La ujrajdisto
de Sabine Schindler
Fine de
1916 komenciĝis por Franco Kafko unu el la plej fruktodonaj kreadoperiodoj de
lia vivo. Li vivis
tiutempe
en la dometo luita de sia fratino Ottla en la Alchimistengasse 22
en Prago. Tie estiĝis, dum
eksterordinare
severa vintro, bona duono de la rakontoj kunmetitaj 1919/20 en la volumo
Kampara kuracisto
(Ein
Landarzt).
Max Brod1 opiniis poste, ke
la sola pozitiva elemento rezultinta el la loĝkondiĉoj en la
Alchimistengasse estas la estiĝo de La
ujrajdisto:
Pri tiu loĝejo, en kiu kiel sola bela
rezulto de la tiama karbomanko estiĝis la melankolie gaja, izolanta
ĉian
hommalforton kvazaŭ el ĉiela punkto, la kanteca ujrajdisto [...]2
Kafko mem
raportas pri tiu tempo, en kiu lia verkado ne estis ĝenata de la familia
loĝsituo, en letero al sia
eldonisto
Kurt Wolff: “En tiu ĉi vintro, kiu tamen jam pasis, mi fartis iom pli
bone. Mi sendas iom da uzebla el
tiu
tempo, dek tri prozaĵojn” (Br 156). La plej granda parto de tiuj historioj el
la vintro 1916/17 estis skribita en
ok
etformataj oktavkajeroj, kiuj estis de Malcolm Pasley, pro pli bona
superrigardo, signitaj per la literoj A ĝis
H.3La ujrajdisto staras komence de
la oktavkajero B, kie troviĝas ankaŭ epilogo4 de la historio. Laŭ la valida
datumado
de Pasley kaj Wagenbach la teksto estiĝis januare 1917 kaj, laŭ
deziro de Kafko, devis eniri en la
volumon
Kampara kuracisto. Tion atestas la du titollistoj, kiujn Kafko kompilis
en la oktavkajeroj B kaj C por
ricevi
superrigardon pri la ekzistantaj historioj taŭgaj por la kolektovolumo.5 La plurfoje
konceptitaj titollistoj
atestas,
kiom intense Kafko okupiĝis pri la grupado de la tekstoj; li ordigis la
historiojn, malakceptis ilin por la
volumo
aŭ serĉis pri novaj titoloj pli bone legeblaj en la tutaĵo. Sed ĉe ĉiuj
reordigoj faritaj ĉe la konceptado6,
la
rakonto La ujrajdisto havis sian lokon ĉiam antaŭ aŭ post la
titolrakonto Kampara kuracisto. Nur dum la
prespretigo
Kafko forprenis la rakonton La ujrajdisto; li forstrekis ĝin el la
impozo. Ne konserviĝis leteroj al la
eldonejo,
en kiuj li pravigis tion. Jam antaŭ la prespretigo fine de decembro 1917 Kafko
planis publikigi la
rakontojn
La ujrajdisto kaj Malnova folio en la monatgazeto por teatro kaj
literaturo Das junge Deutschland
[La
nova Germanio - vl], kiun redaktis la dramisto kaj verkisto Paul Kornfeld.7 Publikigo ankaŭ ne
okazis tie, kaj
tiel
fine aperis La ujrajdisto nur la 25-an de decembro 1921 en la kristnaska
suplemento de la Prager
Presse, kune kun
kontribuaĵoj de Franz Blei, Albert Ehrenstein, Paul Kornfeld, Robert Musil,
Franz Werfel,
Alfred
Wolkenstein
kaj aliaj.8 La forstreko de La
ujrajdisto el la volumo Kampara kuracisto instigis multajn
Kafko-interpretistojn
al spekuladoj pri la kialoj; se iuj kiel Ludwig Dietz9 defendis la
opinion, ke la rakonto
estis
simple forgesita de la eldonejo, kio estas refutita de la fakto, ke Kafko mem
forstrekis ĝin en la
presprovaĵo,
aliaj kiel Paul Raabe baziĝis sur la ideo, ke la historio estis
eliminita pro ĝia rilato al aktuala
situacio.
Fakte la akcepthistorio montras, ke La ujrajdisto, kiel apenaŭ alia
rakonto de Kafko, estis vidata kiel
indiko
al epokaj okazoj. Dum jaroj ĝi rolis kiel la historio pri la karbomanko en
Prago dum la milito kaj per tio
enhavanta
kvazaŭ politikan pretendon. Interpretoj tiusencaj aperis 1957 de Paul
Reimann, 1962 de Helmut
Richter kaj ankoraŭ 1983 de
Herbert Kraft. Laŭ Paul Reimann, la konfrontado de ujrajdisto kaj
karbkomercisto
peras unuarange socian konflikton. “La virino reprezentas la starpunkton de la
burĝaro: la
nepagipova
viro ne estas kliento, li estas neniu. Laŭ ĉiuj leĝoj de la kapitalisma ordo,
la strateto estas
malplena.”10Helmut Richter subtenas la tezon, ke
Kafko volas bildigi la socian konstelacion en finiĝanta
kapitalisma
erao. “Per tio la rakonto fariĝas akuze-satira respegulado de nematuriĝinta
front-konstelacio, en
kiu la
akriĝo de la sociaj kontraŭdiroj ankoraŭ ne kondukis al malferma klasbatalo.”11Herbert Kraft jene
resumas,
paralele al la du germanistoj klare orientitaj laŭ la marksisma
Kafko-interpretado: “La historio pri la
ujrajdisto,
kiu, ĉar li ne povas pagi, ne sukcesas akiri karbojn, senmaskigas la socian
(enhave kontraŭsocian)
strukturon
de la ekzistanta socio [...].12
Sed se oni
volas tiali la forprenon de la teksto el la volumo Kampara kuracisto nur
per la “troo” da aktualeco,
tiam
restas la demando, kial tiam la historio Kampara kuracisto ne estis
ankaŭ forstrekita. Ĉar ankaŭ en tiu la
pretendita
kerno de la ujrajdist-rakonto estas reliefigita: “Nuda, elmetita al la frosto
de tiu ĉi plej malfeliĉa
epoko,
kun tereca veturilo kaj neterecaj ĉevaloj, mi maljuna viro ĉirkaŭvagadas.” (E
128). En tiu fina rimarko
de la
kampara kuracisto esprimiĝas, simile kiel tiu de la ujrajdisto (“kaj perdas min
je neniamrevido”, E 196) la
muta
indigno de la rakonta mio pri la senutileco de la ekzistado ĝenerale.
Konsciante ke li ĉiam faris sian
devon,
la kampara kuracisto sentas sian sorton kiel maljustaĵon (“Trompita! Trompita!,
E 128), kiu estas
aljuĝita
ne per persona miskonduto, sed de eksteraj (sociaj) kondiĉoj. Kaj ankaŭ en la
rakonto La ujrajdisto
homo,
pri kiu estas sciigata nur ke li estas tiom malriĉa ke li ne plu povas pagi
karbojn, estas elpuŝita el la
vivo en
enigma kaj en ĝia konsekvenco ne komprenebla maniero. En ambaŭ rakontoj la
“herooj” estas
transdonitaj
al la malvarmo, en ambaŭ la eksteraj cirkonstancoj ŝajnas kulpegi pri la mizero
de la homoj, tiel
ke ne
konvinkas la klarigo, ke La ujrajdisto estas por Kafko tro “makulita” de
'tempokoloro' kaj pro tio ne
integrebla
en la volumon Kampara kuracisto.
Estas pli
verŝajne - se oni jam restu ĉe la spekuladoj -, ke ambaŭ rakontoj havis tiom da
paraleloj, sed en sia
eldiro
estas tiom kontraŭaj, ke ili povintus reciproke ĝeni siajn efikojn. Tian
efekton ne povis alceli Kafko, kiu
havis
fajnan senton pri la interrilato de siaj historioj. Tiel li ekzemple en letero
al Kurt Wolff insiste kontraŭis,
ke la
rakontoj La verdikto kaj En la punkolonio aperu kune en unu
volumo.
Mi ŝatus nur aldoni, ke “verdikto” kaj
“punkolonio” laŭ mia sento rezultigus abomenan ligon; “transformiĝo”
povus
tamen peri inter ili, sed sen ĝi tio vere signifus kontraŭbati du kapojn kun
perforto. Laŭ mi, por
aparta
presado de la “verdikto” pledas jeno: La rakonto estas apli poemeca ol epika,
pro tio ĝi bezonas
tute
liberan spacon ĉirkaŭ si, se ĝi efiku.13
Se oni do
baziĝas sur tio, ke Kafko same kritike kontrolis la efikojn de siaj historioj
inter si ĉe la volumo
Kampara
kuracisto,
tiam oni emas supozi, ke li elprenis La ujrajdisto-n por ne falsigi ĝian
efikon lige kun
Kampara
kuracisto.
Por apogi per argumentoj tiun supozon en la sekvo, mi donu nun koncizan resumon
de
la
rakonto. Post tiu sekvu komparo de la du rakontoj La ujrajdisto kaj Kampara
kuracisto, por montri, kiaj
paraleloj
ekzistas kaj kiel tiuj estas integreblaj en la Kafkan verkaron.
Por skizi
la strukturon de la historio, ŝajnas senchave dispartigi ĝin, laŭ propono de Reinhard
Meurer14 en
kvar
partojn.
Pri la
rakontisto, kiu en la sekvo de la historio “avancas” al ujrajdisto, en la unua
paragrafo estas sciigata sen
plia
klarigo, ke li estas malriĉa kaj ne plu posedas karbojn por ŝirmi sin kontraŭ
la reganta malvarmo de la
vintro.
La enkonduko de la historio okazas per sinsekvo de pluraj, paratakse ne ligitaj
bildoj (“Konsumita ĉiu
karbo;
malplena la ujo; sensenca la ŝovelilo” E 195), kiuj klarigas, kiom la ekzisto
de la rakontisto dependas
de la
akiro de karboj: “[...] mi ja ne rajtas formorti” (sl.). Al tiu enkonduka
priskribo de la situo aldoniĝas ŝajne
logikaj
konsideroj de la ujrajdisto por mastri la situacion. La karbkomercisto, tiel la
konsidero de la rakontisto,
estas
lia lasta savo, sed tiu estis ĝis nun surda al ĉiaj petoj: “[...] mi devas
precize pruvi al li, ke mi ne plu
posedas
eĉ unu solan karbopolveron kaj ke pro tio li signifas por mi ĝuste la sunon ĉe
la firmamento” (sl.).
La dua fazo
de la rakonto pritraktas laŭ Meurer, laŭlitere, la “supreniĝantan agon”.15 Ĝi montras la
lastan
provon
de la ujrajdisto apelacii al la kompatemo de la karbisto, nome en maniero
montranta sufiĉe klare, ke
la
petanto fakte ne plu havas karbojn kaj ke lia vivo dependas de la larĝanimeco
de la posedanto. Por doni
gravecon
al sia argumento, la ujrajdisto volas prezenti sian tiklan situacion per sceno
nekutima: “Jam mia
alveno
devas decidi ĝin; pro tio mi alrajdas sur la ujo” (E 195). La metodo estas
evidenta: la ujo estas tiom
malplena
kaj malpeza, ke ĝi uzeblas eksterordinare bone kiel rajdbesto. Sed la kapablo
de la rakontisto
prezenti
la plej urĝan helpbezonon metafore kiel ujrajdisto, kaŭzas lian pereon, kiel la
sekvo de la historio
montras.
Ĉar rezignante la necesan teran pezon, do la realan teran ekziston, li troviĝas
en situo, kie li tute
ne plu
estas perceptata de la aliaj (de la karbokomercisto). La ujo portas sian
rajdiston tiom alten,
“eksterordinare
alte mi ŝvebas antaŭ la kela volbaĵo de la komercisto” (sl.), ke la karbisto ja
ankoraŭ kredas
aŭdi la
voĉon de la petanto, sed ne plu povas vidi sian klienton.
La tria
rakontoparto traktas pri la malsukceso de la ujrajdisto kontaktiĝi kun la
komercisto. La karbisto ja
kredas
percepti la voĉon de sia iama kliento: “estas, estas iu; tiom mi ja ne povas
trompiĝi; estas certe
malnova,
tre malnova kliento, kiu scias tiom paroli al mia koro” (E 196), sed tio ne
kondukas al rekta
komunikiĝo
inter ili, ĉar la karbistedzino estas surda pri la helpokrioj. Ŝi intervenas en
la momento, kiam
ontas
reala kontakto inter karbisto kaj ujrajdisto. Por malhelpi tion, ŝi forlasas la
kelon por ekvidi la
pretenditan
klienton. Sed, kiel ŝi jam supozis kaj male al la opinio de la ujrajdisto
(“Nature ŝi vidos min tuj”,
sl.) ŝi
povas vidi neniun, kiu petas karbon: “estas ja nenio; mi vidas nenion; mi aŭdas
nenion; sonoras nur la
sesa
horo kaj ni fermas” (sl.). La savo, esperita de la ujrajdisto, ne okazas, lia
ĉi-monda sorto estas sigelita.
La lasta,
plej mallonga paragrafo temas pri la forpelo de la ujrajdisto en la “regionojn
de la glacimontoj” (sl.).
La
rezisto al la minaco de malvarmo estas rompita kaj li perdiĝas, forblovita de
virina antaŭtuko, “ĝis
neniamrevido”
(sl.). En la sekvo de tiu frazo ni trovas en la oktavkajero epilogon, kiun
Kafko ne donis al la
presejo.
En tiu la aŭtoro detaligas la viziojn de la forpelito en la glacimonton:
Ĉu ĉi tie estas pli varme ol sube sur la
vintra tero? Blanke altas ĉirkaŭe, mia ujo la sola nigro. Se antaŭe
mi
estis alta, nun mi estas malalta, la rigardo al la montoj elartikigas al mi la
kolon. Blankfrostita glaciejo,
strie
tratranĉita de spuroj de malaperintaj sketistoj. Sur la alta neĝo ne cedanta eĉ
colon mi sekvas la
piedospuron
de la malgrandaj arktaj hundoj. Mia rajdado perdis la sencon, mi deiris de la
ujo kaj portas
ĝin sur
la ŝultro. (H 41)
En tiu ĉi
epilogo Kafko ellaboras la bildon de la soleco en la (glaci-)montoj, kiu okupas
lin ankaŭ en aliaj
rakontoj.
Ankaŭ la historio Ekskurso en la montaron, kiu estas datenda kiel frua
rilate al la tuta verkaro,
temas
pri la malsukceso de la individuo serĉanta helpon kaj sekuron en la socio.
"Mi ne scias", kriis mi sensone,
"mi ja ne scias. Se neniu venas, nu, do venas neniu. Mi faris ion
malbonan
al neniu, neniu faris al mi ion malbonan, sed neniu volas helpi min. Nenio ol
neniu. (E 12)16
Simile kiel
en La ujrajdisto, al la helpopentanto la helpo ests rifuzata pro
neklarigitaj kialoj. El la profunda
sento
de soleco ĉe la rakontisto estiĝas la vizio de komuna ekskurso (“Nenio ol
neniu”)
en la
montaron, “kien do alie?” (sl.). La montaro, simbolo por la absoluta kaj
nerevokebla izoliĝo de la
unuopulo
disde la komunumo, povas esti komprenata kiel spaco sen esperospaco, kaj la
foriĝo en ĝin
signifas
en la Kafka verkaro kvazaŭ elsaviĝon. En aforismo tiu Kafka pensero klariĝas.
Nur ĉi tie sufero estas sufero. Ne tiel,
kvazaŭ tiuj, kiuj suferas ĉi tie, estus aliloke altigotaj pro siaj suferoj,
sed
tiel, ke tio, kio en tiu ĉi mondo signifas suferi, estas en alia mondo senŝanĝe
kaj nur liberigita de sia
malo,
beateco. (H 39)
Vide al la
absoluta soleco en la montaro la individuo komprenas sian liberecon ne plu
makulitan de
nerealigeblaj
esperoj; kaj tiu libereco ŝajnas tiom grandioza, ke ĝi devus esti prikantata:
“Estas mirinde, ke ni
ne
kantas” (E 12). Kaj ankaŭ en la epilogo de la ujrajdisto la malvarmo, kiu
terurigis la ujrajdiston sur la vintra
tero,
en la glacidezerto ŝajnas ne plu sentata: “Ĉu ĉi tie estas pli varme ol sur la
vintra tero?” (H 41) La
demandosigno
esprimas, ke envere ne eblas kompari, ĉar ĉi tie temas pri du diversaj
kvalitoj. La malvarmo
sur la
tero estas sentrilato inter homoj, kiu klariĝas al la unuopulo kiel
sentmalvarmo; la malvarmo en la
montaroj
estas natura kaj ne influebla. Tio, kio sur la tero estis espero kaj sufero samtempe,
nome la ŝanco
forteni
la malvarmon en la komunumo, tio estas en la montaro eĉ ne pensebla. La
malvarmo en la montaro
havas
la kvaliton de libereco, ĝi ne ests ŝanĝebla per espero kaj fantazio kaj pro
tio restas super la homa
ekzistado.
Eĉ se oni
ne emas sekvi la komence nomitan tezon pri la klarega paraleleco de la
historioj, tamen por la
kompreno
de la ujrajdista historio ĉiukaze fruktodonas komparo kun Kampara kuracisto.
Tiu komparo
koncentriĝas
al konfronto de tri motivoj, kiuj traveftas kun modifoj la tutan Kafkan
verkaron.
Vintro: La unua, preskaŭ evidenta komenco de ambaŭ historioj
estas la sezono, en kiu ili okazas. La vintro
liveras
ne nur la tempan kadron de la historioj, sed ankaŭ intervenas en la okazaĵon,
donas kondiĉojn, el kiuj
la
historioj evoluas. “Glacia vintro” kun “forta neĝblovado” (E 124), pejzaĝo
komparebla kun “neĝdezerto” (E
128),
estas la kadro de la rakonto Kampara kuracisto. Estas simile pri la
rakonto La ujrajdisto, kiu - laŭ Josef
Hermann
Meuse
- “estas evoluigita el la bildo de la ‘malvarmo’.”17 Jam la enkonduko
donas la
statopriskribon
de la monstre malvarma vintro, kies lingvaj apartecoj estas la vicigo de sep
bildoj en elipsaj
frazeroj:
[...] la ĉaro estas forŝirata, kvazaŭ ligno
en la fluo; [...] jen miaj okuloj kaj oreloj pleniĝas de muĝo
konstante
penetranta al ĉiuj sensoj. Sed ankaŭ tio nur dum momento, ĉar, kvazaŭ antaŭ mia
kortopordo
senpere
malfermiĝus la korto de mia malsanulo, mi jam estas tie. (E 125)
Kiel la
komencoj de ambaŭ historioj similas en siaj naturpriskriboj kaj en la preskaŭ
sonĝecaj epizodoj de siaj
herooj,
tiel ankaŭ iliaj finoj montras paralelojn. Se la ujrajdisto post la
malsukcesinta ekrilato kun la
karbokomercisto
perdiĝas en la “regionojn de la glacimontoj” (E 196), la kampara kuracisto
estas kondamnita
vagadi
nuda, do sen ŝirmo kontraŭ la malvarmo, kun siaj neteraj ĉevaloj en la
neĝdezerto. La samspececo
de
ambaŭ historioj montreblas ankaŭ lingve. Se en Kampara kuracisto
tekstas: “Trompita! Trompita! Unu
fojon
sekvinte la missonoradon de la nokttintilo - tio estas neniam rebonigebla” (E
128), al tio konfrontiĝas la
fina
frazo en La ujrajdisto: “Maliculino vi [...] maliculino vi! Pri ŝovelilo
da plej malbona mi petis, kaj vi ne donis
ĝin al
mi” (E 196). La indignaj ekkrioj (“Trompita!” “Maliculino vi”) indikas la
gradon de seniluziiĝo, kun kiu la
individuoj
deturnas sin de la normala vivo, en kiu ili spertis nenion ol rifuzon. Glacia
malvarmo - tio ŝajnas
valida
por tiuj du historioj, sed verŝajne ankaŭ por la kastelo-romano - akompanas
etose la nuligon de
malnova
mondordo, kiu estas anstataŭata de krizo kaj de sekvanta senorientiĝo de la
rakontantaj figuroj.
Sola
sed grava diferenco estas la pozitiva nuancigo de la ujrajdist-rakonto per la
epilogo - tamen en la
presita
versio forigita - “Ĉu estas pli varme ĉi tie [...]”, kiu ja vekas la impreson,
kvazaŭ la izolita mio de la
ujrajdisto
trovintus sian ‘elsaviĝon’.
Religio: Sameco tre kaŝita de ambaŭ historioj troveblas ankaŭ en
la eldiroj pri la valoro de kredo en la epoko
de
sciencoj. En la ujrajdisto la ĉielo estas unue menciata kiel transcenda spaco
kaj poste revokata. Kie oni
povas
nenion plu atendi de la naturo, “arboj rigidaj en prujno” (E 195) kaj de homa
teĥniko (la forno
priskribatas
en sia plej ekstrema fremdiĝo; per la aktivo-participo “spiranta” ĝi estas
vivigata, sed tute ne en
sia
origina funkcio de varmigilo, sed en sia malo), tie estas menciata la kredo
kiel lasta ebleco de elsaviĝo,
“la
ĉielo, arĝenta ŝildo kontraŭ tiu, kiu volas helpon de ĝi” (sl.). Ankaŭ la
ĉielo, tiel supozas la ujrajdisto,
rfuzus
helpon, se oni petus al ĝi; ja eĉ pli, la esperojn al ĝi direktitajn ĝi
redirektus al la individuo per la
arĝenta
(reflektanta) ŝildo.
Ankaŭ la
kampara kuracisto rakontas, ke la pastro sidas hejme kaj distaŭzas sian
mesrobon. La kuracisto
interpretas
tion kiel pruvilon por la perdo de la religia kredo, kiu en la moderna epoko
estas anstataŭata de la
kredo
al la kuracisto kiel reprezentanto de la natursciencoj. Sed nek de la pastro nek
de la kuracisto venas la
helpo
esperata de la homoj; ĝi ne venas, ĉar ĝi ne ekzistas: “Tiaj estas la homoj en
mia regiono. Ĉiam
postuli
la neeblon de la kuracisto” (E 127). En ambaŭ historioj esprimiĝas la opinio de
Kafko, ke elsaviĝo kaj
graco
de la ĉielo (de la religio) ne povas okazi.
La mesio venos nur, kiam li ne plu estos
bezonata, li venos nur unu tagon post sia alveno, li ne venos la
lastan
tagon, sed la plej lastan. (H 67)
La mesio,
tion eldiras tiu aforismo, venos nur, kiam ĉiuj homoj estas elsavintaj sin mem.
La vivo kuŝas sole
en la
respondeco de la homo, kaj ĉia espero je elsaviĝo estas fuĝo antaŭ la
respondeco. Tiu konsidero
klarigas,
kial en La ujrajdisto la ĉielo estas arĝenta ŝildo. La espero direktita
al la supernaturo kaj al la dieco
estas
resendata kiel tasko de la ŝildo al la individuo.
La familio - rifuzo aŭ volita adiaŭo? Kroma paralelo
inter tiuj du historioj rekoneblas ĉe la komparo de la
signifo
de edzeco/familio. Kafko mem ĉiam denove enmetas en siajn historiojn la propran
pozicion interne de la
familio;
en Kampara kuracisto kiel en la ujrajdisto li temigas la dislimigon de la
artisto disde la komunumo.
Tio, kio
tremigas ĉe la legado de la ujrajdista historio, ja ne estas la malvarmon
spiranta forno, la frosta
naturo,
sed la grado da izoliteco de la unuopulo fronte al la komunumo. Kion la
ujrajdisto bezonas por
transvivi,
iomete da varmo, “pri la plej malbona mi petis” (E 196), tion la
karbokomercisto havas en tia
superfluo,
ke li povas permesi al si ellasi varmon. En la karbokelo ekzistas ne nur la
materialo karbo en
nekomprenebla
kvanto, tie ekzistas ankaŭ homaj rilatoj, pri kiuj la ujrajdisto ne disponas
pro neklarigitaj
kialoj.
Ĉi tie nun indas halti ĉe la teorio, ke la ujrajdisto kaj la karbokomercisto respegulas
du flankojn de la
Kafka
personeco. La ujrajdisto simbolas la krean, sed de la kunhomoj izolita
artistopersoneco, kiu malsanas
je
perdo de rilatoj; la karbisto reprezentas la figuron de edzo, kiu estas de
Kafko ĉiam denove alstrebata,
sed
neniam realigita. La vivo de Kafko ŝajnas en la lumo de lia biografio ĉiama
serĉado pri la akordeblo de
artista
kaj burĝa vivoj. Se la leteroj al Felice dokumentas lian pensoludon pri la
edzeco, tamen multnombraj
eroj el
liaj taglibroj kaj leteroj atestas, ke Kafko neniam vere intencis ŝanĝi sian
fraŭlan vivon kontraŭ familia
vivo:
“Mi devas ofte soli. Kion mi atingis, estas nur sukceso de soleco.” (KKAT 569)18
La
neakordigeblon de artista kaj normala familia vivo Kafko uzis literature en
sennombraj bildoj.19 Notico el
la
kvina oktavkajero tekstas: “La mondo - F. estas ĝia reprezentanto - kaj mia mio
disŝiras en nesolvebla
kontraŭeco
mian korpon” (H 97). La nesolvebla kontraŭeco, la decido inter la pura
artisteco kaj la vivo en
komuneco
enkorpiĝas en La ujrajdisto en la figuroj de la ujrajdisto kaj de la
karbokomercisto. La karbisto
alprenas
kelkajn trajtojn de la aŭtoro, li “skribas”20, suferas je “grava tusado” kaj vivas
en kelo, kiun Kafko
mem,
kiel li esprimas en letero al Felice, imagas ideala verkadejo por si:
Ofte mi jam pensis pri tio, ke la plej bona
vivmaniero estus por mi, kun skribilaro kaj lampo esti en la plej
interna
ĉambro de ampleksa, ŝlosita kelo. [...] Kiom mi tiam verkus!” (F 250)
La karbisto
vivas do en varma spaco (okulfrapas la forta kontrasto kun la enkonduka
priskribo de la vintro),
amasigis
tiom da materiaj havaĵoj, ke li povas provizi urbon, kaj por la ujrajdisto, kiu
havas nenion ol kelkajn
malpezajn
argumentojn, li enkorpigas la sunon ĉe la firmamento. Pro tio surprizas la bildo,
kiun Kafko
elektas
por kunigi ambaŭ figurojn. Alte alŝvebas la ujrajdisto super la kelo de la
karbisto, tiom alte, ke oni
povus
supozi lin pli proksima al la suno ol estas la karbisto en la kelo. La pozicioj
“eksterordinare alta” kaj
“profunde
malalta” (E 195) ŝajnas unuavide inversi la fortrilaton de ambaŭ figuroj. Se
oni restas ekzemple ĉe
la
teorio, ke temas ĉi tie pri du facetoj de unu personeco, tiam ŝajnas esprimiĝi
en tiu bildo la supereco de la
artista
mio kontraste kun la mondeca, afersukcesa persono. Sed spite al tiu ŝajna - nur
en tiu bildo aludita -
supereco
de la ujrajdisto, tiu ĉi priskribatas kiel netaŭga figuro por la reala vivo. Ja
veras ke la karbisto
neniam
havas la ĝuon de “eksterordinara pensoflugo” (kaj nenio alia estas la historio
de la ujrajdisto laŭ ĝia
ekstera
formo), ne tuŝas superterajn limojn, neniam vidas la mondon el pli alta
vidpunkto, ne spertas la
literaturan
patoson ĉe la verkado de tekstoj, kiel celas kredigi la bildo de la
supreniĝantaj kameloj,21 sed li
sendube
mastras sian vivon en reala mondo kaj krome prizorgas edzinon kaj infanojn. La
karbisto realigis,
kion
Kafko mem esperis por sia vivo kaj formulis kiel taskon.
La virino, eble pli draste dirite, la edzeco
estas la reprezentanto de la vivo, kiun vi devas alfronti. (H 87)
La riĉeco
de la karbokomercisto konsistas el la varma idilio de la kelo, en kiu lia
edzino sidas sur la
fornobenko
trikante, li mem post farita laboro “skribas”. Ke tiu idilio estas ankaŭ
trompa, tion ŝajnas esprimi
la
vorteto “kaŭras”, kiu karakterizas ankaŭ la personecon de la karbisto. Kiam la
ujrajdisto ŝvebante alte
super
la kela volbaĵo kontaktiĝas kun li, li estas tiom malcerta pri siaj sensoj, ke
li unue konsiliĝas kun sia
edzino
kaj tie ankaŭ plue cedas al ŝiaj decidoj. Li estas, por resti en la bildo,
space kaj mense tiom
malproksimiĝinta
de sia artista mio, ke li nur svage perceptas per la koro la iaman “klienton /
mesaĝon” (ĉi tie
uzatas
la sinonimeco de la vorto “Kundschaft”)22, nome sekvi la
vokon de la literaturo. La edzino, al kiu li
komunikas
siajn supozojn, male estas ekde la komenco certa, ke temas pri voko imagita,
kiu fine devojigas
de la
tasko prizorgi edzinon kaj infanojn. Impete ŝi malhelpas la kontakton inter
ambaŭ personecoj kaj per tio
fine la
eblan ligon inter artisteco kaj monda vivo. Ŝia argumento estas simpla, racia
kaj nerefutebla:
Memoru vian gravan tusadon ĉi-nokte. Sed pro
negoco kaj estu ĝi nur imagita, vi forgesas edzinon kaj
infanon
kaj oferas viajn pulmojn. Mi iras [...]. (E 196)
La decido
pri la plua ekzisto de la ujrajdisto estas farata de la edzino, kiu fermas la
pordon inter ambaŭ sferoj
-
artisteco kaj burĝeco - kaj per tio nuligas la lastan ŝancon de la ujrajdisto
partopreni en la reala vivo. Tiu
momento
de la decido estas fonata de la vespersonorado de la proksima preĝejo, kaj oni
rajtas interpreti ĝin
kun la
“missonorado de la nokttintilo” en Kampara kuracisto kiel definitiva
signalo al ekiro en neterecajn
sferojn.
La artista mio estas do ekzilita en la nenion, sed tiu stato estas rigardata,
kiel jam interpretita en la
epilogo,
kiel dezirinda kaj kiel liberigo el devigado de sociaj kondiĉoj.
Paralela
decidosituo troviĝas ankaŭ en la historio Kampara kuracisto, de kiu Hartmut
Binder malkovris jenan
bazan
skemon:
La rakonto konceptas decidokampon de
“respondeco” kun du centroj: tiu de ebla fimilia konstelacio, kian
ebligas
pensi la mastrumaĵo de la doktoro kun Roza kiel partnerino, kaj tiu de la socia
agado, kian aludas
la
konfrontado kun la grave malsana knabo kaj la vilaĝanoj.23
Ankaŭ en Kampara
kuracisto la rakontanta figuro decidiĝas por la artista alvoko, la
memelektita tasko
ricevas
pli da pezo ol la perspektivo de geeco kun Roza. Tamen dum la tuta hejmvizito
Roza restas en la
menso
de la kuracisto kaj influas liajn agojn. Ĉar li rezignis pri ŝi kaj aliflanke
sentas sin respondeca, li ne
mastras
sian taskon kuraci la vundon de sia paciento, kiu ankaŭ estas “Roza”. Ankaŭ ĉi
tie facilas la supozo,
ke
paciento kaj kuracisto estas la sama figuro, kies misoj situas nur sur diversaj
niveloj.
La knabino kaj la vundo, la knabo, ĉe kiu ĝi
malfermiĝas, kaj la kuracisto, kiu vidas ĝin en ĝuste tiu
maniero,
per tio rezignas siajn dislimigojn, siajn diversajn poziciojn en la realo.24
Ĉi tie,
kiel en La ujrajdisto, Kafko kodas sian propran konflikton kun la
virinoj en tiu maniero, ke li kreas
diversajn
personojn (knabo - kuracisto - servisto) kiel portantojn de la origina
konflikto, kiun li per tio
nesolveble
instalas en la historion. La kampara kuracisto povas senchave vivi nek kun Roza
nek sen ŝi, li
fiaskas
ĉe sia tasko kuraci vundon, kiu estas lia propra, kaj li sentas sin trompita,
ĉar finfine li ne plu
kapablas
travidi la bazan skemon de la konflikto:
Mia destino estas: suben, mi ne trovas alian
kompromison, F. estas hazarde tiu, ĉe kiu pruviĝas mia
destino,
mi ne kapablas vivi sen ŝi, kaj devas salti suben, sed mi ankaŭ ne kapablus -
kaj F. antaŭsentas
tion -
vivi kun ŝi. (H 263)
La forte
biografia interpretado praviĝas per la pritakso de la historio fare de Kafko en
rilato al lia propra vivo:
Se mi ja ne plendas, hodiaŭ malpli ol alie.
Krome mi antaŭdiris tion mem. Ĉu vi memoras la sangovundon
en la
“Kampara kuracisto”? (BKB 160)25
Konflikto kaj perspektivo. La du rakontoj, kiuj havas en sia
strukturo multajn paralelojn, diversas en sia fina
perspektivo.
Dum la ujrajdisto malaperas je neniamrevido, forlasas la mondon por ĉiam, la
kampara
kuracisto
estas kondamnita al neniam plu atingi sian hejmon kaj erarvagadi en la
neĝdezerto. La disiĝo disde
la
reala vivo en La ujrajdisto estas elsaviĝo, kiu ne estas donita al la
kampara kuracisto. Sed solvo, kian
ofertas
la ujrajdista historio, en kiu la pure artista estado agnoskitas kiel ebla
ekzistoformo, eblas nur en
sonĝo,
sed ne en la reala vivo. En la historio Kampara kuracisto Kafko akrigas
la konflikton de la ujrajdisto
“soleco
kaj komuneco” formulante ĝin kiel neplenumeblan vivotaskon kaj fiaskigas sian
heroon ĉe tiu tasko.
En la
rakonto Kampara kuracisto Kafko anticipas sian propran
(malsanul-)historion, kaj tiel ĝi ricevas ankaŭ
ĉe la
presado prioritaton antaŭ la “melankolie gaja”26 ujrajdist-historio.
Kopirajto pri la traduko ©1999
Notoj
1. Max
Brod - en Esperantaj tekstoj kelkfoje kiel 'Makso Brodo'. - vl
2. Max Brod: Über Franz Kafka. Frankfurt a.M. 1974, p. 140.
3. Kp. Jürgen Born [k.a.]: Kafka-Symposion. 2., veränd. Aufl., Berlin 1966,
p. 76ss.
4.
Nome:”Ĉu estas pli varme ĉi tie [...]”; Kafko forstrekis ĝin ĉe la preparado al
presado de la rakonto. Ĝi estas presita en H, p. 41. (La aŭtoro ĉi tie uzas
anstataŭ epilogo la esprimon paralipomeno. - vl).
5. Januaro/februaro 1917, unua listo por la volumo Kampara kuracisto (la
titoloj forstrekigaj de Kafko estas metitaj en rektaj krampoj): Sur la galerio;
[Ŝrankofantomo]; Ujrajdisto; [Rajdisto]; [Komercanto]; Kampara kuracisto;
Sonĝo; Antaŭ la leĝo; Fratomurdo; Ŝakaloj kaj araboj; La nova advokato.
Marto/aprilo 1917, dua listo: Sonĝo; Antaŭ la leĝo; Imperiestra mesaĝo; Ŝakaloj
kaj araboj; Sur la galerio; La ujrajdisto; Kampara kuracisto; La nova advokato;
Fratomurdo; Dek unu filoj.
6. de la volumo - vl.
7. Pri la plano neniam realigita atestas letero al Max Brod el januaro
1918: “[...] jen la manuskriptoj (miaj solaj) por via edzino, montru ilin al
neniu. Bv. fari kopion je miaj kostoj de la ujrajdisto kaj de la “Malnova
folio” kaj sendu ilin al mi, mi bezonas ilin por Kornfeld (BKB 219).
8.
Franz Kafka: Der Kübelreiter. En: Prager Presse 1 (1921), Nr. 270 (25.
Dezember 1921), Morgenausgabe (Weihnachtsbeilage), S. 22.
9. Kp. Ludwig Dietz: Franz Kafka. Die Veröffentlichungen zu seinen Lebzeiten
(1908-1924). eine textkritische und kommentierte Bibliographie. Heidelberg
1982, S. 119.
10. Sl., p. 609.
11. Helmut Richter: Franz Kafka. Berlin 1962, S. 135.
12. Herbert Kraft: Wirklichkeit und Perspektive. Bern 1983, S. 74.
13. Kafko sendis tiun leteron la 19-an de aŭgusto 1916 al sia eldonisto Kurt
Wolff (Kurt Wolff: Briefwechsel eines Verlegers 1911-1963, hrsg. von B.
Zeller und E. Otten. Frankfurt a.M. 1966, S. 39).
14. Reinhard Meurer: Franz Kafka, Erzählungen. München 1988, S. 75 ff.
15. sl., p. 76.
16. Pasley kaj Wagenbach datas la estiĝon je 1903/04.
17. Josef Hermann Meuse: Die Bedeutung des Todes im Werk von Franz Kafka.
Frankfurt a.M. 1978, S. 94.
18. Kp. la leteron al Felice Bauer de la 14-a/15-a de januaro 1913 (F
250).
19. “Ke du luktas en mi, vi scias. Ke la pli bona el la du apartenas al vi, pri
tio mi dubas ĝuste en la lastaj tagoj plej malmulte” (F 755).
20.
En la germana lingvo “skribi” kaj “verki” estas sinonimaj (schreiben). -
vl
21. Kp. kun tio la lingvan paralelon kun la Kampara kuracisto, kiu ankaŭ
rilatigas siajn neterecajn ĉevalojn al kameloj: “du ĉevaloj, enorme
flankofortaj bestoj, ŝoviĝis unu post la alia, la gambojn strete ĉe la korpo,
la belformajn kapojn kiel kameloj malaltigante [...]” (E 124).
22. en la germana, la vorto Kundschaft signifas samtempe “kliento”-n kaj
“mesaĝo”-n. - vl
23. KHB II, p. 345.
24. Gert Kleinschmidt: Ein Landarzt. In: Interpretationen zu Franz Kafka,
hrsg. von Albrecht Weber [u.a.], München 1968, S. 119.
25. Letero de Kafko al Max Brod, post kiam oni 1917 diagnozis ĉe li
ftizon (Br 160).
26. Kp. Brod (Anm. 1) S. 140.
Literaturindiko
Der
Kübelreiter. In: Prager Presse 1 (1921). Nr. 270, 25. Dezember 1925.
Morgenausgabe
(Weihnachtsbeilage).
S. 22.