reen al Strawso



Unuopuloj kaj fremduloj

  kopirajto pri la traduko (c) 2001
 

 

La Unusola

  Unu sola emocia amornokto povas senbridigi nin por cxiam; kiu iam amis la gxustan, volas ami cxiujn. Li tusxis la senforman kaj anoniman fundon de amoro, kaj jam sekvamatene, elpasxante sur la straton, li devas artifike devigi sin por ne foriri kun la unua-vida ajnulino, cxar nun ili cxiuj venas renkonte al li, kun rideto kaj rigardoj kvazaw ili estus rekte altirataj de lia gaja etoso aw de la lumo de volupto radianta el li. Tiel ni nutras - ni viroj kun la malbona memoro pri belulino, ni malfelicxuloj, ne: ni felicxvunditoj, cxar almenaw unu fojon gxi profunde trafis nin -, tiel do ni nutras nian tutan teran tempon per amkomencoj, per tiuj triumfaj kaj senbridaj komencoj, tra kiuj elovigxas cxia historio kaj socia historio kaj kiuj donacas al ni sensxangxan nuptadon. Sed kio sekvas el tiuj komencajxoj, tio estas nepre la historio, senekstaza kaj kruda, kaj gxi diserigas nin en la plej dolorajn diferencojn. En kiom da seniluziigitaj vizagxoj mi jam rigardis, kaj kiom tio doloris! Ofte nun, en tiu tenaca frumateneco, ili aperas en la gxardennebulo, la muta rondo de miaj amarulinoj, kiuj cxiuj iam kreis kun mi la komencon - kaj cxiu estis iam la sola gxusta! Mute ili trairas la grizan aeron, kaj vere, ili estas teruraj miksestajxoj, absurdaj fabelbestoj, hximeroj de sensplezuro kaj de melankolio, alvokitaj de la frenezajxoj de adoro, de simila vizagxo, de retrovita donaco - ho tiu muta, malsata bando! Sed neniu plu alparolebla; senemocie kaj kun fiera miro ili spektas miajn malesperajn provojn elpetegi ilian pardonon. Ho miaj amikinoj, haltu! Atendu ankoraw unu vorton!... Ahx, ili estas nur la malplenaj ombroj de la mizera, malbenita komenceco; kreitajxoj senanimigitaj de mia entuziasmo. Kiajn kruelajn mallongigojn mi faris al homoj! Nenio mi estis ol cxiama, mizera komencfaranto, senrespekta kaj nebonigebla, cxarmegita kaj nekapabla ami la intimulinon, prefere preta tuj intersxangxi sxin kun la venonta bela nekonatulino. Malsana, sovagxa, freneze altirata de tiu, kiun mi nur vidas kaj ne devas ekkoni; soifa je blindigxo kaj iluzio; kreanta vivon el trompo, el maltrompo cxerpanta novan vivon ... Sed: por kio la cxiam nova pasio, la nekomprenebla entuziasmo? Finfine gxi restas do malbono, malsano de la animo, manko da sagxeco. Kaj mi, nun jam kun certa kvanto da jaroj, iom cxifita entuziasmulo, kiu cxiufoje pli rapide perdas la emon kaj post cxiu perdita emo farigxas ecx pli maltolerema, cxu mi devas do pliajn dudek kvin jarojn erarvagadi tra tiu fialloga mirgxardeno plena de mire belaj fantomoj, neelcxerpeblaj proksimigxoj kaj eterne senelsava agado? Post cxiu fenestro surprizita fremdulino, post cxiu pasxo largxanima submetigxo, post cxiu acerba vocxo la kriego de kunigxo! Kaj cxiu malplena mano alrigardas min kun granda, mola okulo. Cxar okuloj estas en cxio, en manoj, haroj kaj kokso, la okuloj de genuo kaj mamo, de kolo kaj sxuo, cxiuj cxi jxetas siajn lumturajn rigardojn ...

  La sola obskura punkto de la tuta homsekseco estas kaj restas la malfermita vizagxo. La pli profunda aperajxo, la aspektoj de vizagxo, dawre postulis de mi obeeman honorigon, ili interrompis mian avidon kaj malakrigis gxin gxis pura malemo. La vizagxo - almenaw kiam gxi estas malfermita, rigardanta - fleksas la blindan impulson, gxi restas lasta, neprenebla distrikto de cxasto, de malluma ekkono, de kredema timo. Kaj estas ja suficxe konfuzige, ke ni ekstere, en la civilizita regiono de la strato estas allogataj gxuste de la plej natura logo, la plejakcentita dorso, por nur poste, interne, malantaw la kurtenoj ekvidi la kontrawon de la allogo, la averton: la vizagxon. Cxu entute ni rajtas paroli pri vera kunigxo, dum niaj voluptoj okazas antaw la sojlo de la cxasto, dum la vizagxo estas sentata kiel gardisto de la dorso, la honorigo kiel cenzuro al la volupto?

  Cxar kiom ofte mi vidis helan kaj vekitan vizagxon, parolantan, kaj gxi vekis mian tutan sinceran deziron - kaj post mallonga tempo restigis gxin tute cxagrenita. Cxar apud gxi la okuloj de la ventro rigardis sencxarme kaj blinde. Aw inverse mi estis fordonita al bela korpo, al alta figuro kaj rigardis cxe tio en karnecan vizagxon, kiun mi ecx ne volis kisi, tiom malpura, tiom malklara kaj abomena gxi sxajnis al mi. Inter tiuj kontrawaj efikoj mia volupto erarvagadas alen kaj reen kaj versxajne por cxiam rifuzos al mi la elsavan kompenson. Kaj cxiam malhelpos min aparteni longtempe al alia homo. Cxar ecx kun mia tuta devoteco antaw la homa vizagxo - kiom da ili, kiuj iam proksimigxis al mi, mi jam delonge forgesis! Kiom rapide forgesis! Venas ja cxiam novaj. Kaj multaj akiras sian veran lumforton nur preterpasante. Kiam ili aperas en la amaso kaj malaperas, ili ofte jam elspezis sian gxojigan mesagxon. Cxiam denove venas novaj. Neniam mi sercxos, kiel la vera amanto, tra la multaj la unusolan. Cxiu unusola memorigas min nur pri la multaj.
 

 

stato de finiteco

estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 

 
 
 

 
 
 

 

Karmela senvestigas sin

  Karmela senvestigas sin. Kun krucigitaj levitaj brakoj sxi sxovas la puloveron super la kapon, malsupren sxovas la malbukitan jxinson, plukas la kotonajn sxtrumpetojn de la piedfingroj. Tiuj prenoj kaj tordigxoj havas ion nepre cxastan. Ili devenas ankoraw de la tempo, kiam la knabineto sole en sia cxambro demetis la tagajn vestajxojn. Kaj ili ne sxangxigxis. Ili estas hodiaw la samaj kiel tiam. Dum oni do kusxas surlite kaj frosttremete atendas la tusxigxon kun nuda korpo, tiu jam per praa kutimo, per etoso de fruaj infantagoj, cxaste envolvis sin.

  Preskaw neimageblas, ke virino ankoraw kun solena senhonteco demetas siajn vestajxojn antaw sia amato. Kaj same: ke viro ne kasxe ridetas pri tio kaj ne trovas strange, ke la virino senvestigas sin antaw li 'publike'. Gxenerale la senvestigxo okazas nun nek lascive nek honteme, sed tiel, kvazaw neniu cxeestus. Kaj kia vestajxo estas estas tiu, kiu tie falas! Pulovero, eble ankoraw korsajxeto, paro da sxtrumpetoj, bunta kalsoneto, mallargxaj jxinsoj. Post kiam unu tubo felicxe pasis tra la kruro, la amatino saltetas sur la nuda gambo, dum cxe la alia piedo alkrocxigxas la pantalono kaj estas flanken deskuata. Aspektas tiel. Ne kiel la danco de la sep vualoj.

  Cxia sxtofo estas erota metamorfozo. La volupto mem estas la sxtofo, efemera kaj saltrapida.

Pro tio ankaw la songxo estas tia cxarma terpeco, en tiu senco ke nur tie cxia deziro ricevas la konvenan efemerecon. Aperajxo - tusxigxo - plenumo - superflueco. Alta, preskaw sentempigita intenso. La songxo forigas la objekton1. Gxi estas pura aneksado2, solvo.

  La historioj pri transformigxo estu lavado, celanta la puran seksecon.

  stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 

 
 
 
 

La povra fanfaronulo

  Li estas blagulo kaj fantaziulo. Fanfaronulo kaj frenezuleto. Ventfarulo. Mia preferata tipo, sekreta kamarado: la povra fanfaronulo. Liaj antawuloj estas la kavalirfripono, la edzigxtrompisto, la cxarlatano, la megalomaniulo kaj la mitomaniulo. Li estas la bunta malfelicxulo, kiu altiras la virinojn. Malfidinda kaj senripoza. Soleca ludanto, kiu gajnas kontraw neniu, disputas kun neniu. Alten fluganta kaj absimen falanta, kaj ecx el ties pleja profundo oni awdas ankoraw liajn lamentadojn de malespero kaj memakuzo.

  Cxe la frizisto li sidas devige senmova en la fotelo. La knabino, kiu tondas al li la harojn, likas el okuloj kaj nazo. "Jam la kvara nazkataro en du monatoj!" Li iomete frenezigas sxin per komplimentoj kaj profundaj rigardoj en sxian spegulbildon. Sxi ridetas, subridas, tusas kaj ridas. Li lawdas la helpantinon antaw sxia cxefo kun elektitaj vortoj. "Kia frenezuleto!" diras la etulino, kiam li estas for, sed sxiaj sxvelintaj okuloj brilas. "Kian stultajxon li rakontas!"
"Sed cxarma li ja estis", diras lawde kaj iom eksmode la cxefo.
"Li invitis min al mangxo cxi vespere."
"Kaj? Cxu vi iros?"
"Mi vidu. Sxatus scii, cxu tio ne estis nur vanaj promesoj."
Kompreneble li ne aperos. Cxia plenumado enuigas lin, nur la komenco valoras. En gxi elcxerpigxas lia intereso kaj lia ekzalto. Anstataw tio ni trovas lin vespere en metroo, tute ekstere en antawurbo, kie li envere havus nenion por fari. Sed li restas sida en la linio kaj cxarmigas korpulentan blondulinon, imponan panjon; malfaldas sxiajn fermitajn trajtojn, per siaj vortoj modlas belan rideton, gajan okulon. Li tute ne celas delogi - li fugxas la agon. Li estas frazisto. Vagabundo de la conférence. Iu, kiu ne prezice awskultas, povus eble pensi, ke tie kuras homo kun grava manio de gajigisto tra la inhibiciita3 homaro. Sed kiel li faras tion, gxi estas multe pli stranga kaj nekonata kaj serenigas la plej multajn alparolatojn, instigas al ili pli legxerajn pensojn, kaj ili gxuas duonmire, duone embarasite la bonfaron de viviga sensencajxo.
Gxenerale li distingas kun trafa instinkto la alparoleblajn homojn disde la tro firme sigelitaj. Preskaw cxiam estas virinoj, cxe kiuj glimas ankoraw plej longe la sparko de sencela atendo kaj ne senreste forvelkis la sciem-konduto, ja ennaskita en ni. Virinoj, solaj survoje aw bonvene ankaw kun amikino, tiel ili estas ecx pli facile distreblaj.
"Se mi ne awdintus kriegon, mi ne estus veninta al vi. La kriegon de via tuta esto... Oni devas kredi sin kapabla por io, oni estu pli kuragxa, multe pli kuragxa. Vidu, mi multe vojagxas. De jaroj mi estas trejnisto de la germana nacia tablotenis-teamo, tie vi lernas trudi vin. ..."

  Sed foje li tamen mistaksis, alparolas radioraportistinon, kiu jen tuj rebatas, ne plu lasas lin. Li eskapas ektimigite, sxi postkuras. La viro estas suficxe kurioza, eksterordinara samtempulo, li nepras antaw la mikrofonon. Li sendas sxin al la diablo kaj defendas sin rabie, tute sen dolcxo kaj sprito. Li sentas sin malkovrita kaj komprometita en sia sekreta umejo. Li hejmas en tricxambra logxejacxo. Lia edzino, alkoholmalsana, perdis la laboron. Li zorgas pri sxi law siaj ebloj. Gxis antawnelonge sxi estis dungita kiel moddesegnisto, sed poste sxi ne plu eltenis. Li mem neniam havis normalan profesion. Post cxesigita studado pri ekonomiko li farigxis kunposedanto de lu-acxet-firmao4. La afero fiaskis, kaj li trovigxis5 sur la strato. Trifoje en la semajno li nun disveturigas tolajxon. Li cxiam multe legis, prefere historiajn romanojn. Sed ankaw agofortajn dramojn. Li ne scias, kion li faras, elirante kaj alparolante homojn. Li faras tion kun blinda sento; duone malvirte, duone misie, kvazaw necesus transdoni al solulo felicxigan mesagxon de alia solulo.
Cxiam denove li ankaw kolapsas, fordonigxas al grava melankolio. Poste li aw komplete mutigxas aw multvorte kaj senfine lamentas pri la senvaloreco de sia ekzisto. La edzino, kiu mem apenaw kapablas teni sin stare, provas konsoli kaj rerektigi lin. Sxi revas jam nur pri elmigrado kaj vivo kiel farmisto cxe sia fratino en Bolivio.

  Iun tagon li vere enamigxas. Fino de la ludo, la tragedio komencas. Sxi estas acxetisto pri ornamajxoj. Sxi farigxis atestanto de grandioza sceno, en kiu la vortfaristo varbis inhibiciitan adoleskanton por la miksita hxoro de la metia asekuro. Sxi devis tuj ridi pri li. Kiam li alrigardas sxin, li ne plu povas forkuri. Li iras kun sxi, farigxas sxia amanto. Sxia supereco evidentas, li estas tute fordonita al sxi. Li perdas cxian intereson por aliaj, okazaj homoj. Li senspritigxas kiel fanfaronulo, velkas kiel ventfaranto. Li perfidas sian edzinon - li ne nur trompas sxin, sed li forneas sxin.

  Iun vesperon sxi atendas antaw la hotelo, en kiu ambaw enamigxintoj trovigxas kaj vespermangxas. Kiam ili eliras, sxi alpasxas sian edzon kaj petas esti prezentata al lia akompanantino. La viro forpremas sxin krude kiel duonfrenezan, gxenan personon. Li eniras taksion kun la belulino kaj forveturas. Li akompanas la komercistinon dum iu el sxiaj 'turneoj'. Patologia jxaluzo kaptas lin, cxar li devas toleri, ke sxi preskaw regule pasigas la vesperojn kun siaj komercpartneroj. Li farigxas neeltenebla. La eksa fantaziulo, la etvocxa blagulo perdinta cxian cxarmon de fanfaronado, efikas nun duoble banala, senesenca; kaj kiom li mizere alkrocxigxas al sxi, traktas sxin kun riprocxoj, tiom sxi sxatus plej eble rapide senigxi de li. "Kion vi arogas? Kiajn pretendojn vi havas? Kio entute vi estas?" Li estas eljxetita kaj suferas amare.
Fine li revenas hejmen, sed tie ne plu trovas sian edzinon. Amiko rakontas, kiom acxe sxi fartis. Fine oni devis meti sxin en klinikon. Ne, ne en la urbo, sed ie proksime de Stutgarto. Li do vojagxas tien kaj volas preni sxin el la sanatorio. La kuracistoj retenas lin kaj mildigas lin. Sxi kusxas nun en kuraca dormo6 kaj devas esti tri pluajn monatojn sxirmata de cxio, kio iel povus gxeni aw maltrankviligi sxin. Li rajtas vidi sxin dormantan kaj apudmeti kelkajn florojn. Sxi ecx ne ekscios, ke ili estas de li.
"Ni volas sanigi sxin", diras la kuracisto, "ekzistas sxancoj, sed oni povas facile forludi ilin."
"Sed ja povus helpi al sxi, se sxi scius, ke mi ree estas apud sxi."
"Atendu. Trankvilu. Longan tempon."

  Li atendas longe, sed sxi ne revenas. Li informigxas en la kliniko, tie oni diras, ke oni liberigis sxin antaw du semajnoj. Sxi ne plu revenis hejmen. Certan tempon li nepre sercxas sxin en cxiuj anguloj de la urbo. Estas malfacile por li, li preskaw ne plu kapablas alparoli fremdulojn. Li nun pli ofte disveturigas tolajxon. Li legas multe.
Poste, pli ol jaron poste, li vidas sxin hazarde en la parko cxebrake de malalta, iom maljuna viro, kiu portas nigran cxapelon. Li vokas sxian nomon. Sxi ne reagas. Li postkuras sxin. Jen sxi returnas sin. Li haltas kvazaw sxtonigite. Li vokas sxin refoje. Sxi skuas la kapon. Ne, ne estas sxi. La paro pluiras. Li ne trompigxis: sxi farigxis fremdulino.

  stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 

 
 
 

 

Korpokomerco7

  Knabino en blanka linpantalono largxa kaj pufa cxe la kruroj, sed streta kaj travidebla kokse, tiel ke la elstarantaj randoj de la kalsoneto kaj la ombro de la sekso apartenas certe al la dezajno, suprenvenas la kelsxtuparon anhele kun saltkordo en la mano, post la gimnastiko8 la dekan vespere. Nenia rigardo, nenia saluto, nenia hezito, nur tiu sxvita spiro de ekzercitaj korpomembroj, nur la urgxa supreniro de same intriganta kiel tolerema, tiom afereca kiom indiferenta, tiel netusxebla kiel uzintensa narcismo; tiu trejnilo provizita per karneca ornamajxo, tiu korpigxinta malintereso, tiu rericxiga instalajxo9 de sterila gracio, tiu markartiklo el nia jarcento de dorlotado, tiu sxika, cxiea tipo de sportaj indiferentuloj - cxu tio estas la virino, kiun ni lawdire volas malaltigi al objekto de niaj voluptoj?

Ja, se sekso povus mortigi! Se gxi povus almenaw konfuzi, acxigi, misformi, fari neuzebla tion, kio estas tiel mizere adaptita kaj moraligita en la vakuon, kaj se gxi kapablus kurigi la trejnitan koron kaj krevigi gxin ... Sed cxu ne cxia korpokomerco neeviteble restus ago de memfortigo de gxuste tiu modelo, kiun oni volis mortigi?
 

 
 

stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-29
lasta kontrollegado sen korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 

 
 
 

 

Fabeloj pri viro kaj virino
 

 

Viroj kaj virinoj

  Kiam sxi kusxas enlite kaj rigardas min kun largxaj okuloj, mi provas, sen ke sxi petis tion, rakonti historion por endormigi sxin kaj trankviligi min.

Kion do vi volas awdi, vi sekse informitulino? Veran historion mi rakontu al vi, antaw ol via klera kapo glitos en la kusenon. Cxu vi volas awdi: 'Viroj kaj virinoj' aw 'Litero mankas en la aboco'? 'Litero mankas en la aboco' rakontas pri tio, kiel la 27-a litero estis sxtelita kaj kiel estigxis la blanko inter la vortoj kaj kiel la tuta lingvo estis denove konstruota, kiam oni fine retrovis la 27-an literon. Do, prefere 'viroj kaj virinoj'. Bone.

Origine ambaw seksoj ne estis destinitaj unu por la alia. Viroj kaj virinoj vivis kiel pacaj triboj en bona najbareco kaj intersxangxis siajn varojn. Cxar cxiu sekso posedis belegajn kaj utilajn havajxojn, kiujn la alia malhavis. Tiel la virinoj ekzemple posedis la pasxtejojn, la kinejon kaj la buterpanojn, dum la viroj liveris kloridan acidon, diamantojn kaj farunon. Amo kaj malamo inter la homoj ankoraw ne ekzistis. Cxiu pleje amis tion, kion li produktis kaj disponigis por la intersxangxo. Cxiuj amis nur siajn ajxojn. Tiutempe ankaw la morto estis ankoraw bona amiko de la homoj kaj gxi estis fertila. Naskigxo kaj morto estis unu, kaj la morto donis la vivon. Cxiufoje, kiam viro estis mortanta, elrampis knabo el lia ventro, kaj cxiufoje, kiam virino estis mortanta, elrampis knabino. Tiu vivo, en kiu ekzistis nur la diferenco inter laboro kaj nenifarado kaj la diferenco inter viro kaj virino ne estis pli grava ol tiu inter du aliaj ordinaraj ajxoj, ekzemple sxtono kaj herbo aw saltetado kaj mansignado aw tuko kaj salo, tiu vivo, kiu estis nek felicxa nek malfelicxa, dawris senmezuran tempon. Sed iun tagon Mara, la princino kaj gvidanto de la laboristinoj, estis mortanta kaj naskis princidinon. Sed Mara restis nur unu tagon cxe la mortintoj kaj revenis sekvatage kaj plu laboris cxe siaj ajxoj, pri kio cxiuj ektimis, sed sxi estis tre intersxangxavida virino.

Tio kolerigis la spiriton de la morto kaj li de tiam rifuzis al la mortantaj virinoj la fertilecon. Neniu knabino enmondigxis plu. En granda maltrankvilo la virinoj preparis unu luksan oferfeston post la alia por la naskomorto-dio, sed tute vane. Ili tiom elspezis sin cxe tio, ke ili malricxigxis pli kaj pli kaj ensxuldigxis cxe la viroj, kiuj siavice nun pli kaj pli ricxigxis. Tiel venis la malegaleco inter la seksojn kaj la duono de la kreajxo sxajnis minacata de formortado.

Tiam la dio de la naskomorto vidis, ke li ne rajtas pli longe pawti kaj li prenis sian ardezan tabulon, sur kiu li faris siajn planojn kaj sian logikon pri la homoj, kaj kalkulis febrosxvite por kompensi la eraron. Sed ne prosperis al li retrovi la malnovan ekvacion de la seksoj.

Malespere pri si mem, li jxetegis la tabulon malsupren sur la teron, rezignis la tutan ekzercon kaj turnis sin aliloken. Tiel la homoj ricevis la disrompitan ardeztabulon, la konfuzitan dian materion, kaj ne sciis kiel okazis al ili: cxio konfuzigxis. La viroj mortis en sia plej forta agxo kaj postlasis du nuksojn. La virinoj formangxis avide cxion kion ili estis produktintaj por la intersxangxo kaj por sia vivtenado. Jen cxiuj vagadis sencele. Sed iun tagon subite kelkaj viroj kaj virinoj salutis sin reciproke, kaj en plej granda timo perei ili cxirkawprenis sin reciproke. Poste la virinoj vidis, ke ili farigxis fertilaj de la viroj kaj povis naski sen samtempe morti. Sed la viroj perdis por cxiam la kapablon naski, kaj ili bezonis la virinojn, kiuj nun povis enmondigi knabinojn kaj knabojn, sed nur se la viroj firme cxirkawprenis ilin. Tiel el la forjxetitaj legxoj kaj la rompopecoj de dia sagxeco estigxis inter la seksoj la malegala intersxangxo de semo kaj infanoj kaj estigxis la amo kiel fratino de la senforma teruro, kiun la melankolia dio, ne retrovinte sian ekvacion, venigis sur la homaron: Sed la virinoj estis honestaj kaj amis kaj disdonis la infanojn juste, la knabojn al la viroj, al si mem la knabinojn. Sed la viroj, jam farigxintaj havemaj, trompis la virinojn, kiuj nun devis plurfoje naski dum sia vivo kaj ne plu povis suficxe okupigxi pri siaj havajxoj. Pro tio gxis hodiaw la virinoj ne forgesas, kiel ili fartis, antaw la amo, kiam ili ankoraw posedis la duonon de la ajxoj.

stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
 

 
 
 

 

La sikoj10

  Simile sxangxigxemaj estis ankaw iliaj vestkutimoj. Dum certa tempo la gxeneralan grupobildon karakterizis bunta, ricxa ornamagxo, memkonceptitaj kaj bunte muntitaj fantazikostumoj por viro kaj virino. Sed iun tagon sxajnis, ke abrupte okazis kolektiva gustosxangxo, kaj videblis ecx ne unu kolorero. La sikoj iris cxiuj senescepte en modesta musgrizo, portis cxiuj la saman senornaman kaj senseksan pentorobon. Poste sekvis ree fazo, en kiu la virinoj emis per cxia stilnuanco distingigxi de la viroj. Tio kondukis ecx tien, ke dum certaj okazoj ili aperis tute nudaj kaj senveste, nur kun pentrita korpohawto, dum iliaj viraj akompanantoj male portis la plej distingitajn kostumojn kaj plej elegantajn sxtofojn. Sed ecx tie la libera kaprico disvolvigxis tute ne senlegxe kaj sen natura bezono. Cxar per la tusxo de nuda hawto kun precioza tuko ili provis refresxigi la malfortigxintan tension inter la seksoj. La modo servis sendube kiel artefarita stimulilo por revoki la svenantan spiriton de seksavido. Cxar kun la kreskanta repacigxemo ene de la komunumo estis ligita ankaw kreskanta pereo de poluseco kaj kontraweco. La granda sinkreta konkordo tute ne efikis favore al la reciproka allogo de la seksoj. Tiel necesis ofte apliki, por obei la naturon, diversajn artefaritajn, ofte sxajne malkonvenajn stimulilojn, ritajn mezurojn, por certigi la necesan 'tensiokadron' por la amora kunigxo. Cxiukaze, la nudigita korpo sole ne kapablis plu delogi al tio. Proverbe fama farigxis al ni tiu tipo de la silenta nudulino, kiu apogite kaj enpensigxinte staris en la pordo, dum en la domo estis gastoj, kaj je iu momento sxi alvenis, eksidis, kiel infano dum babilado de plenkreskuloj, sur ies genuojn, sen intereso, sen truda deziro, envere nur por endormigxi sub la mallawta babilado. Tiu reputacio kaj tiu radiado, kiujn iam posedis la virinoj, kiam en pli krudaj vir-socioj ili prezentis la idolon de alieco, estis ankaw cxe la sikoj definitive for kaj ne estis reakireblaj ecx per la plej ruzaj enscenigoj. Cetere: kun la terura alblovado, kun la jurigxo de la fenotipo ja en ambaw seksoj formoj de ina inteligento trudigxis kaj konsiderinde influis la morojn kaj la memoron de la logxantoj. Tute egale, cxu temis pri la esenca malkonsekvenco kaj forgesemo, pri la sponta11 eltrovemo, pri intuo12 kaj utiliglerteco, law tradicia kompreno tiuj estis tute virinaj ecoj, kiuj cxi tie regis kaj karakterizis la cxiutagan vivon. Per tio la longdawra disputo en la malnova socio pri la samrajteco de la virino estis en neatendita maniero decidita: cxia scio farigxis ina. Sed samtempe ankaw la vira imago (kaj same la ina mem-imago) pri la dezirinda virino strange forvaporigxis kaj kun gxi la ideo kaj la sento de la plej natura kontraweco. Ineco efikis en cxies krea volo, en cxies malfermita menso, cxies revema ekkono.
 

 

stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001

Lasta sxangxo: 09/02/2001,12:51:27

reen al Strawso
 
 
 
 
 

hejmpagxen

1Gegen-Stand

2Einvernahme: enkompleksigo, alproprigo ?

3inhibiciita - cxu ne prefere enkonduki: inhibita ?

4Leasing-Firma (lu-acxet-firmao; cxu 'lizo-firmao'?)

5er saß auf der Straße: (lawvorte:) li sidis sur la strato (cxu internacie komprenebla?)

6Heilschlaf

7Körperhandel

8Fitting (cxu fitingo ?)

9Wiederaufbereitungsanlage

10Die Syks (ne la hindaj sikoj, anoj de tiu religio, do eble alian similan nomon!?)

11sponta, anstataw spontana

12intuo, anstataw intuicio

reen al Strawso



1. Tiu cxi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaw eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartajxojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu gxin kun la originalo por anstatawigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaw simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aw atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. cxi-tien: vlutermano@free.fr