Antaŭ la leĝo

de Aage A. Hansen-Loeve

hejmpaĝen

al la paĝo Pri Kafko

I

La K-a pordist-parabolo apartenas certe al la plej interpretitaj de nia jarcento, eble ĝi estas
la parabolo de tiu ĉi jarcento - komparebla en sia ĉiuspeca uzebleco nur kun la fabelo de
H.C. Andersen "La novaj vestaĵoj de l’reĝo" - la parabolo de la 19-a jarcento. Se temis
tiam pri apokalipso (prezentata en laŭvorta senco - aŭ ĉu estis striptizo) de la
reprezenta sistemo kaj de ĝiaj potenculoj (do, de la signo-portantoj), en la Kafka parabol-spegulo
kaptiĝas la fiktiva simbolo de la pleonasma potencproceso mem - ĉu kiel senfine
pluspeguliĝanta domo en la domo (la juĝejo en la domo, la legendo en la romano, la
enteksta teatro), ĉu kiel nuda parabolo de si mem, kiel meta- kaj megaparabolo por ĉia
sencproduktado, kiel ĝi estas parodiata de la "Parabolo pri la paraboloj" de K-o.

Kiel ĉiu parabolo, tiu de K-o provokas ĉe la leganto la impreson: sed tion mi ja konas, tiun
historion mi jam aŭdis iam. Aŭ eble tiel: Tiu teksto estas konstruita tiel, ke la impreso devas
estiĝi, ĝin jam iam esti renkontinta. Ni rekonas la tekston senintence, sed la melodio, kiu
apartenas al ĝi, mankas ankoraŭ. Ŝajnas, ke tiun ĉiu devas kontribui mem.

Samtempe ni ne konas la tekston, kaj se ni ne rigardas ĝin tre detaleme - do prenas ĝin
serioza -, ni ankaŭ ne vere evitas ĝian minacon. La parabolo K-a estas kaptilo, pli precize:
interpretkaptilo - konsistanta el vortoj kaj frazoj, argumentoj kaj kalkuloj. Se ni interpretas
ĝin, ni jam troviĝas en la radaro de ĝia senkompata meĥanismo, en la parabola fokuso
de paradoksa logiko, kiu trafas nian vivonervon.

Tio, kion la parabolo paralizas, estas la interpreta agado de la homa konscio mem. La
gestado, la kutima moviĝo de la interpretanta menso mem, estas tio, kies absurdeco
montratas. Do estus bezonata evito de interpreto aŭ pli precize: la dissolvo de la interpretoj
dum ilia aplikado. La teksto konsumiĝas senreste dum ĝia rifuzo: anstataŭ saviĝo -dissolviĝo,
anstataŭ katarsa1 renaskiĝo - senfineco, anstataŭ (ĝojiga) mesaĝo - torento
da procesoj. Anstataŭ hermeneŭtiko - hermetiko.

Se la teksto estas kaptilo, en kiun la aŭskultanto aŭtomate venas, ekde li nur enpa¬as ĝin,
tiam ni povas jam enkonduke tuj konfesi: ni ĉiuj sidas jam ĉiam mem en la kaptilo, ĉi tie
kaj nun. Sed kiel ni eniĝis, kie ni troviĝas?

Por ke la priskribo de la proces-konstruaĵo ne jam anticipu klarigon - kaj per tio fariĝu
nenecesa -, ni limigas nin al kelkaj detaloj, kiuj restis nerimarkitaj ĉe la unua rigardo, ĉar
ĉiuj gapis al la solvo ...
"Antaŭ la leĝo staras pordogardisto" (R10)2 - do li staras antaŭ konstruaĵo kun enirejo (kial
ne elirejo?), kiu kondukas al plia enirejo kaj tiel ad absurdum (do eterne plu - aŭ al la
eterneco?): "Sed de halo al halo staras pordogardistoj, unu pli potenca ol la alia ."3 La sola
sciigo pri la konstruaĵo estas la enirejoj kaj la fakto, ke ili kondukas al la "leĝo", kiu estas
gardata de pordogardistoj. Sed tiuj gardas ne nur respektive sian pordon, ili mem estas - el la
perspektivo de tiuj pookaze starantaj pli proksime al la "leĝo" - en la rolo de la "kampulo",
ĉar - tiel konfesas la unua pordogardisto - "Jam la aspekton de la tria eĉ mi ne plu povas elteni."4
La proceskonstruaĵo konsistas el banto en si bantiĝinta de paradoksoj, kies suma figuro
siavice formas paradokson. Kelkaj el la bantetoj estas numereblaj, kelkaj vojpecoj de la
labirinto ricevas stratnomojn:

1. Malantaŭ ĉiu pordo malfermiĝas plia pordo; tio signifas, ke ĉiu ĉambro, kiun mi atingas
surpaŝante sojlon, tute ne estas la celo (do "la leĝo"), sed ree nur antaŭĉambro de alia,
kiu siavice estas nur antaŭĉambro. Iusence senfine daŭrigebla ‘antaŭĉambrado’. La
serĉanto, eĉ se li sukcesus transpaŝi la sojlon de la unua pordego, starus do ĉiam
denove antaŭ novaj sojloj, kiujn transpaŝi fariĝus progresive pli malfacile, ja pli neeble. La
ĉambroj rilatas inter si kiel argumentoj resp. predikatoj, kiuj sin reciproke kondiĉante
enkludas5, antaŭkondiĉas ... Sed samtempe ili formas hierarĥion de potenco, kiu tamen
(ankaŭ tio estas en plej alta grado paradoksa) ne disponas pri konebla pinto, pri "telos",
escepte se oni celas per tio la senfinecon mem de la daŭrigo (de la implicado, de la
sojlotranspaŝado).

2. Paradokso: La serĉanto, do la provinculo, la "kampulo" en la urbo fremda (eble li estas la
terulo ĝenerale, Adamo mem) staras antaŭ la leĝo kiel "la bovino antaŭ la nova pordego"6
Li ne simple eniras, li ne agas, sed decidiĝas al demandoj. Li enirus nur, se ne ekzistus la
pordogardisto (do, la malhelpo-sojlo). Tamen tekstas tute senambigue, ke "la pordego al la
leĝo estas malfermita kiel ĉiam kaj la pordogardisto flanken paŝas"7. La serĉanto povus
do eniri, se li nur provus tion. Sed li ne provas ĝin, ĉar li antaŭe ŝatus scii la rezulton,
ĉar li ŝatus havi permeson. Se li eniras sen ĝi, minacas lin - eble - la brutala forto de la
pordogardisto, li konfrontiĝas do kun la 'potenco'. La scion pri la stato transe de la sojlo li
devus aĉeti kontraŭ la danĝero perei ĉe tio. La serĉanto (kiu tuj fariĝas eterna
atendanto) estas kaptita en la aporio8, en la senelirejo de paradoksa elekto: Se li ne eniras, li
restas viva (ĉiukaze kiel ĝis nun), sed ne venas al la ekkono.

3. Paradokso: Sed la problemo ja ne tiom estas la distingebla elekto inter vivo kaj morto,
nescio kaj scio, la problemo konsistas pli ĝuste en tio, ke ja ne estas dirite, ke la transpaŝo
de la sojlo signifus la morton: "Estas eble," diras la pordogardisto, "sed ne nun".9 Do, la
pordego estas ĉiam malfermita, tiom ni scias, kaj principe tio estas ĉiam ebla. Kial ĝuste
nun? Ŝajnas do temi pri la demando: Kio estas nun? Aŭ pli ĝuste: Kio estas nuno? Kaj por
kiu? Se oni prenas la formulon laŭvorte, kio ĉe K. ne estas la plej malbona elekto, oni
povus starigi la demandon tiel: Se io estas principe ĉiam ebla, sed ne nun, tiam tiu nuno
faras certan escepton de la regulo, specon de difekto, ian ‘fermita pro reparaturo’ aŭ simile...
Sed kiel mi povas konstati, ĉu io estas principe kaj ‘ĉiam ebla’, se mi ne iam foje decidas
min al tute konkreta nuno (de la eniro, de ago)? La "eniro" en la ĉiamon, en la
malfermitecon povas okazi ja nur en ia nuna momento, do en konkreta momento de mia
propra tempo: Sed se ne nun, kiam do? Io, kiun mi ne povas fari ‘nun’, mi verdire povas fari
‘neniam’, ĉar se mi povus realigi ĝin principe - nu, kio malfacila estas en tio, transpaŝi
sojlon? - tamen nur en ia nuno kaj ne en ia ĉiamo. Neniam oni povas fari ion ĉiame. La
frazo: "Ĉiam jes, sed ne nun," laŭ tio estas formulo en si kontraŭdira, ambivalenta, parenca
al tio, kion la psiĥologo nomas "double bind". Sub la ŝajne logika kaj pozitiva surfaco
kaŝiĝas diableca kontraŭdiro, la diableco en ĝia etimologia senco: Informo, kiu neniigas
sin mem kaj per tio sian adresaton. Nome la instigo, samtempe fari kaj ne fari ion, efiki ion
pozitivan kaj per tio ion negativan, kaj ion negativan kaj per tio ion pozitivan ktp. ktp.

4. Raradokso: Sojlo, kiu prezentiĝas transpaŝebla nur, se oni akiras permeson, ne plu
estas sojlo, ĝi ankaŭ ne plu povas esti transpaŝata. Pordogardisto, kiu (ĉiutempe, do
ĉiam, kiel ni jam scias) diras, ke la eniro estas libera, ne estus pordogardisto; sed tiam
ankaŭ la kampulo ne estus serĉanto kaj kiel tia ne povus voli transcendi ion. Aŭ eble sin
mem.

5. Paradokso: Kiel dirite, la pordogardisto estas mem - fronte al la pordogardistoj al li
superrangaj - en la rolo de la serĉanto, petanta eniron: Sed li mem, estante pordogardisto
de sia pordo, restas katenita al sia serĉanto same kiel tiu al li. Do, se li kiel pordogardisto
kaj samtempe serĉanto aŭdacus transpaŝi la por li superrangan sojlon, li ne plu estus
pordogardisto. Kaj entute: evidente la pordogardisto troviĝas ja eĉ ne malantaŭ sia propra
sojlo, kiun li gardas, sed antaŭ ĝi, li mem ne estas transpaŝinta (s)ian sojlon. La
pordogardisto ne estas prodogardisto, sed serĉanto, sed la serĉanto estas envere
pordogardisto. Sia propra.

6. Paradokso: Se mi ne povas eniri nun, mi povas eniri neniam. Sed se mi eniras ĝuste nun
- kaj ne sukcesas -, tiam mi ne povas plu konstati, ĉu tio pli bone prosperus en alia
momento, en alia nuno. Do, mi neniam konstatos, kiam estis la ĝusta nuno. Se mi jam
estas aginta, tiam mi ne plu scias, ĉu la decido estis la ĝusta; sed se mi tute precize scius,
kiu estas la ĝusta decido, tiam tio jam ne plu estus ago, ĉar tiam la pordo estus simple
malfermita kaj la eniro ne estus transpaŝo, sed simpla enpaŝado. Mi tute ne rimarkus la
longan vojon de la kamparo (ĉu el la tero?) ĝis ĉi tien - en la urbon (ĉu en la ĉielan
Jerusalemon?).

7. Paradokso: Do, se mi volas ĝin scii tute precize, antaŭ ol agi (kaj agi estas ĉiam
transpaŝi sojlon), tiam mi tute ne agas. Sed se mi simple agus senkonsidere (kaj pri io alia
tiam ja ne temus), tiam mi vere ja ne scius, kion mi faras. Mi estus senkonscia, mi perdus la
konscion. En la momento (ĉu nuno? Ĉu morgaŭ?), kiam mi levas unu piedon (do forlasas
la teron) kaj pendas en la aero per la alia piedo, regas la granda black out. Mi flugas... Kiam
mi flugas, mi mortas, pensas la kampulo. Sed mi ne povas flugi. De kie mi scias, ke mi ne
povas flugi? Kion mi faras per tiu scio, se ĝi estas ĝusta? Do mi falas. Se mi falas, mi
estas en la kaptilo.10

II

La kampulo decidiĝas atendi tiom longe, ĝis kiam li ricevos la permeson eniri. Li
decidiĝas do kontraŭ la decido, ĉar la sola decido inda je tiu nomo estintus ja eniri en la
leĝon - kio ajn okazu. (Se mi eniras, mi estas la kazo - en kies juĝdebato?) La serĉanto
fariĝas atendanto. Li koncentras sin ne al la transejo malantaŭ la sojlo (aŭ pli ĝuste: al la
ago kondukanta tien), sed al tio, kio malhelpas lin je ĝi: Li gapas al la sojlo, al ĝia
enkorpiĝo en la pordogardisto.

Ĝuste tiun li observas precize, ĉio alia foniĝas pli kaj pli - fine temas ja nur pri tio: cedigi
la pordogardiston per la persisto de la atendado.

Tiu viro estas terurega: la pordogardisto portas peltmantelon kaj havas maldensan, nigran,
tataran barbon; li estas la korpiĝinta fremdeco, ekzoto, besteco. Ĉu viro en lupopelto,
ŝamano, sovaĝulo? Sed samtempe ankaŭ esplorjuĝisto, kvazaŭ en dua profesio, kiel
distraĵo. "[...] sed estas indiferentaj demandoj, kiajn faras moŝtuloj, kaj konklude li ĉiam
denove al li diras, ke ankoraŭ li ne povas lin enlasi."11 La kampulo forgesas ĉion alian, li
dependigas ĉian esperon de tiu unu, unusola pordogardisto.

8. Paradokso: Kvankam li envere jam scias, devus scii, ke la pordogardisto ne enlasos lin, li
tamen persistas en la atendado (atendejo). Estante atendanto, li ĉesas esti serĉanto; ĉar
se li vere serĉus, do volus atingi sian celon, li devus ekiri; se li farus tion (aŭ entute ion),
tiam finiĝus lia atendado. Aŭ: La pordogardisto baras al li la vojon, ĉar li atendas, kaj ne
inverse. Per tio, ke la atendado restas sen celo, ĝi akiras potencon super la kampulon, kiu
egalas tiun de la pordogardisto. Sen ricevi la permeson, sen tiu espero la kampulo ne plu
atendus: Aŭ li reirintus al la kamparo (en la prastaton de la Adameca prahomo - kiel
senpekulo), aŭ li estus jam - transe.

Sen espero ne ekzistus atendado, sed sen atendado ne maljuniĝo, ne morto.

III

Sed la kampulo maljuniĝas kaj "[...] nur grumblas antaŭ si."12 Dum sia longjara studado de
la viro li komplete infaniĝis. Li fariĝis kvazaŭ specialisto por tiu pordogardisto, por lia sojlo:
Lia rigardo tiom mallarĝiĝis, ke "li estas ekkoninta ankaŭ la pulojn en lia peltkolumo [...]",13
kiuj tamen ne servas al li ... Kial pulojn? Ĉu ili tramanĝas kolumon kaj gardiston? La
kampulo blindiĝas.

9. Paradokso: Nur kiam la kampulo blindiĝas, li vidas lumon.14 La lumo aperas, kiam la
vivo jam pasis, do tro malfrue, sensence. Sed la lumo aperas eble ĝuste tial, ĉar estas tro
malfrue, ĉar ne plu okazas atendado: "Tamen li ekkonas nun en la mallumo brilon,
neestingeble radiantan el la pordo de la leĝo."15 Tio memorigas al ni la malnovajn
formulojn: Kaj lumo brilas en la mallumo aŭ la Johanan logos-lumon, kiu venas en la
mondon, sed de tiu ne estas rekonata - aŭ la ŝajne konsolajn vortojn de tiu supra
dommastro - "Kio pordofrapas, al tiu estos malfermite" kaj lian ĝojon pri tiu lasta revenanto,
kiu kiel la lasta trovas la vojon hejmen ...

Sed ĉi tie okazas tute alie. Tio estas - okazas nenio.

Ni venas al la fino: Nun antaŭ morti, la kampulo lastan fojon baŭmas kaj postulas respondon
al demando, kiu envere devintus veni al li jam dekomence: Kial dum la multaj jaroj neniu alia
postulis eniron ĉe tiu ĉi pordo, ĉar ĉiuj do strebas al la leĝo? La respondo venas kiel
pugnobato: "Tie ĉi povis atingi eniron neniu alia, ĉar tiu enirejo estis destinita nur por vi. Mi
iras nun por fermi ĝin."16

Per tio ni jen antaŭ la 10-a paradokso: Estas eco de leĝo, ke ĝi estu ĝenerala, valida por
ĉiuj kaj alirebla por ĉiuj (do konata): Nur estante ĝenerala, ĝi fariĝas leĝo. Sed ĉi tie
ni legas, ke ĝi estas destinita nur por tiu ĉi unuopulo, la pordego, la aliro estas rezervita
elklude17 por la kampulo. Kiel tio? Por kio tiam la atendado? Kial la rifuzo? Se la alirejo estis
lia, tiam li do povintus eniri ĉiutempe. Pro kio gardi ion, do ŝirmi kontraŭ la aliro de
fremduloj, se ĝi apartenas ĉiukaze nur al li? Kial oni gardis lian propraĵon - ĉar tiel oni ja
povus nomi lian pordegon - kontraŭ lin mem? Lia "malsaĝeco kaj pordegeco"18 ...

Nun ni memoras la 6-an paradokson: Se mi ne rajtas eniri nun, sed principe (do: laŭleĝe)
"ĉiam", tiam tio kompareblas kun la kontraŭdiro, ke io ekzistas principe por ĉiuj (ankaŭ "la
leĝo"), sed in concreto ĝi apartenas nur al li, al la unuopulo kiel ties propraĵo. Ambaŭ
samtempe rezultigus kiel teoremon de paradoksa pensado: Mi povas havi la aferon por mi
kiel propraĵon nur, se mi prenas ĝin por mi nun (tuj, sponte,19 mi povas do nur kiel ŝtelisto
(aŭ ĉiukaze kiel iu procedanta ŝteliste kaj tiel kulpiĝanta) akiri posedon de la leĝo, ĉe
kio mi ŝtelas ion, kio ĉiukaze apartenas nur al mi mem. Ĉar mi sturmas la eniron en
domon, kiu estas mia propraĵo, tra pordego destinita nur al mi. Mi sturmas miajn proprajn
malfermitajn pordojn.20 Mi estas pordego kaj malsaĝulo.21 Mi estas la pordego.22

Dum la leĝo estas ĝenerala, ĝi ne validas por mi unuopulo; dum ĝi ŝajnas ĉiam
alirebla, mi ne povas ĝin aliri; dum la leĝo tute ne estas alirata de mi, ĝia efiko konsistas
nur en tio, ne esti realigata. La leĝo estas sekreto, la regulo la escepto, se ĝi validas por
mi. Kaj: parabolo estas pinto, kiu ne solvas la kontraŭdiron (ĉar tiam ni havus simplan
blagon), sed entute ĝin nur produktas. Ad infinitum.

La parabolo mem estas kaptilo, ĉar ĝi vekas en la aŭskultanto preman bezonon de solvo
kaj klarigo, do promesas racian, logikan, empirian reguladon de la kontraŭdiro, por estingi
senprokraste la horror vacui de la sencforesto: La plej danĝera eco de la parabolo estas
ĝia alloga senc-oferto, kiu traglimas kaj malsaĝigas la plej saĝan, kiu ne volas ke li mem
baru al si la vojon kiel pordego kaj samtempe malsaĝulo.23

IV

Ni venas al la lasta paradokso: Per tio, ke la konscio produktas tion, kion sole kapablas ĝi,
nome sencon kaj signifon, simbolecon, kuntekston, konsekvencon, logikon, scion; per tio ke
la konscio restas ĉe si mem, ĝi produktas senĉese klarigojn kaj interpretojn. Ĝi povas
ĉion, escepte tion: krei evidenton. Per tio ke ĝi trafas la paradoksecon, ĝi eklaboras - kun
la mieno de la scianta sofisto aŭ kun la aŭreolo de saĝulo (el Orient- aŭ eĉ
Okcidentlando24) -, por solvi la nodon, klarigi la kontraŭdiron. La sofisto diras: Nu bone, jen
vico da sensencaĵoj, kontraŭdiroj, nigraj blankĉevaloj kaj ĉiaj formoj de duobla negacio
kaj alta dialektiko. Ni do konfesas, alveninte ĉe la pinto de niaj penseblecoj, ke la
trudiĝanta sensenceco estas mem la senco; la absurdo vere kreas la bonan vivtikladon, la
"Atende al Godo"25 estas ludo kiel ĉiu alia, la nenio ne estas propra realaĵo, sed nur ties
foresto (la kalkulo Aŭgustena), la neo relativiĝos jam per si mem, la malbono montriĝos
transvestita bono en la savplano de Dio, ktp. Ĉio karnavalo.

Sed la vera paradokso tion ne permesas. Pli ĝuste: La paradokso estante vero ne eltenas
solviĝon en sencproponojn, kiuj malrespektas ĝian kontraŭdiron.

Interpretante, ni evitas la kunpuŝiĝon kun la kontraŭdiro. Interpretante ĉi tie la parabolon,
ankaŭ mi antaŭĉambras antaŭ la pordogardisto. Tiom longe, kiom mi parolas, ne okazas
ago - escepte se mi verkas (ĉar la verkisto agas parolante, parolas kun plena buŝo,
manĝante kaj kraĉante per unu faro ...): Sed la kampulo ne estas verkisto, en la plej bona
kazo li estas verkato ...

Kaj tamen ... K-o provis la neeblon kaj elpensis parabolon "Pri la paraboloj" - kontraŭveneno
kaj vakcino, por uzo ankaŭ post infesto.

V. Pri la paraboloj26

Multaj plendas, ke la vortoj de la saĝuloj estas ĉiam denove nur paraboloj, sed neaplikebla
en la ĉiutaga vivo, kaj nur tiun ĉi ni havas. Kiam la saĝulo diras: "Iru transen", tiam li ne
celas, ke oni iru al la alia flanko, kion oni ja povus eĉ plenumi, se la rezulto de la vojo tion
valorus, sed li celas ian mitan transon, ion kion ni ne konas, kio ankaŭ de li ne estas pli
precize signebla kaj kio al ni ĉi tie neniel povas helpi. Ĉiuj tiuj paraboloj esence volas nur
diri, ke la nepercepteblo estas neperceptebla, kaj tion ni sciis. Sed tio, pri kio ni penadas
ĉiutage, estas aliaj aferoj.
Al tio diris iu: "Kial vi defendas vin? Se vi sekvus la parabolojn, tiam vi fariĝintus mem
paraboloj kaj per tio jam liberaj de la ĉiutaga peno."
Alia diris: "Mi vetas, ke ankaŭ tio estas parabolo."
La unua diris: "Vi gajnis."
La dua diris: "Sed bedaŭrinde nur en parabolo."
La unua diris: "Ne, en realeco; en parabolo vi perdis."


 
Kopirajto pri la tradukoj ©1999

Notoj:

1. katarso: a) (literaturscienco) purigado de la animo je pasioj, kiel efiko de la (antikva)
tragedio;b) (psiĥologio) liberiĝo je psiĥaj konfliktoj kaj internaj tensioj per emocia senbridiĝo. (vl)

2. Francisko KAFKO: Rakontoj I. Elgermanigitaj de Vilhelmo LUTERMANO. Unesko-Klubo Korbiera,
Embro-kaj-Kastelmaŭro, 1993. Citata kiel R. (vl)
3. sl.
4. sl.
5. enkludi = enkluzivigi; elkludi = ekskluzivigi. (vl)
6. popola dirmaniero por: gape nekompreni. (vl)
7. sl.
8. aporio = a) (filoz.) neebleco solvi filozofian demandon, ĉar ekzistas kontraŭdiroj aŭ en la problemo
mem aŭ en la uzataj nocioj; b) neebleco en certa situacio fari la ĝustan decidon; senelireco. (laŭ Dudeno
en 8 volumoj) (vl)
9. sl.
10. vortludo en la germana: falle = falas, Falle = kaptilo. (vl)
11. sl.; KKAP 293.
12. l.i. p. 11
13. sl.
14. vortludo en la germana: geht ihm ein Licht auf: laŭvorte: 'survenas al li lumo' kun la signifo 'li
ekkomprenas'. (vl)
15. sl.
16. sl.
17. v. pn. 5. (vl)
18. vortludo en la germana: Torheit estas dusenca: a) malsaĝeco, b) (laŭlitere) 'pordegeco'. (vl)
19. spont- = spontan-. (vl)
20. germana parolturno: sturmi malfermitajn pordojn por 'konvinki jam konvinkiton' aŭ 'klopodi por
atingi ion jam atingitan'. (vl)
21. germ. Tor = 'pordego' kaj 'malsaĝulo'. (vl)
22. das Tor signifas nur 'la pordego' - aludo al Jesuo Kristo dirinta "Mi estas la pordego" (al la ĉielo). (vl)
23. v. pn. 21. (vl)
24. aludo al la bibliaj "saĝuloj el Orientlando". (vl)
25. "En attendant Godot", absurda teatraĵo de Ionesco. (vl)
26. (tradukversio 1999-04-18). (vl)

Literaturindikoj:

 

stato de finiteco
estigo: 1992
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-11-22
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:


hejmpaĝen

al la paĝo Pri Kafko

lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-11-22
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:


hejmpaĝen

al la paĝo Pri Kafko