Mi venis sur aŭtovojon kaj ne povis vidi, ke
ĝi havis la formon de banto, la formo de la interplektitaj nuloj de la senfinecosigno.
Jen staris Saab1 ĵus forlasita de du meĥanikistoj kaj atendis min kun malfermita pordo kaj
kun la veturilpaperoj pinĉitaj malantaŭ la glacoviŝiloj. Knabino, infano, sidis apude sur sia valizo. Mi demandis, kion ŝi deziras.
Al Bruselo, volis la knabino, kiu iris en mian veturilon. Matenkrepusko ĉe
ŝtongriza ĉielo. Ni ne parolis. Fermite ŝi rigardis flanken,
metis la mentonon sur sian genuon. La ŝvitperloj de la plej soleca forlasiteco2. Poste ŝi kontentiĝis per tio, ke ŝi prenis mian sekson en sian buŝon. Mi komprenis, ke ni ŝvebas renkonte al mondo de la plej perfekta seksa
indiferento. Fermitaj homoj, profunde enpensiĝintaj, tre foraj en sia tuta
esto, malmergas trankvile kaj senpeze al la surfaco de la homeco, kiam
pornografia ĥimero logas ilin, malmergas, nur por plenumi antaŭspegulitan
bildon, ĉarman figurludon, kaj poste remergas suben. Senmalice kaj senespere.
Ilia vizito en la homregno celas la mirlandon de la obsceno.
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-10-22
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
Supre ĉe ridetado ni, ambaŭ seksoj, havas
ankoraŭ la saman ŝancon. Sub tio la malegaleco de la korpo, la unua de la
disiĝoj. Sed ke la ridetado estas la plej alta socia atingo de nia muta korpo
...
Jen mi renkontis tiun junan knabinon. Iom tro-postulite3 de ŝia beleco, mi gapis
ofte flanken aŭ sur la proprajn manojn. Mi lasis la knabinon paroli, tri horojn
preskaŭ, kaj aŭskultis, kiel ŝi simplanime kaj dorlotite, vigle kaj pure
etendis siajn malspertajn opiniojn kaj restis sen ia antaŭsento en sia tuta dispozicio.
Mi eksciis, ke mire belan dudekjarulinon en tiu ĉi mondo nenio interesas pli ol
la propra farto kaj ties misteraj ŝanceliĝoj. Nur lastan semajnon ŝia
memkonscio enorme kreskis subite kaj senkaŭze. Hieraŭ ŝi ankoraŭ vagis kantante
antaŭ si tra la superbazaro. Oni vidas sin, el distanco preskaŭ dudekjara, la
postnaskitinon kiel princidinon sur la pizo. Oni kapjesas, oni milde ridetas
kaj tamen pensas nur: tiun mi ŝatus gustumi4. Nu, tiu ĉi junulino ja estas sen ia antaŭsento, sed kontraŭ delogo,
influo, enamigo protektas ŝin la blinkanta skvamkiraso de narcismo, tiel ke ŝi,
kiu apenaŭ povas aŭskulti, ankaŭ ne dependiĝas de iu. Kiu sentas jam sufiĉan
plezuron pri si mem, tiu ne havas la sciemon miksitan el avido, kiu en tiu aĝo
nur ebligas la delogon al konscio. En la kinejo ŝi ŝatas nur gajajn filmojn.
Ŝia revata profesio: filmreĝisorino; sed ĉiukaze gvida pozicio, tute egale kie.
Ŝi memorigas min pri frida purulino en filmo de Bunjuelo. Sed ŝi diras:
"Bunjuelo? Neniam aŭdis."
Kiam ŝi alvokis min, tiam ne preteraŭdeblis:
tiu havas ion, pri kio ŝi ne bezonas honti. Hela rido ĉe la alia flanko ja
diris tute klare: se vi vidus min, certe vi ne rifuzus renkontiĝi kun mi... Kaj
kiel ne aŭdi ĉe la voĉo, ĉu iu estas evitata kaj premata persono aŭ iu
dorlotata kaj dezirata? Mi memoras, ke ŝi rakontis al mi, ke ŝi kun dek kvar
jaroj faris al si revon kaj notis ĝin - endormiga historio, en kiu ŝi aperis
kiel "freneze bela knabino5 , do ne mi, freneze bela knabino, kiun ĉiuj knaboj trovas treege efika6" ... Ĉu misparolo? Ĉu miksaĵo de efika, edifa, fika? Mi havis subite
la impreson vidi tra la fendo de la misparolo ŝian netuŝitecon. Mi devis ion
diri, sed tio deglitis al banala komplimento: ke ŝi estas bela, tion ŝi vere ne
bezonas revi. Ĉe tio mi ruĝiĝis. Ŝi eble ne ĝuste komprenis, kion mi diris. Aŭ
mia volupte embarasita vizaĝo konsilis al ŝi rapide transsalti tiun rimarkon.
Fine ŝi invitis min al kuna sketado. Mi konsentis, ĉar mi volis revidi ŝin. Sed
mi scias, ke mi ne plu scias sketi. Antaŭ nelonge kvin infanoj devis detiri min
ĉe la brakoj de la glaci-sketejo, ĉar mi ne povis min plu teni stara sur la
sketiloj.
stato de finiteco
estigo: 27-an de jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
Vidu jen, ŝi venas de la oriento. Ĉion ŝia
malŝparema amiko plibonigis ĉe ŝi, la vestaĵojn desupre ĝis sube freŝaj kaj
okcidentaj, francaj koltuko, bluzo, veŝto, sed itala la ŝuo. Nur la okulvitrojn
ili forgesis. Ties kadro estas ankoraŭ de la oriento. Ĉe la okulvitroj vi povas
klare vidi, de kie ŝi venas. Solene ŝi iris en sian unuan grandan dependecon,
sekvante viron translimen, kun kiu ŝi konatiĝis dum liaj katedralstudoj en
Magdeburgo. Post jaro kaj duono da feliĉa rilato enŝteliĝas la unuaj
momentoj de reciproka ekkono. Sed dum ŝi post ĉiu transvivita vakuo amas lin de
pli mature, la pentristo baldaŭ ne povas kaŝi, ke li trosatiĝis ŝin,
nereverseblan, simple kiel ĉi-lande oni iam trosatiĝas portitajn ŝuojn, tukojn
kaj okulvitrajn kadrojn, sen grava kaŭzo. Oni ĉiam trovas ion pli bonan. Kaj
pikadas seneme en la belajn manĝaĵojn, seneme en la plej belajn koksojn.
Dum unu nokto ŝi, kiun li ne plu volas vidi, staras sube sur la strato kaj vokas lian nomon supren al la fenestro. Li ne moviĝas supre en sia ateliero - nur ne fari ombrojn. La dompordo restas ŝlosita. Ŝi kuŝiĝas sur la kapoto de lia blanka Citroeno. Ploras kaj dormetas. Kelkfoje ŝi vekiĝas kaj frapas per la mano krake sur la kapotan ladon. Ne! Ne! Ne!, kriegas ŝi. Poste ŝi resinkas kap-kapoten, ploras kaj dormetas.
De kie mi nur havas tian damnitan povon, sin demandas la pentristo
supre, ke alia homo povas tiom submetiĝi antaŭ mi? Li sidas ĉagrenite en sia granda, nuda fabriketaĝo, sia ateliero. La
fenestroj staras ankoraŭ duone malfermitaj, tiel ke envenas ŝia bruado kaj
vokado. Leĝera vento alblovas la matenon. En la radio, ĉe la 'muzik' ĝis
frumateno', la amuzisto7 jam delonge iris hejmen kaj lia kolego, kiu ĉiuhore legas la novaĵojn,
ligas nun la melodiojn kun memfaritaj versoj. "Muzik' en tiu nokta ĝojo /
tiu bela melodi' / iras nun laŭ sia vojo / ŝvebas nun al vi." Sed nur ne
havi povon! Super neniu! Povo en ĉiu formo estas ridinda kaj abomena, ankaŭ en
la plej eta angulo, ankaŭ kaj precipe en la amo, kie iu rapide fariĝas descendulo8 en la okuloj de la alia.
"Alvoku min!" ŝi subite kriegas tie
sube, "lasu min scii, kion vi faras! Kiel vi fartas. Ne elkludu9 min!"
La ĉagrenito rigardas tra la fenestro al la
golgato de la televidantenoj tie sur la tegmento de la banko. Ĝia malluma
skobalito komencas speguli. En la alto fluas polvaj flavaj nuboj kun svingantaj
franĝoj. Viro ne bezonas virinon. Viro bezonas neniun. Tiom dependa ŝi fariĝis
de li kaj de ĉio, kion li eliĝis, ke ŝi transprenis eĉ liajn virinmalŝatajn
opiniojn kaj papagis ilin ĝis malaltigo de aliaj virinoj, eksproprigita
ĝisekstreme. Pli da profundo ol duopan tiuj virinoj neniam spertis.
Jen rea vokado desube. "Mi volas repaciĝi
kun vi, eĉ nur repaciĝi mi volas kun vi. Tiel mi ne povas foriri."
Li hontas pro la najbaroj, estas la kvina
matene. Oni devus voki la policon... Ho dio, kiel mizere! Damnita mensogomondo
de la rilatoj! Ĝi rompas la plej sanan animon,
rompas la plej sanajn burĝonon, ŝoson, impulson kaj instinkton10.
Antaŭ la okuloj de la pentristo aperas scenoj
kaj diversaj bildoj. Rande de rajdturniro dum dimanĉa posttagmezo. Lia amikino
en la rondo de novaj akompanantinoj, kiujn li ne konas. En alia grupo, ne
malproksime, ŝia amato (li mem), al kiu ŝi rigardas, la brakojn sub la brusto
interplektitaj, kiel tra boksejo, meze de siaj zorigistoj, al la kontraŭulo en
la plej peza de ĉiuj pezklasoj. Ŝi mezuras lin fride, klare, antikve. Ŝia amato, en sia rondo, faras ŝercon. Sed ĉe tio li rigardas al ŝi kaj
esploras ŝian rigidan vizaĝon. Tiu brava, intime konata vizaĝo de lia amikino
subite iom antaŭstaras, kvazaŭ helmomasko, malantaŭ kiu vivas iu nekonato kaj
elspionas. Maljuneta virino el ŝia stabo donas ankoraŭ lastan konsilon: bloku,
pinĉu, ŝparu fortojn. La luktistino kapjesas. Neŝancelebla la malamo, la fremda
rigardo, la agresemo. Tamen, eĉ tiun raŭndon li gajnas laŭ trafopunktoj. La virino restumblas en sian angulon por zorgado. La amikinoj klinas sin
super ŝin, parolas al ŝi kuraĝige, ŝanĝas la taktikon. Ili demandas nun, ĉu ŝi sentas sin sufiĉe forta, por tiu venonta, malfrua
raŭndo ankoraŭ tralukti al la decido. La virino en sia
angulo jesigas la pendantan kapon kaj diras plore: "Jes, jes." Ĉu ŝi
kredas sin kapabla nun subite komenci per atako, trarompi lian ŝirmon el duona
distanco. Jes, jes, kapjesas la duone senkonscia kaj ploras mizere, sveninte en
la vakuon de luktopaŭzo. La luktopaŭzo, dum kiu
ŝia vivo unufale deglitas de ŝi ...
Nun ŝi kuŝas sur la kapoto de la blanka
Citroeno, la kapon enfosigite en la kubutoj, kaj verŝajne nun estas fine
endormiĝinta. Dormu, dormu! ... Baldaŭ vi partumos ĝojon kaj malon kun iu alia.
Kredu min, de unu tago al alia vi transiĝos en ies alia biografio kaj tie ĝoje
akomodiĝos kiel en novan domon kaj matene post la unua nokto jam senplie prenos
la manĝilaron el la kuireja ŝranko, kvazaŭ ĝi estintus ĉiam via.
stato de finiteco
estigo: 29-a de jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
Eldormigita de lia malĉeesto, sola en la
komuna hotelĉambro, ankoraŭ antaŭ la matenkrepusko, la manojn premitaj inter la
genuoj, la kapon iomete levita, la rigardon mallevita flanken - konsciiĝi, tio
signifas, apenaŭ povi kredi tion.
Kion mi faru? Ĉu fari decidon? Ĉu ne fari
decidon? Ĉu atendi? Ĉu agi? Atendi kion? Agi kiel? Li estas for. Li estas efektive forvojaĝinta! Ĉu resti ĉi tie, sola, en la
hotelĉambro?
Lia koleremo, lia neniiga furiozo, lia senrega
malico. Ŝi devis defendi sin, kaj poste ŝi ne plu povis returniĝi. Neeble
moderiĝi. Nun, tre malproksime de la hejmo, subite kaj tute neatendite, foriĝo
en kolero, la fino. Li estas vere for! Kiom malmulte mi povas valori por li, se
li kapablas vere forvojaĝi. Ĉi-foje estas profunda, malvarma tranĉo. Ne
riparebla. Alen kaj reen ŝi estas tirata inter amara fiero kaj pentema hurlado.
Tiel li ne povas trakti alian homon! Tion li devas scii por ĉiam. Sed, kion do,
nur epizodo, en realo nur eta fia incidento en nia longa, granda historio.
Brutalaĵo, certe, abomena, sed ĝi montras tamen denove: nenio elĉerpiĝis inter
ni, nenio fariĝis indiferenta.
Kion mi faros? Kion fari? Sola en ĉi damnita
urbo. Estas ankoraŭ tro frue. Mi tagmanĝos sube ĉe la haveno. Ĝuste tie, kie ni estis hieraŭ. Mi iros kinejon. Promenos en la parko. Veturi per la praaj
tramoj. Mi ne povas moviĝi ĉi tie fremdlande. Ne komprenas la lingvon. Ĉio ĉirkaŭ mi estas moka
maskado.
Hieraŭ ankoraŭ ĝi estis bone eltenebla. Metinta reciproke la brakojn ĉirkaŭkokse. Multon vidis, multe ĝojis. Tiom da samaj paŝoj! Kiomajn aferojn ni jam superis! Kontraŭ tio, kiom malmulte signifas la
sovaĝaj perturboj, la furiozoj, kiuj ĉiam denove fulme intervenas. Fine ili apartenas al nia historio. Fine ili kunigis nin ĉiam pli proksime
kaj forte. Sed ekzistas limo. Ekzistas vundoj, kiuj
estas ne plu elteneblaj. Vundoj, tra kiuj eĉ la plej granda historio malrapide
forlikiĝas kaj elĉerpiĝas. Tio estis precize la
malĝusta momento por pruvi al mi lian fridecon. Lian pretenditan sendependecon.
Loko kaj tempo precize miselektitaj. Via mizera eta fiero ne interesas min, ĝi
forpuŝas min! Ĝi estas en miaj okuloj la fiero de lamentanta gnomo! Tio ne
estas VI, kaj tiu brutalaĵo, simple forkuri, tiu ridinda punoperacio! Por kio
ĉio ĉi? Por doni al mi lecionon? Ho dio! Kia fortostreĉo da senrespekto kaj
memtrotakso! Aŭ ĉu ekzistis io, kio vere turmentis lin? Ne. La nuda kolero.
Nenio alia.
Necesas iom plane mastrumi la tagon. Nur ne resti sida ĉi tie! ... Sed for de la telefono?
Ĉu forlasi la telefonon? Unusola alvoko povus alporti la liberigon. Kiom ajn monstra ĝi estu. Kiom ajn senkompromise
mi devus respondi. Ne, amiko mia, koro mia, ne plu eblas ... La telefono. Estus
tro humiliĝe, dependiĝi eĉ de tio. Mi devas eliri de ĉi tie. Tio nomiĝas
Lisbono, kie mi estas, kaj mi simple eniros kaj vidos, vidos. Eble poste iom
sidi antaŭ la bildoj en la muzeo. Tiuj iom deprenas de la fremdeco. Unu tagon, du
tagojn. Duonan semajnon eble. Mi tutcerte ne postvojaĝos lin. Mi skribos
leteron. Mi ne skribos leteron.
Li miru, nur tion. Ho, estas tro aĉe. Mi ne
povas kapti tion, mi ne povas moviĝi. Tio superas ĉion fian, kio ĝis nun
okazis. Mia amo ne bezonas vipobaton, ĝi ne estas laca! Sed, se mi imagas tion
nun, subite li envenus, algapi sin kaj brakumi, enflamiĝinte, ĉion pardoninte
forgesinte. Ne. Mi ne povas imagi tion. Mi estas sufiĉe certa, ke tion mi nek
dezirus nek povus. Ĉi-foje estas ŝiro, kaj estas spuro, kiu kondukas al la
elirejo. Li estos la perdinto kaj li miros, kiom li devos suferi. Mia kuraĝo
malmoliĝas, mi rimarkas tion kaj ĝi malpezigas min.
Eĉ ne certas, ĉu li venos hodiaŭ ĝis hejmen.
Eble li veturas kelkajn tagojn al Svisio. Eble
al la frato. Certas nur, ke li sidas en la maŝino al Frankfurto. Sidas kiel?
Legas la gazeton. Drinkas viskion, manĝetas? ... Mi ne estas sena de li - li ne
estas sena de mi. Kiom ajn distingite li retrokliniĝu en kiu ajn fotelo kaj en
kiu ajn loko de la ĉielo aŭ de la tero.
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
Lasta ŝanĝo:
1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de
negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
kaj ankaŭ eble germanismojn internacie
ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
sed internacie kompreneblajn.
2. La teksto bezonas krome
kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por
anstataŭigi
erarajn, malprecizajn kaj mallertajn
ekvivalentojn.
Do, kara leganto, se vi
sentas vin kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas
ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos
akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.
Konsilojn por plibonigi la
tradukon bv. ĉi-tien: vlutermano@free.fr
|
Notoj pri la traduko
1produkto de sveda
aŭtomobilfabriko
2Sich-überlassen-Sein (laŭvorte:
lasiteco al si mem)
3überfordert
4die möcht ich mir verderben.
(laŭvorte: tiun mi ŝatus malmoraligi al mi, por mi)
5unheimlich
tolles Mädche
6ganz aufreißend(!) - (laŭvorte: ŝire
malferminda; la infinitivo 'aufreißen' , ŝire malfermi, estas vulgara esprimo
por malvirgigi, sed ankaŭ simple por 'trovi knabinojn por seksumi', kaj sekve:
aufreißend: malvirgiginda, fikinda. La sekvo en la teksto: "Ĉu misparolo?
Miksaĵo de aufregend (emocia), reizend (ĉarma), aufreißen (ŝire
malfermi)?"
7Unterhalter (amuzisto, sed ĉi tie
...?)
8Absteiger (descendulo, sesuprulo) ?
9elkludu anst. ekskludu
10Trieb = signifas samtempe: burĝonon,
ŝoson, impulson kaj instinkton