hejmpaĝen

Roger Hermes: Sur la galerio

Kiam la eldonejo Kurt Wolff 1920 eldonas la kolektovolumon Ein Landarzt (Kampara kuracisto)1, tiu entenas
14 mallongajn rakontojn, kiuj plejparte estiĝis jam dum la vintro 1916/17. La estiĝo de Sur la galerio (de tiu
peco ne konserviĝis manuskripto) povas esti datata je la tempo inter proksimume fine de novembro 1916 kaj
fino de februaro 1917.

Post la pretigo de la teksto, Kafko alstrebis por li nekutime rapidan eldonon. En julio 1917 li sendas al la
eldonisto Kurt Wolff dek tri prozopecojn, kiuj tamen laŭ lia opinio estas tre malproksime de tio, kion li "vere
volas".2 Wolff ofertas ja ankoraŭ en julio la "eldonan utiligon",3sed pro diversaj cirkonstancoj daŭris fine ĝis
majo 1920, ĝis aperas la volumo Ein Landarzt.

La kritika diskuto pri tiu volumo post la apero estis eksterordinare malvigla. La prozo estis komprenata kiel
esprimiĝo de "specife moderna juda sento de malorientiĝo"4 aŭ kiel "stilprovoj, en kiuj nenia vorto rajtas elfali,
neniu aldoniĝi, se la konstruaĵo ne disfalu; restante libera de ĉiaj ismoj, purega germana prozo: la ekstera
vestaĵo. Bridita fantazio, malantaŭ ĝi milobla signifo, kiun oni rajtas nur supozi."5 Ambaŭ recenzoj (la solaj
samtempaj pri tiu volumo) konsideras neniun pecon de la kolektaĵo aparte. Ankaŭ aparta presaĵo de Sur la
galerio ne provokas menciindan intereson de la publiko pri tiu ĉi rakonto.

Nur post la morto de Kafko, kadre de recepcio6 de la iom post iom aperantaj unuopaj verkaĵoj kaj de la
Verkaro, troviĝas interpretoj de Sur la galerio. Hugo Friedrich, en omaĝo al la Praga verkisto, skribas: "La
lingvo de Franco Kafko estas tute mallirika, malromantika, malmola en magia realeco kaj incitita por tasko
transa de poeta beleco. [...] En ĝia nekredebla majstreco, tiu stilo povas eĉ ludi kaj altigi ludan manieron ĝis
arto kaj graveco. (Sur la galerio en Kampara kuracisto)"7Cajetan Freund nomas 1935 la rakontojn de la
volumo Kampara kuracisto "pinto en la Kafka kreado".8

Eĉ kiam la publika intereso nun ĉiam pli direktiĝas al la Kafka verkaro, la eĥo de Sur la galerio restas
malforta. Des pli surprizas, ke recenzisto skribas en sia kritiko pri deklam-vespero de la konata deklamisto
Ludwig Hardt, ke tiu peco estas la plej konata de Kafko.9 (Hardt estis provizinta parton de sia programo per
elektitaj pecoj de la praga verkisto.)

La ricevado de la Kafka verkaro koncetriĝis en la unuaj jaroj sur aliaj verkoj.

La rakonto ampleksas proksimume unu presitan paĝon (S p. 8) kaj konsistas el du kompleksaj frazoj. La
unua enkondukitas per la subordiga konjunkcio "se". Per tio, la sekvanta faktaro estas la kondiĉo por plia,
ankoraŭ prezentenda. La elektita modo estas la us-modo; do, temas pri nereala kondicionala frazo kun
(principe) plenumebla faktaro, tamen esprimiĝas, diference de indikativa kondicionala frazo, certa malcerteco
rilate la plenumeblon de la ĉi tie formulita kondiĉo. En unu loko la uzo de la us-modo interrompitas per tiu de
la indikativo. Ĉar la subfrazo antaŭas, la ĉeffrazo estas kunligita per la korelativo "tiam". Post vico da
participaj sintagmoj, disigitaj per komoj, la kompleksa frazo estas interropmita per haltostreko; nur ĉi tie
aldoniĝas la korelativo "tiam". Antaŭas ĝin la adverbo "tiam", kiu emfazas la hipotezan karakteron de la
eldiro. Ankaŭ por la ĉeffrazo estas elektita la us-modo. Ankaŭ la tie prezentitaj okazaĵoj estas do potenciale
eblaj, sed ja malcertaj. Tiu malcerteco estas ankoraŭ plifortigita per la antaŭenmetita modala adverbo. La
ĉeffrazon sekvas alineo. La dua kompleksa frazo estas enkondukita per la kaŭza konjunkcio "ĉar". Antaŭas
nea subfrazo, kaj la demonstrativo "tio"10 religas ĝin al la unua kompleksa frazo. Tiu subfrazo estas per
punktokomo disigita de la sekvanta ĉeffrazo. Kiel modo por la sub- kaj ĉeffrazo estas elektita la indikativo. Al
la prezentitaj okazaĵoj estas do atribuita certa fakteco. En iu loko la modo ŝanĝiĝas al la us-modo.11 La
frazeroj estas disigitaj per punktokomo. Ankaŭ tiu ĉi kompleksa frazo finiĝas per haltostreko. Post tio, la
enkonduke uzita kaŭza konjunkcio "ĉar" estas reprenita en konfirma maniero. La sekvanta kompleksa frazo
ree indikativas.

Konsiderante certajn semantikajn aspektojn, oni povas prezenti la strukturon de la rakonto jene:

alineo 1
a) prezentado de ebla okazaĵo
b) ebla reago al ĝi (sponta12, nekonscia)
c) deduktebla kaŭzrilato
ĉ) reago ekstrovertita
d) konsekvencoj ne prezentitaj, ne dedukteblaj

alineo 2
a) fakta okazaĵo
b) fakta reago (sponta, nekonscia)
c) kaŭzoĉeno ne deduktebla
ĉ) influa ago introvertita
d) konsekvencoj ne prezentitaj, ne dedukteblaj

Ni retenu la jenon: Ambaŭ frazoj estas strukture samaj; ili estas formitaj el kompleksaj frazoj; ambaŭ baziĝas
sur la uzo de certa baza modo, kiu en certa loko estas interrompita. Sed sur la semantika nivelo, la du frazoj
estas ekstreme malsimilaj. En la unua frazo eblas fari enhavan ligon inter la prezentitaj okazaĵoj; en la dua
frazo tiu kaŭza interligo ne eblas.

Dum la Kafko-ricevado ekanta post la dua mondmilito la prozaĵo Sur la galerio trovis pli kaj pli da atento.
Kiom mallonga ĝi estu, oni konsideris kaj -as ĝin tamen kiel preskaŭ ekzempla por la Kafka kreado. La
interpretistoj proksimiis al la teksto per plej diversaj elirpunktoj, kio kondukis al multe da interpretoj, kaj tion
oni povas konsideri paradigma por la Kafko-esplorado ekde la kvindekaj jaroj.

Kiel unuan paþŝon por proksimiĝi al la peco oni konsideru la titolon, ĉar ĝi kvazaŭ fiksas la vidpunkton de la
ricevanto. Ĉar la titolo ne tekstas "En la maneĝo" aŭ "La artrajdistino" aŭ "En la cirko", sed Sur la galerio. La
rilatopunkto en la kadro de la ricevo estas do direktita al la okazaĵoj supre en la galerio. La okazaĵoj
malsupre en la maneĝo ŝajnas do unue subrangaj - aŭ iom pli grave dependi de tiuj sur la galerio, ol la strikta
disigo de maneĝo kaj spektejo unue pensigus. Krom la kreo de rilatopunkto ene de la rakonto, tiu titolo kreas
ankaŭ certan atendon ĉe la leganto, kiu atendas prezentadon de agoj aŭ statoj ĝuste sur tiu galerio. La poste
ekanta prezentado tamen fokusigas la maneĝon kaj la tieajn okazaĵojn.

Kiel montris la supra mallonga strukturanalizo, tiu prezentado okazas en la us-modo. Tio (kaj la lingva
strukturo "se - tiam") supozigas, ke temas pri ludo, pri ia pensa eksperimento. Tamen por tia pensa
eksperimento necesas krea konscio. Tiu konscio difinas la kadron de tiu pensa eksperimento, kreas - por tiel
diri - la kondiĉojn, sub kiuj okazas la eksperimento. Kiel do aspektas tiu "eksperiment-aranĝo", kiel oni povas
priskribi la situon, la personojn kaj la rilatojn rezultantajn el tio?

Prezentatas okazaĵo, cirka artaĵo, kian la leganto certe konas en tia aŭ alia formo. La apartaĵo de la
prezentado troviĝas en tio, ke la tradicia atendo de la leganto disreviĝas: la brilan, buntan etoson anstataŭas
prema sceno vere turmenta. La malsana artrajdistino de senkompata "ĉefo", al kiu estas rifuzata eĉ la titolo
"cirkestro", estas seninterrompe devigata al iu aŭ pluraj artaĵoj, kvankam tion permesas nek ŝia korpa stato
nek la stato de la ĉevalo, kiu nur ŝanceliĝante moviĝas tra la maneĝo. Al tiu prezentado mankas ĉia brileco.

La fakto, ke la artistino evidente dependas de sia ĉefo, aperigas ŝin kiel senanima marioneto. Same kiel la
ĉefo, ankaŭ la publiko estas senkompata. Sen konsidero al la kompatiga stato de la artistino ĝi
seninterrompe aplaŭdas kaj per tio trudas daŭrigon de la prezentado. Ankaŭ la orkestro ne haltigas tiun
kruelan ludon; senlace ĝi akompanas la prezentadojn de la artistino. La priskribita situacio estas do karakterizita
per la "senkompata ĉefo", la "senpaŭza orkestro" kaj la "foriĝanta kaj denove ŝvelanta aplaŭdklakado". La
kruela ludo ŝajnas senfine daŭri, ĉar la artrajdistino estas "seninterrompe pelata laŭronde" tra "ĉiam pli
malfermiĝanta griza estonto". Tiu leg-impreso estas subtenata de la frazostrukturo. Ĝuste la ofta uzo de la
participo prezenca donas al la priskribo ion ŝveban, pludaŭran. Saman funkcion havas la ripetado de tiu
strukturo: preskaŭ senspire la leganto urĝatas de frazero al frazero, sed sen fari per tio ian lineecan evoluon.
Anstataŭe, la sama aspekto prilumatas el diversaj vidpunktoj: la senpaŭza turmento de la artistino. Kiel la
artrajdistino la leganto erarvagadas enronde kaj spertas ĉiam denove la saman monotonan scenon. La
cirklostrukturo esprimas la seninterrompecon.

La prezentita sceno tamen ne estas unika aŭ eksterordinara, ĉar temas pri "iu" artrajdistino, kiu devas
prezenti siajn artaĵojn. Per la uzo de la nedifinita pronomo, kiu interrilatas kun la uzo de la nedifinita artikolo13
(antaŭ publiko nelaciĝema), la priskribo ŝajnas ĝenerale valida aŭ almenaŭ ĝenerale ebla. Tamen notindas la
uzo de la difinita artikolo por la ĉefo; en tiu sceno ŝajnas atribuita al li io aparta, unika.

La rilato inter la personoj, resp. la persongrupoj, estas karakterizita per principa antagonismo inter la
artrajdistino unuflanke kaj la ĉefo, la publiko kaj la orkestro aliflanke. La artistino estas ŝajne komplete
transdonita al la "viposvinganta senkompata ĉefo", kaj ankaŭ la sen-individuigita publiko, de kie percepteblas
nur la manoj, kiuj "ja vere estas martelmaŝinoj", senkompate postulas la daŭrigon de la terura spektaklo. La
orkestro plenumas sian devon same senhomece. En la priskribo de la publiko okazas la rompo ĉe la uzo de
la modo. Ĉe la senmaskigo de la manoj kiaj martelmaŝinoj, la teksto forlasas la nivelon de hipotezeco, la "vera"
naturo estas ekkonata kaj komunikata al la leganto. La konscio, kiun kreis la priskribita situacio, ĉi tie do
interpretas en sia senco; per tio la riceva procezo iras en certa direkto. La artrajdistino aperas ĉiurilate kiel
viktimo de senhumaniĝintaj personoj aŭ personaroj, kiuj aŭtomatece postulas kruelan ludon kaj samtempe
trudas ĝian eternan daŭrigon.

Tiu turmenta priskribo estigas ĉe la leganto certan reagon. Oni serĉas rilatpunkton, kiu ebligas al la
ricevanto eskapi el tiu sceno kaj per tio dissolvi la preskaŭ neelteneblan tension. Ene de tiu ĉi kompleksa
frazo, tiu rilatpunkto estas markita per la haltostreko. Ĝi signalas (provizoran) finon de la priskribo. Oni
perceptas la sekvantan "eble" kiel malpezigan - malgraŭ ĝia limigita verŝajneco -, ĉar ĝi indikas la finon de la
ĝisnuna priskribo. Per la "halt!" de la juna galerigasto ŝajnas alvokita la fino de la kruela ludo; tamen nur
"eble", ĉar la krea konscio priskribas la intervenon de la galerigasto daŭre nur kiel eblan kaj plie limigas la
verŝajnecon de tiu ago per la uzo de la modala adverbo. Per tio evidentiĝas, ke la krea konscio posedas
superordigitan perspektivon, kiu situas ekster la limoj de la priskribita situo kaj kiu, pro tiu scio, konsideras la
dezireblan reagon kiel senduban. Tiu reago povus okazi sur la galerio. Ĉi tie la rilatpunkto, jam nomita en la
titolo, estas reaktualigata en la konscio de la leganto. Ŝajnas, ke helpo povas veni nur de tie, sed la
verŝajneco estas ekstreme limigita. La priskribita okazaĵo ŝajnas daŭri ĝis "la ĉiam pli malfermiĝanta griza
estonto".

Ankaŭ en la dua alineo percepteblas krea konscio. Ĝi ekkonas la priskribon de la unua alineo kiel hipotezan
kaj lokas ĝin en la regnon de la spekulado. La nun sekvanta prezentado reprenas la jam priskribitajn
cirkonstancojn, sed nun peras la - ŝajne - pli realecan perspektivon ("Sed ĉar ne estas tiel"). Ĉi tie estiĝas ĉe
la leganto atendo pri kiel nun vere estas. Lingve, tiu atendo estas seniluziigita, ĉar post la punktokomo la
necesa "ĉar" ne estas reprenita. Post tiu ŝajne tre malmola transiĝo, komenciĝas la priskribo de la jam
konata sceno, sed tiufoje kun inversitaj antaŭsignoj.

La artrajdistino estas "bela damo", kiu plenforte "enflugas" kaj paŝas memkonscie antaŭ la cirkestron. Li
aperas kiel servanto, ĉar li estas "kvazaŭ dombesto je ŝia servo", sindoneme serĉante ŝian rigardon". La
maneĝo kaj la spektejo estas scenejo de brila spektaklo; la "fieraj livreuloj" ankoraŭ fortigas tiun impreson.
Ĉe la fino, tiu impreso estas tiom fortega, ke la artrajdistino "volas dividi sian feliĉon kun la tuta cirko".

Tiu priskribita sceno respondas al la bildo, kiun oni ĝenerale havas pri la cirka mondo: brilo kaj brileto kaj
fieraj artistoj estas ĉi tie priskribitaj. La perceptaĵoj estas vicigitaj en kompleksa frazo. Sed kontraste kun la
kompleksa frazo de la unua alineo, ĉi tie ne estiĝas la efekto de la ĉiama samo, de monotoneco. Per la pli
ŝparema uzo de la participo prezenca kaj la pli forta disigo de la unuopaj partoj per punktokomoj la priskribo
efikas mozaikece, facetoriĉa kaj ŝajnas ĉiam prezenti ion novan. Do, ne rezultiĝas cirkloforma legprocezo
rekondukanta la leganton al la elirpunkto, sed lineeca, kiu forkondukas de elirpunkto.

La rilato de la personoj estas ree karakterizita de la antagoismo inter artistino kaj cirkestro resp. publiko kaj
orkestro. Ŝajne la artrajdistino estas en ĉiaj interrilatoj la pli forta. La estro troviĝas en la sfero de animaleco;
"antaŭ la granda mortosalto" li "petegas la orkestron ke ĝi mutu" kaj "konsideras sufiĉa neniun ovacion de la
publiko". La artrajdistino mem volas "dividi sian feliĉon kun la tuta cirko". Estas nepretervedeble la
artistino, kiu formas la triumfan centron de la okazaĵo. Ŝi ne estas viktimo de la publiko, de la estro aŭ de la
orkestro; male ŝi estas la persono kapabla estigi la altigitan impreson kaj ensorĉi la tutan maneĝon kaj
spektejon. Kam tamen, simile al la unua alineo, noteblas ĉi tie rompo en la uzo de la modo (kaj, ligite kun tio,
certa vortelekto), kiu senmaskigas la dubindecon de la ŝajne triumfa prezentado de la artrajdistino. La
cirkestro levas ŝin "zorgeme"14 sur la blankan ĉevalon, "kvazaŭ ŝi estus lia amegata nepino". Evidentas, ke
nepras antaŭzorgi kontraŭ io, ĉar la estron ne movas prizorgado. Sed kion oni devas antaŭzorgi? Ĉu la
rajdistino ĉe sia artaĵo alfrontas danĝeron? Ĉu ŝi povus, konsciante tiun danĝeron, forlasi la maneĝon? Ĉu la
cirkestro per sia antaŭzorgo celas rimedojn por certigi, ke la artistino efektive montros siajn artaĵojn? Tiuj
demandoj ĝenas la leganton, la brila bildo ricevas makulon, la kontraŭdiroj ŝajnas nesolveblaj. Same ĝena
efikas la reago de la juna galerigasto. Post konfirma "ĉar estas tiel", kiu post la haltostreko ree konfirmas la
faktecon de la priskribaĵo, priskribatas la reago de la gasto. Vide al la triumfa sceno kaj la feliĉo de la
artrajdistino li eklarmas, sen tamen konscii pri tio. Li troviĝas "kvazaŭ en pezan sonĝon dronante". Se oni
interpretas tiun sonĝon premsonĝeca, tiam la larmoj estas tiaj de malespero. Sed tiu reago estas konfuza. Ĝi
taŭgus por la prema priskribo de la unua alineo, sed ne al la dua, kiu ja estas klare markita kiel reala kaj
anstataŭas la kruelan nerealan priskribon. La leganto troviĝas ĉi tie en speco de cercle vicieux; la reago de
la juna galerigasto ŝajnas resendi al la komenco, nur ĉi tie la larmoj trovas klarigon, - do ĉia rakontoprovo
rekondukas al la komenco de la rakonto.

Solvon de tiu dilemo ebligas vidmaniero, kiu ne eliras el la elkludeco15 de unu aŭ de la alia priskriboj. Nur la
klasigo de la priskriboj kiel "reala" kaj "nereala" (kaj la antitezo en tio) kondukas al la ŝajne nesolvebla
kontraŭdiro. Sed se oni provas kompreni ambaŭ okazaĵoj kiel facetoj de unu, tiam oni ekkonas ilian
interdependecon. Klariĝas, ke la unua prezentado estas antaŭŝtupo al la dua triumfa. La triumfo ne estas
imagebla sen la turmento, la turmento de la unua sceno percepteblas en la dua. La antaŭzorgo de la estro
fontas en la scio pri la kruela unua sceno. Eblecon de klarigo por la larmoj de la galerigasto povus oferti la
percepto, ke en la fenomenoj imanentas plia naturo ol la surfaca, konebla. La gasto travidas kvazaŭ la brilan
surfacon kaj havas aŭ akiras la percepton de la pli profunda senco. Sur la galerio, la bildoj estas koincidataj;
ĉi tie troviĝas ankaŭ la rilatpunkto, kiu ebligas al li solvi la paradokson.

Ĉiuj interpretintoj de Sur la galerio konsentas pri la parabola strukturo de tiu prozopeco. La citita interpreto
prilumas akson de la parabolo; sed kiel aspektas la imagoregiono prilumota per tiu inferenco per analogio?
Ĉu la larmoj de la juna galerigasto estas esprimo por la malespero pri la homo, esprimo por la ekkono, "ke
ekzistas plej alta instanco, certega leĝo, io nedetruebla en la homo, kiun la empiria homo ne kapablas
atingi?"16 Ĉu Kafko formulas en tiu parabolo sian socikritikon, "ekkonante la mensogon de la socio"17
malantaŭ la masko de la pure surface perceptitan? Ĉu la duparta strukturo spegulas, ke "(1-e) la legitimeco
de la realo (en la 1-a parto) ekzistas nur en ĝia fasado (2-a parto), kaj ke (2-e) la galerigasto povus esence
aperigi siajn intencojn, se la senlegitimeco de la realo ankaŭ aperus malkaŝe?"18 Ĉu la priskribo de la
ekspluatado de la artrajdistino fare de la cirkestro, la orkestro, la publiko kaj laste ankaŭ fare de la leganto
estas la prezentado de edipa rilato, "prezentado de sperto de perforto flanke de la patro kaj vana identigo
kun la patrino?"19 Ĉu la analizo de la riceva procezo kondukas al la ekkono, ke nur inismaj gelegantoj
kapablas percepti la specife inismajn enhavojn de Sur la galerio?20 Ĉu la priskribo de la cirka mondo estas la
priskribo de Kafko kaj de liaj vivsituacio? "La malkvieteco kaj rondirado kiel ekzistencmoviĝo [...], la malestimiga
atribuado de la verkista ekzistado al la sfero de cirko kaj varietea teatro?"21

Ĉu la parabolo kompreneblas kiel pensado de Kafko pri lia legado de Kierkegaard22 ? Ĉu Kafko estis
influata de Wedekind kaj Prévert kaj en la elekto de sia motivo kaj ankaŭ en la prezentmaniero?23
Jam tiu eta elekto da interpretoj montras, kiom larĝa estas la spektro de metodoj, per kiuj la interpretoj
proksimiĝis al la parabolo. Ĝi etendiĝas de religifilozofiaj ĝis inismaj, de biografiaj ĝis literaturestetikaj
metodoj. La sekvanta tekto provas interpreton konsiderante la vivhistorian situacion de Kafko dum la
estiĝotempo de Sur la galerio.

Dum la vintro 1916/17 Kafko reprenis sian literaturan laboron kaj per tio finis sian preskaŭ dujaran tempon de
neverkado. Pere de sia amiko Max Brod, la 10-an de novembro 1916 en la Munkena galerio Goltz, en la
kadro de la "vesperoj pri nova literaturo", li estis antaŭleginta En la punkolonio. Malgraŭ tio, ke la plej multaj
recenzistoj krude malaprobis kaj la temon kiel ankaŭ la deklammanieron, tiu evento verŝajne donis novajn
impulsojn al liaj literaturaj ambicioj. Mallonge post sia reveno al Prago (la 12-an de novembro 1916) Kafko
ekloĝis en malgranda domo en la Alchimistengasse [Alĥimista strateto], en kiu, plej malfrue ekde la 26-a de
novembro, li laboris plurajn horojn tage. La fazo de verkado de tiu vintro estas karakterizita per la kvanto kiel
ankaŭ per la varieco de lia kreado. Tiaj fazoj de literatura produktado estis karakterizitaj samtempe de la
apero de interrompoj en la verkado, kiujn Kafko vidis kaŭzitaj de lia duobla ŝarĝo kiel asekura oficisto kaj
verkisto. En la leteroj kaj taglibroj troviĝas aro da malesperaj plendoj pri tiu stato, sed ankaŭ formuladoj de
solvoj de tiu dilemo: Disciplina vivmaniero kreanta spacon por la profesio kaj la verkado. Dum la vintro
1916/17 liaj laboroj supozeble ĉiam denove interrompiĝis; iujn komencitajn tekstojn Kafko tre rapide
malaprobis, kaj li ne daŭrigis la laboron pri aliaj, pli progresintaj. Konforme al lia pli posta labormaniero, li
certe laboris pri pluraj tekstoj samtempe. Pri simila situacio Kafko skribis 1915: "Nun staras alte antaŭ mi 4 aŭ 5
historioj, kiel la ĉevaloj antaŭ la cirkestro Schumann ĉe la komenco de la produktado" (KKAT 718). Estas tiu
komparo inter ĉevaldresado kaj verka ago, kiu aperigas Sur la galerio kiel parabolon pri la literatura kreado
de Kafko kaj lia verkista vivo.

Kafko elektis la bildon de ĉevaldresado evidente pro la ideo, ke la bridado de la vitalaj energioj de ĉevalo
povus esti komparebla kun la skriba fiksado de literatura ekpenso. La "kaduka, ftiza artrajdistino en la
maneĝo sur ŝanceliĝanta ĉevalo" estas la metaforo de Kafko por tio, kion li supozis kaj ofte priplendis, nome
la "malforteco", la literatura senvaloreco de multaj liaj rakontoj kaj abortitaj rakontaj komencoj, pri kiuj li juĝas
en la taglibro: "Ĝi havas sencon, sed estas pala, la sango fluas malabunde, tro malproksime de la koro"
(KKAT 520). La senforteco de la skribito fariĝas kadukeco de la artrajdistino. Kaj tamen Kafko tute klare
konscias, ke ĉesigo de verkado signifas samtempe la finon de lia ekzistado: "El la vidpunkto de literaturo,
mia sorto estas tre simpla. La emo prezenti mian sonĝe internan vivon puŝis ĉion alian al la flankaĵoj. [...]
Nenio alia povos iam kontentigi min" (KKAT 546). Sekve Kafko apelacias al si mem: "Regule verki! Ne
rezigni pri si mem!" (KKAT 376) Per severo vere militista li provas doni literaturan formon al siaj vizioj, ĉar tio
ŝajnas al li la vera pravigo de lia ekzistado: "La kolosa mondo, kiun mi havas enkape. Sed kiel min liberigi
kaj ĝin liberigi sen disŝiriĝi. Kaj miloble pli volonte disŝiriĝi ol ĝin en mi reteni kaj entombigi. Ja pro tio mi
ekzistas, tio estas al mi tute klara" (KKAT 562). Por tion atingi, Kafko konceptas severe regulitajn
tagprogramojn, tolere akceptas "senfinajn turmentojn" (KKAT 725), spronas sin: "Nepre plulabori, devas esti
ebla, malgraŭ sendormeco kaj ofico" (KKAT 704). Li ekkonas, ke nur senpaŭza laborado povas kontentigi
lin, ĉar se li ne povas "la historiojn peli tra la noktojn, ili perforte liberigas sin kaj dise perdiĝas" (KKAT 715).
En tiu senkompateco Kafko fariĝas la "viposvinganta senkompata ĉefo". Same kiel tiu pelas la artrajdistinon
"dum monatoj, senpaŭze laŭronde", tiel Kafko sekvas siajn literaturajn ideojn kaj provas ilin surpaperigi.
Kvankam li konscias pri la turmenta procezo kun tio ligita, li ne malfortigas sian strebadon: "Komencis
fuŝlaborojn. Sed mi ne rezignas, malgraŭ sendormeco, kapdoloroj, ĝenerala malkapableco" (KKAT 542).
Konscie pri la turmento ligita pro li kun la verka kreado, Kafko potencigas tiujn aspektojn en la parabola
prezentado de la galerio, postuligante kvazaŭ meĥanike al la orkestro kaj al la publiko la daŭrigon de la
kruela ludo. Li egaligas la senkompatecon de ambaŭ persongrupoj kun tiu de la "ĉefo"; spektantoj kaj
orkestro estas nur variaĵoj de la baza temo de la nemildiĝanta senkompato (koncerne la literaturan
produktadon). Sed la artrajdistino moviĝas sub la okuloj de la spektantoj en preskaŭ neeltenebla monotoneco
senescepte en rondo, plenumas senanime-pupece la postulatajn movojn. La sceno distingiĝas per la manko
de krea noveco, ĝi estas nur la ripetado de io jam konata. Ĝuste pri tio Kafko plendas koncerne siajn
literaturajn laborojn: "Tio, kio estas skribata, ŝajnas ne io memstara, sed la rebrilo de bona antaŭa laboro"
(KKAT 681). Ĝuste la ŝajna senespero pri la krea novo igas sopiregi la "halt!" de la juna galerigasto. Same
kiel tiu kapablus ĉesigi la kruelan cirkoludon, tiel Kafko serĉas la solvon de la dilemo de sia ekzistado dividita
inter literaturo kaj profesio kaj notas en sia taglibro: "Kiu savos min?" (KKAT 514)

La unua parto de Sur la galerio prezentas la fazojn de turmento, de la senrezulteco kaj senespero en la
ekzistado de Kafko. Klarvide li ekkonas la monotonecon en tiuj tempoj de krea baraktado. Kaj tamen
kontraŭmetas sian "Sed". La transiro al la dua alineo, de multaj interpretintoj juĝita malmulte organeca, estas
necesa kiel klara cezuro. Post tio komencas la brila kontraŭtezo al la sceno prezentita en la unua alineo. Ne
plu temas pri la "ftiza artrajdistino", sed fortoplena artistino, enfluganta en la maneĝon. Figuracence temas
pri literatura koncepto, kiu portas en si potenciale la eblecon de kontentiga literatura laborado. Tiun
koncepton la cirkestro/verkisto atendas en "en besta pozicio"24 insidante25, atente. "Sindoneme" li serĉas la
rigardon, la sensoj estas streĉitaj, la preteco al granda faro estas signita. Tamen eblas, ke la artaĵo
malsukcesos, ke la literatura koncepto fiaskos ("Komencinta kun esperego kaj reĵetita de ĉiuj tri historioj"
notas Kafko iam en la taglibro, KKAT 675). Pro tio la cirkestro levas la artrajdistinon "antaŭzorge" sur la
ĉevalon, pro tio ĝi estas "danĝera vojaĝo", kiu rajtas esti farata nur kun "skrupula atento". La dresado / la
skriba fiksado de literatura ideo povas fiaski ĉiumomente. Sed se la artaĵo sukcesas, se la fino estas kronita
de la "granda mortosalto", se la literatura teksto estas perfektigita per konsiderindaj fortostreĉoj ("de la
tremanta ĉevalo"), tiam la feliĉosento estas universala. La artrajdistino volas ĝin "dividi kun la tuta cirko",
la preta literaturpeco estu prezentata al la publiko. La triumfo estas tiom grandioza, ke nek la cirkestro nek la
aŭtoro "konsideras sufiĉa [... ĉian] ovacion de la publiko26". Sed vide al tiu grandioza sceno "la galerigasto
kuŝigas la vizaĝon sur la balustrado kaj [...] ploras [...], senscie". Tiu reago ŝajnas permesi nenian rilaton kun
la priskribita situacio. La larmoj estas senkonsciaj kaj pli ĝuste esprimas internan staton, kiun oni povas nur
supozi. Oni povus kompreni ilin kiel emocian reflekton al la obtuza antaŭsento, ke ambaŭ prezentitaj scenoj
staras samrajte unu apud la alia. Transigite al la verkista ekzistado de Kafko, la reago de la galerigasto
povus signifi la ekkonon, ke la dilemo de lia verkista ekzistado (la malesperaj fazoj de literatura neproduktivo
apud tiuj de literature sukcesa kreado) ne estas solvebla.

Je la fino mi atentigu pri komento de Kafko pri Sur la galerio. Malcolm Pasley prezentas la tezon, ke la
rakonto Dek unu filoj estas intencita mistifiko de literaturaj temoj.27 Jam Max Brod mencias en sia
Kafko-biografio, ke Kafko foje diris al li: "La dek unu filoj estas simple dek unu historioj, kiujn mi ĝuste nun
prilaboras."28Pasley identigas la sepan filon en Dek unu filoj kiel la parabolon Sur la galerio. La komento de
Kafko pri tiu teksto, kiu apartenas "al li eble pli ol ĉiuj ceteraj": "Li alportas same maltrankvilon kiel ankaŭ
respekton al la tradicio, kaj li kunigas ambaŭ, almenaŭ por mia sento, al nekontestebla tuto" (S 36). En tio
rekoneblas la du kontraŭecaj partoj de la parabolo. Same esprimiĝas la kontenteco de Kafko pri sia verko,
ĉar li konsideras la pecon "senmakula" (sl.)29. Kun tiu rakonto ligiĝas ankaŭ la espero de Kafko al plua
literatura kreado, ĉar tiu literatura filo "estas tiom vigliga, tiom esperiga" (sl.)30, ke Kafko formulas la deziron:
"mi ŝatus, ke li havu infanojn kaj tiuj ree infanojn. Malbonŝance tiu deziro ŝajnas ne plenumiĝi" (sl.).
Antaŭsente Kafko vidas sian estontan verkadon en pesimisma lumo. Ĉi tie li reprenas sian reflektadon pri sia
verkista ekzistado, kiun li skribintis en Sur la galerio en literatura transformo. Estas tiu "mistifikado", kiu
malfaciligas la aliron al la parabolo. Kafko konscias pri tiu fakto, ĉar pri la akceptado de tiu literatura filo li
juĝas tiel: "La mondo ne scias lin aprezi; lian apartan spriton ĝi ne komprenas" (sl.).

Literaturindikoj

Dobrichovice: Kava-Pech, 1996. p. 8.

Literaturwissenschaft und Geistesgeschichte 65 (1991) S. 486-501.

Monatsschrift 28 (1978) S. 50-69.

1970.

Sammlung 2 (1962) S. 237-247.

1984.

Wegbereiter der Moderne. Hrsg. von H. Koopmann und C. Muenzer. Tübingen 1990. S. 144-162.

p. 41-51.

632-637.

Notoj

1. Franz KAFKA: Ein Landarzt, München 1919 [1920].

2. Kurt WOLFF: Briefwechsel eines Verlegers 1911-1963, hrsg. von B. Zeller und E. Otten, Frankfurt a.M. 1966, S. 42. [K.W.: Korespondado de eldonisto 1911-1963, edit. de B. Zeller kaj E. OTTEN, Frankfurt a.M. 1966, p. 42.]

3. L.i., p. 43.

4. [Felix WELTSCH]: Bedeutende literarische Neuerscheinungen. In: Selbstwehr, 19. Dezember 1919, S. 6. [F.W.L Gravaj literaturaj novaj publikiga?oj. En: Selbstwehr {memdefendo}, 19-a de decembro 1919, p. 6.]

5. R[udolph] TH[OMAS]: Drei Prager Autoren, in: Prager Tagblatt, Nr. 45, 31. Oktober 1920, S. 1 der Unterhaltungsbeilage. [R.TH.: Tri Pragaj aýtoroj. En: Prager Tagblatt (Praga Taggazeto), n-ro 45, 31-a de oktobro 1920, p. 1 de la distriĝo-suplemento.]

6. ricev- en la senco de akcept-, aŭd-, leg- de arta kreaĵo, do ankaŭ: ricevanto (aŭdanto, leganto, kritikisto, publiko ...)

7. Hugo FRIEDRICH: Franz Kafka. In: Neue Schweizer Rundschau 23 (1930), H. 4, S. 265-269, hier S. 269. [H.F.: Franco Kafko. En: N.Sch.R. 23 (1930), k. 4, p. 265-269, ĉi tie p. 269.]

8. Cajetan FREUND: Seltsame Welt. In: Schweinfurter Tagblatt, Nr. 80, 31. Mai 1935, S. 10. [C.F.: Stranga mondo. En: ...]

9. Kp. Hugo LACHMANSKI, in: Centralvereinigte Zeitung, Nr. 13, 7. Juni 1934, 2. Beiblatt. [H.L., en: C.Z. ... 2-a suplemento.]

10. En la Esperanta versio ne tradukita, sed en la germana lingvo sintakse necesa: "Da dies nicht so ist," - "ĉar (tio) ne estas tiel,". En la Esperanta versio, la religo limiĝas al la demonstrativo tiel. - vl

11. en la germana originalo: al la konjunktivo II. -vl

12. sponta: spontanea, spontana. -vl

13. En la germana originalo "einem unermüdlichen Publikum" - la nedifinita artikolo montriĝas en la Esperanta versio ja per la foresto de artikolo. - vl

14. vorsorglich: (laŭlitere) antaŭzorge - vl

15. elklud-: ekskluziv-; enklud-: inkluziv-  - vl

16. Mast, p. 246.

17. KHB II, p. 92s.

18. Böhme, p. 66s.

19. Sl. p. 65.

20. Kp. Boa (1991).

21. Meurer, p. 98.

22. Muenzer (1990).

23. Kp. Ritter (1975; 1981).

24. "in Tierhaltung" - laŭvorte "en besta pozicio / teniĝo", en "Sonĝo ..." tradukita "kvazaŭ dombesto". - vl

25. "inside atendante" - tio ne aperas en la Kafka teksto. La kompleta sintagmo tekstas: "in Tierhaltung ihr entgegenatmend" - "en besta pozicio / teniĝo spiregante al ŝi" - la insideco ŝajnas al mi (V.L.) misinterpretita, almenaŭ truda interpreto, se oni konsideras la kuntekston. - vl

26. en la originalo kaj en la E-a versio de "Sonĝo ...": "kaj konsideras sufiĉa neniun ovacion de la publiko" - kompreneble kun la senco: "ĉian ovacion de la publiko [li] konsideras nesufiĉa". - vl

27. Malcolm Pasley: Drei literarische Mystifikationen Kafkas. In: Jürgen Born [u.a.], Kafka-Symposion, Berlin 1965, S. 21-37. {M.P.: Tri literaturaj mistifikoj de Kafko. En: Jürgen Born [k.a.]: Kafka-Symposion, Berlin 1965, p. 21-37.}

28. Max Brod: Über Franz Kafka. Frankfurt a.M. 1986, S. 122. {M.B.: Pri Franco Kafko. Frankfurt a.M. 1986, p. 122.}

29. Tamen, "senmakula" (en Dek unu filoj) estas la mondo, ne la filo aŭ lia ekzistado! - vl

30. Tamen, se precizigi, ne la filo mem, sed "lia dispozicio" estas "tiom vigliga, tiom esperiga".  - vl

reen al PRI KAFKO

hejmpaĝen

n 1965, S. 21-37. {M.P.: Tri literaturaj mistifikoj de Kafko. En: Jürgen Born [k.a.]: Kafka-Symposion, Berlin 1965, p. 21-37.}

28. Max Brod: Über Franz Kafka. Frankfurt a.M. 1986, S. 122. {M.B.: Pri Franco Kafko. Frankfurt a.M. 1986, p. 122.}

29. Tamen, "senmakula" (en Dek unu filoj) estas la mondo, ne la filo aŭ lia ekzistado! - vl

30. Tamen, se precizigi, ne la filo mem, sed "lia dispozicio" estas "tiom vigliga, tiom esperiga".  - vl

reen al PRI KAFKO

hejmpaĝen