Ŝia letero okaze de edziĝo
Vi, mia viro, hodiaŭ edziĝos al alia virino.
Mi ne povas esti invitita, sed leteron vi ja ricevu de mi. Invititaj estas ĉiuj
tiuj, kiuj ĝis antaŭ nelonge estis niaj komunaj amikoj, eĉ se ili estis pli
viaj amikoj ol miaj. Tiel ili do venos al vi kaj festos kun vi, kvankam, mi
scias tion, iuj estas inter ili, kiuj iomete hezitas kaj ne pretas tiel rapide
kutimiĝi al tio, ke ĉirkaŭ vi tiom multe ŝanĝiĝis.
Ne, mi ne volas ŝanceli vin, mia unusola
amiko. Mi ne povas diri, ke estas bone, kiel okazas. Ankaŭ ne povas diri, ke
tio prefere ne okazu. Ĉar tio doloras min. Sed ĉu tio ankoraŭ gravas? Tio ne
estas la tago, en kiu vi demandu vin, ĉu vi bone agas aŭ ĉu vi trovis la
'ĝustan' - mi tute certas, ke ŝi estas la 'ĝusta'. Vi faras ŝin tia. Mi ja bone
konas la povon de viaj influoj, la malŝparemo de via patrece forta koro - ĝi
grandigas ĉian estaĵon, kiun vi amas. Nur demandi vin vi foje povas - singarde!
-, ĉu vi entute serĉis iun kaj ne pli ĝuste tuj bezonis iun, por ne fali ...
Min vi neniam petis edziniĝi al vi. La donacon
de formalaĵoj, al kiuj vi lastatempe pretas, nun iu alia rajtas akcepti. Ankaŭ
al mi plaĉintus de tempo al tempo ricevi de vi iomete da favoro, iomete da bela
ornamaĵo. Sed verŝajne ni estis tro viro kaj virino, tro elradikiĝis el unu
radiko, el unusola kreskaĵo kaj ne povis geedziĝi. Tiam, kiam ni renkontiĝis,
tio ankaŭ ne estis kutima inter la maltrankviluloj. Tiam oni multe fieris pro
la necesaj 'regulorompoj'. Kiu povis antaŭvidi, ke ili, la reguloj, tiel rapide
resaniĝos de siaj rompoj!
Mi vundis vin kaj estis senpripensa. Vi
riproĉis al mi malvarmecon kaj malicon. Sed, kiam mi renkontis tiun viron, mian
amanton, mi ne pensis pri vi. Mi ne havis dubon, ke mi ne trompis vin, mi
sciis, ke mi ne plu apartenis al vi, ke mi estis definitive disigita de vi.
Fine mi estis punita sufiĉe kruele. Mi tute ne ekkonis lin. Mi amis lin same
petegante, same posedavide kaj kun la sama sinofero, kiel mi estis aminta vin.
Li komplete anstataŭis vin, kaj mi estis blinda por tio, ke tio ne estis vi,
sed nur, kiel baldaŭ evidentiĝis, fremdulo, preterpasanto. Mi kredas, ke li
volis nur vidi mian nudan teruron. Li volis vidi nur iun,
kiu ne povas kompreni ...
"Kiaj jaroj!" skribas ŝi.
Neniam mi komprenis pli bone, kion signifis
vivi ĉe via flanko, batali, maturiĝi, suferi, lerni, ol ĝuste nun, kiam ĉio ĉi
estas nerevokeble pasinta. Devas esti pasinta. Tiu ĉi tranĉo profundas, tiom ke
parto de mia animo restos por ĉiam detranĉita de mi, kaj mi povas teni ĝin
antaŭ mi kaj rigardi kvazaŭ la internon de fremdulo. Mi konas nun mian
vojon; kaj ankaŭ tiun, kiun mi ekde nun iros sola. Mi scios elteni mian pasion, miajn erarojn kaj miajn malvenkojn. Sed ili ne
povos plu formi min, ili ne plu pelos min en la angoron kaj malcertecon, en la
dolorojn kaj sindonemon, kiel ja okazis kun vi, kiam mi devis ĉiutage denove
pruviĝi taŭga, por daŭre ekzisti vide al via serioza superforto. Mi multe
suferis pro tio. Sed pro tio elkreskis ankaŭ la forto, kiu iun tagon permesis
al mi, ja ordonis al mi, neprigis malligi mian vojon de via.
Malmultajn tagojn, antaŭ ol vi sigelos per via
granda festo nian fieran kaj tristan historion, mi sidas ĉe la lampo kaj
skribas tiujn rapidajn vortojn, kiuj liberigas ĉion al vi kaj tamen ŝpinas
doloran komploton kontraŭ la subpremo de nia tempo, kontraŭ la fera repuŝado
kaj forgesado, kiun vi preskribis al vi. Tiu ĉi letero celos postuli nenion,
neniel kondamni, klarigi aŭ plendi, sed nur esprimi unu solan grandan miron pri
tiu komuna vivo, kiu nun estas superrigardata, ekkonata kaj honorata; kaj ĝi
finos per la diskreta promeso, la diskreta ordono: je la fino estos ekzistintaj
nur ni. Neniu alia.
Tio ne estas io, pri kio mi devus malami vin.
Sed ekzistas tiu profunda miro esti apartenita al viro kaj ne havi infanon de
li. Tion vi ne komprenos. Sed mi, amiko, donis al vi mian vivon kaj havas nun
nenion, nenion en miaj brakoj. Mi ne ricevis vivon de vi, neniun kiu kreskos
trans la mian, kiu mem rektiĝos kaj en ĝojiga maniero superfluigos min. Nun
kelkfoje tiu monstra rezigno brulas en la tuta korpo. Nun mi sentas ĝin kiel
peko, kiel forpuŝon. Ni ja ne havis tempon por infano. La
profesio, la malfacilaj komencoj, ĉiam io, kio kontraŭis tion. La frukto
diligente disparoliĝis inter niaj lipoj. Ĉu mi povis scii, tiam, kian maljuston
mi konsentis, ĉar mia propra, plej profunda volo ja apartenis al vi?! ... Sed trankvile, trankvile. Edziĝletero, ne plorkanto. Mi ja rerektiĝos.
Atendu nur kelkajn liniojn ... Ĉar, sciu, ne estas juste ke mi maljuniĝis kun
vi kaj nun havas nek vin nek estaĵon en kiu ni restus unuiĝintaj. Ne justas, ke vi kun via severa saĝeco povis tiom devojigi min de mi mem.
Kaj ke estis grava eraro, ke mi en tio sekvis vin, tion mi sentas kun tuta
forto nur nun, kiam mi havas nenion alian ol tiun 'viron de mia vivo', ĉe kiu
mi sensave alkroĉiĝas, ĉe tiu neniualia, kiun mi ne plu vidas kaj kiu tamen
estas mia ĉio. Ne timu, mi ne persekutas vin. Mi lasas vin tute trankvila. Ne
timu, tiu ne estas la monologo de malsana soleca virino. Al vi, al vi mi
skribas! Eĉ sciante, ke vi neniam respondos al mi ... Sed mi elvokas vin, mi
revivigas vin, por vivi kun mi, kiam ajn mi deziras tion. Mi trovis la vortojn
- vi ne eskapos al mi ...
Vi. Per tio mi komencas. Per tio mi komencas
pensi, senti, spiri.
Eble vi pensas, ke tiu ĉi letero celas esti
nur la senfina digresio de mallonga krio: 'Haltu! Mi venas! Atendu! Ne faru!' ... Ne. Faru. Mi ne venos. Mi ne plu venos.
Eble tio ne sufiĉas al vi, sed mi nomas vin
nun prefere 'kunulo', kaj kion mi pleje malhavas, estas via mano. Mi iras sole
kaj iras ĉiam pli profunde en tiun novan fremdan landon, kiun la malproksimiĝo
de vi malfermas al mi. Eble estas mia fiero, kiu ŝatus montri al vi ĉion ĉi
novan, kiun mi nun vidas kaj sentas sen vi; eble estas ankaŭ la disŝirita pakto
de niaj komunaj paŝoj, kiuj frapetas kaj resonas, kiam mi envojiĝas; la pariĝo
de niaj demandoj kaj respondoj, kiuj ne ĉesas generi en mi generaciojn da
posteuloj. Mi certe neniam genuis antaŭ vi, sed jes ja en vi. En via riĉa esto,
kaj estis okupita1 de ĝi, ĉirkaŭita, plenigita ĝis super la rando de la lipoj. Sed hodiaŭ mi
scias, ke tio ne estis malforto, sed la tuta preteco al interŝanĝo de fortoj,
ĉar ankaŭ mi donis kaj ne nur prenis. Mi estis la ritmo, vi la preta frazo.
(Ĉar kun ĉia saĝeco kaj vortabundo, ĉu fine la viro ne estas nur la gloso aŭ la
balbutisto de la virino?) Tiel mi portas almenaŭ vian eston en mi kaj multajn
viajn vortojn, de kiuj mi ne povas seniĝi. Sed mi ankaŭ ne volas seniĝi de io,
kio senkontesteble apartenas al ni ambaŭ. Mi atingis la celon de mia seniĝo kaj
estas nun liberigita de ĉiaj liberigoj. Mi gardas tion, kio estas malantaŭ mi,
kiel valoran kaj karan trezoron. Kelkfoje mi pensas, ke mi foriris, nur por
tiel riĉiĝi je vi. Kion mi do donus por via korpa
ĉeesto? Certe ne la riĉaĵon kaj kapablojn2 de kaj al miaj malhavoj, kiujn mi dankas al vi. Se vi venus, vi prenus de mi
la plenumon, en kiu mi nun vivas kaj revivas - ĉion tion, kiu iam estis, la
tuton inter ni, al kiu nenio aldonindas.
Tamen, tamen ... mi volas nenion pretersilenti
al vi ... mi koncedas, de tempo al tempo, la kruda doloro, la sanga, avida,
deĉenita malhavo, kiu agresis min kvazaŭ sovaĝa birdaro, volas rabi al mi la
trezoron, mian karan perdon, volas min disŝiri ĝis mi estu nura karno, korpo,
haŭto kaj ventro, kaj ne memoro! ... Mi kuŝas rigida akre maldorma la plej
multajn noktojn, kaj la manoj malvarmas, kuŝas apud mi kiel en tombo. Ĉiu varmo
koaguliĝas kaj buliĝas ĉirkaŭ la koro ... Kie li estas? Kial li ne venas? Li ja
scias, kie mi estas ... Surprizon, mirakleton mi ja ankoraŭ valorus! Sube sur la strato li devus sidi antaŭ la kafejo kaj ridi, ke li povas tiom
surprizi min. Jes, mi parolas pri li. Ĉi-kaze pri li. Se vi pardonas. Pri li,
kiu ne meritas la nomon 'la alia'. Temas, kiel vi scias, pri malinda kovardulo
- kaj aliflanke pri la amaraj pasioj de solkuŝa3 virino, kiuj ankaŭ estas io sankta, laŭ mi. Vi ja ne scias, kiel terure
estis ... La ebriecon mi devis lerni. La diboĉĉon, la mizeran manion, la
senapogan humiliĝon. Mi lernis malŝati min mem kun frido kaj trompi min kun
fio, kiel mi neniam povus kontraŭ alia homo. Mi vestis min kaj pimpigis min
kiel deksepjarulino ferianta en Hispanio kaj senpaŭze la mallongan aventuron.
Mi spertis min tiel senformiĝinta, tiel sen resto da teniĝo, kota kaj tretita
kiel stratulino el plej malkara medio. Mi ofendis miajn lastajn amikojn kaj
perfidis unu kontraŭ la alia.
Mi disipis monon por akiri la akompanon de iu
ridinda muskolvantulo4. Mi kraĉis sur tapetojn kaj pisis en
ŝtuparejoj. Mi batalaĉis kun taksiistoj kaj sputis en la vizaĝon de vendistinoj.
Mi estis plene kaj tute fia, malmorala kaj neeltenebla.
Malbela kaj perforta. Kaj per ĉio ĉi mi volis puni min. "Mi ne meritas
esti amata!" kriegis ĉiu mia abomenaĵo, "tretu kaj perfortu min kaj
poste ĵetu min en la obskuran forlasitecon!" Sed kiom ajn da bavo kaj
veneno mi eligis, mi ne trovis trankvilon, modeston.
Ho dio, kion ni faris? Koro, ĉu vi aŭdas min?
Ekzistas tagoj, dum kiuj mi povas nur kriegi. Kriegi al vi. La nuda teruro
gorĝopremas min, tuj kiam mi perceptas, ke mi nenion plu povos demandi al vi,
neniam plu estu alparolata, vidata, delogata, komprenata, dezirata, serĉata,
brakumata de vi ...
Estas tro malfrue. Mi fuŝis ĉion. Mi estas
sola. Mi neniam elsendos tiun ĉi leteron. Neniam!
"Bonŝance ekzistas vi", ŝi skribas,
"malbonŝance mi."
Mi estas la servistino, enŝlosita de la
infanoj sube en la lavejo. La tristulino, ŝarĝita, deprimita, kiun oni pro
superfluo krome incitas kaj primokas. Ŝi demetis sian grandan korbon kun freŝe
kalandritaj littukoj kaj eksidis sur tabureto. La manojn en la sino loze
plektitaj, ŝi rigardas tra la fenestreto supren en la liberan ĉielon. Ŝi jam ne
plu vokas aŭ lamentas, ne, ŝi estas tute silenta kaj lasas ĝin okazi pri si,
kaj la infanoj supre en la ĝardeno kuras mokride sur la gruzo. Mi estas tiu
servistino, kiu preterdaŭris sian tempon en la sentempa sfero de la humiliĝo,
ĉion sentanta, nenion plu respondanta. Homo, delonge retirita de la cirkulado,
pluvivanta kaj ekzistanta jam nur en la formo de sia suferado. Sub kaj samtempe
inter tiuj formetintoj, kiuj ne plu posedas lavejon, kiuj ne plu bezonas aŭ ne
plu povas permesi al si servistinon; sed jes ja estaĵon, kiu forkondukas de ili
ĉiajn ĉagrenojn kaj kondukas ilin tra la pinto des sia koro for en la teron.
Mi estas ankaŭ la akompanantino de pordo al pordo
en via nova, granda domo. Kiu ajn eniros al vi festo, mi kondukos lin de la
vitra pordo ĝis la eniron en la akceptoĉambron. Io plia mi ne estas; nur tre
mallonga akompanantino. Nur duono de la plej
suba, plej antaŭa akcepto. Sed tiu mi estos en mia plej bela robo, kun la plej
fidinda gesto, kun la plej kuraĝigaj paŝoj, provizita nur per unu sola afabla
demando kaj per unu sola frazo gvidanta en la domon. Jen ĉio. Jen mia vojo. Atendi, saluti, akompani, montri, returni kaj jam
denove.
Aŭskultu, la ombro parolas. Kial vi diris, ke
mi estas peza ombro por via juna edzino? Vi, kiu preskaŭ svenas pro zorgo pri
ŝi, vi deprenos ĝin de ŝi. Kial vi ne diris al ŝi, ke mi estas ombro sur via
vojo? Tio estus pli honesta. Se la nio ĵetas sian ombron sur iun, tiam estas
vi, ne la etulino, kiu nenion scias pri tio, kiu eĉ ankoraŭ ne vivis. Ve ne
seniĝos ĝin, la ombron, kaj tio eble povas ĝeni ŝin - sed pri tio vi ne mallaŭdu
min. Ĉar estas bone tiel, mi estas apud vi, ĝi ne estu alie. Allasu tion. Vidu,
la ombro rampas. La ombro sentas doloron.
Kiam mi vidis vin la lastan fojon, vi ellasis
vorton, kiu taŭgis kvazaŭ kloaka kovrilo sur mian vundon ... "mi esperas,
ke nia rilato iam renormaliĝos" ... Ĉielo, kiel vi parolas al mi? Mi
respondu al mi nun, ĉar mi ne povis, kiam mi sidis kontraŭ vi, mi estis kvazaŭ
paralizita. Aŭskultu: mi ne partumas vian esperon. Mi ne revidos vin en
malvarma, estingiĝinta anteco. Al vi tio povus ŝajni dezirinda kaj komforta, ke
ni fariĝu trankviliĝintaj homoj, kiuj iun tagon ree renkontiĝos kiel du
veteranoj de granda ambatalo, tiaj, kiuj reciproke almetas al si la honorpinglon
de braveco kaj de pardono. Du bonŝancaj postvivantoj, kiuj iam pelis unu la
alian tra ĉielo kaj inferno, kaj nun ili sidas pace en via ĝardeno, la nivelilo
de la akvoŝprucilo rondiras inerte sur la sama loko, kaj mi ludas kun viaj
infanoj, dum vi iom babilas pri viaj profesiaj zorgoj kaj mi hontas kontribui
ion pri mia soleco kaj mia malriĉeco. Via edzino alportas al ni la teon kaj
diskrete malaperas... Sciu: tiu vizio estas por mi hororo! Mi abomenas la
ideon, ke la tempo venkas ankaŭ nin, kiel ĝi forpasas super ĉio kaj ĉiu. Kial
do neniu ribelas kontraŭ ĝi? Ĝi ne estas tiom ĉiopova, kiel oni ĉiam kredas kaj
poste nenion faras kaj lasas al ĝi la kampon senbatale. Kie mi estas, estis kaj
estos, neniam kresku la herbo de la forgeso. Kaj se mi devus ĉiam tiel daŭrigi
la skribadon por teni vin, mi ne hezitus eĉ momenton, ĉar tiel mi estas
proksima de vi, tiel mi tenas nin kaj parolas kun vi kaj plezuriĝas per mia
bon-estinta vivo.
Indulgu, ke mi ne komprenas vin. Ke mi ne
komprenas, kial vi forlasis ĉion, kio ĉirkaŭas vin, kaj foriris kiel mi, por ke
vi ie sidiĝu kaj paciencu kaj entute nur eksciu, kiel okazis al vi. Mi ne
komprenas, ke vi povas esperi, per ordonita feliĉokaj rapida festado akiri
novan sekurecon; kaj ke vi preskaŭ fanatike pluamas kun spito al la perdita
amo. Hodiaŭ vi donos al juna homo falsan promeson! Kio pelas vin al tiu tro
hasta vorto? Kio pelas vin ordigi tiel rapide kaj blinde viajn rilatojn? Kia
timo, kia profunda timigo? Ĉu vi ne eltenas, ke ni ne kaj neniam supereblas?
Sed vi devas elteni tion kio restas! Mi miras, ke la viro, de kiu mi lernis
ankaŭ tion kaj eĉ multon pli, subite ne plu agas kiel mia majstro, mi miras, ke
li povis tiom rapide neglekti sian modelan konsciencon kaj senton kaj kondutas
kiel tro hasta adoleskanto, kiu devas frekventi mian lernejon de memoro.
La unua leciono, kiun mi donu al vi, estas
jena: vi ne estas disiĝinta de mi, nur ĉar vi nun edziĝos al knabino. Kaj tuj la
dua: ne provu fariĝi iu alia ol vi estas por mi kaj ĉiam restos. Ne provu
persuadi min ke mi amis dum dek sep jaroj kovardulon aŭ hamakon. Mi scias, kiu
vi estas. Sonas arogante, kion mi diras. Sed estis al mi sufiĉe malfacile akiri
vin, trabati al mi vojon ĝis vi. Mi devis precize vidi vin, vi aliulo, por iom
post iom mem fariĝi iu. Tio kostis al mi multan suferon kaj forton, sed ĝi
ankaŭ akrigis al mi la vidon kaj gardis min maltrafi vin per vagas revadoj. Mi
estas, kiu mezuras vin, kaj per mi vi ekkonas vian ĝustan mezuron. Mi estas la
neeviteblulino, kiu turnas vian horloĝon, kaj la voĉo, kiu alarmas. Mi estas la
abundo de akceptado kaj la subita kolerego. Mi estas tiu, kiu mi estis. Vi
estas feliĉa kaj blinda. Mi estas malfeliĉa kaj vidas.
Rapidu, rapidu, mia letero! ... Haltigu lin,
haltigu lin, la preĝejiranton, la fianĉon ... via festo sub mia kriegado ...
dronas ... vorata de la sonondo de via nomo, per kiu mi vokas vin ... la
sonorilo! Ĉu tio estas via amatino? La bela mensogulino tie? Aĥ, la amara vero
estas, ke via koro batas por neniu, kaj tion ĝi malbone eltenas. Pro kio la
eterna pumpado? Nu, antaŭen! abomenu min! Vidu, mi alportas
donacojn por vi, mi alportas al vi miajn plej feliĉajn horojn, miajn plej aĉajn
humiliĝojn, miajn zorgojn, miajn dolorojn kaj seniluziiĝojn, miajn voluptojn
kaj miajn malbenojn... Mi por vi, okaze de la festo ... akra - kredema -
hezitema - ĉasta - volupta - malfermita - beata - pelata - nokta - planteca -
scia - kava - ventra - fingra - homeca - fia - fiera - dolĉa - silenta -
ekskrementa - akceptanta aĉaĵojn5 fajrokraĉa - ravita - malmorala - pala - nuda - vundita - acera - vakse
mola - fertila - nefertiligita - kruda ... mi povas nenie plu montri min
surtere. Sprita. Bela. Kaj kun voĉo. Tio estas tro. La
uletoj timas min. Mi devas jam mem fari mian viron, kiu antaŭiru min, kiu gvidu
kaj pardonu. Kiu estu bonanima kaj sentima.
Aĥ, fianco, kial vi ridas tiel feliĉe?
Tiu estis ja vi, vi estis ofendita, vi rulis vin
sur la planko, premis al mi la groĝon, kriegis kaj petegis. Mi ne komprenas,
kiel iu povis tiel ploregi kaj hodiaŭ laŭte ridas - kaj ambaŭ el sama gorĝo! Kiu ne rompiĝis, antaŭ ol vi donis vian jes-vorton. Ĉu vi aŭdas? Viaj gastoj klacas pri mi, malice kaj siblante. Ili parolas
malbone pri mi. Pri iu, kiu meritas esti dekalkulita kaj forgesita. Kiu trompis
kaj mensogis, kiun oni devas elradikigi el sia memoro ... Kio, karulo, estas
mia efemera malfidelo kompare kun la monstra malfidelo de via memoro? Kio mia
laŭdira trompo kun fremdulo kontraŭ via terura trompo de via propra sento? ...
Antaŭen! Vi povas insulti kaj bati min. Sed kion mi diras, estas tiel certa kaj
firma kiel la tegmento de du manoj dumpreĝe. Mi ne parolas kolere kun vi, mi
vokas vin tenere, mi demandas vin, mi kondamnas vin, mi rampas al vi, mi tretas
sur vian nukon - nenion, mi aŭdas nenion de vi. Nek respondon, nek signon, nek
novaĵon. Kvazaŭ vi ne ekzistus. Ĉu mi do estas jam nur peco da krieganta,
balbutanta, terurigita papero? Kiu tuj por la lasta fojo baŭmos en la flamoj de
via bela kameno - mi skribas al mi la animon el la fingroj kaj vi ĵetas ĝin en
la fajron!
Ne, neniam vi respondos. Vi ne volos partumi
kun mi la fieron kaj la felicon vidi kiel mi, ke la verko de nia amo kompletiĝis
kaj ke ĝi fariĝis bona. Mi ne trompis vin. Ne ekzistas delikto kontraŭ la
plenumita amo - krom serĉi ĝin duan fojon. Ni adiaŭis sur la pinto.
"Neniu alia", skribas ŝi, "ĉu
tiu ekzistas?"
Kion volas tiu mutado en mia domo kaj
disvastiĝas? Plenigas la liton kaj sidas ĉetable, trairas la ŝrankojn, prenas
al mi la lumon el la lampo. Vi proksimiĝas, pli kaj
pli, mi ne vidas plu vian vizaĝon ... kion vi faros al mi?
Mia ĉambro estas malluma, kaj la aero
foruzita. Mi sidas apudlite sur tabureto. Mi gapas sur la malplenan, taŭzitan
littukon. Mi certas, ke vi estis ĉe mi dumnokte. Kion mi faru? Dubi pri tio? Mi
ne povas. Do mi atendas la tutan tagon, ĝis vi revenos vespere post via laboro,
de via eliro, de nia interrompo, kiu tiom doloras al mi; sub kiu mi estas enterigita
kvazaŭ sub trabo de disfalinta domo. Kiu ŝajnas al mi tiom senfina kiel norda
vintro. Bone - vesperiĝas, fariĝas malfrue, kaj vi ne venas. Mi enlitiĝas sola,
mi kuŝas kaj dankas, ke vi ekzistas. La unuaj sonĝoj venas rapide kaj, kion ajn
ili alportas, ĉiam estas paco, elsavo el la taga rigideco.
Mi vekiĝas nokte, kaj vi kuŝas apud mi. Mi esploras vian dorson, la buŝon, la hararon. Jes, estas vi. La okuloj
estas trankvilaj sub la palpebroj, la lipoj miras aŭ ridetas, ne eblas
distingi. La dormo donas al vi la perfektan ĉeeston. Se vi parolus al mi aŭ se
mi sentus vian rigardon, tiam mi multe malpli certus. Netuŝebla apudmieco. Tiu
finfino. Tiu neniamplufor. Tiu profunda trankviliĝo, spiri kun vi kaj rajti
tuŝi vin morgaŭ matene. Kio okazis? Ĉu vi volas formeti la leteron? Ne faru
tion! Mi petas vin: ankoraŭ unu vorton! Antaŭ ol vi fordonos vin al viaj
plezuroj, ankoraŭ lasta antaŭ via gaja festo, la festo, dum kiu nia ambaŭa vivo
definitive foriĝos, nia malfacila, mire bela komuna vivo - ankoraŭ unu vorton.
Kiu ajn de ni ambaŭ estu la unua, kiu ĉesos
kaj finiĝos, li vokos la alian, ĉu ne? Ĉar estis nur unu virino, nur unu, al
kiu vi diris ĉion, kiu posedas, gardis vian tutan konfidon, kaj vi venigos vian
solan amikinon, malgraŭ ĉio proksima, kio krome ĉirkaŭas vin, nur ŝin; al ŝi
sola vi rektigos vin, eĉ se ekzistis krome multaj bonaĵoj. Sed unu virino, kiu
scias pli; fine tamen nur unu, kiu tuŝis vin por ĉiam; unu, kiu rapidos al vi,
kie ajn ŝi troviĝu sur tiu mizera tero, kaj al kiu vi konfidos ion lastan:
'Fartu bone, mia amo', kaj premos sigelon de komenco sur ŝian buŝon.
Tio estas promeso reciproka. Kaj per tiu
promeso nia historio estas sigelita. Ĉiu de ni pasigos sian vivon pli aŭ malpli
bone, sed baldaŭ ni komprenos, ke ekde nun ĝi kliniĝas senhalte ĝis tiu revido,
ĉe kiu unu el ni donos al la alia la aperon de ĉia komeno. Vi vidos tion - mi
vidos tion: tiam estos refoje la tago, dum kiu ni kreis nin, dum kiu ni
serene kaj kun helaj vizaĝoj trakuris la urbon ĉe la griza roka marbordo suben
ĝis la haveno kaj, dum ni tiel paŝis malsupren, la nebulo subite disiĝis,
kvazaŭ nia lumo dispartigus ĝin ...
Mia vivo, venu!
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de Maira Julia Cárdenas Cápiro la 4-an de februaro 2001
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
Lasta ŝanĝo:
1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de
negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne
koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
sed internacie kompreneblajn.
2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de
germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.
Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj
ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via
laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.
Konsilojn por plibonigi la tradukon bv.
ĉi-tien: mailto:vilhelmo@multimania.com