Boto Strauß: Pri amo

Historioj kaj maloj1


Prologo:
Marteno: Cxu vi ne brakumis min? Cxu vi ne volis min?
Kristina: Sed mi ja tute ne konas vin!
Marteno: Iru! Revenu!
 

La amo atendas

Kiu vi estas?

Sxi volis nur preterpasi. Nur hazarde, cxar li ne suficxe rapide forrigardis, iliaj rigardoj renkontigxis kaj dissxiris la vualon de fajna indiferento, de deca nerimarkemo, kiu cxirkawas du fremdulojn. 'Kio estas? Kiel vi rigardas min?' Nur ioma hezito, kaj la vizagxo perdas sian aferecan okupitecon, siajn urgxatajn, nealireblajn intencojn. Gxi malfermigxas, gxi nudigas sian antecon, sian sendefendan seriozon kaj la malluman demandon, kies respondon povas doni nur longa historio, la demando-timegon: 'Kiu vi estas?'
 

Kiel estis enamigxi?

Kiel estis enamigxi? La abrupta konatigxo kun nekonatino, la sent-ema socia inflamo, la temperaturfalo de fremda al intima, kiu cxiam iom paligas nin. La abrupta proksimo al sxia fremda logxejo, al sxia fremda gusto, sxiaj fremdaj vestajxoj, sxiaj fremdaj amikoj, sxia fremda memfido. Kusxi kun sxi la unuan fojon embarasis malpli ol demandi sxin pri sxia familia nomo. Kaj kiom da frenezajxoj, kiom da korespondado, kiom da karesnomoj kaj kiom da legxo estis iam mobilizitaj por doni biografian gravecon al tiu cxi bonveniga gesto! Pasio, korespondado eventuala, frenezajxoj apartenas nuntempe sole al la fino, la krizo, la disigxo, la foriro.
 

La erota rigardo

La erota rigardo celas malkovri la interesan fremdan personon en mil fajnaj malakordoj. Oni enamigxas ne en tutan homon. Nur la libera disfalo de ties aparteco montras, ke la intereso trafis, ke li ameblas. La plej grava de lia persono forvaporigxas, tio ne estas la stato de lia vizagxo, ne ia idolo, ne iu bela korpoparto; tio ne gxueblas, nur kapteblas. Tio estas eble ne pli ol eta parolturno, cxe kiu oni tuj rimarkas, ke gxi estas transprenita de iu alia; aw sendefenda miro, kvazaw oni mem jxus dirintus ion nekoncepteblan, sed la fremda persono miras gxuste pri propra sento; aw iu erara manmovo, cxe kiu jam precize videblas la impulso de tusxo. Io intime konata antawtempe subite aperas en la nekonata rigardo. Oni vidas: jen la mano, kiu en tiuj cxi jaroj tusxos vian sxultron.
 

Konsternigxo

Konsternigxo pro nia ambawa malegaleco en tio, kion oni nomas la 'kunigxo' kaj devus nomi: la konsternigxo. Unu fojon, almenaw unu fojon. Mi memoras cxe tio nenian serenecon. Volupto kiel dramo de volupto ne finigxas per kontentigxo, plenumo kaj sternigxo anstataw sopiro. Pli gxuste gxi estas la sento esti atinginta antawe ne penseblan seriozecon. Cxiu por si, nenia ceremonio plu. Larmoj, ne pro ia cxagreno, sed por plue flui. Pro tio ankaw la deziro iomete vundigxi kaj sangi, nur por senti la trankviligan fluon. Nenia kompreno por la trivialo. Sed rapide emociebla de praaj, primaraj simboloj: blindeco, maro, domo, skribo, cxevalo. Kaj samtempe agresema tedigxo je sekundaraj, 'pli socialaj' simboloj: spegulo, mono, sxuo, floro, pasto, horlogxo - kaj tia fatraso vokanta nin cxiutage en sian malaltan ordon.
 

Volupto

Volupto kiel biografia produktado, kiel momento de esprimigxanta vivo eble neniam duan fojon atingeblas de la samaj du homoj. Post ekscii subite, unu per la alia, tiom da nekonato pri si mem, ili hezitos demandante sin, cxu ili ankoraw kongruas.

Sendube la volupto lawplacxe reprodukteblas. Sed male, la graveco2, kiun gxi kreas kaj postlasas, ne. Povas tre bone okazi nur unu solan fojon pinta graveco3 de la volupto kaj cxiujn ceterajn fojojn iom malpli. Jen la politiko de amo zorgas pri kompenso. Gxi konservas instigan memoron pri la unufoja, subfosa elspezigxo kaj samtempe protektas kontraw tio, ke la multaj pli malfortaj, pli moderaj reproduktajxoj sentigxu kiel forvelko aw manko.
 

Okullumo

La amo atendas okullumon. Se brilas okullumo, vi felicxas. Kiom ajn ni kunfrapu la malsekajn ventrojn, umu kaj baraktu kvazaw ondatro, ni tamen proksimigxas al la afero neniam pli ol per la okuloj, kiuj ne estas kunigeblaj ... . "Rigardu en la sunon, knabo", diris ofte la oficiro en sia lasta tempo, "rigardu kun malferma okulo en la sunon, tio fortigas la okulon. Cxion entute faras nur la suno. Ke ni entute povas vidi kaj ke la tero estas kolora, tion faras nur la suno." Post la tagmangxo oni sxovis lian fotelon al la malfermita fenestro, kaj li lasis sin ami de la suno, ne povis satigxi. Li, kiu cxion malamis kio movigxas, videble atingis la volupton en la suno.
 
 
 

Paroj, korpamikoj

Disigxa kunigxo

Sciema knabino eniris, akompanate de viro kiu transdonis al mi informon, sed al kiu sxi ne intime apartenis kaj kiu poste baldaw malaperis sen sxi.

Sxi restis sen peto aw preteksto sidanta en mia segxo kaj ridis, kiam mi alrigardis sxin mute, per rido mallawta, vualita rido, kiu apenaw kasxis sxian pluan intencon. Mi ankoraw neniam renkontis sxin, mi ecx ne estis kompreninta sxian nomon. Nun sxi sidis firme en mia librostalo kaj sxia reala persono implikigxis en teksajxon el sennombraj modeloj, sekretaj atendoj, rezervitaj felicxoj. La predajxo aperanta per si mem, surprizas la senagan cxasiston, envere ecx primokas lin. Oni unue prisalivas tian kaptajxon, tian fremdajxon per multe da parolo. La busxo transbordigxas, kie la okuloj ankoraw ne volas tute fidi. Sed ankaw la bela knabino ne metas sin artifike en sekreton, male, sxi desxargxigxas de multe da sengxena babilado pri arto kaj aktualajxoj. Amasigxas la opini-aferoj en tia unua horo. Samtempe oni sercxas atente pri la hoko en la ezoko, kiu ie ja devas kasxigxi en senkosta oferto. Ian mankon sxi devas ja havi, alie sxi ne estus tiel senceremonie cxi tie. Cxiukaze okulfrapas, kiel senekvilibre sonas sxia vocxo, kiel kelkfoje la sekura sonalteco subite elglitas al sxi, aperas nekutime fortaj sxanceligxoj inter lawte kaj mallawte. Simile al surduloj, kiuj nur malfacile kontrolas sian propran vocxon, sxi neatendite parolas multe tro forte kaj tro lawte, kompare kun la modesta enhavo de sxiaj informoj kaj la proksimeco de la awskultanto. Mi ekscias ke sxi estas gxemelo. Sed sxajnas al mi: eble tiu de sia patrino. Cxar nun sxiaj diroj subite farigxas firmaj kaj aplombaj, sxiaj manoj ne plu afektas, ili forvisxas de la tablo, ili gestumas kiel tiuj de dommastrino plendacxanta en la sxtuparejo. Sxia tuta sxirmo, sxia psihxa armajxo, tiel montrigxas nun, estas sxia patrino, kaj kiam oni levas la vizieron, oni trovas malsupre, en umbilik-alteco, la etulinon, kiel sxi alten rigardas kun perturbita rigardo. Tiel eble multaj malfortas, kiuj pasxadas libere, devige libere, oni emus diri, cxar neniu eskapas hodiaw la eksteran liberecon de la vivoformoj. Kun dek kvin la unuan fiksan rilaton, dawris tamen kvin jarojn, kun cxiuj reguloj de edzeco; kun dudek unu ree tute kaj komplete sola: sxi surmetas la kufon de hejmo kaj kuirejo, kiam farigxas malcerte cxirkaw sxi, kaj sub gxi sxi blekas kun panja vocxo. La tusxigxoj kun sxi evoluas al groteska unuigxo de disigxo. Mi rimarkas tion ankoraw svage, sed mi ne povas tiel rapide eskapi el mia nun jam vekita kaj vigle imagita enamigxo. Tamen jam sxia malferma, malplena, nure cedanta busxo devintus sciigi al mi, ke cxi tie kun la vortlavango elcxerpigxis cxia forto de repliko. Dume mi dawrigis la vortojn kaj priparolis sxian korpon per karesoj, ja simple devis adori sole por povi enteni kaj elteni sxin, la nekonatinon. Sed sxi, meze de la brakumado, diras subite: "Mi ektimas vin!" Cxar mi tro entuziasmas law sxi. Mi apenaw awdas tion kaj ankaw ne povus sxangxi, ke mi dawre timigos sxin per karesoj. Kun miaj vortoj venis por sxi en la kunigxon neriparebla sensencajxo, kiu ne estigxintus, se mi regintus sxin mute kaj se mi mem ne iomete sercxintus rifugxon cxe sxi. Oni intersxangxas opiniojn, oni diskutas, kaj kiam oni bone elscxerpigxis, tiam oni seksumas kune - sed mute, silente! Tio estas ja nur la dawrigo de legxera simpatio per aliaj rimedoj. Strange: kiel mi antawe pro sxia sxanceligxanta vocxo, tiel sxi poste eble ektimis pro la sxangxo de mia lingvo de tablo al lito, de opinio al konfeso, de anonco al flustrado, de scio al balbuto.
 

Sxia edzo

En restoracio iom granda rondo da junaj geviroj levigxas. Oni pagis, kaj cxiuj alstrebas la elirejon vigle babilante. Sed nun virino restis sida cxe la tablo kaj postmeditas pri tio, kian monstrajxon iu jxus diris. La aliaj staras jam en la ventokluzo de la gastejo, jen sxia edzo revenas. Jxus antaw la elirejo li rimarkis, ke mankas al li la edzino. Sed jen sxi jam levigxas kaj pasas preter li tra ambaw pordoj.
 

Nudeco

Je la sonoro de necerta horo en sia hejmo, post multaj jaroj da lacigxo, da konfuzeco kaj da disigxoprovoj du homoj alrigardas sin kun malfermegaj okuloj. Ia rekonado altiras ilin reciproke, dezirego, kvazaw fine nur la incitado de cxiuj seksaj fortoj, kiel revolucio, povus liberigi ilin de la jugo de la komuna historio kaj tiun fini. Fina dezirego enfluas el cxiuj stratoj, kiujn ili iam lawiris egalpasxe. Dezirego, kiun ili mem spertas kiel puran ribelon. Ili brakumas sin kun brakoj de perforto, en kiu ilia intimeco, ilia memoro, ilia senelire longa akompano - en kiu la tuta materio de la kutimo densigxas kaj kiel estingigxanta stelo falegas en la nigron de la nudeco.
 

Unua tempo

Malgraw kaj meze de la profunda misagordo aperinta inter ili post disputo kaj pro kiu ili pasigis du tagojn de sia vojagxo sub la premo de plej ekstrema vortavareco, la virino, kiu jxus ankoraw senapetite pikis en siajn fileopintojn, subite levas la kapon kaj lawte kaj enamigxinte kunzumas malnovan furorkanton kiu sonas el la lawtparolilo de la gastejo. La viro alrigardas sxin, kvazaw sxi forlasitus de cxiuj bonaj spiritoj, nun ankaw de la mensa logiko.

Cxiu amo estigas en sia dorso utopion. En nebula pratempo, dorlotata de felicxo kaj de kantoj, kusxas ankaw la origino de tiu mizera partnereco. Kaj la komenco konservigxas kiel frostigita, rigidigxinta momento en la koro de la virino. En sxi estas cxiam ankoraw illud tempus4, dum en la tempopaso cxio terure disfalis kaj sxangxigxis. Unua tempo, el fridujo, el frostujo, ne tre nutra vojagxprovizo.
 

La urgxo

En sia unua horo du, kiuj ankoraw ludas per la komenco, tiom malfruigxis, ke ili nun, cxiu returne en sian familion, en sian geedzan kradon5, devas hasti tra la fremda urboparto por kapti ankoraw metroon, kiu portos ilin hejmen kun gxuste ankoraw nerimarkinda malfruo. La urgxo, la vento, la stumbla kurado liberigas skue la malfiksan konfeson, kiu dum la senmovigxo ankoraw ne volis elveni. Kaj dum ili kuras, la virino je du pasxoj antaw la viro, li anhele vocxas gxin post sxi. Kun liaj krioj, kiuj efikas kiel la instigaj karesoj de vetrajdisto cxe la kolo de sia konkursa cxevalo, la amatino ankoraw pli antawenrapidas, kvazaw la felicxo donus al sxi la vipon. En la urgxego sxi apenaw sukcesas returni la kapon por rekrii en la aeron, ke ankaw sxi amas lin. Poste ambaw perdigxas en la homamaso kaj retrovigxos nur sekvatage.
 

Rilatoj

De tempo al tempo - nu, kiam sxi emas, sxi vizitas bonvestitan, fortikan bubon kaj tiu plej ofte disponeblas por sxi. Sxi ne bezonas pagi por tio. Ili estas korpamikoj. Ili scias malmulte unu pri la alia, nenion iel profundan, pri la vivovojo de la alia gxuste tiom, kiom oni parolas dum cigaredopawzoj kaj poste facile forgesas. Tiel oni faras gxin, precize kiel jam priskribite en mil magazinoj kaj ecx rekomandite. Tiel modele du helpas unu la alian, kiuj preferas vivi solaj kaj senlige. Antaw la domo sxi karesas la blankpantalonan viron sur la vango. Tio aspektas mole kaj dankeme, vivosperte kaj ne frivole. Ampleksa gesto same pro la eta boneco kiel pro la multeco da eliroj, en kiu intertempe okazas la amorado flanke de amo. Cxi tie temas pli gxuste pri liberaldemokrata institucio, sen hxaoso kaj angoro, kie la amo estas subordigita al la bono, malsovagxigita kaj dedicxita al la libereco. La angoro apartenas al la atomcentraloj. Neniu estas plu devigita elteni gxin cxe gxia seksa fonto mem. Kaj multaj sxajnas sukcesi provincigi la angoron, transloki gxin.

Jam nur awdi cxiam denove la vorton rilatoj, tio efikas malhelpa al mansxvitado. Sonante kiel komerca banalajxo, gxi provas artifike sobrigi la rilaton kun la profunda dangxero, kiu estas esence la amo por la komuna bono, kaj envoki kalkuleblon en sferon, kiu dawre estas la plej praa, plej nepenetrebla kaj plej forvoranta de la homo. Povas esti, ke tion kun la tempo iomete sxangxos la regado de cxio ebla, la totala permeso, la konsumo, kaj malfiksos kaj malfortigos cxiajn ligojn. Kiel la homo sen historio gxuas la fridajn enscenigojn de pasintajxoj, la subitajn scenojn de Prusujo, de la Stawfoj, de faraonaj tomboj, tiel poste la senaman homon emocios apenaw io alia ol la spurkonservado de la amo. Treege li sxatus foje sperti, kia vere estis tielnomata erota aventuro, aw kiel efikis pasio grandigxinta nur rompe de reguloj, moroj, rezistoj.

Por ni en la urboj, por ni movigxemuloj, akcelitoj kaj miksklasanoj, la elekto de partnero decidigxas en 'libera' ludo de altiraj kaj repusxaj fortoj, tute law emo kaj placxo kaj law la oferto de cxarmoj. Estas, kvazaw la erota  realeco, la ekstera scenejo de la sxangxigxantaj okazoj farigxintus kompleta respegulajxo de la animo mem kun ties konfuzaj, neordigitaj bezonoj kaj la amplekso da gxiaj ambivalencoj. Neniam plu ni renkontos tiun homon, pri kiu ni tuj scias, ke tiu kongruas al ni kiel neniu alia, ke li estas la sola gxusta. Por niaj vivoformoj, kiuj faros nin cxiam pli sendependaj unu de la aliaj, sed cxiam pli dependaj de la tuto, tia bela kor-trompigxo neniel plu utilos kaj ni iom post iom perdos gxin el niaj sentoj. La parolo de la ligigxo, kiu bazigxas sole sur sento kaj ne plu bezonas porti komunan socian sorton, estas kompleksa jes-ne kaj gxia nefendebla kerno estas amo-frido. Sole decida estas, kio momente placxas al la animo - kaj tuj poste jam ne plu placxas al gxi, kiel sciate, cxar gxi estas ja la nesto mem de la maligxo. La renkontigxo okazanta en la kondicxoj de la laweble plej granda ekstera libereco kaj senrespondeco, baldaw farigxos turmentata viktimo de la devigoj, de la volupto- kaj detrukapricoj de la subkonscio6. Sur tiu kampo, kie la socialaj aspektoj (konstruo de komuneco, reproduktado, transdonado de kultura heredajxo ktp.) perdis sian regantan rolon, la kapricoj interrilatas senbride kun la okazoj, la eksteraj cxarmoj, la novo kun la rapida sxangxo de la hejmo, kaj el tiu largxa trafikfluo, kie io dezirata povas cxiam provizore unuigxi kun la donitajxo, nenia ecx plejfirme promesita ligigxo povos separigxi. Tiu fluo trairas nin cxiujn.
 

Vizito de M.

Vizito de M. Kvar jarojn post nia disigxo sxi reportas al mi libron kaj nun ree sidas, en novaj vestajxoj kaj kun pli mallonga hararo, sur la sama fenestrobreto, sur kiu sxi sidis ankaw dum nia lasta vespero. Sengxene sxi tuj parolas 'pri ni'. Ke tiam mi estis elradikigonta cxion pozitivan en sxi. Ke mi esprimis min neniam alie ol malestime pri sxia profesio, sxia panjo, sxia gusto kaj sxia pasinteco. Nenian amlawdon, sed cxian bagatelajxon, pri kiu mi kulpis, sxi sxajnas konservi fresxa en sia memoro, kaj sxi citas min lawvorte. Ne tre amuzas tio! Tiaj rerenkontigxoj konvertu do la iaman doloron al nuna flirtado, al flirtado inter spertuloj. Sed kiom triviala kaj banala estas, nun diri tute trankvile kaj malkasxe, kion oni tiam eligintus nur kun paniko kaj paligxo. Cxu eble la tutan tempon sxi pensis pri mi nur en tiu formo de senviva regulado de kontoj? Se ni ne estus disigxintaj, mi vidus en tio la plej validan motivon por disigxo: ke sxi ne kapablas memori nin dolore kaj largxanime. Mi repusxigxis, kiam sxi adiawe subite kisis min. Neniam plu! Neniam plu vi!
 

Ba!

Distrikta funkciulo inter tridek kaj kvardek jaroj antaw sia pigre kaj mute sidanta edzino varmigas sian inteligenton. Li jxetas kritikan lumon sur certaj profesiaj okazintajxoj, ja li levigxas al distanca observanto de la propra ofico, nun vespere en la kafejo cxe nokta drinkado. Cxar ne eblas atendi de sxi objxeton kaj ankaw ne rigardon travidanta lian ridindecon, li rakontas cxiam pli intense kaj cxiam pli fanfarone pri la misoj en la administrado kaj pri kion li intencas fari kontraw tio. Kaj dum li tiel sole parolas kaj bezonas atenti neniun, li sentas sian inteligenton konstante pliigxi, kaj la kompreno de la  interligiteco ebriigas lin. Jen subite venas ankaw bildo de lia edzino en liajn okulojn; por sia propra kontentigxo li bezonas sxin iom pli sagxa ol sxi estas, kaj li imagas tion. Tiom sendangxere apartena, kiel sxi sidas antaw li, tiu homo estas la plej bona drogo por pensi sin alten. Tamen sxi de tempo al tempo malkasxas per malgxusta vortkompletigo, kiom malbone sxi sekvas lin, kiom fore sxi estas de lia 'ondolongo' - manko en la partnereco, pro kiu la juna oficisto jam interrompis pli ol unu altoflugon kun amara bedawro. Li (kritikante la oficon): "Kiom tio kostas al la impostpagantoj!" Sxi: "Cxu oni do ne havas alian postenon por prizorgi tiun aferon?" Li: "Ba! Imagu nur, kiom tio kostas al la impostpagantoj!" Kaj tion li diras kun pli da emfazo, preskaw indignite, por ke la edzino fine kun-ekscitigxu. Sed sxia naturo ne ebligas tion, sxi eksciteblas de nenio kaj neniu. Jen li subite ekmutas kaj sekva demando, pli detala informpeto de sxia flanko, ne okazas. La viro pagas cxe la kelnero, kaj iom poste ambaw levigxas. Kiam li tenas preta por sxi la malfermitan mantelon kaj ili rigardas unu la alian, videblas en la okuloj de la viro senintenca, ne estingebla glimo de frivola kompato.
 

Plezuro

La vivo de la estigxanta patrino en la rondo de estigxantaj patrinoj, cxiuj solidaraj, informitaj pri la plej gravaj aferoj, la konsilantaro de gravedulinoj renkontigxas marde cxe Helen, nur la domzorgisto restas olda mishumora solulo. Informita, pala, jxus rezigninta la fumadon, iom grasa hararo, jxinso kaj t-cxemizo kaj super tio folkloreca trikajxo, soifa pri cxiam pli da informo ('literaturon' ili nomas tion mallonge kaj amplekse), prefere la permanentan diskuton, por protekti sin kontraw felicxo, malfelicxo kaj aliaj nekompreneblajxoj. La edzo de Helen, juristo, blonda, kun forte maldensigxinta kaphararo, mentona barbo, en la kvara monato de sxia gravedo aligxis al la socialdemokrata partio. Lia emo al skandinavaj munteblaj mebloj trudigxis dum la meblado de ilia tri-kaj-duon-cxambra logxejo. Bona moderna du-gerilato. Ili traktas unu la alian senstrecxe kaj afable, sen troigoj, sen flamo. La 'tielnomatan nerealon' oni traktas kaj tenas sub kontrolo gxuste per tiu cxi formulo. Ilia sinteno al profesio kaj devoj estas, kiom eble plej, orientita al plezuro. Multo plezurigas. Dum amorado ili faris infanon.
 

Malfrua timemo

Ili renkontigxas por vespermangxo en cxina restoracio. Sxi estis tutan semajnon en Tesino, sole. Estus multo por rakonti. Sed tio ne facilas al sxi. Angoro en multaj fakoj. Angoro enuigi aw seniluziigi. Angoro antaw lia malintereso, angoro malbone esprimi sin. Angoro malaperi sub terglito de lia simpatio.

Sxi kunportis donaceton kaj sxovas gxin sub lian busxtukon.

Sxi estas dungito en awd-vid-ila vendejo, li loka raportisto cxe radistacio. La historio ludas - ne, gxi haltas, staras - post la felicxo, nelonge post gxi. Tiu felicxo, per kiu li surprize prenis sxin, kiu altigis sxin por mallonga tempo en nekonatajn altojn de la memkonscio (aw de memtrompigxo), por poste, kiam gxi estis forsxvebinta de sxi, restigi sxin senkonsila, duoble malcerta, timema kaj sole nur sindoneme fidela.

'Kial mi?' - tion sxi komence ja demandis al si. Sed kiom rapide forflugis tiu nova skeptiko, kiom malforta kaj dolcxe kaduka farigxis tiu demando baldaw kaj kiom efemera gxi estis, kompare kun tiu alia nun: 'Kial mi ne plu?' Demando, kiu restis obstine senresponda kaj sen espero, ke gxi iam estu ree disblovita de nova kreitajxa senpripensemo.

Sxi faras provon rakonti pri la vojagxo. Sed el tio eligxas nur hundeto, la hundeto kun la skarlatrugxa pelerino cxirkawventre, kiu sur arkada korto returnis sin al sxi.

La viro klinas la kapon, kun la brakoj krucitaj surbruste, la mentono kaj vango inter dikfingro kaj rektigita montrofingro.

Sxi ne povas rakonti. Sxi simple ne povas ion vive prezenti. La virino sidas kun apogitaj kubutoj cxe la tablo. Ambaw manoj estas plate intersxovitaj. Jen sxi fleksas la dekstran, jen la maldekstran manartikon. Kaj de tempo al tempo sxi kusxigas la antawsxovitan mentonon sur la interplektitan fingromaton. Sxi vidas lian kontrawsidadon7, kaj lian minacan awskultadon. Sxi vidas, kiel li prenas la manon el la vizagxo kaj firme interplektas ambaw manojn cxirkaw la brusto. Tio aspektas komforte sinrega. Sed ankaw defendkapabla kaj sxirmita. Oni cxirkawbrakas sin mem kiel armajxo. Kaj pluketas per kasxitaj fingroj sub la akseloj cxe la pulovero. Oni tronas, sed nur kiel memreganto.

Sxi kun sia kapo plena de muziko - la sennombrajn ludversiojn de cxiuj Betovenaj, Listaj, Skrjabinaj sonatoj sxi kompetente distingas - tiun muzikon kun gxiaj vagantaj promesoj, subitaj ekscitigxoj, profundaj konsoloj; tiun arton, kiu tiom emigas al la alia - li ne awdas muzikon. Li indiferentas pri gxi. Li povas vivi sen muziko. Li kunawdas gxin, jes, sed li ne awskultas. De kie li nur prenas la materialon por sia pasio, kiun li ja posedas, tio estas pruvite, se muziko lin tamen ne vere tusxas? Li ne legas multe. Li sxatas promeni. Cxu okulhomo? Ne nepre. Pli gxuste introvertita. Li estas ankaw delikatsenta, sed simple ne muzikema.

En tiu damnita proksimeco niaj okuloj jxetas vualon sur la alian! Cxiufoje, kiam sxi ne cxeestas kaj sxia foresto cxirkawas lin kiel ideala proksimeco, tiam li bedawras siajn severajn notojn, kiujn li donis al sxia cxeesto. Tiam li sentas, ke nur bono venas de sxi kaj ke sxi estas profunde bona. Mankosenton kawzas nur sxia korpa vidalvido.

Oni mem, senescepte oni mem etendas la vualon de placxo, de sekreto, de afabla fremdeco super la amatan aw ecx nur urgxe bezonatan homon. Nenia mio eltenus la nudan proksimecon de iu alia. Kaj cxiu konas la subitan sxiron en la vualo; suficxas obstina opiniado, ia okulfrapa neglektajxo, kaj la pinto de cxirkawnubata masivo da neakordigeblo estas abrupte heligata - kion mi tie amas?

Sxi ne havas plu memfidon por io ajn. Mute sxi rigardas lin, la vangon oblikve kusxita sur la mandorsojn, kun senkuragxa rideto. 'Mi ne povas foriri', diras sxia rigardo, 'tion devas fari vi.'

Li evitas cxian decidon. Cxu vere? Envere li jam delonge decidigxis: li sxatus lasi cxion kia gxi estas. Kvankam tio apenaw eblos. La sentoj, la atendoj cxie kunfrapigxas kun tiu oblikva abatiso.

Li ne plu parolas al sxi. Pezeco de vi kaj spaco. Sidi, gapi flanken, farigxi konstante pli timema. De la mutado ensxlosita en sxvitkeston. Implikita, fikslacxita. Nenia busxo, nenia vorto, nenia mano. 'Mi perdis vin. Vi ne plu respondas.'
 

Kaj cxia flustrado, dirado, vokado, kiu iam estis inter ili, formugxas al marondo super la virino, kiu peze, plenigita de nedireblaj sxtonoj, sinkas sur la grundon. Supre, en fora supro, kie balancigxas la lummakuloj, estas lingvo, dorlotata de aero kaj suno; kiel alta velo gxi kusxas cxe la spiro de komprenataj homoj.

Ne ekzistas deviga kialo lasi tion. Por tio necesas kunpusxigxoj, etoso de ekvojagxo. La nuna kelkfoja laco estas - kiom ajn paradokse tio sonu - ankaw metodo de respekto. Kial ne licu, ke post la festo oni renkontigxu iomete gxenate. Ke oni iomete distancigxu post tiu okazo plej violenta, de blinda fortego. Law li, tio povus trankvile dawri tiel. Jam nur la penso pri adiawo produktas en li pluson da varmo kaj atento, kiu momente en ilia rilato ne estas aplikebla.
Li diras sen plej eta dubeto: 'Mi felicxas ke vi ekzistas.' Aw: 'Mi dankas vin ke vi estas cxe mi.'

Kiam sxi estas alparolata kun atento, tiam sxi por momento komencas paroli kvazaw vekite. Sed tuj poste sxia vocxo sinkas, sxi haltas; sxi lawspuras ian tusxitecon, same kiel antawe juna knabino mallevis la okulojn. Sed estas ankaw, kvazaw sxin kaptus legxera funebro, une mélancolie dévote , kiam sxi estas alparolata.

En Askono dum la varietajxa vespero, la konferenciisto, kiu venigis sxin sur la scenejon, kvankam sxi ne estis sin anoncinta, kaj kiu diris al sxi: 'Bonvolu malvesti viajn lacxojn.' -

Neimageblas nun, kiel el tiu cxi demoraliza vidalvidulo, el tiu demoraliza fizika rimarkado iam elkondukos vojo en la liberan mallumon de brakumo, per kiu nepre finos ankaw tiu cxi vespero. Neimageblas nun por li: sxi kun largxa pupilo, pawta lipo, sxi kun la krudaj, bruskaj levigxoj, kiuj similas al la korpobatoj de kaptita fisxo. Sxi - la solulino tie antaw li, lia solulino, kiun li nun neniam povus brakumi. Sxi, fleksita super la telero dummangxe, la longan, jxus lavitan hararon, kiu minacas fali sur la mangxajxon, kuntenanta per la dekstra mano, jxetante gxin malantawen kaj supren, kun la iom vulgare disformitaj busxanguloj, kiam sxi diskrakas la fritajxon per la dentoj, sxiaj maldikaj, por ne diri araneaj fingroj, cxe kiuj la plej antawa membro okulfrape forte defleksigxas, kiam sxi premas la bastonetojn en la rizon...

Ni reduktis nin gxis la nodo de la felicxo. Tiun li unue malnodu al mi! Poste en la noktoj tamen estas miraklo, spite al cxia reteno8 kaj stagnado antawe. Mi sentas vin, mi flaras vin, mi gustumas vin...

Okulfrapas cetere sxiaj inhibicioj antaw kelneroj kaj taksiistoj. Gxenerale malfacilas al sxi diri dankon. Sed precipe cxe servoj, por kiuj necesas pagi. Estus pli facile al li alparoli sxin, se fine la oblikve-scia rideto malaperus de sxia vizagxo, per kiu sxi tiel mizere maskas sian malcertecon. Cxu tie en la angora okulo ne konstante glimas ia flanklumo de moko? Tiu malbone sidus al sxi! Kaj cxu sxi ne volas montri la dentojn, kiam sxi metas la panerojn inter la trancxodentojn?

Ekzistos cxiam io, kion oni nur malfacile superos. Same kiel al sxi finfine restos nekomprenebla, ke al homo, kiun sxi proksimas, certa melodio, kiun sxi amas pli ol cxion, ne diras la samon kiel al sxi. Sxi devos akcepti, ke li muzikon, kiu sxin altigas kaj malstrecxas, kiun sxi bezonas por entute kapabli senti, tusxi alian homon, ke li muzikon envere ne rimarkas, ke gxi lasas lin indiferenta.

Pli forte ol cxiuj senhezite prenantaj manoj, kiuj iam ajn atingis lian hawton, restos en lia memoro sxiaj inhibicia, suferanta mano. Kiu ne povis preni, ne kapti, ecx ne karesi, sed cxiam kuragxis nur tiun periferian, visxantan frotadon. Karesadon, kiu povis provoki anserhawton9. Se oni malsanas je tia handikapo, cxu oni entute rajtas peti alian homon al si? Kiom li frostis sub tio kaj tamen toleris, rezigne akceptis tion fine, cxar alie nur bono venis de sxi, precipe sxia serioza, mallerta korpoforto, kiu ankoraw dawre fascinas lin!... Nur tiu seka visxado, kiu por momentoj rigidigas lian hawton al pergamento, al morta teksajxo, al kapkusentegajxo -

Versxajne li ne plu vidas min. Tiu homo, kiu komencas apud mia mano, perdas min el la okuloj. Duonnokte, krepuske, dum nia longa vojo.
Kio restas, kiam ni deprenas cxian mutadon kaj cxian seniluziigxon? Dawre miraklo. Dawre io mire bela.
 
 

Amo de Unua Nokto

Kiom ajn fremda estu la alia cxe klara lumo - tiom senbara estas tamen la nokta fido, tuj kiam li nur havas sian lokon en la mallumo apud vi.
En la mallargxa cxambreto sur la largxa lito ni kusxis post multaj brakumadoj en maltrankvila dormo - la hazardulino kaj mi, ambaw kondamnitaj sole kaj ekskluzive nur povi gxui la 'Amon de la Unua Nokto', najlitaj al tiu kruco kaj ne plu kapablaj je alia deziro. Sternite sur la ventro, kun la vizagxoj spirantaj kaj deturnitaj unu de la alia, ni tenis la brakojn volvitaj cxirkaw niaj nudaj dorsoj. Cxiam denove eligxante el surfaca, grimaca dormo, mi perceptis la ripozantan forton de la granda, svelta korpo apud mi, korpo, kiu post niaj profundaj kaj bruskaj10 tusxoj nun ree apartenis tute al si mem. La vivo de tiu nekonata homo sxajnis kusxi antaw mi rondigite en sia perfekta formo. La beleco de tiu mola kaj strecxita, de tiu ampleksa, sed nenie abunda korposurfaco estis por mi suficxe da animo kaj kroniko; ankaw la tempo, la vana dawro de komunaj jaroj ne povintus malkasxi al mi pli da personeco ol cxi tie videblis. La fortika nuklinio, kiun renkontis la galboj de la largxaj sxultroj, kiu pluis en la longa spinsulketo, altigxis al la postajxo, dividigxis kaj defalis sur du longajn X-gambojn gxis la internen turnitaj piedoj kun malpuraj, kornitaj kalkanoj - cxion cxi mi vidis, dum gxi travideble cxirkawis min, kaj tenis gxin en mia brako kiel la faktan parton de ideala aperajxo. Tiu persono ekzistis eble dumaniere. Unue tiu juna, fidema virino, okulfrape bela kaj altkreska, kiu ne gxenis sin endormigxi kie ajn placxis al sxi, kiu maldorme elbusxigis la saman strangan, sobrigan lingvon kiel mi. Sed aliflanke ekzistis tiu nekredebla dorso, sur kiu kusxis nun mia brako, kaj mi estis konvinkita, ke nenia viro iam povos posedi tiun formon, cxar kreitajxa respekto de la sensoj certe malhelpos lin. Miaopinie ecx sxia propra virina memkonscio delonge ne suficxis por kompreni kaj posedi ecx nur iomete la potencon kaj spiriton de tiu cxi korpo; ne, ankaw sxi ne estis estrino de tiu formo.
 

pagxo estigita la 22-an de januaro 2001
Lasta sxangxo: 01/11/2001, 12:48:06

kopirajto pri la traduko (c) 2001

 

 

 

 

 


1. Tiu cxi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaw eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartajxojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu gxin kun la originalo por anstatawigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaw simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aw atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. cxi-tien: vlutermano@free.fr

 

Unuopuloj kaj fremduloj
 
 

reen al Strawso

hejmpagxen

 

:p>

reen al Strawso

hejmpagxen