Boto Strau: Pri amo

Historioj kaj maloj1


Prologo:
Marteno: Ĉu vi ne brakumis min? Ĉu vi ne volis min?
Kristina: Sed mi ja tute ne konas vin!
Marteno: Iru! Revenu!
 

La amo atendas

Kiu vi estas?

Ŝi volis nur preterpasi. Nur hazarde, ĉar li ne sufiĉe rapide forrigardis, iliaj rigardoj renkontiĝis kaj disŝiris la vualon de fajna indiferento, de deca nerimarkemo, kiu ĉirkaŭas du fremdulojn. 'Kio estas? Kiel vi rigardas min?' Nur ioma hezito, kaj la vizaĝo perdas sian aferecan okupitecon, siajn urĝatajn, nealireblajn intencojn. Ĝi malfermiĝas, ĝi nudigas sian antecon, sian sendefendan seriozon kaj la malluman demandon, kies respondon povas doni nur longa historio, la demando-timegon: 'Kiu vi estas?'
 

Kiel estis enamiĝi?

Kiel estis enamiĝi? La abrupta konatiĝo kun nekonatino, la sent-ema socia inflamo, la temperaturfalo de fremda al intima, kiu ĉiam iom paligas nin. La abrupta proksimo al ŝia fremda loĝejo, al ŝia fremda gusto, ŝiaj fremdaj vestaĵoj, ŝiaj fremdaj amikoj, ŝia fremda memfido. Kuŝi kun ŝi la unuan fojon embarasis malpli ol demandi ŝin pri ŝia familia nomo. Kaj kiom da frenezaĵoj, kiom da korespondado, kiom da karesnomoj kaj kiom da leĝo estis iam mobilizitaj por doni biografian gravecon al tiu ĉi bonveniga gesto! Pasio, korespondado eventuala, frenezaĵoj apartenas nuntempe sole al la fino, la krizo, la disiĝo, la foriro.
 

La erota rigardo

La erota rigardo celas malkovri la interesan fremdan personon en mil fajnaj malakordoj. Oni enamiĝas ne en tutan homon. Nur la libera disfalo de ties aparteco montras, ke la intereso trafis, ke li ameblas. La plej grava de lia persono forvaporiĝas, tio ne estas la stato de lia vizaĝo, ne ia idolo, ne iu bela korpoparto; tio ne ĝueblas, nur kapteblas. Tio estas eble ne pli ol eta parolturno, ĉe kiu oni tuj rimarkas, ke ĝi estas transprenita de iu alia; aŭ sendefenda miro, kvazaŭ oni mem ĵus dirintus ion nekoncepteblan, sed la fremda persono miras ĝuste pri propra sento; aŭ iu erara manmovo, ĉe kiu jam precize videblas la impulso de tuŝo. Io intime konata antaŭtempe subite aperas en la nekonata rigardo. Oni vidas: jen la mano, kiu en tiuj ĉi jaroj tuŝos vian ŝultron.
 

Konsterniĝo

Konsterniĝo pro nia ambaŭa malegaleco en tio, kion oni nomas la 'kuniĝo' kaj devus nomi: la konsterniĝo. Unu fojon, almenaŭ unu fojon. Mi memoras ĉe tio nenian serenecon. Volupto kiel dramo de volupto ne finiĝas per kontentiĝo, plenumo kaj sterniĝo anstataŭ sopiro. Pli ĝuste ĝi estas la sento esti atinginta antaŭe ne penseblan seriozecon. Ĉiu por si, nenia ceremonio plu. Larmoj, ne pro ia ĉagreno, sed por plue flui. Pro tio ankaŭ la deziro iomete vundiĝi kaj sangi, nur por senti la trankviligan fluon. Nenia kompreno por la trivialo. Sed rapide emociebla de praaj, primaraj simboloj: blindeco, maro, domo, skribo, ĉevalo. Kaj samtempe agresema tediĝo je sekundaraj, 'pli socialaj' simboloj: spegulo, mono, ŝuo, floro, pasto, horloĝo - kaj tia fatraso vokanta nin ĉiutage en sian malaltan ordon.
 

Volupto

Volupto kiel biografia produktado, kiel momento de esprimiĝanta vivo eble neniam duan fojon atingeblas de la samaj du homoj. Post ekscii subite, unu per la alia, tiom da nekonato pri si mem, ili hezitos demandante sin, ĉu ili ankoraŭ kongruas.

Sendube la volupto laŭplaĉe reprodukteblas. Sed male, la graveco2, kiun ĝi kreas kaj postlasas, ne. Povas tre bone okazi nur unu solan fojon pinta graveco3 de la volupto kaj ĉiujn ceterajn fojojn iom malpli. Jen la politiko de amo zorgas pri kompenso. Ĝi konservas instigan memoron pri la unufoja, subfosa elspeziĝo kaj samtempe protektas kontraŭ tio, ke la multaj pli malfortaj, pli moderaj reproduktaĵoj sentiĝu kiel forvelko aŭ manko.
 

Okullumo

La amo atendas okullumon. Se brilas okullumo, vi feliĉas. Kiom ajn ni kunfrapu la malsekajn ventrojn, umu kaj baraktu kvazaŭ ondatro, ni tamen proksimiĝas al la afero neniam pli ol per la okuloj, kiuj ne estas kunigeblaj ... . "Rigardu en la sunon, knabo", diris ofte la oficiro en sia lasta tempo, "rigardu kun malferma okulo en la sunon, tio fortigas la okulon. Ĉion entute faras nur la suno. Ke ni entute povas vidi kaj ke la tero estas kolora, tion faras nur la suno." Post la tagmanĝo oni ŝovis lian fotelon al la malfermita fenestro, kaj li lasis sin ami de la suno, ne povis satiĝi. Li, kiu ĉion malamis kio moviĝas, videble atingis la volupton en la suno.
 
 
 

Paroj, korpamikoj

Disiĝa kuniĝo

Sciema knabino eniris, akompanate de viro kiu transdonis al mi informon, sed al kiu ŝi ne intime apartenis kaj kiu poste baldaŭ malaperis sen ŝi.

Ŝi restis sen peto aŭ preteksto sidanta en mia seĝo kaj ridis, kiam mi alrigardis ŝin mute, per rido mallaŭta, vualita rido, kiu apenaŭ kaŝis ŝian pluan intencon. Mi ankoraŭ neniam renkontis ŝin, mi eĉ ne estis kompreninta ŝian nomon. Nun ŝi sidis firme en mia librostalo kaj ŝia reala persono implikiĝis en teksaĵon el sennombraj modeloj, sekretaj atendoj, rezervitaj feliĉoj. La predaĵo aperanta per si mem, surprizas la senagan ĉasiston, envere eĉ primokas lin. Oni unue prisalivas tian kaptaĵon, tian fremdaĵon per multe da parolo. La buŝo transbordiĝas, kie la okuloj ankoraŭ ne volas tute fidi. Sed ankaŭ la bela knabino ne metas sin artifike en sekreton, male, ŝi deŝarĝiĝas de multe da senĝena babilado pri arto kaj aktualaĵoj. Amasiĝas la opini-aferoj en tia unua horo. Samtempe oni serĉas atente pri la hoko en la ezoko, kiu ie ja devas kaŝiĝi en senkosta oferto. Ian mankon ŝi devas ja havi, alie ŝi ne estus tiel senceremonie ĉi tie. Ĉiukaze okulfrapas, kiel senekvilibre sonas ŝia voĉo, kiel kelkfoje la sekura sonalteco subite elglitas al ŝi, aperas nekutime fortaj ŝanceliĝoj inter laŭte kaj mallaŭte. Simile al surduloj, kiuj nur malfacile kontrolas sian propran voĉon, ŝi neatendite parolas multe tro forte kaj tro laŭte, kompare kun la modesta enhavo de ŝiaj informoj kaj la proksimeco de la aŭskultanto. Mi ekscias ke ŝi estas ĝemelo. Sed ŝajnas al mi: eble tiu de sia patrino. Ĉar nun ŝiaj diroj subite fariĝas firmaj kaj aplombaj, ŝiaj manoj ne plu afektas, ili forviŝas de la tablo, ili gestumas kiel tiuj de dommastrino plendaĉanta en la ŝtuparejo. Ŝia tuta ŝirmo, ŝia psiĥa armaĵo, tiel montriĝas nun, estas ŝia patrino, kaj kiam oni levas la vizieron, oni trovas malsupre, en umbilik-alteco, la etulinon, kiel ŝi alten rigardas kun perturbita rigardo. Tiel eble multaj malfortas, kiuj paŝadas libere, devige libere, oni emus diri, ĉar neniu eskapas hodiaŭ la eksteran liberecon de la vivoformoj. Kun dek kvin la unuan fiksan rilaton, daŭris tamen kvin jarojn, kun ĉiuj reguloj de edzeco; kun dudek unu ree tute kaj komplete sola: ŝi surmetas la kufon de hejmo kaj kuirejo, kiam fariĝas malcerte ĉirkaŭ ŝi, kaj sub ĝi ŝi blekas kun panja voĉo. La tuŝiĝoj kun ŝi evoluas al groteska unuiĝo de disiĝo. Mi rimarkas tion ankoraŭ svage, sed mi ne povas tiel rapide eskapi el mia nun jam vekita kaj vigle imagita enamiĝo. Tamen jam ŝia malferma, malplena, nure cedanta buŝo devintus sciigi al mi, ke ĉi tie kun la vortlavango elĉerpiĝis ĉia forto de repliko. Dume mi daŭrigis la vortojn kaj priparolis ŝian korpon per karesoj, ja simple devis adori sole por povi enteni kaj elteni ŝin, la nekonatinon. Sed ŝi, meze de la brakumado, diras subite: "Mi ektimas vin!" Ĉar mi tro entuziasmas laŭ ŝi. Mi apenaŭ aŭdas tion kaj ankaŭ ne povus ŝanĝi, ke mi daŭre timigos ŝin per karesoj. Kun miaj vortoj venis por ŝi en la kuniĝon neriparebla sensencaĵo, kiu ne estiĝintus, se mi regintus ŝin mute kaj se mi mem ne iomete serĉintus rifuĝon ĉe ŝi. Oni interŝanĝas opiniojn, oni diskutas, kaj kiam oni bone elsĉerpiĝis, tiam oni seksumas kune - sed mute, silente! Tio estas ja nur la daŭrigo de leĝera simpatio per aliaj rimedoj. Strange: kiel mi antaŭe pro ŝia ŝanceliĝanta voĉo, tiel ŝi poste eble ektimis pro la ŝanĝo de mia lingvo de tablo al lito, de opinio al konfeso, de anonco al flustrado, de scio al balbuto.
 

Ŝia edzo

En restoracio iom granda rondo da junaj geviroj leviĝas. Oni pagis, kaj ĉiuj alstrebas la elirejon vigle babilante. Sed nun virino restis sida ĉe la tablo kaj postmeditas pri tio, kian monstraĵon iu ĵus diris. La aliaj staras jam en la ventokluzo de la gastejo, jen ŝia edzo revenas. Ĵus antaŭ la elirejo li rimarkis, ke mankas al li la edzino. Sed jen ŝi jam leviĝas kaj pasas preter li tra ambaŭ pordoj.
 

Nudeco

Je la sonoro de necerta horo en sia hejmo, post multaj jaroj da laciĝo, da konfuzeco kaj da disiĝoprovoj du homoj alrigardas sin kun malfermegaj okuloj. Ia rekonado altiras ilin reciproke, dezirego, kvazaŭ fine nur la incitado de ĉiuj seksaj fortoj, kiel revolucio, povus liberigi ilin de la jugo de la komuna historio kaj tiun fini. Fina dezirego enfluas el ĉiuj stratoj, kiujn ili iam laŭiris egalpaŝe. Dezirego, kiun ili mem spertas kiel puran ribelon. Ili brakumas sin kun brakoj de perforto, en kiu ilia intimeco, ilia memoro, ilia senelire longa akompano - en kiu la tuta materio de la kutimo densiĝas kaj kiel estingiĝanta stelo falegas en la nigron de la nudeco.
 

Unua tempo

Malgraŭ kaj meze de la profunda misagordo aperinta inter ili post disputo kaj pro kiu ili pasigis du tagojn de sia vojaĝo sub la premo de plej ekstrema vortavareco, la virino, kiu ĵus ankoraŭ senapetite pikis en siajn fileopintojn, subite levas la kapon kaj laŭte kaj enamiĝinte kunzumas malnovan furorkanton kiu sonas el la laŭtparolilo de la gastejo. La viro alrigardas ŝin, kvazaŭ ŝi forlasitus de ĉiuj bonaj spiritoj, nun ankaŭ de la mensa logiko.

Ĉiu amo estigas en sia dorso utopion. En nebula pratempo, dorlotata de feliĉo kaj de kantoj, kuŝas ankaŭ la origino de tiu mizera partnereco. Kaj la komenco konserviĝas kiel frostigita, rigidiĝinta momento en la koro de la virino. En ŝi estas ĉiam ankoraŭ illud tempus4, dum en la tempopaso ĉio terure disfalis kaj ŝanĝiĝis. Unua tempo, el fridujo, el frostujo, ne tre nutra vojaĝprovizo.
 

La urĝo

En sia unua horo du, kiuj ankoraŭ ludas per la komenco, tiom malfruiĝis, ke ili nun, ĉiu returne en sian familion, en sian geedzan kradon5, devas hasti tra la fremda urboparto por kapti ankoraŭ metroon, kiu portos ilin hejmen kun ĝuste ankoraŭ nerimarkinda malfruo. La urĝo, la vento, la stumbla kurado liberigas skue la malfiksan konfeson, kiu dum la senmoviĝo ankoraŭ ne volis elveni. Kaj dum ili kuras, la virino je du paŝoj antaŭ la viro, li anhele voĉas ĝin post ŝi. Kun liaj krioj, kiuj efikas kiel la instigaj karesoj de vetrajdisto ĉe la kolo de sia konkursa ĉevalo, la amatino ankoraŭ pli antaŭenrapidas, kvazaŭ la feliĉo donus al ŝi la vipon. En la urĝego ŝi apenaŭ sukcesas returni la kapon por rekrii en la aeron, ke ankaŭ ŝi amas lin. Poste ambaŭ perdiĝas en la homamaso kaj retroviĝos nur sekvatage.
 

Rilatoj

De tempo al tempo - nu, kiam ŝi emas, ŝi vizitas bonvestitan, fortikan bubon kaj tiu plej ofte disponeblas por ŝi. Ŝi ne bezonas pagi por tio. Ili estas korpamikoj. Ili scias malmulte unu pri la alia, nenion iel profundan, pri la vivovojo de la alia ĝuste tiom, kiom oni parolas dum cigaredopaŭzoj kaj poste facile forgesas. Tiel oni faras ĝin, precize kiel jam priskribite en mil magazinoj kaj eĉ rekomandite. Tiel modele du helpas unu la alian, kiuj preferas vivi solaj kaj senlige. Antaŭ la domo ŝi karesas la blankpantalonan viron sur la vango. Tio aspektas mole kaj dankeme, vivosperte kaj ne frivole. Ampleksa gesto same pro la eta boneco kiel pro la multeco da eliroj, en kiu intertempe okazas la amorado flanke de amo. Ĉi tie temas pli ĝuste pri liberaldemokrata institucio, sen ĥaoso kaj angoro, kie la amo estas subordigita al la bono, malsovaĝigita kaj dediĉita al la libereco. La angoro apartenas al la atomcentraloj. Neniu estas plu devigita elteni ĝin ĉe ĝia seksa fonto mem. Kaj multaj ŝajnas sukcesi provincigi la angoron, transloki ĝin.

Jam nur aŭdi ĉiam denove la vorton rilatoj, tio efikas malhelpa al manŝvitado. Sonante kiel komerca banalaĵo, ĝi provas artifike sobrigi la rilaton kun la profunda danĝero, kiu estas esence la amo por la komuna bono, kaj envoki kalkuleblon en sferon, kiu daŭre estas la plej praa, plej nepenetrebla kaj plej forvoranta de la homo. Povas esti, ke tion kun la tempo iomete ŝanĝos la regado de ĉio ebla, la totala permeso, la konsumo, kaj malfiksos kaj malfortigos ĉiajn ligojn. Kiel la homo sen historio ĝuas la fridajn enscenigojn de pasintaĵoj, la subitajn scenojn de Prusujo, de la Staŭfoj, de faraonaj tomboj, tiel poste la senaman homon emocios apenaŭ io alia ol la spurkonservado de la amo. Treege li ŝatus foje sperti, kia vere estis tielnomata erota aventuro, aŭ kiel efikis pasio grandiĝinta nur rompe de reguloj, moroj, rezistoj.

Por ni en la urboj, por ni moviĝemuloj, akcelitoj kaj miksklasanoj, la elekto de partnero decidiĝas en 'libera' ludo de altiraj kaj repuŝaj fortoj, tute laŭ emo kaj plaĉo kaj laŭ la oferto de ĉarmoj. Estas, kvazaŭ la erota  realeco, la ekstera scenejo de la ŝanĝiĝantaj okazoj fariĝintus kompleta respegulaĵo de la animo mem kun ties konfuzaj, neordigitaj bezonoj kaj la amplekso da ĝiaj ambivalencoj. Neniam plu ni renkontos tiun homon, pri kiu ni tuj scias, ke tiu kongruas al ni kiel neniu alia, ke li estas la sola ĝusta. Por niaj vivoformoj, kiuj faros nin ĉiam pli sendependaj unu de la aliaj, sed ĉiam pli dependaj de la tuto, tia bela kor-trompiĝo neniel plu utilos kaj ni iom post iom perdos ĝin el niaj sentoj. La parolo de la ligiĝo, kiu baziĝas sole sur sento kaj ne plu bezonas porti komunan socian sorton, estas kompleksa jes-ne kaj ĝia nefendebla kerno estas amo-frido. Sole decida estas, kio momente plaĉas al la animo - kaj tuj poste jam ne plu plaĉas al ĝi, kiel sciate, ĉar ĝi estas ja la nesto mem de la maliĝo. La renkontiĝo okazanta en la kondiĉoj de la laŭeble plej granda ekstera libereco kaj senrespondeco, baldaŭ fariĝos turmentata viktimo de la devigoj, de la volupto- kaj detrukapricoj de la subkonscio6. Sur tiu kampo, kie la socialaj aspektoj (konstruo de komuneco, reproduktado, transdonado de kultura heredaĵo ktp.) perdis sian regantan rolon, la kapricoj interrilatas senbride kun la okazoj, la eksteraj ĉarmoj, la novo kun la rapida ŝanĝo de la hejmo, kaj el tiu larĝa trafikfluo, kie io dezirata povas ĉiam provizore unuiĝi kun la donitaĵo, nenia eĉ plejfirme promesita ligiĝo povos separiĝi. Tiu fluo trairas nin ĉiujn.
 

Vizito de M.

Vizito de M. Kvar jarojn post nia disiĝo ŝi reportas al mi libron kaj nun ree sidas, en novaj vestaĵoj kaj kun pli mallonga hararo, sur la sama fenestrobreto, sur kiu ŝi sidis ankaŭ dum nia lasta vespero. Senĝene ŝi tuj parolas 'pri ni'. Ke tiam mi estis elradikigonta ĉion pozitivan en ŝi. Ke mi esprimis min neniam alie ol malestime pri ŝia profesio, ŝia panjo, ŝia gusto kaj ŝia pasinteco. Nenian amlaŭdon, sed ĉian bagatelaĵon, pri kiu mi kulpis, ŝi ŝajnas konservi freŝa en sia memoro, kaj ŝi citas min laŭvorte. Ne tre amuzas tio! Tiaj rerenkontiĝoj konvertu do la iaman doloron al nuna flirtado, al flirtado inter spertuloj. Sed kiom triviala kaj banala estas, nun diri tute trankvile kaj malkaŝe, kion oni tiam eligintus nur kun paniko kaj paliĝo. Ĉu eble la tutan tempon ŝi pensis pri mi nur en tiu formo de senviva regulado de kontoj? Se ni ne estus disiĝintaj, mi vidus en tio la plej validan motivon por disiĝo: ke ŝi ne kapablas memori nin dolore kaj larĝanime. Mi repuŝiĝis, kiam ŝi adiaŭe subite kisis min. Neniam plu! Neniam plu vi!
 

Ba!

Distrikta funkciulo inter tridek kaj kvardek jaroj antaŭ sia pigre kaj mute sidanta edzino varmigas sian inteligenton. Li ĵetas kritikan lumon sur certaj profesiaj okazintaĵoj, ja li leviĝas al distanca observanto de la propra ofico, nun vespere en la kafejo ĉe nokta drinkado. Ĉar ne eblas atendi de ŝi obĵeton kaj ankaŭ ne rigardon travidanta lian ridindecon, li rakontas ĉiam pli intense kaj ĉiam pli fanfarone pri la misoj en la administrado kaj pri kion li intencas fari kontraŭ tio. Kaj dum li tiel sole parolas kaj bezonas atenti neniun, li sentas sian inteligenton konstante pliiĝi, kaj la kompreno de la  interligiteco ebriigas lin. Jen subite venas ankaŭ bildo de lia edzino en liajn okulojn; por sia propra kontentiĝo li bezonas ŝin iom pli saĝa ol ŝi estas, kaj li imagas tion. Tiom sendanĝere apartena, kiel ŝi sidas antaŭ li, tiu homo estas la plej bona drogo por pensi sin alten. Tamen ŝi de tempo al tempo malkaŝas per malĝusta vortkompletigo, kiom malbone ŝi sekvas lin, kiom fore ŝi estas de lia 'ondolongo' - manko en la partnereco, pro kiu la juna oficisto jam interrompis pli ol unu altoflugon kun amara bedaŭro. Li (kritikante la oficon): "Kiom tio kostas al la impostpagantoj!" Ŝi: "Ĉu oni do ne havas alian postenon por prizorgi tiun aferon?" Li: "Ba! Imagu nur, kiom tio kostas al la impostpagantoj!" Kaj tion li diras kun pli da emfazo, preskaŭ indignite, por ke la edzino fine kun-ekscitiĝu. Sed ŝia naturo ne ebligas tion, ŝi eksciteblas de nenio kaj neniu. Jen li subite ekmutas kaj sekva demando, pli detala informpeto de ŝia flanko, ne okazas. La viro pagas ĉe la kelnero, kaj iom poste ambaŭ leviĝas. Kiam li tenas preta por ŝi la malfermitan mantelon kaj ili rigardas unu la alian, videblas en la okuloj de la viro senintenca, ne estingebla glimo de frivola kompato.
 

Plezuro

La vivo de la estiĝanta patrino en la rondo de estiĝantaj patrinoj, ĉiuj solidaraj, informitaj pri la plej gravaj aferoj, la konsilantaro de gravedulinoj renkontiĝas marde ĉe Helen, nur la domzorgisto restas olda mishumora solulo. Informita, pala, ĵus rezigninta la fumadon, iom grasa hararo, ĵinso kaj t-ĉemizo kaj super tio folkloreca trikaĵo, soifa pri ĉiam pli da informo ('literaturon' ili nomas tion mallonge kaj amplekse), prefere la permanentan diskuton, por protekti sin kontraŭ feliĉo, malfeliĉo kaj aliaj nekompreneblaĵoj. La edzo de Helen, juristo, blonda, kun forte maldensiĝinta kaphararo, mentona barbo, en la kvara monato de ŝia gravedo aliĝis al la socialdemokrata partio. Lia emo al skandinavaj munteblaj mebloj trudiĝis dum la meblado de ilia tri-kaj-duon-ĉambra loĝejo. Bona moderna du-gerilato. Ili traktas unu la alian senstreĉe kaj afable, sen troigoj, sen flamo. La 'tielnomatan nerealon' oni traktas kaj tenas sub kontrolo ĝuste per tiu ĉi formulo. Ilia sinteno al profesio kaj devoj estas, kiom eble plej, orientita al plezuro. Multo plezurigas. Dum amorado ili faris infanon.
 

Malfrua timemo

Ili renkontiĝas por vespermanĝo en ĉina restoracio. Ŝi estis tutan semajnon en Tesino, sole. Estus multo por rakonti. Sed tio ne facilas al ŝi. Angoro en multaj fakoj. Angoro enuigi aŭ seniluziigi. Angoro antaŭ lia malintereso, angoro malbone esprimi sin. Angoro malaperi sub terglito de lia simpatio.

Ŝi kunportis donaceton kaj ŝovas ĝin sub lian buŝtukon.

Ŝi estas dungito en aŭd-vid-ila vendejo, li loka raportisto ĉe radistacio. La historio ludas - ne, ĝi haltas, staras - post la feliĉo, nelonge post ĝi. Tiu feliĉo, per kiu li surprize prenis ŝin, kiu altigis ŝin por mallonga tempo en nekonatajn altojn de la memkonscio (aŭ de memtrompiĝo), por poste, kiam ĝi estis forŝvebinta de ŝi, restigi ŝin senkonsila, duoble malcerta, timema kaj sole nur sindoneme fidela.

'Kial mi?' - tion ŝi komence ja demandis al si. Sed kiom rapide forflugis tiu nova skeptiko, kiom malforta kaj dolĉe kaduka fariĝis tiu demando baldaŭ kaj kiom efemera ĝi estis, kompare kun tiu alia nun: 'Kial mi ne plu?' Demando, kiu restis obstine senresponda kaj sen espero, ke ĝi iam estu ree disblovita de nova kreitaĵa senpripensemo.

Ŝi faras provon rakonti pri la vojaĝo. Sed el tio eliĝas nur hundeto, la hundeto kun la skarlatruĝa pelerino ĉirkaŭventre, kiu sur arkada korto returnis sin al ŝi.

La viro klinas la kapon, kun la brakoj krucitaj surbruste, la mentono kaj vango inter dikfingro kaj rektigita montrofingro.

Ŝi ne povas rakonti. Ŝi simple ne povas ion vive prezenti. La virino sidas kun apogitaj kubutoj ĉe la tablo. Ambaŭ manoj estas plate interŝovitaj. Jen ŝi fleksas la dekstran, jen la maldekstran manartikon. Kaj de tempo al tempo ŝi kuŝigas la antaŭŝovitan mentonon sur la interplektitan fingromaton. Ŝi vidas lian kontraŭsidadon7, kaj lian minacan aŭskultadon. Ŝi vidas, kiel li prenas la manon el la vizaĝo kaj firme interplektas ambaŭ manojn ĉirkaŭ la brusto. Tio aspektas komforte sinrega. Sed ankaŭ defendkapabla kaj ŝirmita. Oni ĉirkaŭbrakas sin mem kiel armaĵo. Kaj pluketas per kaŝitaj fingroj sub la akseloj ĉe la pulovero. Oni tronas, sed nur kiel memreganto.

Ŝi kun sia kapo plena de muziko - la sennombrajn ludversiojn de ĉiuj Betovenaj, Listaj, Skrjabinaj sonatoj ŝi kompetente distingas - tiun muzikon kun ĝiaj vagantaj promesoj, subitaj ekscitiĝoj, profundaj konsoloj; tiun arton, kiu tiom emigas al la alia - li ne aŭdas muzikon. Li indiferentas pri ĝi. Li povas vivi sen muziko. Li kunaŭdas ĝin, jes, sed li ne aŭskultas. De kie li nur prenas la materialon por sia pasio, kiun li ja posedas, tio estas pruvite, se muziko lin tamen ne vere tuŝas? Li ne legas multe. Li ŝatas promeni. Ĉu okulhomo? Ne nepre. Pli ĝuste introvertita. Li estas ankaŭ delikatsenta, sed simple ne muzikema.

En tiu damnita proksimeco niaj okuloj ĵetas vualon sur la alian! Ĉiufoje, kiam ŝi ne ĉeestas kaj ŝia foresto ĉirkaŭas lin kiel ideala proksimeco, tiam li bedaŭras siajn severajn notojn, kiujn li donis al ŝia ĉeesto. Tiam li sentas, ke nur bono venas de ŝi kaj ke ŝi estas profunde bona. Mankosenton kaŭzas nur ŝia korpa vidalvido.

Oni mem, senescepte oni mem etendas la vualon de plaĉo, de sekreto, de afabla fremdeco super la amatan aŭ eĉ nur urĝe bezonatan homon. Nenia mio eltenus la nudan proksimecon de iu alia. Kaj ĉiu konas la subitan ŝiron en la vualo; sufiĉas obstina opiniado, ia okulfrapa neglektaĵo, kaj la pinto de ĉirkaŭnubata masivo da neakordigeblo estas abrupte heligata - kion mi tie amas?

Ŝi ne havas plu memfidon por io ajn. Mute ŝi rigardas lin, la vangon oblikve kuŝita sur la mandorsojn, kun senkuraĝa rideto. 'Mi ne povas foriri', diras ŝia rigardo, 'tion devas fari vi.'

Li evitas ĉian decidon. Ĉu vere? Envere li jam delonge decidiĝis: li ŝatus lasi ĉion kia ĝi estas. Kvankam tio apenaŭ eblos. La sentoj, la atendoj ĉie kunfrapiĝas kun tiu oblikva abatiso.

Li ne plu parolas al ŝi. Pezeco de vi kaj spaco. Sidi, gapi flanken, fariĝi konstante pli timema. De la mutado enŝlosita en ŝvitkeston. Implikita, fikslaĉita. Nenia buŝo, nenia vorto, nenia mano. 'Mi perdis vin. Vi ne plu respondas.'
 

Kaj ĉia flustrado, dirado, vokado, kiu iam estis inter ili, formuĝas al marondo super la virino, kiu peze, plenigita de nedireblaj ŝtonoj, sinkas sur la grundon. Supre, en fora supro, kie balanciĝas la lummakuloj, estas lingvo, dorlotata de aero kaj suno; kiel alta velo ĝi kuŝas ĉe la spiro de komprenataj homoj.

Ne ekzistas deviga kialo lasi tion. Por tio necesas kunpuŝiĝoj, etoso de ekvojaĝo. La nuna kelkfoja laco estas - kiom ajn paradokse tio sonu - ankaŭ metodo de respekto. Kial ne licu, ke post la festo oni renkontiĝu iomete ĝenate. Ke oni iomete distanciĝu post tiu okazo plej violenta, de blinda fortego. Laŭ li, tio povus trankvile daŭri tiel. Jam nur la penso pri adiaŭo produktas en li pluson da varmo kaj atento, kiu momente en ilia rilato ne estas aplikebla.
Li diras sen plej eta dubeto: 'Mi feliĉas ke vi ekzistas.' Aŭ: 'Mi dankas vin ke vi estas ĉe mi.'

Kiam ŝi estas alparolata kun atento, tiam ŝi por momento komencas paroli kvazaŭ vekite. Sed tuj poste ŝia voĉo sinkas, ŝi haltas; ŝi laŭspuras ian tuŝitecon, same kiel antaŭe juna knabino mallevis la okulojn. Sed estas ankaŭ, kvazaŭ ŝin kaptus leĝera funebro, une mlancolie dvote , kiam ŝi estas alparolata.

En Askono dum la varietaĵa vespero, la konferenciisto, kiu venigis ŝin sur la scenejon, kvankam ŝi ne estis sin anoncinta, kaj kiu diris al ŝi: 'Bonvolu malvesti viajn laĉojn.' -

Neimageblas nun, kiel el tiu ĉi demoraliza vidalvidulo, el tiu demoraliza fizika rimarkado iam elkondukos vojo en la liberan mallumon de brakumo, per kiu nepre finos ankaŭ tiu ĉi vespero. Neimageblas nun por li: ŝi kun larĝa pupilo, paŭta lipo, ŝi kun la krudaj, bruskaj leviĝoj, kiuj similas al la korpobatoj de kaptita fiŝo. Ŝi - la solulino tie antaŭ li, lia solulino, kiun li nun neniam povus brakumi. Ŝi, fleksita super la telero dummanĝe, la longan, ĵus lavitan hararon, kiu minacas fali sur la manĝaĵon, kuntenanta per la dekstra mano, ĵetante ĝin malantaŭen kaj supren, kun la iom vulgare disformitaj buŝanguloj, kiam ŝi diskrakas la fritaĵon per la dentoj, ŝiaj maldikaj, por ne diri araneaj fingroj, ĉe kiuj la plej antaŭa membro okulfrape forte defleksiĝas, kiam ŝi premas la bastonetojn en la rizon...

Ni reduktis nin ĝis la nodo de la feliĉo. Tiun li unue malnodu al mi! Poste en la noktoj tamen estas miraklo, spite al ĉia reteno8 kaj stagnado antaŭe. Mi sentas vin, mi flaras vin, mi gustumas vin...

Okulfrapas cetere ŝiaj inhibicioj antaŭ kelneroj kaj taksiistoj. Ĝenerale malfacilas al ŝi diri dankon. Sed precipe ĉe servoj, por kiuj necesas pagi. Estus pli facile al li alparoli ŝin, se fine la oblikve-scia rideto malaperus de ŝia vizaĝo, per kiu ŝi tiel mizere maskas sian malcertecon. Ĉu tie en la angora okulo ne konstante glimas ia flanklumo de moko? Tiu malbone sidus al ŝi! Kaj ĉu ŝi ne volas montri la dentojn, kiam ŝi metas la panerojn inter la tranĉodentojn?

Ekzistos ĉiam io, kion oni nur malfacile superos. Same kiel al ŝi finfine restos nekomprenebla, ke al homo, kiun ŝi proksimas, certa melodio, kiun ŝi amas pli ol ĉion, ne diras la samon kiel al ŝi. Ŝi devos akcepti, ke li muzikon, kiu ŝin altigas kaj malstreĉas, kiun ŝi bezonas por entute kapabli senti, tuŝi alian homon, ke li muzikon envere ne rimarkas, ke ĝi lasas lin indiferenta.

Pli forte ol ĉiuj senhezite prenantaj manoj, kiuj iam ajn atingis lian haŭton, restos en lia memoro ŝiaj inhibicia, suferanta mano. Kiu ne povis preni, ne kapti, eĉ ne karesi, sed ĉiam kuraĝis nur tiun periferian, viŝantan frotadon. Karesadon, kiu povis provoki anserhaŭton9. Se oni malsanas je tia handikapo, ĉu oni entute rajtas peti alian homon al si? Kiom li frostis sub tio kaj tamen toleris, rezigne akceptis tion fine, ĉar alie nur bono venis de ŝi, precipe ŝia serioza, mallerta korpoforto, kiu ankoraŭ daŭre fascinas lin!... Nur tiu seka viŝado, kiu por momentoj rigidigas lian haŭton al pergamento, al morta teksaĵo, al kapkusentegaĵo -

Verŝajne li ne plu vidas min. Tiu homo, kiu komencas apud mia mano, perdas min el la okuloj. Duonnokte, krepuske, dum nia longa vojo.
Kio restas, kiam ni deprenas ĉian mutadon kaj ĉian seniluziiĝon? Daŭre miraklo. Daŭre io mire bela.
 
 

Amo de Unua Nokto

Kiom ajn fremda estu la alia ĉe klara lumo - tiom senbara estas tamen la nokta fido, tuj kiam li nur havas sian lokon en la mallumo apud vi.
En la mallarĝa ĉambreto sur la larĝa lito ni kuŝis post multaj brakumadoj en maltrankvila dormo - la hazardulino kaj mi, ambaŭ kondamnitaj sole kaj ekskluzive nur povi ĝui la 'Amon de la Unua Nokto', najlitaj al tiu kruco kaj ne plu kapablaj je alia deziro. Sternite sur la ventro, kun la vizaĝoj spirantaj kaj deturnitaj unu de la alia, ni tenis la brakojn volvitaj ĉirkaŭ niaj nudaj dorsoj. Ĉiam denove eliĝante el surfaca, grimaca dormo, mi perceptis la ripozantan forton de la granda, svelta korpo apud mi, korpo, kiu post niaj profundaj kaj bruskaj10 tuŝoj nun ree apartenis tute al si mem. La vivo de tiu nekonata homo ŝajnis kuŝi antaŭ mi rondigite en sia perfekta formo. La beleco de tiu mola kaj streĉita, de tiu ampleksa, sed nenie abunda korposurfaco estis por mi sufiĉe da animo kaj kroniko; ankaŭ la tempo, la vana daŭro de komunaj jaroj ne povintus malkaŝi al mi pli da personeco ol ĉi tie videblis. La fortika nuklinio, kiun renkontis la galboj de la larĝaj ŝultroj, kiu pluis en la longa spinsulketo, altiĝis al la postaĵo, dividiĝis kaj defalis sur du longajn X-gambojn ĝis la internen turnitaj piedoj kun malpuraj, kornitaj kalkanoj - ĉion ĉi mi vidis, dum ĝi travideble ĉirkaŭis min, kaj tenis ĝin en mia brako kiel la faktan parton de ideala aperaĵo. Tiu persono ekzistis eble dumaniere. Unue tiu juna, fidema virino, okulfrape bela kaj altkreska, kiu ne ĝenis sin endormiĝi kie ajn plaĉis al ŝi, kiu maldorme elbuŝigis la saman strangan, sobrigan lingvon kiel mi. Sed aliflanke ekzistis tiu nekredebla dorso, sur kiu kuŝis nun mia brako, kaj mi estis konvinkita, ke nenia viro iam povos posedi tiun formon, ĉar kreitaĵa respekto de la sensoj certe malhelpos lin. Miaopinie eĉ ŝia propra virina memkonscio delonge ne sufiĉis por kompreni kaj posedi eĉ nur iomete la potencon kaj spiriton de tiu ĉi korpo; ne, ankaŭ ŝi ne estis estrino de tiu formo.
 

paĝo estigita la 22-an de januaro 2001
Lasta ŝanĝo: 01/11/2001, 12:48:06

kopirajto pri la traduko © 2001

 

 

 

 

 


1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: mailto:vilhelmo@multimania.com

 

Unuopuloj kaj fremduloj
 
 

reen al Straŭso

hejmpaĝen

 

n:center'>reen al Straŭso

hejmpaĝen