Tiu ĉi paĝo legeblas per litertiparo Latin 3
elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, hejmpaĝen
kontrollegitaj de Johano Besada (Havano, Kubo), kiu faris 31 proponojn, kiujn mi sekvis kaj pro kiuj mi ŝuldas al li grandan dankon.
Kopirajto pri la traduko / copyright 1999
Saĝa ĉe saĝulo estas la sinteno
Al sinjoro K. venis filozofia
profesoro kaj al li rakontis pri sia saĝo. Post iom da tempo sinjoro K. diris
al li: Vi sidas malkomforte, vi parolas malkomforte, vi pensas malkomforte. La
filozofa profesoro koleriĝis kaj diris: Mi volis iom ekscii ne pri mi, sed pri
la enhavo de tio, kion mi diris. Ĝi ne havas enhavon, diris sinjoro K. Mi vidas
vin iri mallerte, kaj ne estas celo, kiun vi, dum mi vidas vin iradi, atingas.
Vi parolas malhele, kaj ne estas helo, kion vi parolante kreas. Vidante vian
sintenon, ne interesas min via celo.
Organizo
Sinjoro K. foje diris:
La pensanto uzas nenian lumon tro, nenian panpecon tro, nenian penson tro.
Disponoj kontraŭ la potenco
Kiam sinjoro Kojno, la pensanto, en salonego antaŭ multaj homoj esprimis sin kontraŭ la potenco, li rimarkis, kiel la homoj antaŭ li recedis kaj foriris. Li retrorigardis kaj vidis malantaŭ si stari - la potencon.
Kion vi diris? demandis lin la potenco.
Mi esprimis min por la potenco, respondis sinjoro Kojno.
Kiam sinjoro Kojno estis foririnta, liaj disĉiploj demandis lin pri lia vertebraro. Sinjoro Kojno respondis: Mi ne havas vertebraron por disbati. Ĝuste mi devas vivi pli longe ol la potenco.
Kaj sinjoro Kojno rakontis jenan historion:
En la loĝejon de sinjoro Erpo, kiu estis lerninta diri ne, iun tagon dum la tempo de la eksterleĝeco venis agento, kiu montris paperon, kiu estis skribita nome de tiuj, kiuj regis la urbon, kaj en kiu estis atestita, ke al ĝia posedanto apartenu ĉiu loĝejo, en kiun li metas sian piedon; same ankaŭ ĉiu manĝaĵo apartenu al li, kiun li postulas; same ĉiu homo al li servu, kiun li vidas.
La agento eksidis en seĝon, postulis manĝon, sin lavis, kuŝiĝis kaj demandis, la vizaĝon al muro, antaŭ ol ekdormi: Ĉu vi servos al mi?
Sinjoro Erpo lin kovris
per kovrilo, forpelis la muŝojn, gardis lian dormon, kaj kiel dum tiu tago li
obeis al li dum sep jaroj. Sed kion ajn li faris por li, ion li bone gardis sin
fari: tio estis, diri eĉ vorton. Kiam nun estis pasintaj la sep jaroj kaj la
agento dikiĝinta pro multaj manĝo, dormo kaj ordono, la agento mortis. Tiam
sinjoro Erpo volvis lin en la aĉigitan kovrilon, trenis lin for el la domo,
lavis la kuŝejon, surkalkis la murojn, profunke enspiris kaj respondis: Ne.
Pri la portantoj de la scio
Kiu portas la scion,
tiu ne rajtas lukti; nek diri la veron; nek fari servon; nek manĝi; nek rifuzi
honorigojn; nek esti konebla. Kiu portas la scion, havas el ĉiuj virtoj nur
unu: ke li portas la scion, diris sinjoro Kojno.
La celservanto
Sinjoro K. faris jenajn demandojn:
Ĉiun matenon mia najbaro aŭdigas muzikon per gramofona kesto. Kial li faras muzikon? Mi aŭdas, ĉar li gimnastikas. Kial li gimnastikas? Ĉar li bezonas forton, mi aŭdas. Kiucele li bezonas forton? Ĉar li devas venki siajn malamikojn en la urbo, diras li. Kial li devas venki malamikojn? Ĉar li volas manĝi, aŭdas mi.
Post kiam sinjoro K.
tion estis aŭdinta, ke lia najbaro faras muzikon por gimnastiki, gimnastikas
por esti forta, volas esti forta por mortbati siajn malamikojn, mortbatis siajn
malamikojn por manĝi, li faris sian demandon: Kial li manĝas?
Peno de la plejbonuloj
Pri kio vi laboras?
estis demantita sinjoro K. Sinjoro K. respondis: Mi havas multe da peno, mi
preparas mian sekvontan eraron.
La arto ne korupti
Sinjoro K. rekomendis homon ĉe komercisto pro lia nekorupteblo. Post du semajnoj la komercisto revenis ĉe sinjoro K. kaj demandis lin: Kion vi volis diri pri nekorupteblo? Sinjoro K. diris: Se mi diras, ke la homo, kiun vi dungas, estas nekoruptebla, mi volas diri per tio: vi ne povas korupti lin.
ĉu? diris la komercisto
ĉagrene, nu, mi havas kaŭzon por timi, ke via homo korupteblas eĉ de miaj
malamikoj. Tion mi ne scias, diris sinjoro K. neinteresite. Sed al mi, ekkriis
la komercisto, li ĉiam parolas laŭ miaj deziroj, do li korupteblas ankaŭ de mi!
Sinjoro K. ridetis memplaĉe. De mi li ne lasas sin korupti, diris li.
Amo al patrolando, malamo kontraŭ patrolandoj
Sinjoro K. ne opiniis
necese, vivi en iu certa lando. Li diris: Mi povas malsati ĉie. Sed iun tagon
li iris tra urbo, kiu estis okupe tenata de la malamiko de la lando, en kiu li
vivis. Tiam venis al li renkonte oficiro de tiu malamiko kaj lin devigis deiĝi
de la trotuaro. Sinjoro K. deiĝis kaj perceptis en si indignon kontraŭ tiu
homo, kaj pli precize ne nur kontraŭ tiu homo, sed precipe kontraŭ la lando, al
kiu apartenis la homo, tiumaniere ke li deziris, ke ĝi forglutiĝu el la
tergrundo. Per kio, demandis sinjoro K., por tiu minuto mi fariĝis naciisto?
Per tio, ke mi renkontis naciiston. Sed pro tio oni devas ja ekstermi la
stultecon, ĉar ĝi stultigas tiujn, kiuj renkontas ĝin.
Ankaŭ malbono ne estas malkara
Meditante pri la homoj,
sinjoro Kojno ekhavis siajn ideojn pri la dispartiĝo de la malriĉeco. Iun tagon
li deziris, ĉirkaŭrigardante en sia loĝejo, alian meblaron: pli malbonan, pli
malkaran, malriĉecan. Tuj li iris al lignaĵisto kaj komisiis lin deskrapi la
lakon de liaj mebloj. Sed kiam la lako estis deskrapita, la mebloj ne aspektis
malriĉecaj, sed nur fuŝitaj. Tamen la lignaĵista fakturo estis pagenda, kaj
sinjoro K. devis ankaŭ forĵeti siajn proprajn meblojn kaj aĉeti novajn, malriĉecajn,
malkarajn, malbonajn, ĉar li deziris ilin ja tiaj. Iuj, eksciinte pri tio,
ridis nun pri sinjoro Kojno, ĉar ties malriĉecaj mebloj nun estis fariĝintaj
pli multekostaj ol la lakitaj. Sed sinjoro Kojno diris: Al la malriĉeco
konvenas ne ŝpari, sed elspezi. Mi konas vin: al viaj pensoj ne konvenas via
malriĉeco. Sed al miaj pensoj ne konvenas la riĉeco.
Malsati
Okaze de demando pri la
patrujo, sinjoro K. donis la respondon: Mi povas malsati ĉie. Iom pli preciza aŭskultanto
nun demandis al li, pro kio li diris, ke li malsatas, dum li ja reale havas por
manĝi. Sinjoro K. pravigis sin dirante: Verŝajne mi volis diri: Mi povas vivi ĉie,
se mi volas vivi kie regas malsato. Mi konfesas, ke estas granda diferenco, ĉu
mi malsatas mem aŭ ĉu mi vivas kie regas malsato. Sed je mia senkulpigo mi eble
rajtas aldoni, ke por mi, vivi kie regas malsato, estas se ne same malbone kiel
malsati, tamen almenaŭ tre malbone. Por aliuloj ja ne gravus, se mi malsatus,
sed gravas, ke mi estas kontraŭ tio, ke regas malsato.
Propono, se la propono ne estas atentata
Sinjoro K. rekomendis
aldoni laŭeble al ĉiu propono ankoraŭ alian, por la kazo, ke la propono ne
estos atentata. Ekzemple kiam li estis konsilinta al iu, kiu troviĝis en
malbona situacio, certan procedon, kiu malutilus al plej eble malmulte da aliaj
homoj, li priskribis ankoraŭ alian procedon, malpli sendanĝeran, sed ankoraŭ ne
la plej senrespektan. Kiu ne povas ĉion, li diris, al tiu oni ne ŝparu ion
malplian.
Originaleco
Nuntempe, plendis
sinjoro K., ekzistas sennombraj homoj, kiuj gloras sin publike, esti kapablaj
verki tute solaj grandajn librojn, kaj tio estas ĝenerale aprobata. La ĉina
filozofo ĝango Dzio verkis, jam plenkreska viro, libron de centmil vortoj
konsistantan je naŭ dekonoj el citaĵoj. Tiaj libroj ĉe ni ne plu verkeblas, ĉar
mankas la spirito. Sekve de tio, pensoj estas produktataj nur en propra
laborejo, dum tiu konsideras sin pigra, kiu ne produktas sufiĉe da ili. Do ankaŭ
ne ekzistas penso transprenebla kaj ankaŭ ne citebla formulado de penso. Kiom
malmulte ĉiuj ĉi bezonas por sia laboro! Plumingo kaj iom da papero estas ĉio,
kion ili povas prezenti! Kaj sen ajna helpo, nur per tiu mizera materialo, kiun
unuopulo povas alporti surbrake, ili starigas siajn kabanojn! Pli grandajn
konstruaĵojn ili ne konas ol tiajn konstrueblajn de unu sola homo.
La demando, ĉu ekzistas dio
Iu demandis sinjoron
K., ĉu ekzistas dio. Sinjoro K. diris: Mi konsilas al vi pripensi, ĉu via
konduto laŭ la respondo al tiu demando ŝanĝiĝus. Se ĝi ne ŝanĝiĝus, tiam ni
forgesu la demandon. Se ĝi ŝanĝiĝus, tiam mi povas helpi al vi almenaŭ tiom, ke
mi diras al vi: vi jam decidiĝis: Vi bezonas iun dion.
La rajto je malforto
Sinjoro K. helpis al iu ĉe malfacila afero. En la sekvo tiu esprimis nenian dankon.
Sinjoro K. nun mirigis
siajn amikojn laŭte plendante pri la nedankemo de tiu homo. Ili trovis la
konduton de sinjoro K. malnobla kaj diris ankaŭ: Ĉu vi ne sciis, ke oni faru nenion
pro dankemo, ĉar la homo estas tro malforta por esti dankema? Kaj mi, demandis
sinjoro K., ĉu mi ne estas homo? Kial mi ne estu tiom malforta por postuli
dankemon? La homoj opinias ĉiam, ke ili konfesas sin stultuloj konfesante esti
viktimo de fiago. Sed kial do?
La senhelpa knabo
Sinjoro K. parolis pri
la malbona kutimo, spertitan maljustaĵon mute gluti, kaj rakontis jenan
historion: Knabon ploretantan preterpasanto demandis pri la kaŭzo de lia ĉagreno.
Mi havis du groŝojn por la kino, diris la knabo, tiam venis knabo kaj elŝiris
unu el mia mano, kaj li fingre montris knabon videblan iom distance. Ĉu vi do
ne kriis por helpo? demandis la viro. Jes ja, diris la knabo kaj singultis iom
pli forte. Ĉu vere neniu aŭdis vin? plu demandis la viro, lin ame karesante.
Ne, diris la knabo kaj alrigardis lin kun nova espero, ĉar la viro ridetis.
Tiam donu ankaŭ tiun, li diris, prenis la lastan groŝon el la mano kaj senzorge
pluiris.
Sinjoro K. kaj la naturo
Demandite pri sia rilato al la naturo, sinjoro K. diris: Mi ŝatus, paŝante el la domo, vidi kelkajn arbojn. Precipe ĉar, per sia diversa aspekto laŭ la tagaj horoj kaj la sezonoj, ili atingas apartan gradon da realeco. En la urboj ni krome konfuziĝas post iom da tempo vidante nur utilaĵojn, domojn kaj trajnojn, kiuj neloĝate estus malplenaj, neuzate sensencaj. Nia stranga, posedeca sociordo igas nin konsideri eĉ la homojn utilaĵoj, kaj laŭ tio la arboj havas - almenaŭ por mi, kiu ne estas lignaĵisto - ion trankvilige memstaran, al mi ne celantan, kaj mi krome esperas, ke ili havas eĉ por lignaĵisto ion neutiligeblan.
Kial vi ne veturas kelkfoje, kiam vi volas vidi arbojn, simple en la liberan naturon? oni demandis lin. Sinjoro Kojno respondis mirigite: Mi diris, ke mi ŝatus vidi ilin, paŝante el la domo.
(Sinjoro K. diris ankaŭ:
Estas ankaŭ necese por ni, fari ŝpareman uzon de la naturo. Sen laboro restante
en la naturo, oni facile transiĝas en malsanan staton, oni estas atakata de io
febrosimila.
Konvinkaj demandoj
Mi rimarkis, diris
sinjoro K., ke ni fortimigas multajn homojn de nia doktrino per tio, ke ni
scias respondon al ĉio. Ĉu ni ne povus - por la intereso de la propagando -
listigi demandojn, kiuj ŝajnas al ni tute nesolveblaj?
Fidindeco
Sinjoro K. kiu estis
por la ordo de la homaj rilatoj, estis tempe de sia vivo envolvita en luktoj.
Iun tagon li ree falis en malagrablan aferon, kiu necesigis, ke li atingu
dumnokte plurajn renkontajn punktojn en la urbo, kiuj malproksimis unu de la
alia. Ĉar li estis malsana, li petis amikon pri mantelo. Tiu promesis ĝin al
li, kvankam li devis pro tio rezigni pri rendevuo. Sed iom antaŭ la vespero la
kondiĉoj de sinjoro K. malboniĝis tiom, ke tiuj iradoj ne plu havis sencon kaj
tute aliaj decidoj fariĝis necesaj. Tamen kaj spite al la tempomanko sinjoro
K., zorga pri siavice plenumi la interkonsenton, iris akurate preni la
senultiliĝintan mantelon.
La revido
Viro, kiun sinjoro K.
longe ne estis vidinta, salutis lin kun la vortoj: Vi tute ne ŝanĝiĝis. Ho!
diris sinjoro K. kaj paliĝis.
Pri la elekto de la bestoj
Kiam sinjoro Kojno, la pensanto, aŭdis
Ke la plej fama krimulo de la urbo Novjorko
Kontrabandisto kaj amasmurdisto
Estis mortpafita kiel hundo kaj
Senceremonie entombigita
Li nenion alian esprimis ol surprizon.
Kion, li diris, ĉu estas jam tiel
Ke eĉ ne la krimulo estas je sia vivo sekura
Kaj eĉ ne kiu pretas je ĉio
Havas iom da sukceso?
ĉiu scias, ke estas perditaj tiuj
Kiuj zorgas pri sia homa digno.
Sed tiuj kiuj je ĝi seniĝas?
ĉu tio signifas: kiu eskapis la profundaĵon
Falas sur la altaĵo?
Nokte dumdorme ŝvitbanite eksaltas la justuloj
La plej mallaŭta paŝo hororigas ilin
Ilia bona konscienco persekutas ilin ĝis endormen
Kaj nun mi aŭdas: ankaŭ la krimulo
Ne povas plu trankvile dormi?
Kia konfuzo!
Kiaj tempoj!
Kun simpla fiago, mi aŭdas,
Nenio plu estas farebla.
Sole per mortigo
Neniu plu sukcesas.
Du ĝis tri perfidoj matene:
Al tio estas preta ĉiu.
Sed kion valoras preteco
Se decidas nur kapablo!
Eĉ senskrupuleco ne sufiĉas:
Decidas la efiko.
Tiel eĉ la fifamulo
Entombiĝas nesensacie.
ĉar ekzistas tro da liaspeculoj
Li ne frapas la atenton.
Kiom pli malkare li povintus havi la tombon
Kiu tiom celis la monon!
Tiom da mortigoj
Kaj tiom mallonga vivo!
Tiom da krimoj
Kaj tiom malmulte da amikoj!
Se li estintus senrimeda
Da ili ne povus esti pli malmulte.
Kiel fronte al tiaj okazoj
Ne perdi la kuraĝon?
Kion do ni ankoraŭ planu?
Kiajn krimojn ankoraŭ elpensi?
Ne estas bone, se estas tro multe postulata.
Tion vidante, diris sinjoro Kojno
Ni estas senkuraĝigitaj.
Formo kaj materio
Sinjoro K. kontemplis
pentraĵon, kiu donis al iuj objektoj tre kaprican formon. Li diris: Okazas al
iuj artistoj, kiam ili rigardas la mondon, kiel al multaj filozofoj. Klopodante
pri la formo, la materio perdiĝas. Iam mi laboris ĉe ĝardenisto. Li enmanigis
al mi ĝardentondilon kaj igis min tondi laŭron. La arbo staris en poto kaj
estis pruntata por festaĵoj. Pro tio li devis havi la formon de globo. Tuj mi
komencis pri tondado de la sovaĝaj ŝosoj, sed kiom ajn mi klopodis atingi la
globan formon, longe mi ne sukcesis. Foje mi estis troe fortondinta je unu
flanko, foje je la alia flanko. Kiam fine ĝi fariĝintis globo, la globo estis
tre malgranda. La ĝardenisto diris seniluziigite: Bone, tie la globo, sed kie
la laŭro?.
Interparolado
Ni ne povas plu
interparoli, diris sinjoro K. al viro. Kial? tiu demandis ektimigite. En via ĉeesto
mi estigas nenion taŭgan, plendis sinjoro K. Sed tio ja ne ĝenas min, konsolis
lin la alia. - Tion mi kredas, diris sinjoro K. amarigite, sed min tio ĝenas.
Gastamo
Kiam sinjoro K. gastiĝis, li lasis sian ĉambron tia, kia li trovis ĝin, ĉar li neniom ŝatis, ke iuj markas sian ĉirkaŭon per sia personeco. Male li klopodis ŝanĝi sian karakteron tiel, ke ĝi konvenu al la loĝejo; kvankam liaj planoj ne devis suferi pro tio.
Kiam sinjoro K.
gastigis, li movis almenaŭ unu seĝon aŭ tablon de ĝia tiama loko al alia, tiel
respektante sian gaston. Kaj estas pli bone, ke decidu mi, kio al li konvenas!
diris li.
Kiam sinjoro K. amis homon
Kion vi faras, estis
demandita sinjoro K., kiam vi amas homon? Mi faras koncepton de li, diris
sinjoro K. kaj zorgas ke ambaŭ similiĝu. Ke kio similiĝu? Ĉu la koncepto? Ne,
diris sinjoro K. la homo.
Pri la perturbo de la nun por la nun
Iun tagon, gaste ĉe iom
fremdaj homoj, sinjoro K. malkovris, ke liaj gastigantoj, sur tableto enangule
de la dormoĉambro, videble de la lito, jam estis metintaj la servicon por la
matenmanĝo. Pri tio li ankoraŭ pensadis, post kiam li unue en siaj pensoj laŭdintis
ilin pro tio, ke ili rapidetis por fini sian laboron kun li. Li meditis, ĉu
ankaŭ li pretigus la servicon por la matenmanĝo jam nokte antaŭ la enlitiĝo.
Post iom da pensado li trovas tion ĝusta por certaj tempoj. Same ĝuste li
trovas, ke ankaŭ aliaj okaze dum kelka tempo okupiĝas pri tiu demando.
Sukceso
Sinjoro K. vidis
preterpasi aktorinon kaj diris: ŝi estas bela. Lia akompananto diris: Antaŭ
mallonge ŝi havis sukceson, ĉar ŝi estas bela. Sinjoro K. koleriĝis kaj diris: ŝi
estas bela, ĉar ŝi havis sukceson.
Sinjoro K. kaj la katoj
Sinjoro K. ne amis la
katojn. Ili al li ne ŝajnis esti amikoj de la homoj; do ankaŭ li ne estis ilia amiko.
Se ni havus samajn interesojn, diris li, tiam mi estus indiferenta al ilia
malamika sinteno. Sed sinjoro K. forpelis la katojn nur malvolonte de sia seĝo.
Sin kuŝi por ripozo, tio estas laboro, li diris; ĝi devas esti sukcesa. Ankaŭ
kiam la katoj miaŭis antaŭ lia pordo, li leviĝis de sia kuŝejo, eĉ dum
malvarmo, kaj enlasis ilin en la varmon. Ilia kalkulo estas simpla, li diris,
se ili vokas, oni malfermas al ili. Se oni al ili ne plu malfermas, ili ne plu
vokos. Voki, tio estas progreso.
La besto de sinjoro K. favorata
Kiam sinjoro K. estis
demandita, kiun beston li ŝatas antaŭ ĉiuj, li nomis la elefanton kaj tion
klarigis tiele: La elefanto kunigas ruzon kun forto. Tio ne estas la mizera
ruzo, kiu sufiĉas por eliĝi el insido aŭ por atingi manĝaĵon neatentite, sed la
ruzo, kiu disponas pri la forto por grandaj entreprenoj. Kie estis tiu besto,
tien kondukas larĝa spuro. Tamen ĝi estas bonnatura, komprenas ŝercon. Ĝi estas
bona amiko, kiel ĝi estas bona malamiko. Tre granda kaj peza, ĝi estas tamen
ankaŭ rapida. Ĝia rostro kondukas al enorma korpo ankaŭ la plej malgrandajn manĝaĵojn,
ankaŭ nuksojn. Ĝiaj oreloj estas adapteblaj: Ĝi aŭdas nur, kio al ĝi konvenas. Ĝi
atingas ankaŭ grandan aĝon. Ĝi estas ankaŭ sociema, kaj tio ne nur kun
elefantoj.ĉie ĝi estas ŝatata kaj timata. Certa komiko ebligas, ke ĝi povas eĉ
esti honorata. Ĝi havas dikan haŭton, en ĝi disrompiĝas la tranĉiloj; sed ĝia
animo estas tenera. Ĝi povas malĝojiĝi. Ĝi povas koleriĝi. Ĝi ŝatas danci. Ĝi
mortas en densejo. Ĝi amas infanojn kaj aliajn malgrandajn animalojn. Ĝi estas
griza kaj frapas la atenton nur per sia maso. Ĝi ne estas manĝebla. Ĝi scias
bone labori. Ĝi ŝatas trinki kaj ĝojiĝas. Ĝi faras ion por la arto: Ĝi liveras
eburon.
La antikva epoko
Antaŭ konstruktiveca
pentraĵo de la pentristo Lundstr?m, bildiganta kelkajn akvujojn, sinjoro K.
diris: Bildo el la antikva epoko, el barbara tempo! Tiam la homoj ja certe
nenion plu distingis, la rondo ne plu ŝajnis ronda, la pinto ne plu pinta. La
pentristoj devis ĉion reĝustigi kaj montri al la klientoj ion certan,
unusencan, fikse formitan; ili vidis tiom da necerta, flua, duba; ili tiom
malsatis je nekorupteco, ke ili jam aljubilis homon, kiu ne vendis sian stultaĵon.
La laboro estis dispartigita inter multaj, tio videblas en tiu bildo. Tiuj,
kiuj decidis pri la formo, ne zorgis pri la destino de la aĵoj; el tiu ĉi ujo
oni ne povas verŝi akvon. Tiam certe multaj homoj estis rigardataj kiel uzaĵoj.
Ankaŭ kontraŭ tio la artistoj devis defendi sin. Tempo barbara, la antikva
epoko! Oni atentigis sinjoron K., ke la bildo devenas el la nuntempo. Jes,
diris sinjoro K. malĝoje, el la antikva epoko.
Bona respondo
Laboristo antaŭ
tribunalo estis demandita, ĉu li volas uzi la laikan aŭ la eklezian formon de
la ĵuro. Li respondis: Mi estas senlabora. - Tio estis ne nur distriteco, diris
sinjoro K. Per tiu respondo li sciigis, ke li troviĝas en situacio, kie tiaj
demandoj, ja eble eĉ la tuta proceso mem, ne plu havas sencon.
La laŭdo
Kiam sinjoro K. aŭdis,
ke li estis laŭdata de lernintoj, li diris: Post kiam la lernintoj jam antaŭ
delonge forgesis la erarojn de sia majstro, li mem ankoraŭ daŭre memoras pri
ili.
Du urboj
Sinjoro K. preferis la
urbon B al la urbo A. En la urbo A, li diris, oni amas min; sed en la urbo B
oni estis al mi afabla. En la urbo A oni estis al mi utila; sed en la urbo B
oni bezonis min. En la urbo A oni petis min al la tablo, sed en la urbo B oni
petis min en la kuirejon.
Amikecaj servoj
Kiel ekzemplon por la ĝusta maniero fari servon al amikoj, sinjoro K. aŭdigis jenan historion. Al maljuna arabo venis tri junuloj kaj diris al li: Nia patro mortis. Li postlasis al ni deksep kamelojn kaj disponis testamente, ke la plej aĝa ricevu la duonon, la dua trionon kaj la plej juna naŭonon de la kameloj. Nun ni ne povas interkonsentiĝi pri la divido; do faru vi la decidon! La arabo meditis kaj diris: Kiel mi vidas, mankas al vi, por bone dividi, unu kamelo. Mi mem havas nur unusolan kamelon, sed ĝi estas je via dispono. Do prenu ĝin kaj dividu, kaj poste donu al mi nur, kio restos. Ili dankis pro la amikeca servo, kunprenis la kamelon kaj dividis la dekok kamelojn tiel, ke la plej maljuna ricevis la duonon, tio estas naŭ, la dua la trionon, tio estas ses, kaj la plej juna naŭonon, tio estas du kameloj. Je ilia ekmiro, post kiam ili estis flankenigintaj siajn kamelojn, unu kamelo postrestis. Tiun ili rekondukis al sia maljuna amiko, renovigante sian dankon.
Sinjoro K. nomis tiun
amikecan servon ĝusta, ĉar ĝi ne postulis apartajn oferojn.
Sinjoro K. en fremda domo
Enirante fremdan domon,
sinjoro K., antaŭ ol kuŝiĝi, rigardis pri la elirejoj de la domo kaj pri nenio
alia. Demandon li respondis embarasite: Tio estas malnova malplaĉa kutimo. Mi
estas por la justeco; do estas bone, se mia loĝejo havu pli ol unu elirejon.
Sinjoro K. kaj la konsekvenco
Iam sinjoro K. faris al iu el siaj amikoj la jenan demandon: Mi rilatas de mallonga tempo kun viro, kiu loĝas vidalvide al mi. Nun mi ne plu emas rilati kun li; sed al mi mankas ne nur kaŭzo por la rilato, sed ankaŭ por la disiĝo. Nun mi malkovris, ke li, kiam li aĉetis la malgrandan domon, kiun li ĝis tiam nur estis luinta, pomarbon antaŭ lia fenestro, kiu al li forprenis la lumon, tuj forhakis, kvankam la pomoj estas nur duone maturaj.ĉu mi nun utiligu tion kiel kaŭzon por disrompi la rilatojn kun li, almenaŭ por ekstere aŭ almenaŭ por interne?
Kelkajn tagojn poste,
sinjoro K. rakontis al sia amiko: Nun mi disrompis la rilatojn kun tiu bubo;
imagu, jam de monatoj li estis postulinta de la tiama posedanto de la domo, ke
estu forhakita la arbo, kiu prenis al li la lumon. Sed tiu ne volis fari ĝin, ĉar
li volis ankoraŭ rikolti la fruktojn. Kaj nun, kiam la domo estas transskribita
al lia nomo, li vere forhakigas la arbon, ankoraŭ plenan je nematuraj fruktoj!
Mi nun disrompis la rilatojn kun li pro lia malkonsekvenca konduto.
La patreco de la penso
Al sinjoro K. oni riproĉis,
ke tro ofte ĉe li la deziro estas la patro de la penso. Sinjoro K. respondis:
Neniam estis penso, kies patro ne estis la deziro. Nur pri tio oni povas
disputi: Kiu penso? Ni ne devas suspekti, ke infano tute ne havas patron, por
suspekti: la konstatado de la patreco estas malfacila.
Juro
Sinjoro K. ofte nomis
certrilate modela juran regulon de la antikva ĉinujo, laŭ kiu por grandaj
procesoj la juĝistoj estis venigataj el malproksimaj provincoj. Tiel ili povis
ja multe pli malfacile esti koruptataj (kaj do povis esti malpli
nekorupteblaj), ĉar la lokaj juĝistoj ĵaluze gardis ilian nekorupteblon - do
homoj, kiuj ĝuste en tiu rilato estis spertuloj kaj kontraŭ ili malbonintencaj.
Krome, la venigitaj juĝistoj ne konis la lokajn kutimojn kaj kondiĉojn el ĉiutaga
sperto. Maljusteco ofte akiras justan karakteron simple per tio, ke ĝi ofte
okazas. La novuloj devis ĉion al si nove raportigi, per kio ili perceptis en
tio la strangaĵojn. Kaj fine ili ne estis devigataj, pro la virto de la
objektiveco lezi multajn aliajn virtojn, kiel dankemon, amon al la infanoj,
malsuspekton al la plej proksimaj konatoj, aŭ havi sufiĉe da kuraĝo por estigi
al si malamikojn en sia ĉirkaŭaĵo.
Sokrato
Post legado de libro
pri la historio de la filozofio sinjoro K. sin esprimis malŝate pri la provoj
de la filozofoj, prezenti ĉion kiel principe nekonebla. Kiam la sofistoj
pretendis multon scii, sen esti ion studintaj, li diris, elpaŝis la sofisto
Sokrato kun sia aroga pretendo: li scias, ke li scias nenion. Oni atendus, ke
li aldonus al sia frazo: Ĉar ankaŭ mi estas nenion studinta. (Por ion scii, ni
devas studi.) Sed ŝajnas, ke li ne daŭrigis, kaj eĉ eble la nemezurebla aplaŭdo,
kiu ekbruis post lia unua frazo kaj kiu daŭris du mil jarojn, estus ĉian pluan
frazon forglutinta.
La sendito
Antaŭ nelonge mi
parolis kun sinjoro K. pri la kazo de sendito de fremda potenco, sinjoro Z.,
kiu en nia lando estis plenuminta certajn komisiojn kaj post sia reveno, kiel
ni eksciis kun bedaŭro, estis severe punita. Al li estis riproĉata, ke li, por
plenumi siajn komisiojn, estis tro proksimiĝinta al ni, la malamikoj, mi diris.
Ĉu vi kredas, ke li povus sukcesi sen tia konduto? Certe ne, diris sinjoro K.,
li devis bone manĝi, por negoci kun siaj malamikoj, li devis flati krimulojn
kaj moki sian landon, por atingi sian celon. Tiam li do agis prave? mi ĉuis.
Jes, nature, diris sinjoro K. distrite. Li tie agis prave. Kaj sinjoro K. volis
de mi adiaŭi. Sed mi retenis lin ĉe la mano. Kial li do estis traktata kun tiom
da malestimo, kiam li revenis? mi demandis indignite. Verŝajne li estis
alkutimiĝinta al la bona manĝo, daŭrigis la rilaton kun krimuloj kaj malcertiĝis
en sia juĝo, diris sinjoro K. malpasie, kaj do ili devis lin puni. Kaj tio
estas laŭ via opinio juste farita de ili? demandis mi terurigite. - Jes,
nature, kiel ili agus alie? demandis sinjoro K. Li havis la kuraĝon kaj la
meriton, preni sur sin mortigan taskon. Ĉe tio li mortis. Ĉu ili nun, anstataŭ
lin entombigi, lasu lin putri en la aero kaj eltenu la haladzon?
La natura emo al propraĵo
Kiam iu en societo
nomis la emon al propraĵo natura, sinjoro K. rakontis jenan historion pri la fiŝkaptistoj
loĝantaj tie de pratempoj. Ĉe la suda marbordo de Islando vivas fiŝkaptistoj,
kiuj iam disigis la maron tie en unuopajn pecojn pere de fikse ankritaj naĝbareloj
kaj disdividis ĝin inter si. Tiuj akvokampoj estas al ili karegaj kaj ili
rigardas ilin kiel sian propraĵon. Ili sentas sin intime ligitaj kun ili kaj eĉ
se ili ne plu trovus fiŝojn tie, ili neniam cedus ilin, kaj ili malestimas la
loĝantojn de la havenurboj, al kiuj ili vendas tion, kion ili fiŝkaptas, ĉar
tiuj ŝajnas al ili supraĵa gento dekutimiĝinta de la naturo. Ili mem nomas sin
radikiĝintaj en la hejmlanda akvo1. Kiam ili kaptas iom pli grandajn fiŝojn, ili
konservas ilin ĉe si en akvujoj, donas al ili nomojn; tiuj fiŝoj estas al ili
karegaj kaj ili rigardas ilin kiel sian propraĵon. Laŭdire, de kelka tempo ili
fartas ekonomie malbone, sed ili energie rifuzas ĉiajn reformproponojn, tiel ke
jam pluraj registaroj, kiuj malrespektis iliajn kutimojn, estis de ili
renversitaj. Tiaj fiŝistoj pruvas nerefuteble la potencon de la emo al propraĵo,
al kiu la homo estas de la naturo submetita.
Se la ŝarkoj estus homoj
Se la ŝarkoj estus
homoj, demandis al sinjoro K. la filineto de lia gastigantino, ĉu ili tiam
estus pli afablaj al la fiŝetoj? Certe, diris li. Se la ŝarkoj estus homoj, ili
konstruigus en la maro por la fiŝetoj gigantajn kestojn, kun ĉia nutraĵo ene,
plantoj kaj ankaŭ bestaĵo. Ili zorgus ke la kestoj havu ĉiam freŝan akvon, kaj
ili ĝenerale farus aron da sanitaraj disponoj. Ekzemple se iu el la fiŝetoj
vundiĝus ĉe la naĝilo, oni tuj vindus ĝin, por ke fiŝeto ne formortu antaŭtempe.
Por ke la fiŝetoj ne fariĝu melankoliaj, okazus de tempo al tempo grandaj
akvofestoj; ĉar gajaj fiŝetoj gustas pli bone ol melankoliaj. Kompreneble
ekzistus ankaŭ lernejoj en la grandaj kestoj. En tiuj lernejoj la fiŝetoj
lernus, kiel naĝi en la faŭkon de la ŝarkoj. Ili bezonus ekzemple geografion,
por ke ili povu trovi la ŝarkojn, kiuj pigre kuŝas ie. La ĉefa afero estus
nature la morala formado de la fiŝetoj. Ili estus intruataj, ke plej granda kaj
plej bela afero estas, se fiŝeto gaje oferas sin, kaj ke ili ĉiuj devas kredi
je la ŝarkoj, precipe kiam tiuj diras, ke ili zorgas por bela estonteco. Oni
instruus al la fiŝetoj, ke la estonto estas nur tiam certigita, se ili lernas
obei. La fiŝetoj devus gardi sin kontraŭ ĉiaj malnoblaj, materialismaj,
egoismaj kaj marksismaj inklinoj kaj ili devus tuj signali al la ŝarkoj, se iu
el inter ili montrus tiajn inklinojn. Se la ŝarkoj estus homoj, ili nature ankaŭ
militus inter si por konkeri fremdajn fiŝkestojn kaj fremdajn fiŝetojn. La
militoj estus farataj de iliaj propraj fiŝetoj. Ili instruus al siaj fiŝetoj,
ke inter ili kaj la fiŝetoj de la aliaj ŝarkoj estas grandega diferenco. Ili
proklamos, ke la fiŝetoj estas mutaj, kiel konate, sed ke ili mutas en tute
malsamaj lingvoj kaj pro tio absolute ne povas kompreniĝi inter si. Al ĉiu fiŝeto,
kiu dum la milito mortigus kelkajn aliajn fiŝetojn en alia lingvo mutantajn,
ili alfiksus ordeneton el maralgoj kaj donus al ĝi la titolon heroo. Se la ŝarkoj
estus homoj, nature ekzistus ĉe ili ankaŭ arto. Ekzistus belaj bildoj, en kiuj
la dentoj de la ŝarkoj estus prezentitaj en belegaj koloroj, iliaj faŭkoj kiel
plezurĝardenoj, en kiuj eblas plej agrable petoli. La teatroj sur la margrundo
montrus, kiel heroaj fiŝetoj ravite naĝas en la ŝarkofaŭkon, kaj la muziko
estus tiom bela, ke la fiŝetoj, sub ĝiaj sonoj, kun la orkestro antaŭe, reve
kaj enlulitaj per plej agrablaj pensoj, amase fluus en la ŝarkofaŭkojn.
Ekzistus tie ankaŭ religio, se la ŝarkoj estus homoj. Ĝi instruus, ke la fiŝetoj
komencas vere vivi nur en la ventro de la ŝarkoj. Cetere, se la ŝarkoj estus
homoj, ili metus ankaŭ finon al tio, ke ĉiuj fiŝetoj, kiel nun, estas egalaj.
Kelkaj el inter ili ricevus oficojn kaj estus metitaj super la aliajn. La iom
pli grandaj rajtus eĉ formanĝi la pli malgrandajn. Tio estus por la ŝarkoj nur
agrabla, ĉar tiel ili ricevus pli grandajn pecojn por manĝi. Kaj la pli
grandaj, oficojn havantaj fiŝetoj zorgus por ordo inter la fiŝetoj, fariĝus
instruistoj, oficiroj, inĝenieroj pri kestokonstruado ktp. Mallonge, nur tiam
ekzistus kulturo en la maro, se la ŝarkoj estus homoj.
Atendado
Sinjoro K. atendis pri
io unu tagon, poste semajnon, poste ankoraŭ monaton. Fine li diris: Unu monaton
mi povintus tute bone atendi, sed ne tiun ĉi tagon kaj tiun ĉi semajnon.
La nemalhavebla oficisto
Pri oficisto, kiu jam
sufiĉe longe sidis en sia ofico, sinjoro K. aŭdis laŭde, ke li estas
nemalhavebla, ĉar li estas tiom bona oficisto. Kial li estas nemalhavebla?
demandis sinjoro K. kolere. La ofico ne funkcius sen li, diris liaj laŭdantoj.
Kiel li povas esti bona oficisto, se la ofico ne funkcius sen li? diris sinjoro
K., li havis sufiĉe da tempo por ordigi sian oficon tiom ke li estu malhavebla.
Pri kio li okupiĝas envere? Mi diru tion al vi: pri ĉantaĝo!
Eltenebla alfronto
Oni akuzis
kunlaboranton de sinjoro K., ke li kondutas malafable kontraŭ li. Jes, sed nur
malantaŭ mia dorso, defendis lin sinjoro K.
Sinjoro K. veturas aŭte
Sinjoro K. estis
lerninta stiri aŭton, sed komence ne stiris tre bone. Ĝis nun mi lernis stiri
nur unu aŭton, li senkulpigis sin. Sed oni devas povi stiri du, nome ankaŭ plie
la aŭton antaŭ la propra. Nur observante, kiaj estas la veturkondiĉoj por la aŭto,
kiu veturas antaŭe, kaj taksante ĝiajn obstaklojn, oni scias kiel oni devas
veturi rilate al tiu aŭto.
Sinjoro K. kaj la liriko
Post legado de
poemvolumo sinjoro K. diris: La kandidatoj por publikaj oficoj en la antikva
Romo, kiam ili aperis en la forumo, ne rajtis porti vestaĵojn kun poŝoj, por ke
ili ne povu akcepti koruptmonon. Same la poetoj ne portu manikojn, por ke ili
ne povu skui versojn el ili.2
La horoskopo
Sinjoro K. petis
homojn, kiuj farigis al si horoskopojn, ke ili nomu al sia astrologo daton en
la pasinteco, tagon, dum kiu okazintis al ili aparta bonŝanco aŭ malbonŝanco.
La horoskopo devis ebligi al la astrologo iel konstati la okazintaĵon. Kun tiu
konsilo sinjoro K. havis ne multe da sukceso, ĉar la kredantoj ja ricevis de
siaj astrologoj indikojn pri favoro aŭ malfavoro de la steloj, kiuj ne kongruis
kun la spertoj de la demandintoj, sed ili diris tiam kolere, ke la steloj ja
nur indikas certajn eblecojn, kaj tiuj povis ja ekzisti ĉe la indikita dato.
Sinjoro K. montris sin per tio sufiĉe surprizita kaj starigis plian demandon:
Ankaŭ ne klaras al mi, diris li, ke de ĉiaj kreaĵoj nur la homoj estas
influataj de la stelaj konstelacioj. Tiaj fortoj do certe ne simple preterlasas
la bestojn. Sed kio okazas, se certa homo estas, mi diru, Amforo, sed havas
pulon, kiu estas Taŭro, kaj dronas en rivero? Tiam la pulo eble dronas kun li,
kvankam li povas havi tre favoran konstelacion. Tio ne plaĉas al mi.
Miskomprenite
Sinjoro K. vizitis kunvenon
kaj poste rakontis jenan historion: En la granda urbo X ekzistas tielnomata
humfklubo, en kiu estis kutimo, post elstare bona manĝo ĉiujare kelkajn fojojn
diri humf. Al la klubo apartenis homoj, kiuj tute ne povis kaŝi sian opinion,
sed kiuj estis spertintaj, ke iliaj eldiroj estis miskomprenitaj. Tamen mi aŭdas,
diris sinjoro K. kapskue, ke ankaŭ tiu humf estas miskomprenata de iuj, kiuj
supozas, ke ĝi signifas nenion.
Du stiristoj
Sinjoro K. demandite pri
la labormaniero de du teatristoj, komparis ilin jene: Mi konas stiriston, kiu
bone konas la trafikregulojn, observas ilin kaj scias utiligi ilin por si. Li
scias lerte antaŭenpafi, poste konservi regulan rapidecon, domaĝi sian motoron,
kaj tiel li trovas prudente kaj aŭdace sian vojon inter la aliaj veturiloj.
Alia stiristo, kiun mi konas, procedas alie. Pli ol pri sia vojo li interesiĝas
pri la tuta trafiko kaj sentas sin nur kiel parto da ĝi. Li ne uzas siajn
rajtojn kaj persone ne aparte distingiĝas. En la menso li veturas kun la
veturilo antaŭ si kaj kun la aŭto malantaŭ si, kun konstanta plezuro pri la
antaŭeniĝo de ĉiuj veturiloj kaj de la piedirantoj aldone.
Justosento
La gastiganto de
sinjoro K. havis hundon, kaj iun tagon tiu alrampis kun ĉiuj signoj de
kulposento. Li faris ion malbonan, parolu tuj severe kaj malĝoje kun li,
konsilis sinjoro K. Sed mi ja ne scias, kion li faris, defendis sin la
gastiganto. Tion la hundo ne povas scii, diris sinjoro K. insiste. Montru
rapide vian konsternitan malaprobon, alie suferas ĝia justosento.
Pri afableco
Sinjoro K. tre ŝatis
afablecon. Li diris: Konversacii kun iu, eĉ se afable, iun juĝi ne laŭ liaj
eblecoj, esti afabla al iu nur, se ankaŭ li estas afabla al oni, iun rigardi
malvarme, se li estas varmega, varmege rigardi, se li estas malvarma, tio ne
estas afabla.
[Sinjoro Kojno kaj la desegnaĵo de lia nevino]
Sinjoro Kojno rigardis la desegnaĵon de sia nevineto. Ĝi prezentis kokinon, kiu flugis super korton. Kial via kokino do havas tri gambojn? demandis sinjoro Kojno. Kokinoj ja ne povas flugi, diris la malgranda artistino, kaj pro tio mi bezonis trian gambon por depuŝi sin.
Mi ĝojas esti
demandinta, diris sinjoro Kojno.
Sinjoro Kojno kaj gimnastiko
Amiko rakontis al sinjoro Kojno, ke lia sanstato pliboniĝis, ekde aŭtuno, kiam li estis rikoltinta en la ĝardeno ĉiujn ĉerizojn de granda arbo. Li estis rampinta ĝis la fino de la branĉoj, kaj la diversaj movoj, la brakostreĉoj ĉirkaŭ li kaj super li certe estis bonefikaj.
ĉu vi manĝis la ĉerizojn?
demandis sinjoro Kojno, kaj en posedo de jesa respondo li diris: Tio estas ja
gimnastiko, kiun mi permesus ankaŭ al mi.
Kolero kaj instruo
Sinjoro Kojno diris:
Estas malfacile instrui tiujn, pri kiuj oni koleras. Sed tio estas aparte
necesa, ĉar ili bezonas ĝin aparte.
[Pri korupteco]
Kiam sinjoro Kojno parolis en societo de sia tempo pri la pura ekkono kaj menciis, ke ĝi povas nur esti alstrebata per la batalo kontraŭ la korupteco, pluraj demandis lin preterpase, kio apartenas al korupteco. Mono, rapide respondis sinjoro K. Tiam estiĝis granda aĥ kaj ho de mirado en la societo kaj eĉ kapskuo de indigno. Tio montras, ke oni estis atendinta ion pli noblan. Tiel oni malkaŝis la deziron, ke la korumpitoj estu korumpitaj per io nobla, spirita, kaj: oni bonvolu ne riproĉi al koruptito, ke mankas al li spirito.
Oni diras, ke multaj lasas sin korupti per honoroj. Per tio oni celas: ne per mono. Kaj dum oni reprenis la monon de homoj, al kiuj estis pruvite, ke ili senrajte prenintis monon, oni deziras al tiuj, kiuj same senrajte prenis honoron, ke oni lasu al ili la honoron.
Tiel, multaj, riproĉataj
pro ekspluatado, preferas kredigi, ke ili prenis la monon por povi regi, ol
lasi pri si diri, ke ili regis por preni monon. Sed kie monhavo signifas regi,
tie regi ne povas senkulpigi monŝteladon.
[Eraro kaj progreso]
Pensante nur pri si
mem, oni ne povas kredi, ke oni faras erarojn, kaj do ne progresas. Pro tio
necesas pensi pri tiuj, kiuj plulaboros post oni. Nur tiel oni malhelpas, ke io
finiĝu.
[Homkono]
Sinjoro Kojno havis
malmulte da homkono, li diris: Homkono necesas nur, kie ekspluatado kunludas.
Pensi signifas ŝanĝi. Pensante pri homo, mi ŝanĝas lin, preskaŭ ŝajnas al mi,
ke li tute ne estas, kia li estas, sed ke li nur estis tia, kiam mi komencis
pensi pri li.
[Sinjoro Kojno kaj la alta tajdo]
Sinjoro Kojno iris tra
valo, kiam li subite rimarkis, ke liaj piedoj paŝas en akvo. Tiam li ekkonis,
ke lia valo estas envere golfeto kaj ke la tempo de alta tajdo proksimiĝas. Li
tuj haltis por eble trovi boaton, kaj tiom longe, kiom li esperis boaton, li
restis stare. Sed kiam ne videblis boato, li forlasis tiun esperon kaj esperis,
ke la akvo ne plu altiĝu. Nur kiam la akvo atingis lian mentonon, li forlasis
ankaŭ tiun esperon kaj eknaĝis. Li estis ekkoninta, ke li mem estas boato.
Sinjoro Kojno kaj la aktorino
Sinjoro Kojno havis
amikinon, kiu estis aktorino kaj kiu ricevis donacojn de riĉulo. Pro tio ŝi
havis aliajn opiniojn pri la riĉuloj ol sinjoro Kojno. Sinjoro Kojno pensis, ke
la riĉuloj estas malbonaj homoj, sed lia amikino pensis, ke ne ĉiuj el ili
estas malbonaj. Kial ŝi pensis, ke la riĉuloj ne estas ĉiuj malbonaj? ŝi pensis
tion ne ĉar ŝi ricevis donacojn de ili, sed pro tio, ke ŝi akceptis donacojn de
ili, ĉar ŝi kredis de si mem, ke ŝi ne akceptus donacojn de malbonaj homoj.
Sinjoro Kojno, post longa pripensado, ne kredis pri ŝi, kion ŝi kredis pri si.
Prenu de ili ilian monon! kriis (utiligante la neeviteblon) sinjoro Kojno. Ili
ne pagis la donacojn, sed ŝtelis. Prenu de tiuj malbonaj homoj ilian ŝtelopredon,
por ke vi povu esti bona aktorino! ĉu mi ne povas esti bona aktorino ankaŭ sen
havi monon? demandis lia amikino. Ne, diris sinjoro Kojno pasie. Ne. Ne. Ne.
[Sinjoro Kojno kaj la gazetoj]
Sinjoro Kojno renkontis sinjoron Konfuzo, la batalanton kontraŭ la gazetoj. Mi estas granda kontraŭulo de la gazetoj, diris sinjoro Konfuzo, mi ne volas gazetojn. Sinjoro Kojno diris:Mi estas pli granda kontraŭulo de la gazetoj: mi volas aliajn gazetojn.
Skribu al mi sur slipon, diris sinjoro Kojno al sinjoro Konfuzo, kion vi postulas, por ke gazetoj povu aperi. Ĉar gazetoj aperos. Sed postulu minimumon. Se vi ekzemple allasus korupteblajn homojn por produkti ilin, tiam mi estus pli kontenta ol se vi postulus nekorupteblajn homojn, ĉar tiam mi simple koruptus ilin por ke ili faru pli bonajn gazetojn. Sed eĉ se vi postulus nekorupteblulojn, ni tuj komecu serĉi tiajn, kaj se ni neniun trovos, ni tuj komencu produkti iujn. Skribu sur slipon, kiaj estu la gazetoj, kaj se ni trovos formikon, kiu aprobas la slipon, ni tuj komencu. Tiu formiko helpus nin plibonigi la gazetojn, pli ol ĝenerala lamentado pri la nebonigeblo de la gazetoj. Ĉar monto pli facile forigeblas per unusola formiko ol per la onidiro, ke ĝi ne estas forigebla.
Se la gazetoj estas rimedo por malordo, tiam ili estas ankaŭ rimedo por la ordo. Ĝuste homoj kiaj sinjoro Konfuzo pruvis per sia malkontento la valoron de la gazetoj. Sinjoro Konfuzo opinias, ke la nuna senvaloreco de la gazetoj pensigas lin, sed en realo tio estas la morgaŭa valoro.
Sinjoro Konfuzo taksis
la homon alta kaj la gazetojn nebonigeblaj. Sinjoro Kojno, male, taksis la
homon malalta kaj la gazetojn bonigeblaj. Ĉio povas pliboniĝi, diris sinjoro
Kojno, escepte de la homo.
Pri la perfido
Ĉu oni tenu promeson?
Ĉu oni faru promeson?
Kie oni devas fari promeson, tie ne regas ordo. Do oni produktu tiun ordon. La
homo ne povas ion promesi. Kion la brako promesas al la kapo? Ke li restos
brako kaj ne fariĝos piedo. Ĉar ĉiujn sep jarojn ĝi estas alia brako. Se iu
perfidas la alian, ĉu li perfidas tiun, al kiu li promesis? Dum iu, al kiu
estas io promesita, venas en ĉiam aliajn kondiĉojn kaj do ĉiam ŝanĝiĝas laŭ la
kondiĉoj kaj fariĝas alia, kiel oni tenu al li tion, kio estis promesita al
alia? La pensanto perfidas. La pensanto promesas nenion ol ke li restos
pensanto.
Komento
Sinjoro Kojno diris pri iu: Li estas granda ŝtatisto. Li ne trompiĝas per tio, kio iu estas, pri tio, kio li povas fariĝi.
Pro tio, ke la homoj nuntempe
estas ekspluatataj je damaĝo de la unuopulo kaj ke ili do ne deziras tion, oni
ne trompiĝu pri tio, ke la homoj deziras esti ekspluatataj. La kulpo de tiuj,
kiuj ekspluatas ilin je ilia damaĝo estas des pli granda, ĉar ili misuzas ĉi
tie deziron de granda moraleco.
[Pri la kontentigo de interesoj]
La ĉefa argumeto por
tio, ke la interesoj devas esti kontentigataj, konsistas en tio, ke granda
nombro da pensoj ne povas esti pensataj, ĉar ili lezas la interesojn de la
pensantoj. Se oni ne povas kontentigi la interesojn, necesas ilin montri kaj
emfazi ilian diversecon, ĉar nur per tio la pensanto povas pensi pensojn, kiuj
utilas al la interesoj de la aliaj, ĉar pli facile ol sen interesoj eblas pensi
por fremdaj interesoj.
La du donoj
Kiam estis veninta la tempo de la sangaj tumultoj, kiun li estis antaŭvidinta kaj pri kiu li dirintis, ke ĝi forvoros lin mem, lin estingos kaj neniigos por longa tempo, ili eligis la pensanton el la publika domo.
Tiam li signis tion, kion li volis preni kun si en la staton de la pleja malgrandiĝo, kaj timis en si, ke tio povus esti tro, kaj kiam ili estis ĝin kolektintaj kaj starigis ĝin antaŭ li, tiam ne estis pli ol homo povas forporti, kaj ne pli ol homo povas fordonaci. Tiam la pensanto profunde enspiris kaj petis, ke oni metu tiujn aĵojn en sakon, kaj estis precipe libroj kaj paperoj, kaj ili entenis ne pli da scio ol homo povas forgesi. Tiun sakon li prenis kun si kaj krome kovrilon, kiun li elektis laŭ la facileco de ĝia purigo. Ĉion alian, kion li havintis ĉirkaŭ si, li forlasis kaj fordonis kun frazo de bedaŭro kaj la kvin frazoj de konsento.
Tio estis la facila dono.
Sed pri li estas konata alia dono, kiu estis pli malfacila. Ĉar sur sia vojo de kaŝiteco li revenis dum certa tempo en iom grandan domon, tie li fordonis, ĝuste antaŭ ol la sangaj tumultoj lin forvoris laŭ lia antaŭdiro, sian kovrilon por kovrilo pli riĉa aŭ por multaj kovriloj, kaj ankaŭ la sakon li fordonis kun frazo de bedaŭro kaj la kvin frazoj de la konsento, same kiel li ankaŭ forgesis sian saĝecon, por ke la estingo kompletiĝu.
Tio estis la malfacila
dono.
[Signoj de bona vivo]
Sinjoro Kojno vidis ie malnovan seĝon de belega ellaboriteco kaj aĉetis ĝin por si. Li diris: Mi esperas ekhavi ideojn, kiam mi pripensas, kiel vivo devus esti aranĝita, kie tia seĝo tute ne distingiĝus aŭ kie ĝuado de tia seĝo ne havus ion fian nek distingan.
Kelkaj filozofoj,
rakontis sinjoro Kojno, starigis la demandon, kiel vivo aspektus, kiu ĉiumomente
en decida situo lasus sin gvidi de la lasta modkanto. Se ni havus bonan vivon
enmane, ni fakte ne bezonus grandajn motivojn nek saĝajn konsilojn kaj la tuta
elektado ĉesus, diris sinjoro Kojno, plena de aprobo por tiu demando.
[Pri la vero]
Al sinjoro Kojno, la pensanto, venis la disĉiplo Profundo kaj diris: Mi volas scii la veron.
Kiun veron? La vero
estas konata. Ĉu vi volas scii tiun pri la fiŝkomerco? Aŭ tiun pri la impostoj?
Se per tio, ke ili diras al vi la veron pri la fiŝkomerco, vi ne plu alte pagos
iliajn fiŝojn, vi ne ekscios ĝin, diris sinjoro Kojno.
Amo al kiu?
Pri la aktorino Z. oni
diris, ke ŝi mortigis sin pro malfeliĉa amo. Sinjoro Kojno diris: ŝi mortigis
sin pro amo al si mem. La X-on ŝi ĉiukaze ne povas esti aminta. Alie ŝi tion ne
estus farinta al li. Amo estas la deziro ion doni, ne ricevi. Amo estas la arto
ion produkti per la kapabloj de la alia. Por tio oni bezonas de la alia
respekton kaj simpation. Tion oni povas ĉiam akiri. La troa deziro esti amata
malmulte rilatas kun vera amo. Memamo ĉiam havas ion memmortigan.
Kiu konas kiun?
Sinjoro Kojno demandis al du virinoj pri ilia kunulo.
La unua donis jenan respondon:
Mi vivis dudek jarojn kun li. Ni kuŝis en unu ĉambro kaj sur unu lito. Ni prenis la manĝojn kune. Li rakontis al mi ĉiujn siajn negocojn. Mi konatiĝis kun liaj gepatroj kaj rilatis kun ĉiuj liaj amikoj. Mi konis ĉiujn liajn malsanojn, kiujn li sciis mem, kaj kelkajn pli. Inter ĉiuj, kiuj konas lin, mi konas lin plej bone.
ĉu vi do konas lin? demandis sinjoro Kojno.
Mi konas lin.
Sinjoro Kojno demandis ankoraŭ alian virinon pri ŝia kunulo. Tiu donis jenan respondon:
Ofte li ne venis dum iom da tempo, kaj mi neniam sciis, ĉu li revenos. De unu jaro li ne plu venis. Mi ne scias, ĉu li revenos. Mi ne scias, ĉu li venas de la bonaj domoj aŭ el la havenstratetoj. Estas bona domo, en kiu mi loĝas. Ĉu li venus al mi ankaŭ en malbonan domon, kiu scias tion? Li rakontas nenion, li parolas kun mi nur pri miaj aferoj. Tiujn li konas precize. Mi scias kion li diras, ĉu mi scias ĝin? Kiam li venas, li kelkfoje malsatas, sed kelkfoje li estas sata. Sed li ne manĝas ĉiam, kiam li malsatas, kaj kiam li estas sata, li ne rifuzas manĝon. Foje li venis kun vundo. Mi bandaĝis ĝin. Foje oni enportis lin. Foje li forpelis ĉiujn homojn el mia domo. Kiam mi nomas lin malhela sinjoro, li ridas kaj diras: Kio estas for, tio estas malhela, sed kio estas ĉi tie, estas hela. Sed kelkfoje li fariĝas malgaja pro tiu alparolo. Mi ne scias, ĉu mi amas lin. Mi ...
Ne daŭrigu, diris
sinjoro Kojno haste. Mi vidas: vi konas lin. Neniu homo konas alian pli ol vi
lin.
[La plej bona stilo]
La sola eldiro de
sinjoro Kojno pri la stilo estis: Ĝi estu citebla. Citaĵo estas senpersona.
Kiuj estas la plej bonaj filoj? Tiuj, kiuj forgesigas la patron!
Sinjoro Kojno kaj la kuracisto
La kuracisto S. diris ofendite al sinjoro Kojno: Mi parolis pri multo, kio estis nekonata. Kaj mi ne nur parolis, sed ankaŭ kuracis.
ĉu estas nun konata, pri kio vi traktis? demandis sinjoro Kojno.
S. diris: Ne. Estas pli
bone, rapide diris sinjoro Kojno, ke io nekonata restu nekonata, ol ke la
sekretoj multiĝu.
[Samaj pli bone ol malsamaj]
Ne ke la homoj estas
malsamaj, estas bone, sed ke ili estas samaj. La samaj plaĉas unu al la aliaj.
La malsamaj enuas.
[La pensanto kaj la falsa disĉiplo]
Al sinjoro Kojno, la pensanto, venis falsa disĉiplo kaj rakontis al li: En Ameriko ekzistas bovido kun kvin kapoj. Kion vi diras pri tio? Sinjoro Kojno diris: Mi diras nenion. Tiam ĝojis la falsa disĉiplo kaj diris: Ju pli saĝa vi estus, des pli vi povus diri pri tio.
La malsaĝulo atendas
multon. La pensanto diras malmulton.
[Pri la teniĝo]
La saĝeco estas sekvo de la teniĝo.
Ĉar ĝi ne estas la celo de la teniĝo, la saĝeco ne povas iun instigi al imitado de la teniĝo.
Kiel mi manĝas, tiel vi ne manĝos. Sed se vi manĝos kiel mi, tio utilos al vi.
Kion mi diras: ke la teniĝo faras la farojn, tio estu tiel. Sed la necesajn aferojn vi devas ordigi, por ke tio farigu tiel.
Ofte mi vidas, diras la pensanto, ke mi havas la teniĝon de mia patro. Sed la farojn de mia patro mi ne faras. Kial mi faras aliajn farojn? Ĉar estas aliaj necesoj. Sed mi vidas, ke la teniĝo daŭras pli longe ol la agmaniero: Ĝi kontraŭstaras al la necesoj.
Iuj povas fari nur unu
aferon, se ili ne volas perdi sian vizaĝon. Ĉar ili ne povas sekvi la necesojn,
ili facile pereas. Sed kiu havas teniĝon, tiu povas fari multon kaj ne perdas
sian visaĝon.
[Kion kontraŭis sinjoro Kojno]
Sinjoro Kojno ne estis
por adiaŭo, ne por salutado, ne por datrevenoj, ne por festoj, ne por la finado
de laboro, ne por komencado de nova vivperiodo, ne por finkalkuloj, ne por venĝo,
ne por definitivaj juĝoj.
[Transvivi ventegojn]
Kiam la pensanto venis
en grandan ventegon, li sidis en granda ĉaro kaj okupis multan spacon. La unua
faro estis, ke li eliris el sia ĉaro. La dua estis, ke li demetis sian jakon.
La tria estis, ke li ekkuŝis sur la grundo. Tiel li transvivis la ventegon en
sia plej malgranda grando. Tion legante, diris sinjoro Kojno: Estas utile
alproprigi al si la opiniojn de la aliaj. Alie ili ne komprenas onin.
[La malsano de sinjoro Kojno]
Kial vi malsanas? demandis la homoj sinjoron Kojno. Ĉar la ŝtato ne estas en ordo, li respondis. Tial mia vivmaniero ne estas en ordo, kaj miaj renoj, miaj muskoloj kaj mia koro malordiĝas.
Kiam mi venas en la
urbojn, ĉio iras aŭ pli rapide aŭ pli malrapide ol mi. Mi parolas nur al
parolantoj kaj aŭskultas nur, kiam ĉiuj aŭskultas. Ĉia gajno de mia tempo venas
el la malklareco, el la klareco ne venas gajno, escepte se ĝin posedas nur unu.
Nekorupteblo
Al la demando, kiel
eduki iun al nekorupteblo, sinjoro Kojno respondis: Per tio, ke oni satigas
lin. Al la demando, kiel farigi al iu bonajn konsilojn, sinjoro Kojno
respondis: Per tio, ke oni zorgas, ke li partoprenu la profiton de siaj
konsiloj kaj ke li alie, do sole, ne povu atingi tiujn avantaĝojn.
[Kulpo]
Disĉiplino plendis pri la perfideco de sinjoro Kojno.
Eble, li defendis sin,
via beleco estas tro rapide rimarkita kaj tro rapide forgesita. Ĉiukaze kulpas
certe vi kaj mi pri tio, kiu alie? kaj li memorigis ŝin pri la necesoj ĉe
stirado de aŭtomobilo.
La rolo de la sentoj
Sinjoro Kojno estis kun
sia fileto en la kamparo. Iun antaŭtagmezon li renkontis lin en la angulo de la
ĝardeno kaj plorantan. Li informiĝis pri la kialo de la ĉagreno, eksciis ĝin
kaj pluiris. Sed kiam ĉe lia reveno la knabo ankoraŭ ploris, li alvokis lin kaj
diris al li: Kiun sencon havas, plori ĉe tia vento, kie oni tute ne aŭdas vin.
La knabo surprize haltis, komprenis tiun logikon kaj reiris al sia sablejo sen
montri pluajn sentojn.
Pri la juna Kojno
Iu rakontis pri la juna
Kojno, ke li aŭdis lin diri iun matenon al knabino, kiu tre plaĉis al li: Tiun ĉi
nokton mi sonĝis pri vi. Vi estis tre prudenta.
[Lukso]
La pensanto ofte mallaŭdis sian amikinon pro ŝia lukso. Foje li malkovris ĉe ŝi kvar parojn da ŝuoj. Mi havas ankaŭ kvar specojn da piedoj, ŝi senkulpigis sin.
La pensanto ridis kaj
demandis: Kion vi do faras, se unu paro difektiĝis? Tiam ŝi rimarkis, ke li
ankoraŭ ne estis tute klarigita, kaj diris: Mi trompiĝis, mi havas kvin specojn
da piedoj. Per tio la pensanto estis fine klarigita.
[Servisto aŭ registo?]
Kiu ne okupiĝas pri si mem, tiu instigas aliajn okupiĝi pri li. Li estas aŭ servisto aŭ registo. Servisto kaj registo apenaŭ distingiĝas, escepte por servistoj kaj registoj, diris sinjoro Kojno, la pensanto.
Do, tiu estas la ĝusta, kiu okupiĝas pri si mem?
Kiu okupiĝas pri si mem, okupiĝas pri nenio. Li estas la servisto de la nenio kaj la registo super la nenio.
Do la ĝusta estas tiu, kiu ne okupiĝas pri si mem?
Jes, se li ne donas kaŭzon
por ke aliuloj okupiĝu pri li, tio signifas okupiĝu pri nenio kaj servi al
nenio, kio ili ne estas mem, aŭ regi super la nenio, kio ili ne estas mem,
diris sinjoro Kojno, la pensanto, ridante.
[Aristokrata teniĝo]
Sinjoro Kojno diris:
Ankaŭ mi foje alprenis aristokratan teniĝon (vi scias: rekta, vertikala kaj
fiera, la kapon malantaŭe). Ĉar mi staris en altiĝanta akvo. Ĉar ĝi iris al mi ĝis
la mentono, mi alprenis tiun teniĝon.
[Pri la evoluo de la grandaj urboj]
Multaj vivas en la
kredo, ke la grandaj urboj aŭ fabrikoj povas estonte alpreni ĉiam pli grandan,
fine eĉ senmezuran amplekson. Ĉe iu, tio estas timo, ĉe la alia, espero. Nu, ne
ekzistas fidebla rimedo por konstati la pravecon. Tial sinjoro Kojno proponis,
almenaŭ dumvive preskaŭ ne atenti tiun evoluon, do ne konduti kvazaŭ la urboj aŭ
fabrikoj povus fariĝi senmezuraj. Ĉio, diris li, pri la evoluo ŝajnas kalkuli
je la eterneco. Kiu kuraĝus iel limigi la elefanton, kiu rilate la grandecon
lasas post si la bovidon? Kaj tamen li fariĝas nur pli granda ol bovido, sed ne
pli granda ol elefanto.
Pri sistemoj
Multaj eraroj, diris sinjoro K. estiĝas pro tio, ke oni ne aŭ tro malofte interrompas la parolanton. Tiel estiĝas facile trompa tutaĵo, kiu, ĉar ĝi estas tuta, kion neniu povas pridubi, ŝajnas do esti ĝusta ankaŭ en siaj unuopaj partoj, kvankam la unuopaj partoj ja nur ĝustas rilate al la tutaĵo.
Multaj malagrablaĵoj
estiĝas aŭ daŭras pro tio, ke post elradikigo de malutilaj kutimoj oni ofertas
al la bezono, kio ankoraŭ ekzistas pri ili, tro daŭran anstataŭaĵon. La ĝuo
naskas mem la bezonon. Por paroli bilde: Por tiaj homoj, kiuj sentas la bezonon
multe sidi, ĉar ili estas malfortaj, oni konstruu dum la vintro benkojn el neĝo,
por ke la benkoj printempe, kiam la junuloj fortiĝis, la maljunuloj formortis,
same kaj sen iaj rimedoj malaperu.
Arĥitekturo
En tempo, kiam regis en
la registaro etburĝaj artkonceptoj, sinjoro K. estis demandita de arĥitekto, ĉu
li akceptu aŭ ne grandan konstrumendon. La eraroj kaj kompromisoj en nia arto
restos dum centoj da jaroj! elkriis la malesperinto. K. Kojno3 respondis: Ne plu. Ek de la
giganta evoluo de la detrurimedoj viaj konstruaĵoj estas nur provoj, malmulte
devigaj proponoj. Elmontraj instruiloj por diskutoj de la loĝantaro. Kaj
koncerne la etajn aĉajn ornamaĵojn, la kolonetojn ktp., konceptu ilin kiel
superfluajn, tiel ke pioĉo povu rapide aperigi la grandajn purajn liniojn. Fidu
niajn homojn, rapidan evoluon!
Aparato
Dum la tempo kiam post la morto de Stalino la partio preparis novan produktivecon, multaj kriegis: Ni ne havas partion, ni havas aparaton. For la aparaton! K. Kojno v. la antaŭan noton. diris: La aparato estas la skeleto de la administrado kaj de la potenco
Notoj
Elgermanigitaj el:
Bertolt Brecht: Gesammelte Werke in 20 Bänden. Hrsg. vom Suhrkamp Verlag in Zusammenarbeit mi Elisabeth Hauptmann
Band 12 (Prosa 2); Redaktion: Herta Ramthun; Klaus Völker
Suhrkamp Verlag: Frankfurt am Main, (kop. 1967), p. 373 - 415.
La kolektaĵo kompletiĝis per historio ankoraŭ trovita en la postlasaĵoj (Pri sistemoj). Kontraŭe al la ĝisnuna editora principo (laŭ la vico de la publikado) tiu historio estas lokita tiel, ke la du pruvite lastverkitaj historioj aperas daŭre ĉe la fino.
Unuaj plublikigoj de Kojno-historioj en: Versuche, Heft 1, Berlin 1930, Heft 5, Berlin 1932, Heft 12, Frankfurt 1953; Kalendergeschichten, Berlin 1949; Sinn und Form, 2. Sonderheft Bertolt Brecht, Berlin 1957; Geschichten, Band 81 der Bibliothek Suhrkamp 1962; Prosa, Band 2, Frankfurt 1965.
La interkrampaj titoloj ne estas de la aŭtoro mem.
Kopirajto pri la traduko / copyright 1999
1. En la germana originalo: wasserständig. Jen bela pinto Breĥta kontraŭ la mistifiko de la germana vorto bodenständig (radikiĝinta en la hejmlanda grundo), misuzata de la germanaj faŝistoj.
2. Vortludo: germ. (Verse) aus dem Ärmel schütteln, skui (versojn) el la maniko, estas parolturno por abunde kaj facile produkti (versojn).
3. en la originalo G. Keuner, t.e. "Genosse Keuner" - Kamarado Kojno (do, ano de la - tiam kaj tie -reganta komunista partio).