subpremo de nia tempo, kontraw la fera repusxado kaj forgesado, kiun vi preskribis al vi. Tiu cxi letero celos postuli nenion, neniel kondamni, klarigi aw plendi, sed nur esprimi unu solan grandan miron pri tiu komuna vivo, kiu nun estas superrigardata, ekkonata kaj honorata; kaj gxi finos per la diskreta promeso, la diskreta ordono: je la fino estos ekzistintaj nur ni. Neniu alia.

Tio ne estas io, pri kio mi devus malami vin. Sed ekzistas tiu profunda miro esti apartenita al viro kaj ne havi infanon de li. Tion vi ne komprenos. Sed mi, amiko, donis al vi mian vivon kaj havas nun nenion, nenion en miaj brakoj. Mi ne ricevis vivon de vi, neniun kiu kreskos trans la mian, kiu mem rektigxos kaj en gxojiga maniero superfluigos min. Nun kelkfoje tiu monstra rezigno brulas en la tuta korpo. Nun mi sentas gxin kiel peko, kiel forpusxon. Ni ja ne havis tempon por infano. La profesio, la malfacilaj komencoj, cxiam io, kio kontrawis tion. La frukto diligente disparoligxis inter niaj lipoj. Cxu mi povis scii, tiam, kian maljuston mi konsentis, cxar mia propra, plej profunda volo ja apartenis al vi?! ... Sed trankvile, trankvile. Edzigxletero, ne plorkanto. Mi ja rerektigxos. Atendu nur kelkajn liniojn ... Cxar, sciu, ne estas juste ke mi maljunigxis kun vi kaj nun havas nek vin nek estajxon en kiu ni restus unuigxintaj. Ne justas, ke vi kun via severa sagxeco povis tiom devojigi min de mi mem. Kaj ke estis grava eraro, ke mi en tio sekvis vin, tion mi sentas kun tuta forto nur nun, kiam mi havas nenion alian ol tiun 'viron de mia vivo', cxe kiu mi sensave alkrocxigxas, cxe tiu neniualia, kiun mi ne plu vidas kaj kiu tamen estas mia cxio. Ne timu, mi ne persekutas vin. Mi lasas vin tute trankvila. Ne timu, tiu ne estas la monologo de malsana soleca virino. Al vi, al vi mi skribas! Ecx sciante, ke vi neniam respondos al mi ... Sed mi elvokas vin, mi revivigas vin, por vivi kun mi, kiam ajn mi deziras tion. Mi trovis la vortojn - vi ne eskapos al mi ...

Vi. Per tio mi komencas. Per tio mi komencas pensi, senti, spiri.

Eble vi pensas, ke tiu cxi letero celas esti nur la senfina digresio de mallonga krio: 'Haltu! Mi venas! Atendu! Ne faru!' ... Ne. Faru. Mi ne venos. Mi ne plu venos.

Eble tio ne suficxas al vi, sed mi nomas vin nun prefere 'kunulo', kaj kion mi pleje malhavas, estas via mano. Mi iras sole kaj iras cxiam pli profunde en tiun novan fremdan landon, kiun la malproksimigxo de vi malfermas al mi. Eble estas mia fiero, kiu sxatus montri al vi cxion cxi novan, kiun mi nun vidas kaj sentas sen vi; eble estas ankaw la dissxirita pakto de niaj komunaj pasxoj, kiuj frapetas kaj resonas, kiam mi envojigxas; la parigxo de niaj demandoj kaj respondoj, kiuj ne cxesas generi en mi generaciojn da posteuloj. Mi certe neniam genuis antaw vi, sed jes ja en vi. En via ricxa esto, kaj estis okupita1 de gxi, cxirkawita, plenigita gxis super la rando de la lipoj. Sed hodiaw mi scias, ke tio ne estis malforto, sed la tuta preteco al intersxangxo de fortoj, cxar ankaw mi donis kaj ne nur prenis. Mi estis la ritmo, vi la preta frazo. (Cxar kun cxia sagxeco kaj vortabundo, cxu fine la viro ne estas nur la gloso aw la balbutisto de la virino?) Tiel mi portas almenaw vian eston en mi kaj multajn viajn vortojn, de kiuj mi ne povas senigxi. Sed mi ankaw ne volas senigxi de io, kio senkontesteble apartenas al ni ambaw. Mi atingis la celon de mia senigxo kaj estas nun liberigita de cxiaj liberigoj. Mi gardas tion, kio estas malantaw mi, kiel valoran kaj karan trezoron. Kelkfoje mi pensas, ke mi foriris, nur por tiel ricxigxi je vi. Kion mi do donus por via korpa cxeesto? Certe ne la ricxajxon kaj kapablojn2 de kaj al miaj malhavoj, kiujn mi dankas al vi. Se vi venus, vi prenus de mi la plenumon, en kiu mi nun vivas kaj revivas - cxion tion, kiu iam estis, la tuton inter ni, al kiu nenio aldonindas.


Tamen, tamen ... mi volas nenion pretersilenti al vi ... mi koncedas, de tempo al tempo, la kruda doloro, la sanga, avida, decxenita malhavo, kiu agresis min kvazaw sovagxa birdaro, volas rabi al mi la trezoron, mian karan perdon, volas min dissxiri gxis mi estu nura karno, korpo, hawto kaj ventro, kaj ne memoro! ... Mi kusxas rigida akre maldorma la plej multajn noktojn, kaj la manoj malvarmas, kusxas apud mi kiel en tombo. Cxiu varmo koaguligxas kaj buligxas cxirkaw la koro ... Kie li estas? Kial li ne venas? Li ja scias, kie mi estas ... Surprizon, mirakleton mi ja ankoraw valorus! Sube sur la strato li devus sidi antaw la kafejo kaj ridi, ke li povas tiom surprizi min. Jes, mi parolas pri li. Cxi-kaze pri li. Se vi pardonas. Pri li, kiu ne meritas la nomon 'la alia'. Temas, kiel vi scias, pri malinda kovardulo - kaj aliflanke pri la amaraj pasioj de solkusxa3 virino, kiuj ankaw estas io sankta, law mi. Vi ja ne scias, kiel terure estis ... La ebriecon mi devis lerni. La dibocxon, la mizeran manion, la senapogan humiligxon. Mi lernis malsxati min mem kun frido kaj trompi min kun fio, kiel mi neniam povus kontraw alia homo. Mi vestis min kaj pimpigis min kiel deksepjarulino ferianta en Hispanio kaj senpawze la mallongan aventuron. Mi spertis min tiel senformigxinta, tiel sen resto da tenigxo, kota kaj tretita kiel stratulino el plej malkara medio. Mi ofendis miajn lastajn amikojn kaj perfidis unu kontraw la alia.

Mi disipis monon por akiri la akompanon de iu ridinda muskolvantulo4. Mi kracxis sur tapetojn kaj pisis en sxtuparejoj. Mi batalacxis kun taksiistoj kaj sputis en la vizagxon de vendistinoj. Mi estis plene kaj tute fia, malmorala kaj neeltenebla. Malbela kaj perforta. Kaj per cxio cxi mi volis puni min. "Mi ne meritas esti amata!" kriegis cxiu mia abomenajxo, "tretu kaj perfortu min kaj poste jxetu min en la obskuran forlasitecon!" Sed kiom ajn da bavo kaj veneno mi eligis, mi ne trovis trankvilon, modeston.


Ho dio, kion ni faris? Koro, cxu vi awdas min? Ekzistas tagoj, dum kiuj mi povas nur kriegi. Kriegi al vi. La nuda teruro gorgxopremas min, tuj kiam mi perceptas, ke mi nenion plu povos demandi al vi, neniam plu estu alparolata, vidata, delogata, komprenata, dezirata, sercxata, brakumata de vi ...

Estas tro malfrue. Mi fusxis cxion. Mi estas sola. Mi neniam elsendos tiun cxi leteron. Neniam!

"Bonsxance ekzistas vi", sxi skribas, "malbonsxance mi."


Mi estas la servistino, ensxlosita de la infanoj sube en la lavejo. La tristulino, sxargxita, deprimita, kiun oni pro superfluo krome incitas kaj primokas. Sxi demetis sian grandan korbon kun fresxe kalandritaj littukoj kaj eksidis sur tabureto. La manojn en la sino loze plektitaj, sxi rigardas tra la fenestreto supren en la liberan cxielon. Sxi jam ne plu vokas aw lamentas, ne, sxi estas tute silenta kaj lasas gxin okazi pri si, kaj la infanoj supre en la gxardeno kuras mokride sur la gruzo. Mi estas tiu servistino, kiu preterdawris sian tempon en la sentempa sfero de la humiligxo, cxion sentanta, nenion plu respondanta. Homo, delonge retirita de la cirkulado, pluvivanta kaj ekzistanta jam nur en la formo de sia suferado. Sub kaj samtempe inter tiuj formetintoj, kiuj ne plu posedas lavejon, kiuj ne plu bezonas aw ne plu povas permesi al si servistinon; sed jes ja estajxon, kiu forkondukas de ili cxiajn cxagrenojn kaj kondukas ilin tra la pinto des sia koro for en la teron.


Mi estas ankaw la akompanantino de pordo al pordo en via nova, granda domo. Kiu ajn eniros al vi festo, mi kondukos lin de la vitra pordo gxis la eniron en la akceptocxambron. Io plia mi ne estas; nur tre mallonga akompanantino. Nur duono de la plej suba, plej antawa akcepto. Sed tiu mi estos en mia plej bela robo, kun la plej fidinda gesto, kun la plej kuragxigaj pasxoj, provizita nur per unu sola afabla demando kaj per unu sola frazo gvidanta en la domon. Jen cxio. Jen mia vojo. Atendi, saluti, akompani, montri, returni kaj jam denove.

Awskultu, la ombro parolas. Kial vi diris, ke mi estas peza ombro por via juna edzino? Vi, kiu preskaw svenas pro zorgo pri sxi, vi deprenos gxin de sxi. Kial vi ne diris al sxi, ke mi estas ombro sur via vojo? Tio estus pli honesta. Se la nio jxetas sian ombron sur iun, tiam estas vi, ne la etulino, kiu nenion scias pri tio, kiu ecx ankoraw ne vivis. Ve ne senigxos gxin, la ombron, kaj tio eble povas gxeni sxin - sed pri tio vi ne mallawdu min. Cxar estas bone tiel, mi estas apud vi, gxi ne estu alie. Allasu tion. Vidu, la ombro rampas. La ombro sentas doloron.


Kiam mi vidis vin la lastan fojon, vi ellasis vorton, kiu tawgis kvazaw kloaka kovrilo sur mian vundon ... "mi esperas, ke nia rilato iam renormaligxos" ... Cxielo, kiel vi parolas al mi? Mi respondu al mi nun, cxar mi ne povis, kiam mi sidis kontraw vi, mi estis kvazaw paralizita. Awskultu: mi ne partumas vian esperon. Mi ne revidos vin en malvarma, estingigxinta anteco. Al vi tio povus sxajni dezirinda kaj komforta, ke ni farigxu trankviligxintaj homoj, kiuj iun tagon ree renkontigxos kiel du veteranoj de granda ambatalo, tiaj, kiuj reciproke almetas al si la honorpinglon de braveco kaj de pardono. Du bonsxancaj postvivantoj, kiuj iam pelis unu la alian tra cxielo kaj inferno, kaj nun ili sidas pace en via gxardeno, la nivelilo de la akvosxprucilo rondiras inerte sur la sama loko, kaj mi ludas kun viaj infanoj, dum vi iom babilas pri viaj profesiaj zorgoj kaj mi hontas kontribui ion pri mia soleco kaj mia malricxeco. Via edzino alportas al ni la teon kaj diskrete malaperas... Sciu: tiu vizio estas por mi hororo! Mi abomenas la ideon, ke la tempo venkas ankaw nin, kiel gxi forpasas super cxio kaj cxiu. Kial do neniu ribelas kontraw gxi? Gxi ne estas tiom cxiopova, kiel oni cxiam kredas kaj poste nenion faras kaj lasas al gxi la kampon senbatale. Kie mi estas, estis kaj estos, neniam kresku la herbo de la forgeso. Kaj se mi devus cxiam tiel dawrigi la skribadon por teni vin, mi ne hezitus ecx momenton, cxar tiel mi estas proksima de vi, tiel mi tenas nin kaj parolas kun vi kaj plezurigxas per mia bon-estinta vivo.


Indulgu, ke mi ne komprenas vin. Ke mi ne komprenas, kial vi forlasis cxion, kio cxirkawas vin, kaj foriris kiel mi, por ke vi ie sidigxu kaj paciencu kaj entute nur eksciu, kiel okazis al vi. Mi ne komprenas, ke vi povas esperi, per ordonita felicxokaj rapida festado akiri novan sekurecon; kaj ke vi preskaw fanatike pluamas kun spito al la perdita amo. Hodiaw vi donos al juna homo falsan promeson! Kio pelas vin al tiu tro hasta vorto? Kio pelas vin ordigi tiel rapide kaj blinde viajn rilatojn? Kia timo, kia profunda timigo? Cxu vi ne eltenas, ke ni ne kaj neniam supereblas? Sed vi devas elteni tion kio restas! Mi miras, ke la viro, de kiu mi lernis ankaw tion kaj ecx multon pli, subite ne plu agas kiel mia majstro, mi miras, ke li povis tiom rapide neglekti sian modelan konsciencon kaj senton kaj kondutas kiel tro hasta adoleskanto, kiu devas frekventi mian lernejon de memoro.

La unua leciono, kiun mi donu al vi, estas jena: vi ne estas disigxinta de mi, nur cxar vi nun edzigxos al knabino. Kaj tuj la dua: ne provu farigxi iu alia ol vi estas por mi kaj cxiam restos. Ne provu persuadi min ke mi amis dum dek sep jaroj kovardulon aw hamakon. Mi scias, kiu vi estas. Sonas arogante, kion mi diras. Sed estis al mi suficxe malfacile akiri vin, trabati al mi vojon gxis vi. Mi devis precize vidi vin, vi aliulo, por iom post iom mem farigxi iu. Tio kostis al mi multan suferon kaj forton, sed gxi ankaw akrigis al mi la vidon kaj gardis min maltrafi vin per vagas revadoj. Mi estas, kiu mezuras vin, kaj per mi vi ekkonas vian gxustan mezuron. Mi estas la neeviteblulino, kiu turnas vian horlogxon, kaj la vocxo, kiu alarmas. Mi estas la abundo de akceptado kaj la subita kolerego. Mi estas tiu, kiu mi estis. Vi estas felicxa kaj blinda. Mi estas malfelicxa kaj vidas.


Rapidu, rapidu, mia letero! ... Haltigu lin, haltigu lin, la pregxejiranton, la fiancxon ... via festo sub mia kriegado ... dronas ... vorata de la sonondo de via nomo, per kiu mi vokas vin ... la sonorilo! Cxu tio estas via amatino? La bela mensogulino tie? Ahx, la amara vero estas, ke via koro batas por neniu, kaj tion gxi malbone eltenas. Pro kio la eterna pumpado? Nu, antawen! abomenu min! Vidu, mi alportas donacojn por vi, mi alportas al vi miajn plej felicxajn horojn, miajn plej acxajn humiligxojn, miajn zorgojn, miajn dolorojn kaj seniluziigxojn, miajn voluptojn kaj miajn malbenojn... Mi por vi, okaze de la festo ... akra - kredema - hezitema - cxasta - volupta - malfermita - beata - pelata - nokta - planteca - scia - kava - ventra - fingra - homeca - fia - fiera - dolcxa - silenta - ekskrementa - akceptanta acxajxojn5 fajrokracxa - ravita - malmorala - pala - nuda - vundita - acera - vakse mola - fertila - nefertiligita - kruda ... mi povas nenie plu montri min surtere. Sprita. Bela. Kaj kun vocxo. Tio estas tro. La uletoj timas min. Mi devas jam mem fari mian viron, kiu antawiru min, kiu gvidu kaj pardonu. Kiu estu bonanima kaj sentima.


Ahx, fianco, kial vi ridas tiel felicxe?

Tiu estis ja vi, vi estis ofendita, vi rulis vin sur la planko, premis al mi la grogxon, kriegis kaj petegis. Mi ne komprenas, kiel iu povis tiel ploregi kaj hodiaw lawte ridas - kaj ambaw el sama gorgxo! Kiu ne rompigxis, antaw ol vi donis vian jes-vorton. Cxu vi awdas? Viaj gastoj klacxas pri mi, malice kaj siblante. Ili parolas malbone pri mi. Pri iu, kiu meritas esti dekalkulita kaj forgesita. Kiu trompis kaj mensogis, kiun oni devas elradikigi el sia memoro ... Kio, karulo, estas mia efemera malfidelo kompare kun la monstra malfidelo de via memoro? Kio mia lawdira trompo kun fremdulo kontraw via terura trompo de via propra sento? ... Antawen! Vi povas insulti kaj bati min. Sed kion mi diras, estas tiel certa kaj firma kiel la tegmento de du manoj dumpregxe. Mi ne parolas kolere kun vi, mi vokas vin tenere, mi demandas vin, mi kondamnas vin, mi rampas al vi, mi tretas sur vian nukon - nenion, mi awdas nenion de vi. Nek respondon, nek signon, nek novajxon. Kvazaw vi ne ekzistus. Cxu mi do estas jam nur peco da krieganta, balbutanta, terurigita papero? Kiu tuj por la lasta fojo bawmos en la flamoj de via bela kameno - mi skribas al mi la animon el la fingroj kaj vi jxetas gxin en la fajron!


Ne, neniam vi respondos. Vi ne volos partumi kun mi la fieron kaj la felicxon vidi kiel mi, ke la verko de nia amo kompletigxis kaj ke gxi farigxis bona. Mi ne trompis vin. Ne ekzistas delikto kontraw la plenumita amo - krom sercxi gxin duan fojon. Ni adiawis sur la pinto.


"Neniu alia", skribas sxi, "cxu tiu ekzistas?"

Kion volas tiu mutado en mia domo kaj disvastigxas? Plenigas la liton kaj sidas cxetable, trairas la sxrankojn, prenas al mi la lumon el la lampo. Vi proksimigxas, pli kaj pli, mi ne vidas plu vian vizagxon ... kion vi faros al mi?

Mia cxambro estas malluma, kaj la aero foruzita. Mi sidas apudlite sur tabureto. Mi gapas sur la malplenan, tawzitan littukon. Mi certas, ke vi estis cxe mi dumnokte. Kion mi faru? Dubi pri tio? Mi ne povas. Do mi atendas la tutan tagon, gxis vi revenos vespere post via laboro, de via eliro, de nia interrompo, kiu tiom doloras al mi; sub kiu mi estas enterigita kvazaw sub trabo de disfalinta domo. Kiu sxajnas al mi tiom senfina kiel norda vintro. Bone - vesperigxas, farigxas malfrue, kaj vi ne venas. Mi enlitigxas sola, mi kusxas kaj dankas, ke vi ekzistas. La unuaj songxoj venas rapide kaj, kion ajn ili alportas, cxiam estas paco, elsavo el la taga rigideco.

Mi vekigxas nokte, kaj vi kusxas apud mi. Mi esploras vian dorson, la busxon, la hararon. Jes, estas vi. La okuloj estas trankvilaj sub la palpebroj, la lipoj miras aw ridetas, ne eblas distingi. La dormo donas al vi la perfektan cxeeston. Se vi parolus al mi aw se mi sentus vian rigardon, tiam mi multe malpli certus. Netusxebla apudmieco. Tiu finfino. Tiu neniamplufor. Tiu profunda trankviligxo, spiri kun vi kaj rajti tusxi vin morgaw matene. Kio okazis? Cxu vi volas formeti la leteron? Ne faru tion! Mi petas vin: ankoraw unu vorton! Antaw ol vi fordonos vin al viaj plezuroj, ankoraw lasta antaw via gaja festo, la festo, dum kiu nia ambawa vivo definitive forigxos, nia malfacila, mire bela komuna vivo - ankoraw unu vorton.

Kiu ajn de ni ambaw estu la unua, kiu cxesos kaj finigxos, li vokos la alian, cxu ne? Cxar estis nur unu virino, nur unu, al kiu vi diris cxion, kiu posedas, gardis vian tutan konfidon, kaj vi venigos vian solan amikinon, malgraw cxio proksima, kio krome cxirkawas vin, nur sxin; al sxi sola vi rektigos vin, ecx se ekzistis krome multaj bonajxoj. Sed unu virino, kiu scias pli; fine tamen nur unu, kiu tusxis vin por cxiam; unu, kiu rapidos al vi, kie ajn sxi trovigxu sur tiu mizera tero, kaj al kiu vi konfidos ion lastan: 'Fartu bone, mia amo', kaj premos sigelon de komenco sur sxian busxon.

Tio estas promeso reciproka. Kaj per tiu promeso nia historio estas sigelita. Cxiu de ni pasigos sian vivon pli aw malpli bone, sed baldaw ni komprenos, ke ekde nun gxi klinigxas senhalte gxis tiu revido, cxe kiu unu el ni donos al la alia la aperon de cxia komeno. Vi vidos tion - mi vidos tion: tiam estos refoje la tago, dum kiu ni kreis nin, dum kiu ni serene kaj kun helaj vizagxoj trakuris la urbon cxe la griza roka marbordo suben gxis la haveno kaj, dum ni tiel pasxis malsupren, la nebulo subite disigxis, kvazaw nia lumo dispartigus gxin ...


Mia vivo, venu!


stato de finiteco

estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de Maira Julia Cárdenas Cápiro la 4-an de februaro 2001
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001

Lasta sxangxo: 09/02/2001, 12:54:44


1. Tiu æi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaý eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn aparta¼ojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu øin kun la originalo por anstataýigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaý simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aý atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. æi-tien: vlutermano@free.fr


reen al Strawso

1eingenommen (okupita de, kaptita de, plena de simpatio por )

2das Vermögen: samtempe ricxajxo kaj kapablo

3alleinliegend: vortludo en la germana, 'solkusxa' kontraw 'solstara', kiu signifas 'sola, senfamilia' - law 'memstara'.

4Kraftprotz: pli precize 'fortvantulo' (france malabar?)

5krötenschluckend = avalant des couleuvres, do kion diri en E-o???