Berto Brehxto: Historioj pri sinjoro Kojno

elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano,                            hejmpagxen

kontrollegitaj de Johano Besada (Havano, Kubo), kiu faris 31 proponojn, kiujn mi sekvis kaj pro kiuj mi sxuldas al li grandan dankon.
 

Sagxa cxe sagxulo estas la sinteno

Al sinjoro K. venis filozofia profesoro kaj al li rakontis pri sia sagxo. Post iom da tempo sinjoro K. diris al li: Vi sidas malkomforte, vi parolas malkomforte, vi pensas malkomforte. La filozofa profesoro kolerigxis kaj diris: Mi volis iom ekscii ne pri mi, sed pri la enhavo de tio, kion mi diris. Gxi ne havas enhavon, diris sinjoro K. Mi vidas vin iri mallerte, kaj ne estas celo, kiun vi, dum mi vidas vin iradi, atingas. Vi parolas malhele, kaj ne estas helo, kion vi parolante kreas. Vidante vian sintenon, ne interesas min via celo.
 
 

Organizo

Sinjoro K. foje diris: La pensanto uzas nenian lumon tro, nenian panpecon tro, nenian penson tro.
 
 

Disponoj kontraw la potenco

Kiam sinjoro Kojno, la pensanto, en salonego antaw multaj homoj esprimis sin kontraw la potenco, li rimarkis, kiel la homoj antaw li recedis kaj foriris. Li retrorigardis kaj vidis malantaw si stari - la potencon.

Kion vi diris? demandis lin la potenco.

Mi esprimis min por la potenco, respondis sinjoro Kojno.

Kiam sinjoro Kojno estis foririnta, liaj discxiploj demandis lin pri lia vertebraro. Sinjoro Kojno respondis: Mi ne havas vertebraron por disbati. Gxuste mi devas vivi pli longe ol la potenco.

Kaj sinjoro Kojno rakontis jenan historion:

En la logxejon de sinjoro Erpo, kiu estis lerninta diri ne, iun tagon dum la tempo de la eksterlegxeco venis agento, kiu montris paperon, kiu estis skribita nome de tiuj, kiuj regis la urbon, kaj en kiu estis atestita, ke al gxia posedanto apartenu cxiu logxejo, en kiun li metas sian piedon; same ankaw cxiu mangxajxo apartenu al li, kiun li postulas; same cxiu homo al li servu, kiun li vidas.

La agento eksidis en segxon, postulis mangxon, sin lavis, kusxigxis kaj demandis, la vizagxon al muro, antaw ol ekdormi: Cxu vi servos al mi?

Sinjoro Erpo lin kovris per kovrilo, forpelis la musxojn, gardis lian dormon, kaj kiel dum tiu tago li obeis al li dum sep jaroj. Sed kion ajn li faris por li, ion li bone gardis sin fari: tio estis, diri ecx vorton. Kiam nun estis pasintaj la sep jaroj kaj la agento dikigxinta pro multaj mangxo, dormo kaj ordono, la agento mortis. Tiam sinjoro Erpo volvis lin en la acxigitan kovrilon, trenis lin for el la domo, lavis la kusxejon, surkalkis la murojn, profunke enspiris kaj respondis: Ne.
 
 

Pri la portantoj de la scio

Kiu portas la scion, tiu ne rajtas lukti; nek diri la veron; nek fari servon; nek mangxi; nek rifuzi honorigojn; nek esti konebla. Kiu portas la scion, havas el cxiuj virtoj nur unu: ke li portas la scion, diris sinjoro Kojno.
 
 

La celservanto

Sinjoro K. faris jenajn demandojn:

Cxiun matenon mia najbaro awdigas muzikon per gramofona kesto. Kial li faras muzikon? Mi awdas, cxar li gimnastikas. Kial li gimnastikas? Cxar li bezonas forton, mi awdas. Kiucele li bezonas forton? Cxar li devas venki siajn malamikojn en la urbo, diras li. Kial li devas venki malamikojn? Cxar li volas mangxi, awdas mi.

Post kiam sinjoro K. tion estis awdinta, ke lia najbaro faras muzikon por gimnastiki, gimnastikas por esti forta, volas esti forta por mortbati siajn malamikojn, mortbatis siajn malamikojn por mangxi, li faris sian demandon: Kial li mangxas?
 
 

Peno de la plejbonuloj

Pri kio vi laboras? estis demantita sinjoro K. Sinjoro K. respondis: Mi havas multe da peno, mi preparas mian sekvontan eraron.
 
 

La arto ne korupti

Sinjoro K. rekomendis homon cxe komercisto pro lia nekorupteblo. Post du semajnoj la komercisto revenis cxe sinjoro K. kaj demandis lin: Kion vi volis diri pri nekorupteblo? Sinjoro K. diris: Se mi diras, ke la homo, kiun vi dungas, estas nekoruptebla, mi volas diri per tio: vi ne povas korupti lin.

Cxu? diris la komercisto cxagrene, nu, mi havas kawzon por timi, ke via homo korupteblas ecx de miaj malamikoj. Tion mi ne scias, diris sinjoro K. neinteresite. Sed al mi, ekkriis la komercisto, li cxiam parolas law miaj deziroj, do li korupteblas ankaw de mi! Sinjoro K. ridetis memplacxe. De mi li ne lasas sin korupti, diris li.
 
 

Amo al patrolando, malamo kontraw patrolandoj

Sinjoro K. ne opiniis necese, vivi en iu certa lando. Li diris: Mi povas malsati cxie. Sed iun tagon li iris tra urbo, kiu estis okupe tenata de la malamiko de la lando, en kiu li vivis. Tiam venis al li renkonte oficiro de tiu malamiko kaj lin devigis deigxi de la trotuaro. Sinjoro K. deigxis kaj perceptis en si indignon kontraw tiu homo, kaj pli precize ne nur kontraw tiu homo, sed precipe kontraw la lando, al kiu apartenis la homo, tiumaniere ke li deziris, ke gxi forglutigxu el la tergrundo. Per kio, demandis sinjoro K., por tiu minuto mi farigxis naciisto? Per tio, ke mi renkontis naciiston. Sed pro tio oni devas ja ekstermi la stultecon, cxar gxi stultigas tiujn, kiuj renkontas gxin.
 
 

Ankaw malbono ne estas malkara

Meditante pri la homoj, sinjoro Kojno ekhavis siajn ideojn pri la dispartigxo de la malricxeco. Iun tagon li deziris, cxirkawrigardante en sia logxejo, alian meblaron: pli malbonan, pli malkaran, malricxecan. Tuj li iris al lignajxisto kaj komisiis lin deskrapi la lakon de liaj mebloj. Sed kiam la lako estis deskrapita, la mebloj ne aspektis malricxecaj, sed nur fusxitaj. Tamen la lignajxista fakturo estis pagenda, kaj sinjoro K. devis ankaw forjxeti siajn proprajn meblojn kaj acxeti novajn, malricxecajn, malkarajn, malbonajn, cxar li deziris ilin ja tiaj. Iuj, eksciinte pri tio, ridis nun pri sinjoro Kojno, cxar ties malricxecaj mebloj nun estis farigxintaj pli multekostaj ol la lakitaj. Sed sinjoro Kojno diris: Al la malricxeco konvenas ne sxpari, sed elspezi. Mi konas vin: al viaj pensoj ne konvenas via malricxeco. Sed al miaj pensoj ne konvenas la ricxeco.
 
 

Malsati

Okaze de demando pri la patrujo, sinjoro K. donis la respondon: Mi povas malsati cxie. Iom pli preciza awskultanto nun demandis al li, pro kio li diris, ke li malsatas, dum li ja reale havas por mangxi. Sinjoro K. pravigis sin dirante: Versxajne mi volis diri: Mi povas vivi cxie, se mi volas vivi kie regas malsato. Mi konfesas, ke estas granda diferenco, cxu mi malsatas mem aw cxu mi vivas kie regas malsato. Sed je mia senkulpigo mi eble rajtas aldoni, ke por mi, vivi kie regas malsato, estas se ne same malbone kiel malsati, tamen almenaw tre malbone. Por aliuloj ja ne gravus, se mi malsatus, sed gravas, ke mi estas kontraw tio, ke regas malsato.
 
 

Propono, se la propono ne estas atentata

Sinjoro K. rekomendis aldoni laweble al cxiu propono ankoraw alian, por la kazo, ke la propono ne estos atentata. Ekzemple kiam li estis konsilinta al iu, kiu trovigxis en malbona situacio, certan procedon, kiu malutilus al plej eble malmulte da aliaj homoj, li priskribis ankoraw alian procedon, malpli sendangxeran, sed ankoraw ne la plej senrespektan. Kiu ne povas cxion, li diris, al tiu oni ne sxparu ion malplian.
 
 

Originaleco

Nuntempe, plendis sinjoro K., ekzistas sennombraj homoj, kiuj gloras sin publike, esti kapablaj verki tute solaj grandajn librojn, kaj tio estas gxenerale aprobata. La cxina filozofo Gxango Dzio verkis, jam plenkreska viro, libron de centmil vortoj konsistantan je naw dekonoj el citajxoj. Tiaj libroj cxe ni ne plu verkeblas, cxar mankas la spirito. Sekve de tio, pensoj estas produktataj nur en propra laborejo, dum tiu konsideras sin pigra, kiu ne produktas suficxe da ili. Do ankaw ne ekzistas penso transprenebla kaj ankaw ne citebla formulado de penso. Kiom malmulte cxiuj cxi bezonas por sia laboro! Plumingo kaj iom da papero estas cxio, kion ili povas prezenti! Kaj sen ajna helpo, nur per tiu mizera materialo, kiun unuopulo povas alporti surbrake, ili starigas siajn kabanojn! Pli grandajn konstruajxojn ili ne konas ol tiajn konstrueblajn de unu sola homo.
 
 

La demando, cxu ekzistas dio

Iu demandis sinjoron K., cxu ekzistas dio. Sinjoro K. diris: Mi konsilas al vi pripensi, cxu via konduto law la respondo al tiu demando sxangxigxus. Se gxi ne sxangxigxus, tiam ni forgesu la demandon. Se gxi sxangxigxus, tiam mi povas helpi al vi almenaw tiom, ke mi diras al vi: vi jam decidigxis: Vi bezonas iun dion.
 
 

La rajto je malforto

Sinjoro K. helpis al iu cxe malfacila afero. En la sekvo tiu esprimis nenian dankon.

Sinjoro K. nun mirigis siajn amikojn lawte plendante pri la nedankemo de tiu homo. Ili trovis la konduton de sinjoro K. malnobla kaj diris ankaw: Cxu vi ne sciis, ke oni faru nenion pro dankemo, cxar la homo estas tro malforta por esti dankema? Kaj mi, demandis sinjoro K., cxu mi ne estas homo? Kial mi ne estu tiom malforta por postuli dankemon? La homoj opinias cxiam, ke ili konfesas sin stultuloj konfesante esti viktimo de fiago. Sed kial do?
 
 

La senhelpa knabo

Sinjoro K. parolis pri la malbona kutimo, spertitan maljustajxon mute gluti, kaj rakontis jenan historion: Knabon ploretantan preterpasanto demandis pri la kawzo de lia cxagreno. Mi havis du grosxojn por la kino, diris la knabo, tiam venis knabo kaj elsxiris unu el mia mano, kaj li fingre montris knabon videblan iom distance. Cxu vi do ne kriis por helpo? demandis la viro. Jes ja, diris la knabo kaj singultis iom pli forte. Cxu vere neniu awdis vin? plu demandis la viro, lin ame karesante. Ne, diris la knabo kaj alrigardis lin kun nova espero, cxar la viro ridetis. Tiam donu ankaw tiun, li diris, prenis la lastan grosxon el la mano kaj senzorge pluiris.
 
 

Sinjoro K. kaj la naturo

Demandite pri sia rilato al la naturo, sinjoro K. diris: Mi sxatus, pasxante el la domo, vidi kelkajn arbojn. Precipe cxar, per sia diversa aspekto law la tagaj horoj kaj la sezonoj, ili atingas apartan gradon da realeco. En la urboj ni krome konfuzigxas post iom da tempo vidante nur utilajxojn, domojn kaj trajnojn, kiuj nelogxate estus malplenaj, neuzate sensencaj. Nia stranga, posedeca sociordo igas nin konsideri ecx la homojn utilajxoj, kaj law tio la arboj havas - almenaw por mi, kiu ne estas lignajxisto - ion trankvilige memstaran, al mi ne celantan, kaj mi krome esperas, ke ili havas ecx por lignajxisto ion neutiligeblan.

Kial vi ne veturas kelkfoje, kiam vi volas vidi arbojn, simple en la liberan naturon? oni demandis lin. Sinjoro Kojno respondis mirigite: Mi diris, ke mi sxatus vidi ilin, pasxante el la domo.

(Sinjoro K. diris ankaw: Estas ankaw necese por ni, fari sxpareman uzon de la naturo. Sen laboro restante en la naturo, oni facile transigxas en malsanan staton, oni estas atakata de io febrosimila.
 
 

Konvinkaj demandoj

Mi rimarkis, diris sinjoro K., ke ni fortimigas multajn homojn de nia doktrino per tio, ke ni scias respondon al cxio. Cxu ni ne povus - por la intereso de la propagando - listigi demandojn, kiuj sxajnas al ni tute nesolveblaj?
 
 

Fidindeco

Sinjoro K. kiu estis por la ordo de la homaj rilatoj, estis tempe de sia vivo envolvita en luktoj. Iun tagon li ree falis en malagrablan aferon, kiu necesigis, ke li atingu dumnokte plurajn renkontajn punktojn en la urbo, kiuj malproksimis unu de la alia. Cxar li estis malsana, li petis amikon pri mantelo. Tiu promesis gxin al li, kvankam li devis pro tio rezigni pri rendevuo. Sed iom antaw la vespero la kondicxoj de sinjoro K. malbonigxis tiom, ke tiuj iradoj ne plu havis sencon kaj tute aliaj decidoj farigxis necesaj. Tamen kaj spite al la tempomanko sinjoro K., zorga pri siavice plenumi la interkonsenton, iris akurate preni la senultiligxintan mantelon.
 
 

La revido

Viro, kiun sinjoro K. longe ne estis vidinta, salutis lin kun la vortoj: Vi tute ne sxangxigxis. Ho! diris sinjoro K. kaj paligxis.
 
 

Pri la elekto de la bestoj

Kiam sinjoro Kojno, la pensanto, awdis

Ke la plej fama krimulo de la urbo Novjorko

Kontrabandisto kaj amasmurdisto

Estis mortpafita kiel hundo kaj

Senceremonie entombigita

Li nenion alian esprimis ol surprizon.

Kion, li diris, Cxu estas jam tiel

Ke ecx ne la krimulo estas je sia vivo sekura

Kaj ecx ne kiu pretas je cxio

Havas iom da sukceso?

Cxiu scias, ke estas perditaj tiuj

Kiuj zorgas pri sia homa digno.

Sed tiuj kiuj je gxi senigxas?

Cxu tio signifas: kiu eskapis la profundajxon

Falas sur la altajxo?

Nokte dumdorme sxvitbanite eksaltas la justuloj

La plej mallawta pasxo hororigas ilin

Ilia bona konscienco persekutas ilin gxis endormen

Kaj nun mi awdas: ankaw la krimulo

Ne povas plu trankvile dormi?

Kia konfuzo!

Kiaj tempoj!

Kun simpla fiago, mi awdas,

Nenio plu estas farebla.

Sole per mortigo

Neniu plu sukcesas.

Du gxis tri perfidoj matene:

Al tio estas preta cxiu.

Sed kion valoras preteco

Se decidas nur kapablo!

Ecx senskrupuleco ne suficxas:

Decidas la efiko.

Tiel ecx la fifamulo

Entombigxas nesensacie.

Cxar ekzistas tro da liaspeculoj

Li ne frapas la atenton.

Kiom pli malkare li povintus havi la tombon

Kiu tiom celis la monon!

Tiom da mortigoj

Kaj tiom mallonga vivo!

Tiom da krimoj

Kaj tiom malmulte da amikoj!

Se li estintus senrimeda

Da ili ne povus esti pli malmulte.

Kiel fronte al tiaj okazoj

Ne perdi la kuragxon?

Kion do ni ankoraw planu?

Kiajn krimojn ankoraw elpensi?

Ne estas bone, se estas tro multe postulata.

Tion vidante, diris sinjoro Kojno

Ni estas senkuragxigitaj.
 
 

Formo kaj materio

Sinjoro K. kontemplis pentrajxon, kiu donis al iuj objektoj tre kaprican formon. Li diris: Okazas al iuj artistoj, kiam ili rigardas la mondon, kiel al multaj filozofoj. Klopodante pri la formo, la materio perdigxas. Iam mi laboris cxe gxardenisto. Li enmanigis al mi gxardentondilon kaj igis min tondi lawron. La arbo staris en poto kaj estis pruntata por festajxoj. Pro tio li devis havi la formon de globo. Tuj mi komencis pri tondado de la sovagxaj sxosoj, sed kiom ajn mi klopodis atingi la globan formon, longe mi ne sukcesis. Foje mi estis troe fortondinta je unu flanko, foje je la alia flanko. Kiam fine gxi farigxintis globo, la globo estis tre malgranda. La gxardenisto diris seniluziigite: Bone, tie la globo, sed kie la lawro?.
 
 

Interparolado

Ni ne povas plu interparoli, diris sinjoro K. al viro. Kial? tiu demandis ektimigite. En via cxeesto mi estigas nenion tawgan, plendis sinjoro K. Sed tio ja ne gxenas min, konsolis lin la alia. - Tion mi kredas, diris sinjoro K. amarigite, sed min tio gxenas.
 
 

Gastamo

Kiam sinjoro K. gastigxis, li lasis sian cxambron tia, kia li trovis gxin, cxar li neniom sxatis, ke iuj markas sian cxirkawon per sia personeco. Male li klopodis sxangxi sian karakteron tiel, ke gxi konvenu al la logxejo; kvankam liaj planoj ne devis suferi pro tio.

Kiam sinjoro K. gastigis, li movis almenaw unu segxon aw tablon de gxia tiama loko al alia, tiel respektante sian gaston. Kaj estas pli bone, ke decidu mi, kio al li konvenas! diris li.
 
 

Kiam sinjoro K. amis homon

Kion vi faras, estis demandita sinjoro K., kiam vi amas homon? Mi faras koncepton de li, diris sinjoro K. kaj zorgas ke ambaw similigxu. Ke kio similigxu? Cxu la koncepto? Ne, diris sinjoro K. la homo.
 
 

Pri la perturbo de la nun por la nun

Iun tagon, gaste cxe iom fremdaj homoj, sinjoro K. malkovris, ke liaj gastigantoj, sur tableto enangule de la dormocxambro, videble de la lito, jam estis metintaj la servicon por la matenmangxo. Pri tio li ankoraw pensadis, post kiam li unue en siaj pensoj lawdintis ilin pro tio, ke ili rapidetis por fini sian laboron kun li. Li meditis, cxu ankaw li pretigus la servicon por la matenmangxo jam nokte antaw la enlitigxo. Post iom da pensado li trovas tion gxusta por certaj tempoj. Same gxuste li trovas, ke ankaw aliaj okaze dum kelka tempo okupigxas pri tiu demando.
 
 

Sukceso

Sinjoro K. vidis preterpasi aktorinon kaj diris: sxi estas bela. Lia akompananto diris: Antaw mallonge sxi havis sukceson, cxar sxi estas bela. Sinjoro K. kolerigxis kaj diris: sxi estas bela, cxar sxi havis sukceson.
 
 

Sinjoro K. kaj la katoj

Sinjoro K. ne amis la katojn. Ili al li ne sxajnis esti amikoj de la homoj; do ankaw li ne estis ilia amiko. Se ni havus samajn interesojn, diris li, tiam mi estus indiferenta al ilia malamika sinteno. Sed sinjoro K. forpelis la katojn nur malvolonte de sia segxo. Sin kusxi por ripozo, tio estas laboro, li diris; gxi devas esti sukcesa. Ankaw kiam la katoj miawis antaw lia pordo, li levigxis de sia kusxejo, ecx dum malvarmo, kaj enlasis ilin en la varmon. Ilia kalkulo estas simpla, li diris, se ili vokas, oni malfermas al ili. Se oni al ili ne plu malfermas, ili ne plu vokos. Voki, tio estas progreso.
 
 

La besto de sinjoro K. favorata

Kiam sinjoro K. estis demandita, kiun beston li sxatas antaw cxiuj, li nomis la elefanton kaj tion klarigis tiele: La elefanto kunigas ruzon kun forto. Tio ne estas la mizera ruzo, kiu suficxas por eligxi el insido aw por atingi mangxajxon neatentite, sed la ruzo, kiu disponas pri la forto por grandaj entreprenoj. Kie estis tiu besto, tien kondukas largxa spuro. Tamen gxi estas bonnatura, komprenas sxercon. Gxi estas bona amiko, kiel gxi estas bona malamiko. Tre granda kaj peza, gxi estas tamen ankaw rapida. Gxia rostro kondukas al enorma korpo ankaw la plej malgrandajn mangxajxojn, ankaw nuksojn. Gxiaj oreloj estas adapteblaj: Gxi awdas nur, kio al gxi konvenas. Gxi atingas ankaw grandan agxon. Gxi estas ankaw sociema, kaj tio ne nur kun elefantoj.Cxie gxi estas sxatata kaj timata. Certa komiko ebligas, ke gxi povas ecx esti honorata. Gxi havas dikan hawton, en gxi disrompigxas la trancxiloj; sed gxia animo estas tenera. Gxi povas malgxojigxi. Gxi povas kolerigxi. Gxi sxatas danci. Gxi mortas en densejo. Gxi amas infanojn kaj aliajn malgrandajn animalojn. Gxi estas griza kaj frapas la atenton nur per sia maso. Gxi ne estas mangxebla. Gxi scias bone labori. Gxi sxatas trinki kaj gxojigxas. Gxi faras ion por la arto: gxi liveras eburon.
 
 

La antikva epoko

Antaw konstruktiveca pentrajxo de la pentristo Lundstr?m, bildiganta kelkajn akvujojn, sinjoro K. diris: Bildo el la antikva epoko, el barbara tempo! Tiam la homoj ja certe nenion plu distingis, la rondo ne plu sxajnis ronda, la pinto ne plu pinta. La pentristoj devis cxion regxustigi kaj montri al la klientoj ion certan, unusencan, fikse formitan; ili vidis tiom da necerta, flua, duba; ili tiom malsatis je nekorupteco, ke ili jam aljubilis homon, kiu ne vendis sian stultajxon. La laboro estis dispartigita inter multaj, tio videblas en tiu bildo. Tiuj, kiuj decidis pri la formo, ne zorgis pri la destino de la ajxoj; el tiu cxi ujo oni ne povas versxi akvon. Tiam certe multaj homoj estis rigardataj kiel uzajxoj. Ankaw kontraw tio la artistoj devis defendi sin. Tempo barbara, la antikva epoko! Oni atentigis sinjoron K., ke la bildo devenas el la nuntempo. Jes, diris sinjoro K. malgxoje, el la antikva epoko.
 
 

Bona respondo

Laboristo antaw tribunalo estis demandita, cxu li volas uzi la laikan aw la eklezian formon de la jxuro. Li respondis: Mi estas senlabora. - Tio estis ne nur distriteco, diris sinjoro K. Per tiu respondo li sciigis, ke li trovigxas en situacio, kie tiaj demandoj, ja eble ecx la tuta proceso mem, ne plu havas sencon.
 
 

La lawdo

Kiam sinjoro K. awdis, ke li estis lawdata de lernintoj, li diris: Post kiam la lernintoj jam antaw delonge forgesis la erarojn de sia majstro, li mem ankoraw dawre memoras pri ili.
 
 

Du urboj

Sinjoro K. preferis la urbon B al la urbo A. En la urbo A, li diris, oni amas min; sed en la urbo B oni estis al mi afabla. En la urbo A oni estis al mi utila; sed en la urbo B oni bezonis min. En la urbo A oni petis min al la tablo, sed en la urbo B oni petis min en la kuirejon.
 
 

Amikecaj servoj

Kiel ekzemplon por la gxusta maniero fari servon al amikoj, sinjoro K. awdigis jenan historion. Al maljuna arabo venis tri junuloj kaj diris al li: Nia patro mortis. Li postlasis al ni deksep kamelojn kaj disponis testamente, ke la plej agxa ricevu la duonon, la dua trionon kaj la plej juna nawonon de la kameloj. Nun ni ne povas interkonsentigxi pri la divido; do faru vi la decidon! La arabo meditis kaj diris: Kiel mi vidas, mankas al vi, por bone dividi, unu kamelo. Mi mem havas nur unusolan kamelon, sed gxi estas je via dispono. Do prenu gxin kaj dividu, kaj poste donu al mi nur, kio restos. Ili dankis pro la amikeca servo, kunprenis la kamelon kaj dividis la dekok kamelojn tiel, ke la plej maljuna ricevis la duonon, tio estas naw, la dua la trionon, tio estas ses, kaj la plej juna nawonon, tio estas du kameloj. Je ilia ekmiro, post kiam ili estis flankenigintaj siajn kamelojn, unu kamelo postrestis. Tiun ili rekondukis al sia maljuna amiko, renovigante sian dankon.

Sinjoro K. nomis tiun amikecan servon gxusta, cxar gxi ne postulis apartajn oferojn.
 
 

Sinjoro K. en fremda domo

Enirante fremdan domon, sinjoro K., antaw ol kusxigxi, rigardis pri la elirejoj de la domo kaj pri nenio alia. Demandon li respondis embarasite: Tio estas malnova malplacxa kutimo. Mi estas por la justeco; do estas bone, se mia logxejo havu pli ol unu elirejon.
 
 

Sinjoro K. kaj la konsekvenco

Iam sinjoro K. faris al iu el siaj amikoj la jenan demandon: Mi rilatas de mallonga tempo kun viro, kiu logxas vidalvide al mi. Nun mi ne plu emas rilati kun li; sed al mi mankas ne nur kawzo por la rilato, sed ankaw por la disigxo. Nun mi malkovris, ke li, kiam li acxetis la malgrandan domon, kiun li gxis tiam nur estis luinta, pomarbon antaw lia fenestro, kiu al li forprenis la lumon, tuj forhakis, kvankam la pomoj estas nur duone maturaj.Cxu mi nun utiligu tion kiel kawzon por disrompi la rilatojn kun li, almenaw por ekstere aw almenaw por interne?

Kelkajn tagojn poste, sinjoro K. rakontis al sia amiko: Nun mi disrompis la rilatojn kun tiu bubo; imagu, jam de monatoj li estis postulinta de la tiama posedanto de la domo, ke estu forhakita la arbo, kiu prenis al li la lumon. Sed tiu ne volis fari gxin, cxar li volis ankoraw rikolti la fruktojn. Kaj nun, kiam la domo estas transskribita al lia nomo, li vere forhakigas la arbon, ankoraw plenan je nematuraj fruktoj! Mi nun disrompis la rilatojn kun li pro lia malkonsekvenca konduto.
 
 

La patreco de la penso

Al sinjoro K. oni riprocxis, ke tro ofte cxe li la deziro estas la patro de la penso. Sinjoro K. respondis: Neniam estis penso, kies patro ne estis la deziro. Nur pri tio oni povas disputi: Kiu penso? Ni ne devas suspekti, ke infano tute ne havas patron, por suspekti: la konstatado de la patreco estas malfacila.
 
 

Juro

Sinjoro K. ofte nomis certrilate modela juran regulon de la antikva Cxinujo, law kiu por grandaj procesoj la jugxistoj estis venigataj el malproksimaj provincoj. Tiel ili povis ja multe pli malfacile esti koruptataj (kaj do povis esti malpli nekorupteblaj), cxar la lokaj jugxistoj jxaluze gardis ilian nekorupteblon - do homoj, kiuj gxuste en tiu rilato estis spertuloj kaj kontraw ili malbonintencaj. Krome, la venigitaj jugxistoj ne konis la lokajn kutimojn kaj kondicxojn el cxiutaga sperto. Maljusteco ofte akiras justan karakteron simple per tio, ke gxi ofte okazas. La novuloj devis cxion al si nove raportigi, per kio ili perceptis en tio la strangajxojn. Kaj fine ili ne estis devigataj, pro la virto de la objektiveco lezi multajn aliajn virtojn, kiel dankemon, amon al la infanoj, malsuspekton al la plej proksimaj konatoj, aw havi suficxe da kuragxo por estigi al si malamikojn en sia cxirkawajxo.
 
 

Sokrato

Post legado de libro pri la historio de la filozofio sinjoro K. sin esprimis malsxate pri la provoj de la filozofoj, prezenti cxion kiel principe nekonebla. Kiam la sofistoj pretendis multon scii, sen esti ion studintaj, li diris, elpasxis la sofisto Sokrato kun sia aroga pretendo: li scias, ke li scias nenion. Oni atendus, ke li aldonus al sia frazo: cxar ankaw mi estas nenion studinta. (Por ion scii, ni devas studi.) Sed sxajnas, ke li ne dawrigis, kaj ecx eble la nemezurebla aplawdo, kiu ekbruis post lia unua frazo kaj kiu dawris du mil jarojn, estus cxian pluan frazon forglutinta.
 
 

La sendito

Antaw nelonge mi parolis kun sinjoro K. pri la kazo de sendito de fremda potenco, sinjoro Z., kiu en nia lando estis plenuminta certajn komisiojn kaj post sia reveno, kiel ni eksciis kun bedawro, estis severe punita. Al li estis riprocxata, ke li, por plenumi siajn komisiojn, estis tro proksimigxinta al ni, la malamikoj, mi diris. Cxu vi kredas, ke li povus sukcesi sen tia konduto? Certe ne, diris sinjoro K., li devis bone mangxi, por negoci kun siaj malamikoj, li devis flati krimulojn kaj moki sian landon, por atingi sian celon. Tiam li do agis prave? mi cxuis. Jes, nature, diris sinjoro K. distrite. Li tie agis prave. Kaj sinjoro K. volis de mi adiawi. Sed mi retenis lin cxe la mano. Kial li do estis traktata kun tiom da malestimo, kiam li revenis? mi demandis indignite. Versxajne li estis alkutimigxinta al la bona mangxo, dawrigis la rilaton kun krimuloj kaj malcertigxis en sia jugxo, diris sinjoro K. malpasie, kaj do ili devis lin puni. Kaj tio estas law via opinio juste farita de ili? demandis mi terurigite. - Jes, nature, kiel ili agus alie? demandis sinjoro K. Li havis la kuragxon kaj la meriton, preni sur sin mortigan taskon. Cxe tio li mortis. Cxu ili nun, anstataw lin entombigi, lasu lin putri en la aero kaj eltenu la haladzon?
 
 

La natura emo al proprajxo

Kiam iu en societo nomis la emon al proprajxo natura, sinjoro K. rakontis jenan historion pri la fisxkaptistoj logxantaj tie de pratempoj. Cxe la suda marbordo de Islando vivas fisxkaptistoj, kiuj iam disigis la maron tie en unuopajn pecojn pere de fikse ankritaj nagxbareloj kaj disdividis gxin inter si. Tiuj akvokampoj estas al ili karegaj kaj ili rigardas ilin kiel sian proprajxon. Ili sentas sin intime ligitaj kun ili kaj ecx se ili ne plu trovus fisxojn tie, ili neniam cedus ilin, kaj ili malestimas la logxantojn de la havenurboj, al kiuj ili vendas tion, kion ili fisxkaptas, cxar tiuj sxajnas al ili suprajxa gento dekutimigxinta de la naturo. Ili mem nomas sin radikigxintaj en la hejmlanda akvo (1). Kiam ili kaptas iom pli grandajn fisxojn, ili konservas ilin cxe si en akvujoj, donas al ili nomojn; tiuj fisxoj estas al ili karegaj kaj ili rigardas ilin kiel sian proprajxon. Lawdire, de kelka tempo ili fartas ekonomie malbone, sed ili energie rifuzas cxiajn reformproponojn, tiel ke jam pluraj registaroj, kiuj malrespektis iliajn kutimojn, estis de ili renversitaj. Tiaj fisxistoj pruvas nerefuteble la potencon de la emo al proprajxo, al kiu la homo estas de la naturo submetita.
 
 

Se la sxarkoj estus homoj

Se la sxarkoj estus homoj, demandis al sinjoro K. la filineto de lia gastigantino, cxu ili tiam estus pli afablaj al la fisxetoj? Certe, diris li. Se la sxarkoj estus homoj, ili konstruigus en la maro por la fisxetoj gigantajn kestojn, kun cxia nutrajxo ene, plantoj kaj ankaw bestajxo. Ili zorgus ke la kestoj havu cxiam fresxan akvon, kaj ili gxenerale farus aron da sanitaraj disponoj. Ekzemple se iu el la fisxetoj vundigxus cxe la nagxilo, oni tuj vindus gxin, por ke fisxeto ne formortu antawtempe. Por ke la fisxetoj ne farigxu melankoliaj, okazus de tempo al tempo grandaj akvofestoj; cxar gajaj fisxetoj gustas pli bone ol melankoliaj. Kompreneble ekzistus ankaw lernejoj en la grandaj kestoj. En tiuj lernejoj la fisxetoj lernus, kiel nagxi en la fawkon de la sxarkoj. Ili bezonus ekzemple geografion, por ke ili povu trovi la sxarkojn, kiuj pigre kusxas ie. La cxefa afero estus nature la morala formado de la fisxetoj. Ili estus intruataj, ke plej granda kaj plej bela afero estas, se fisxeto gaje oferas sin, kaj ke ili cxiuj devas kredi je la sxarkoj, precipe kiam tiuj diras, ke ili zorgas por bela estonteco. Oni instruus al la fisxetoj, ke la estonto estas nur tiam certigita, se ili lernas obei. La fisxetoj devus gardi sin kontraw cxiaj malnoblaj, materialismaj, egoismaj kaj marksismaj inklinoj kaj ili devus tuj signali al la sxarkoj, se iu el inter ili montrus tiajn inklinojn. Se la sxarkoj estus homoj, ili nature ankaw militus inter si por konkeri fremdajn fisxkestojn kaj fremdajn fisxetojn. La militoj estus farataj de iliaj propraj fisxetoj. Ili instruus al siaj fisxetoj, ke inter ili kaj la fisxetoj de la aliaj sxarkoj estas grandega diferenco. Ili proklamos, ke la fisxetoj estas mutaj, kiel konate, sed ke ili mutas en tute malsamaj lingvoj kaj pro tio absolute ne povas komprenigxi inter si. Al cxiu fisxeto, kiu dum la milito mortigus kelkajn aliajn fisxetojn en alia lingvo mutantajn, ili alfiksus ordeneton el maralgoj kaj donus al gxi la titolon heroo. Se la sxarkoj estus homoj, nature ekzistus cxe ili ankaw arto. Ekzistus belaj bildoj, en kiuj la dentoj de la sxarkoj estus prezentitaj en belegaj koloroj, iliaj fawkoj kiel plezurgxardenoj, en kiuj eblas plej agrable petoli. La teatroj sur la margrundo montrus, kiel heroaj fisxetoj ravite nagxas en la sxarkofawkon, kaj la muziko estus tiom bela, ke la fisxetoj, sub gxiaj sonoj, kun la orkestro antawe, reve kaj enlulitaj per plej agrablaj pensoj, amase fluus en la sxarkofawkojn. Ekzistus tie ankaw religio, se la sxarkoj estus homoj. Gxi instruus, ke la fisxetoj komencas vere vivi nur en la ventro de la sxarkoj. Cetere, se la sxarkoj estus homoj, ili metus ankaw finon al tio, ke cxiuj fisxetoj, kiel nun, estas egalaj. Kelkaj el inter ili ricevus oficojn kaj estus metitaj super la aliajn. La iom pli grandaj rajtus ecx formangxi la pli malgrandajn. Tio estus por la sxarkoj nur agrabla, cxar tiel ili ricevus pli grandajn pecojn por mangxi. Kaj la pli grandaj, oficojn havantaj fisxetoj zorgus por ordo inter la fisxetoj, farigxus instruistoj, oficiroj, ingxenieroj pri kestokonstruado ktp. Mallonge, nur tiam ekzistus kulturo en la maro, se la sxarkoj estus homoj.
 
 

Atendado

Sinjoro K. atendis pri io unu tagon, poste semajnon, poste ankoraw monaton. Fine li diris: Unu monaton mi povintus tute bone atendi, sed ne tiun cxi tagon kaj tiun cxi semajnon.
 
 

La nemalhavebla oficisto

Pri oficisto, kiu jam suficxe longe sidis en sia ofico, sinjoro K. awdis lawde, ke li estas nemalhavebla, cxar li estas tiom bona oficisto. Kial li estas nemalhavebla? demandis sinjoro K. kolere. La ofico ne funkcius sen li, diris liaj lawdantoj. Kiel li povas esti bona oficisto, se la ofico ne funkcius sen li? diris sinjoro K., li havis suficxe da tempo por ordigi sian oficon tiom ke li estu malhavebla. Pri kio li okupigxas envere? Mi diru tion al vi: pri cxantagxo!
 
 

Eltenebla alfronto

Oni akuzis kunlaboranton de sinjoro K., ke li kondutas malafable kontraw li. Jes, sed nur malantaw mia dorso, defendis lin sinjoro K.
 
 

Sinjoro K. veturas awte

Sinjoro K. estis lerninta stiri awton, sed komence ne stiris tre bone. Gxis nun mi lernis stiri nur unu awton, li senkulpigis sin. Sed oni devas povi stiri du, nome ankaw plie la awton antaw la propra. Nur observante, kiaj estas la veturkondicxoj por la awto, kiu veturas antawe, kaj taksante gxiajn obstaklojn, oni scias kiel oni devas veturi rilate al tiu awto.
 
 

Sinjoro K. kaj la liriko

Post legado de poemvolumo sinjoro K. diris: La kandidatoj por publikaj oficoj en la antikva Romo, kiam ili aperis en la forumo, ne rajtis porti vestajxojn kun posxoj, por ke ili ne povu akcepti koruptmonon. Same la poetoj ne portu manikojn, por ke ili ne povu skui versojn el ili. (2)
 
 

La horoskopo

Sinjoro K. petis homojn, kiuj farigis al si horoskopojn, ke ili nomu al sia astrologo daton en la pasinteco, tagon, dum kiu okazintis al ili aparta bonsxanco aw malbonsxanco. La horoskopo devis ebligi al la astrologo iel konstati la okazintajxon. Kun tiu konsilo sinjoro K. havis ne multe da sukceso, cxar la kredantoj ja ricevis de siaj astrologoj indikojn pri favoro aw malfavoro de la steloj, kiuj ne kongruis kun la spertoj de la demandintoj, sed ili diris tiam kolere, ke la steloj ja nur indikas certajn eblecojn, kaj tiuj povis ja ekzisti cxe la indikita dato. Sinjoro K. montris sin per tio suficxe surprizita kaj starigis plian demandon: Ankaw ne klaras al mi, diris li, ke de cxiaj kreajxoj nur la homoj estas influataj de la stelaj konstelacioj. Tiaj fortoj do certe ne simple preterlasas la bestojn. Sed kio okazas, se certa homo estas, mi diru, Amforo, sed havas pulon, kiu estas Tawro, kaj dronas en rivero? Tiam la pulo eble dronas kun li, kvankam li povas havi tre favoran konstelacion. Tio ne placxas al mi.
 
 

Miskomprenite

Sinjoro K. vizitis kunvenon kaj poste rakontis jenan historion: En la granda urbo X ekzistas tielnomata humfklubo, en kiu estis kutimo, post elstare bona mangxo cxiujare kelkajn fojojn diri humf. Al la klubo apartenis homoj, kiuj tute ne povis kasxi sian opinion, sed kiuj estis spertintaj, ke iliaj eldiroj estis miskomprenitaj. Tamen mi awdas, diris sinjoro K. kapskue, ke ankaw tiu humf estas miskomprenata de iuj, kiuj supozas, ke gxi signifas nenion.
 
 

Du stiristoj

Sinjoro K. demandite pri la labormaniero de du teatristoj, komparis ilin jene: Mi konas stiriston, kiu bone konas la trafikregulojn, observas ilin kaj scias utiligi ilin por si. Li scias lerte antawenpafi, poste konservi regulan rapidecon, domagxi sian motoron, kaj tiel li trovas prudente kaj awdace sian vojon inter la aliaj veturiloj. Alia stiristo, kiun mi konas, procedas alie. Pli ol pri sia vojo li interesigxas pri la tuta trafiko kaj sentas sin nur kiel parto da gxi. Li ne uzas siajn rajtojn kaj persone ne aparte distingigxas. En la menso li veturas kun la veturilo antaw si kaj kun la awto malantaw si, kun konstanta plezuro pri la antawenigxo de cxiuj veturiloj kaj de la piedirantoj aldone.
 
 

Justosento

La gastiganto de sinjoro K. havis hundon, kaj iun tagon tiu alrampis kun cxiuj signoj de kulposento. Li faris ion malbonan, parolu tuj severe kaj malgxoje kun li, konsilis sinjoro K. Sed mi ja ne scias, kion li faris, defendis sin la gastiganto. Tion la hundo ne povas scii, diris sinjoro K. insiste. Montru rapide vian konsternitan malaprobon, alie suferas gxia justosento.
 
 

Pri afableco

Sinjoro K. tre sxatis afablecon. Li diris: Konversacii kun iu, ecx se afable, iun jugxi ne law liaj eblecoj, esti afabla al iu nur, se ankaw li estas afabla al oni, iun rigardi malvarme, se li estas varmega, varmege rigardi, se li estas malvarma, tio ne estas afabla.
 
 

[Sinjoro Kojno kaj la desegnajxo de lia nevino]

Sinjoro Kojno rigardis la desegnajxon de sia nevineto. Gxi prezentis kokinon, kiu flugis super korton. Kial via kokino do havas tri gambojn? demandis sinjoro Kojno. Kokinoj ja ne povas flugi, diris la malgranda artistino, kaj pro tio mi bezonis trian gambon por depusxi sin.

Mi gxojas esti demandinta, diris sinjoro Kojno.
 
 

Sinjoro Kojno kaj gimnastiko

Amiko rakontis al sinjoro Kojno, ke lia sanstato plibonigxis, ekde awtuno, kiam li estis rikoltinta en la gxardeno cxiujn cxerizojn de granda arbo. Li estis rampinta gxis la fino de la brancxoj, kaj la diversaj movoj, la brakostrecxoj cxirkaw li kaj super li certe estis bonefikaj.

Cxu vi mangxis la cxerizojn? demandis sinjoro Kojno, kaj en posedo de jesa respondo li diris: Tio estas ja gimnastiko, kiun mi permesus ankaw al mi.
 
 

Kolero kaj instruo

Sinjoro Kojno diris: Estas malfacile instrui tiujn, pri kiuj oni koleras. Sed tio estas aparte necesa, cxar ili bezonas gxin aparte.
 
 

[Pri korupteco]

Kiam sinjoro Kojno parolis en societo de sia tempo pri la pura ekkono kaj menciis, ke gxi povas nur esti alstrebata per la batalo kontraw la korupteco, pluraj demandis lin preterpase, kio apartenas al korupteco. Mono, rapide respondis sinjoro K. Tiam estigxis granda ahx kaj ho de mirado en la societo kaj ecx kapskuo de indigno. Tio montras, ke oni estis atendinta ion pli noblan. Tiel oni malkasxis la deziron, ke la korumpitoj estu korumpitaj per io nobla, spirita, kaj: oni bonvolu ne riprocxi al koruptito, ke mankas al li spirito.

Oni diras, ke multaj lasas sin korupti per honoroj. Per tio oni celas: ne per mono. Kaj dum oni reprenis la monon de homoj, al kiuj estis pruvite, ke ili senrajte prenintis monon, oni deziras al tiuj, kiuj same senrajte prenis honoron, ke oni lasu al ili la honoron.

Tiel, multaj, riprocxataj pro ekspluatado, preferas kredigi, ke ili prenis la monon por povi regi, ol lasi pri si diri, ke ili regis por preni monon. Sed kie monhavo signifas regi, tie regi ne povas senkulpigi monsxteladon.
 
 

[Eraro kaj progreso]

Pensante nur pri si mem, oni ne povas kredi, ke oni faras erarojn, kaj do ne progresas. Pro tio necesas pensi pri tiuj, kiuj plulaboros post oni. Nur tiel oni malhelpas, ke io finigxu.
 
 

[Homkono]

Sinjoro Kojno havis malmulte da homkono, li diris: Homkono necesas nur, kie ekspluatado kunludas. Pensi signifas sxangxi. Pensante pri homo, mi sxangxas lin, preskaw sxajnas al mi, ke li tute ne estas, kia li estas, sed ke li nur estis tia, kiam mi komencis pensi pri li.
 
 

[Sinjoro Kojno kaj la alta tajdo]

Sinjoro Kojno iris tra valo, kiam li subite rimarkis, ke liaj piedoj pasxas en akvo. Tiam li ekkonis, ke lia valo estas envere golfeto kaj ke la tempo de alta tajdo proksimigxas. Li tuj haltis por eble trovi boaton, kaj tiom longe, kiom li esperis boaton, li restis stare. Sed kiam ne videblis boato, li forlasis tiun esperon kaj esperis, ke la akvo ne plu altigxu. Nur kiam la akvo atingis lian mentonon, li forlasis ankaw tiun esperon kaj eknagxis. Li estis ekkoninta, ke li mem estas boato.
 
 

Sinjoro Kojno kaj la aktorino

Sinjoro Kojno havis amikinon, kiu estis aktorino kaj kiu ricevis donacojn de ricxulo. Pro tio sxi havis aliajn opiniojn pri la ricxuloj ol sinjoro Kojno. Sinjoro Kojno pensis, ke la ricxuloj estas malbonaj homoj, sed lia amikino pensis, ke ne cxiuj el ili estas malbonaj. Kial sxi pensis, ke la ricxuloj ne estas cxiuj malbonaj? sxi pensis tion ne cxar sxi ricevis donacojn de ili, sed pro tio, ke sxi akceptis donacojn de ili, cxar sxi kredis de si mem, ke sxi ne akceptus donacojn de malbonaj homoj. Sinjoro Kojno, post longa pripensado, ne kredis pri sxi, kion sxi kredis pri si. Prenu de ili ilian monon! kriis (utiligante la neeviteblon) sinjoro Kojno. Ili ne pagis la donacojn, sed sxtelis. Prenu de tiuj malbonaj homoj ilian sxtelopredon, por ke vi povu esti bona aktorino! Cxu mi ne povas esti bona aktorino ankaw sen havi monon? demandis lia amikino. Ne, diris sinjoro Kojno pasie. Ne. Ne. Ne.
 
 

[Sinjoro Kojno kaj la gazetoj]

Sinjoro Kojno renkontis sinjoron Konfuzo, la batalanton kontraw la gazetoj. Mi estas granda kontrawulo de la gazetoj, diris sinjoro Konfuzo, mi ne volas gazetojn. Sinjoro Kojno diris:Mi estas pli granda kontrawulo de la gazetoj: mi volas aliajn gazetojn.

Skribu al mi sur slipon, diris sinjoro Kojno al sinjoro Konfuzo, kion vi postulas, por ke gazetoj povu aperi. Cxar gazetoj aperos. Sed postulu minimumon. Se vi ekzemple allasus korupteblajn homojn por produkti ilin, tiam mi estus pli kontenta ol se vi postulus nekorupteblajn homojn, cxar tiam mi simple koruptus ilin por ke ili faru pli bonajn gazetojn. Sed ecx se vi postulus nekorupteblulojn, ni tuj komecu sercxi tiajn, kaj se ni neniun trovos, ni tuj komencu produkti iujn. Skribu sur slipon, kiaj estu la gazetoj, kaj se ni trovos formikon, kiu aprobas la slipon, ni tuj komencu. Tiu formiko helpus nin plibonigi la gazetojn, pli ol gxenerala lamentado pri la nebonigeblo de la gazetoj. Cxar monto pli facile forigeblas per unusola formiko ol per la onidiro, ke gxi ne estas forigebla.

Se la gazetoj estas rimedo por malordo, tiam ili estas ankaw rimedo por la ordo. Gxuste homoj kiaj sinjoro Konfuzo pruvis per sia malkontento la valoron de la gazetoj. Sinjoro Konfuzo opinias, ke la nuna senvaloreco de la gazetoj pensigas lin, sed en realo tio estas la morgawa valoro.

Sinjoro Konfuzo taksis la homon alta kaj la gazetojn nebonigeblaj. Sinjoro Kojno, male, taksis la homon malalta kaj la gazetojn bonigeblaj. Cxio povas plibonigxi, diris sinjoro Kojno, escepte de la homo.
 
 

Pri la perfido

Cxu oni tenu promeson?

Cxu oni faru promeson? Kie oni devas fari promeson, tie ne regas ordo. Do oni produktu tiun ordon. La homo ne povas ion promesi. Kion la brako promesas al la kapo? Ke li restos brako kaj ne farigxos piedo. Cxar cxiujn sep jarojn gxi estas alia brako. Se iu perfidas la alian, cxu li perfidas tiun, al kiu li promesis? Dum iu, al kiu estas io promesita, venas en cxiam aliajn kondicxojn kaj do cxiam sxangxigxas law la kondicxoj kaj farigxas alia, kiel oni tenu al li tion, kio estis promesita al alia? La pensanto perfidas. La pensanto promesas nenion ol ke li restos pensanto.
 
 

Komento

Sinjoro Kojno diris pri iu: Li estas granda sxtatisto. Li ne trompigxas per tio, kio iu estas, pri tio, kio li povas farigxi.

Pro tio, ke la homoj nuntempe estas ekspluatataj je damagxo de la unuopulo kaj ke ili do ne deziras tion, oni ne trompigxu pri tio, ke la homoj deziras esti ekspluatataj. La kulpo de tiuj, kiuj ekspluatas ilin je ilia damagxo estas des pli granda, cxar ili misuzas cxi tie deziron de granda moraleco.
 
 

[Pri la kontentigo de interesoj]

La cxefa argumeto por tio, ke la interesoj devas esti kontentigataj, konsistas en tio, ke granda nombro da pensoj ne povas esti pensataj, cxar ili lezas la interesojn de la pensantoj. Se oni ne povas kontentigi la interesojn, necesas ilin montri kaj emfazi ilian diversecon, cxar nur per tio la pensanto povas pensi pensojn, kiuj utilas al la interesoj de la aliaj, cxar pli facile ol sen interesoj eblas pensi por fremdaj interesoj.
 
 

La du donoj

Kiam estis veninta la tempo de la sangaj tumultoj, kiun li estis antawvidinta kaj pri kiu li dirintis, ke gxi forvoros lin mem, lin estingos kaj neniigos por longa tempo, ili eligis la pensanton el la publika domo.

Tiam li signis tion, kion li volis preni kun si en la staton de la pleja malgrandigxo, kaj timis en si, ke tio povus esti tro, kaj kiam ili estis gxin kolektintaj kaj starigis gxin antaw li, tiam ne estis pli ol homo povas forporti, kaj ne pli ol homo povas fordonaci. Tiam la pensanto profunde enspiris kaj petis, ke oni metu tiujn ajxojn en sakon, kaj estis precipe libroj kaj paperoj, kaj ili entenis ne pli da scio ol homo povas forgesi. Tiun sakon li prenis kun si kaj krome kovrilon, kiun li elektis law la facileco de gxia purigo. Cxion alian, kion li havintis cxirkaw si, li forlasis kaj fordonis kun frazo de bedawro kaj la kvin frazoj de konsento.

Tio estis la facila dono.

Sed pri li estas konata alia dono, kiu estis pli malfacila. Cxar sur sia vojo de kasxiteco li revenis dum certa tempo en iom grandan domon, tie li fordonis, gxuste antaw ol la sangaj tumultoj lin forvoris law lia antawdiro, sian kovrilon por kovrilo pli ricxa aw por multaj kovriloj, kaj ankaw la sakon li fordonis kun frazo de bedawro kaj la kvin frazoj de la konsento, same kiel li ankaw forgesis sian sagxecon, por ke la estingo kompletigxu.

Tio estis la malfacila dono.
 
 

[Signoj de bona vivo]

Sinjoro Kojno vidis ie malnovan segxon de belega ellaboriteco kaj acxetis gxin por si. Li diris: Mi esperas ekhavi ideojn, kiam mi pripensas, kiel vivo devus esti arangxita, kie tia segxo tute ne distingigxus aw kie gxuado de tia segxo ne havus ion fian nek distingan.

Kelkaj filozofoj, rakontis sinjoro Kojno, starigis la demandon, kiel vivo aspektus, kiu cxiumomente en decida situo lasus sin gvidi de la lasta modkanto. Se ni havus bonan vivon enmane, ni fakte ne bezonus grandajn motivojn nek sagxajn konsilojn kaj la tuta elektado cxesus, diris sinjoro Kojno, plena de aprobo por tiu demando.
 
 

[Pri la vero]

Al sinjoro Kojno, la pensanto, venis la discxiplo Profundo kaj diris: Mi volas scii la veron.

Kiun veron? La vero estas konata. Cxu vi volas scii tiun pri la fisxkomerco? Aw tiun pri la impostoj? Se per tio, ke ili diras al vi la veron pri la fisxkomerco, vi ne plu alte pagos iliajn fisxojn, vi ne ekscios gxin, diris sinjoro Kojno.
 
 

Amo al kiu?

Pri la aktorino Z. oni diris, ke sxi mortigis sin pro malfelicxa amo. Sinjoro Kojno diris: sxi mortigis sin pro amo al si mem. La X-on sxi cxiukaze ne povas esti aminta. Alie sxi tion ne estus farinta al li. Amo estas la deziro ion doni, ne ricevi. Amo estas la arto ion produkti per la kapabloj de la alia. Por tio oni bezonas de la alia respekton kaj simpation. Tion oni povas cxiam akiri. La troa deziro esti amata malmulte rilatas kun vera amo. Memamo cxiam havas ion memmortigan.
 
 

Kiu konas kiun?

Sinjoro Kojno demandis al du virinoj pri ilia kunulo.

La unua donis jenan respondon:

Mi vivis dudek jarojn kun li. Ni kusxis en unu cxambro kaj sur unu lito. Ni prenis la mangxojn kune. Li rakontis al mi cxiujn siajn negocojn. Mi konatigxis kun liaj gepatroj kaj rilatis kun cxiuj liaj amikoj. Mi konis cxiujn liajn malsanojn, kiujn li sciis mem, kaj kelkajn pli. Inter cxiuj, kiuj konas lin, mi konas lin plej bone.

Cxu vi do konas lin? demandis sinjoro Kojno.

Mi konas lin.

Sinjoro Kojno demandis ankoraw alian virinon pri sxia kunulo. Tiu donis jenan respondon:

Ofte li ne venis dum iom da tempo, kaj mi neniam sciis, cxu li revenos. De unu jaro li ne plu venis. Mi ne scias, cxu li revenos. Mi ne scias, cxu li venas de la bonaj domoj aw el la havenstratetoj. Estas bona domo, en kiu mi logxas. Cxu li venus al mi ankaw en malbonan domon, kiu scias tion? Li rakontas nenion, li parolas kun mi nur pri miaj aferoj. Tiujn li konas precize. Mi scias kion li diras, cxu mi scias gxin? Kiam li venas, li kelkfoje malsatas, sed kelkfoje li estas sata. Sed li ne mangxas cxiam, kiam li malsatas, kaj kiam li estas sata, li ne rifuzas mangxon. Foje li venis kun vundo. Mi bandagxis gxin. Foje oni enportis lin. Foje li forpelis cxiujn homojn el mia domo. Kiam mi nomas lin malhela sinjoro, li ridas kaj diras: Kio estas for, tio estas malhela, sed kio estas cxi tie, estas hela. Sed kelkfoje li farigxas malgaja pro tiu alparolo. Mi ne scias, cxu mi amas lin. Mi ...

Ne dawrigu, diris sinjoro Kojno haste. Mi vidas: vi konas lin. Neniu homo konas alian pli ol vi lin.
 
 

[La plej bona stilo]

La sola eldiro de sinjoro Kojno pri la stilo estis: Gxi estu citebla. Citajxo estas senpersona. Kiuj estas la plej bonaj filoj? Tiuj, kiuj forgesigas la patron!
 
 

Sinjoro Kojno kaj la kuracisto

La kuracisto S. diris ofendite al sinjoro Kojno: Mi parolis pri multo, kio estis nekonata. Kaj mi ne nur parolis, sed ankaw kuracis.

Cxu estas nun konata, pri kio vi traktis? demandis sinjoro Kojno.

S. diris: Ne. Estas pli bone, rapide diris sinjoro Kojno, ke io nekonata restu nekonata, ol ke la sekretoj multigxu.
 
 

[Samaj pli bone ol malsamaj]

Ne ke la homoj estas malsamaj, estas bone, sed ke ili estas samaj. La samaj placxas unu al la aliaj. La malsamaj enuas.
 
 

[La pensanto kaj la falsa discxiplo]

Al sinjoro Kojno, la pensanto, venis falsa discxiplo kaj rakontis al li: En Ameriko ekzistas bovido kun kvin kapoj. Kion vi diras pri tio? Sinjoro Kojno diris: Mi diras nenion. Tiam gxojis la falsa discxiplo kaj diris: Ju pli sagxa vi estus, des pli vi povus diri pri tio.

La malsagxulo atendas multon. La pensanto diras malmulton.
 
 

[Pri la tenigxo]

La sagxeco estas sekvo de la tenigxo.

Cxar gxi ne estas la celo de la tenigxo, la sagxeco ne povas iun instigi al imitado de la tenigxo.

Kiel mi mangxas, tiel vi ne mangxos. Sed se vi mangxos kiel mi, tio utilos al vi.

Kion mi diras: ke la tenigxo faras la farojn, tio estu tiel. Sed la necesajn aferojn vi devas ordigi, por ke tio farigu tiel.

Ofte mi vidas, diras la pensanto, ke mi havas la tenigxon de mia patro. Sed la farojn de mia patro mi ne faras. Kial mi faras aliajn farojn? Cxar estas aliaj necesoj. Sed mi vidas, ke la tenigxo dawras pli longe ol la agmaniero: gxi kontrawstaras al la necesoj.

Iuj povas fari nur unu aferon, se ili ne volas perdi sian vizagxon. Cxar ili ne povas sekvi la necesojn, ili facile pereas. Sed kiu havas tenigxon, tiu povas fari multon kaj ne perdas sian visagxon.
 
 

[Kion kontrawis sinjoro Kojno]

Sinjoro Kojno ne estis por adiawo, ne por salutado, ne por datrevenoj, ne por festoj, ne por la finado de laboro, ne por komencado de nova vivperiodo, ne por finkalkuloj, ne por vengxo, ne por definitivaj jugxoj.
 
 

[Transvivi ventegojn]

Kiam la pensanto venis en grandan ventegon, li sidis en granda cxaro kaj okupis multan spacon. La unua faro estis, ke li eliris el sia cxaro. La dua estis, ke li demetis sian jakon. La tria estis, ke li ekkusxis sur la grundo. Tiel li transvivis la ventegon en sia plej malgranda grando. Tion legante, diris sinjoro Kojno: Estas utile alproprigi al si la opiniojn de la aliaj. Alie ili ne komprenas onin.
 
 

[La malsano de sinjoro Kojno]

Kial vi malsanas? demandis la homoj sinjoron Kojno. Cxar la sxtato ne estas en ordo, li respondis. Tial mia vivmaniero ne estas en ordo, kaj miaj renoj, miaj muskoloj kaj mia koro malordigxas.

Kiam mi venas en la urbojn, cxio iras aw pli rapide aw pli malrapide ol mi. Mi parolas nur al parolantoj kaj awskultas nur, kiam cxiuj awskultas. Cxia gajno de mia tempo venas el la malklareco, el la klareco ne venas gajno, escepte se gxin posedas nur unu.
 
 

Nekorupteblo

Al la demando, kiel eduki iun al nekorupteblo, sinjoro Kojno respondis: Per tio, ke oni satigas lin. Al la demando, kiel farigi al iu bonajn konsilojn, sinjoro Kojno respondis: Per tio, ke oni zorgas, ke li partoprenu la profiton de siaj konsiloj kaj ke li alie, do sole, ne povu atingi tiujn avantagxojn.
 
 

[Kulpo]

Discxiplino plendis pri la perfideco de sinjoro Kojno.

Eble, li defendis sin, via beleco estas tro rapide rimarkita kaj tro rapide forgesita. Cxiukaze kulpas certe vi kaj mi pri tio, kiu alie? kaj li memorigis sxin pri la necesoj cxe stirado de awtomobilo.
 
 

La rolo de la sentoj

Sinjoro Kojno estis kun sia fileto en la kamparo. Iun antawtagmezon li renkontis lin en la angulo de la gxardeno kaj plorantan. Li informigxis pri la kialo de la cxagreno, eksciis gxin kaj pluiris. Sed kiam cxe lia reveno la knabo ankoraw ploris, li alvokis lin kaj diris al li: Kiun sencon havas, plori cxe tia vento, kie oni tute ne awdas vin. La knabo surprize haltis, komprenis tiun logikon kaj reiris al sia sablejo sen montri pluajn sentojn.
 
 

Pri la juna Kojno

Iu rakontis pri la juna Kojno, ke li awdis lin diri iun matenon al knabino, kiu tre placxis al li: Tiun cxi nokton mi songxis pri vi. Vi estis tre prudenta.
 
 

[Lukso]

La pensanto ofte mallawdis sian amikinon pro sxia lukso. Foje li malkovris cxe sxi kvar parojn da sxuoj. Mi havas ankaw kvar specojn da piedoj, sxi senkulpigis sin.

La pensanto ridis kaj demandis: Kion vi do faras, se unu paro difektigxis? Tiam sxi rimarkis, ke li ankoraw ne estis tute klarigita, kaj diris: Mi trompigxis, mi havas kvin specojn da piedoj. Per tio la pensanto estis fine klarigita.
 
 

[Servisto aw registo?]

Kiu ne okupigxas pri si mem, tiu instigas aliajn okupigxi pri li. Li estas aw servisto aw registo. Servisto kaj registo apenaw distingigxas, escepte por servistoj kaj registoj, diris sinjoro Kojno, la pensanto.

Do, tiu estas la gxusta, kiu okupigxas pri si mem?

Kiu okupigxas pri si mem, okupigxas pri nenio. Li estas la servisto de la nenio kaj la registo super la nenio.

Do la gxusta estas tiu, kiu ne okupigxas pri si mem?

Jes, se li ne donas kawzon por ke aliuloj okupigxu pri li, tio signifas okupigxu pri nenio kaj servi al nenio, kio ili ne estas mem, aw regi super la nenio, kio ili ne estas mem, diris sinjoro Kojno, la pensanto, ridante.
 
 

[Aristokrata tenigxo]

Sinjoro Kojno diris: Ankaw mi foje alprenis aristokratan tenigxon (vi scias: rekta, vertikala kaj fiera, la kapon malantawe). Cxar mi staris en altigxanta akvo. Cxar gxi iris al mi gxis la mentono, mi alprenis tiun tenigxon.
 
 

[Pri la evoluo de la grandaj urboj]

Multaj vivas en la kredo, ke la grandaj urboj aw fabrikoj povas estonte alpreni cxiam pli grandan, fine ecx senmezuran amplekson. Cxe iu, tio estas timo, cxe la alia, espero. Nu, ne ekzistas fidebla rimedo por konstati la pravecon. Tial sinjoro Kojno proponis, almenaw dumvive preskaw ne atenti tiun evoluon, do ne konduti kvazaw la urboj aw fabrikoj povus farigxi senmezuraj. Cxio, diris li, pri la evoluo sxajnas kalkuli je la eterneco. Kiu kuragxus iel limigi la elefanton, kiu rilate la grandecon lasas post si la bovidon? Kaj tamen li farigxas nur pli granda ol bovido, sed ne pli granda ol elefanto.
 
 

Pri sistemoj

Multaj eraroj, diris sinjoro K. estigxas pro tio, ke oni ne aw tro malofte interrompas la parolanton. Tiel estigxas facile trompa tutajxo, kiu, cxar gxi estas tuta, kion neniu povas pridubi, sxajnas do esti gxusta ankaw en siaj unuopaj partoj, kvankam la unuopaj partoj ja nur gxustas rilate al la tutajxo.

Multaj malagrablajxoj estigxas aw dawras pro tio, ke post elradikigo de malutilaj kutimoj oni ofertas al la bezono, kio ankoraw ekzistas pri ili, tro dawran anstatawajxon. La gxuo naskas mem la bezonon. Por paroli bilde: Por tiaj homoj, kiuj sentas la bezonon multe sidi, cxar ili estas malfortaj, oni konstruu dum la vintro benkojn el negxo, por ke la benkoj printempe, kiam la junuloj fortigxis, la maljunuloj formortis, same kaj sen iaj rimedoj malaperu.
 
 

Arhxitekturo

En tempo, kiam regis en la registaro etburgxaj artkonceptoj, sinjoro K. estis demandita de arhxitekto, cxu li akceptu aw ne grandan konstrumendon. La eraroj kaj kompromisoj en nia arto restos dum centoj da jaroj! elkriis la malesperinto. K. Kojno (3) respondis: Ne plu. Ek de la giganta evoluo de la detrurimedoj viaj konstruajxoj estas nur provoj, malmulte devigaj proponoj. Elmontraj instruiloj por diskutoj de la logxantaro. Kaj koncerne la etajn acxajn ornamajxojn, la kolonetojn ktp., konceptu ilin kiel superfluajn, tiel ke piocxo povu rapide aperigi la grandajn purajn liniojn. Fidu niajn homojn, rapidan evoluon!
 
 

Aparato

Dum la tempo kiam post la morto de Stalino la partio preparis novan produktivecon, multaj kriegis: Ni ne havas partion, ni havas aparaton. For la aparaton! K. Kojno v. la antawan noton. diris: La aparato estas la skeleto de la administrado kaj de la potenco



Notoj:

Elgermanigitaj el:

Bertolt Brecht: Gesammelte Werke in 20 Bänden. Hrsg. vom Suhrkamp Verlag in Zusammenarbeit mi Elisabeth Hauptmann

Band 12 (Prosa 2); Redaktion: Herta Ramthun; Klaus Völker

Suhrkamp Verlag: Frankfurt am Main, (cop. 1967), p. 373 - 415.

La kolektajxo kompletigxis per historio ankoraw trovita en la postlasajxoj (Pri sistemoj). Kontrawe al la gxisnuna editora principo (law la vico de la publikado) tiu historio estas lokita tiel, ke la du pruvite lastverkitaj historioj aperas dawre cxe la fino.

Unuaj plublikigoj de Kojno-historioj en: Versuche, Heft 1, Berlin 1930, Heft 5, Berlin 1932, Heft 12, Frankfurt 1953; Kalendergeschichten, Berlin 1949; Sinn und Form, 2. Sonderheft Bertolt Brecht, Berlin 1957; Geschichten, Band 81 der Bibliothek Suhrkamp 1962; Prosa, Band 2, Frankfurt 1965.

La interkrampaj titoloj ne estas de la awtoro mem.

----------------------

(1) En la germana originalo: "wasserständig". Jen bela pinto Brehxta kontraw la mistifiko de la germana vorto bodenständig (radikigxinta en la hejmlanda grundo), misuzata de la germanaj fasxistoj.

(2) Vortludo: germ. "(Verse) aus dem Ärmel schütteln", skui (versojn) el la maniko, estas parolturno por abunde kaj facile produkti (versojn).

(3) en la originalo "G. Keuner", t.e. "Genosse Keuner" - Kamarado Kojno (do, ano de la - tiam kaj tie -reganta komunista partio).

reen al Brehxto
hejmpagxen