Sekundara
literaturo pri Kafko
Kiom eksterordinare naŭza
historio.
Franco Kafko:
Letero
al Felice Bauer,
la
23/24-an de novembro 1912
La "interna
vero"de historio, skribas Kafko al Felice Bauer, neniam
konstateblas ĝenerale, sed devas "ĉiam de ĉiu leganto aŭ aŭskultanto esti
ree koncedata aŭ kontestata."1 Kompreneble, la hermeneŭte procedanta
literaturscienco provas fari ĝuste tion neeblan. Ĝi volas "ĝenerale
konstati", kie kaj kiel la "interna vero" troveblas en la
teksto, kaj samtempe difini la enhavon de la "interna vero" de
literatura teksto. Per tio ĝi distingiĝas de la leganto, kiu kontentas esti,
sur subjektiva nivelo, koncedinta aŭ kontestinta iom da ĝi. La aŭtoro Kafko
celas legantojn. Lia memkompreniĝo kiel verkanto estas memreferenca kaj
retorika samtempe. En alia letero li klarigas al Felice tiun duoblan
funkcion. La vesperoj, dum kiuj li verkas, diras li, servas al lia
"liberigo". Sed liajn tekstojn li avide laŭtlegas al aliuloj. "Krii
en preparitajn kaj atentajn orelojn, tio bonfartigas la kompatindan
koron."2 Estas speco de povo
super homoj, la tutan korpon bonfartiga kredo je la propra kapablo, povi
"ordoni homojn .
La unuaj frazoj
de rakonto devas tute aparte plenumi tiun duoblan taskon. Ili estu
"liberigo" por la verkanto kaj samtempe "ordonu" la
fantazion de la legantoj. Ankaŭ la unua frazo de la "Transformiĝo"
apartenas al tiuj liberigaj kaj atentokaptaj frazoj. "Kiam Gregoro Samso
iun matenon el malkvietaj sonĝoj vekiĝis, li troviĝis en sia lito transformita
al monstra fiinsekto." (E 56) Tia frazo estigas disputon pri sia
efikdistanco. Ĉu oni imagu la transformiĝon kiel reala, aŭ ĉu ĝi estas nur
imagita? Eblas trovi argumentojn por ambaŭ pozicioj. Grava kriterio estas la
verŝajneco. Ĝi supozigas, ke iu havis ĉi tie pezan sonĝon, vekiĝas kaj en sia
duondorma konfuziĝo spertas sin mem kiel transformiton. Nur per tiu limiga
interpreto, la enhavo de tiu frazo kongrueblas kun nia realo-sperto. Precipe
psiĥologiaj interpretadoj emas baziĝi sur la hipotezo, ke la transformiĝo estas
nura konsci-afero de la heroo. Pro tio, diras ili, Kafko rifuzis desegnigi la
insekton, dum li detale priskribas ties fizikajn apartaĵojn. Ĉar vorta priskribo
liberigas fantazian agadon, dum la vida realigo fiksas la imagon. Kaj, ĉar
Kafko rakontas strikte el la perspektivo de la heroo, diras ili, la leganto ne
havas alian elekton ol - kiel la heroo - akcepti tiun konscio-fakton kiel
"realan", kvankam en la realo ĝi kompreneble ne estas tia. Je la alia
flanko la literatursciencistoj argumentas per literaturaj tradicioj, en kiuj
transformiĝoj jam ĉiam apartenis al la kuranta motivaro: fabeloj, mitoj,
fantazirakontoj, instruaj paraboloj. Laŭ ili, ankaŭ Kafko rakontas metamorfozon
kaj studas ĝiajn sekvojn. Ŝokas nur, ke la aŭtoro plantis ĝin en etburĝan
familian scenaron. Sed nenio rajtigas la leganton, laŭ ili, pridubi la klarajn
eldirojn de Kafko. Laŭ ili, Gregoro Samsa estas korpe insekto, dum li mense kaj
sente restas homo.3
Per tio, ke
la Kafka teksto rakontas pri "transformiĝo", kiu eble ne precize
difineblas sub tiu ĉi nocio, konfuziĝas la referenca kadro de la nocioj. Sed
per tio, la Kafka rakont-mondo rezignas pri instanco de aŭtenta orientiĝo, nome
la konvencie difinitan rilaton inter nocio, signifo kaj mondo. La signalo de la
unua frazo memorigas en la tuta rakonta teksto ĉiam denove, ke ĉi tie realo ne
estis bildigita, sed konstruita, kaj flankiĝante de memkomprenebla kaj diskreta
rekonebleco.
Per tiu ĉi
konfuzo komence de la "malgranda historio" Kafko premas siajn
legantojn en la rolon de interpretantoj. Ili respondas al la malkonstruo de
ilia lingvo- kaj realo-modelo, en kiu "transformiĝoj" okazas sole
kiel nuraj konsciaferoj (do eraraj imagoj) aŭ kiel motivoj de fikciaj tekstoj
(mitoj, fabeloj, fantaziaj rakontoj), per amasaj rekonstruadoj. Ili devas serĉi
procedon permesantan kunvidi la fantaston de la animalmetamorfozo kune kun la
rekonebla realeco de Praga etburĝa vivo. La lingvo mem ofertas ion tian: Signo
ne estanta bildo, devas esti metaforo. Tio signifas, ke legantoj kiaj
interpretantoj provas vidi la fantastan okazaĵon metafore, por povi ĝin traduki
al senchava, do al integrebla en la propran realecmodelon, "vere
celatan".
Por la
ebleco enkonduki "sencon" en la strukturojn de la rakonto, ofertas
sin sektoroj de la ĉiutageco, kiuj siavice jam estas strukturitaj per lingvo
apartenanta al ili. Oni povas nomi ilin scenaroj, en tiu senco, ke ili estas
kampoj ne difuzaj, sed jam "tekstigitaj": La centraj scenaroj estas
tiu de la familio, kies lukranto devas rezigni pri sia socia rolo kaj pro tio
estas elkludata, kaj tiu de la burĝa labormondo, kiun forlasi iu revas kaj pro
tio pagas.
"La
unua frazo", diras Martin Walser, "estiĝas el nenio ol la
problemiĝinta memkonscio."4 Bagatelaj devioj de la normlingve
atendeblaj formuloj povas esti konsiderataj kiel indicoj por tio. La teksto ne
estas, ke Gregoro Samso "estis subite", sed "troviĝis / trovis
sin" transformita, ne "en", sed "al" - ne al granda,
malbelega, giganta, sed al "monstra fiinsekto" - ne skarabo, cimo,
miriapodo. "Troviĝis / trovis sin" insistas sur la subjektiva aspekto
de la percepto male al fakta konstato. La kvalifikadoj de la nova stato,
ligitaj per aliteracio (unge-) kaj ripeto de la nea partikulo (un-), ("ungeheures
Ungeziefer" (monstra fiinsekto)) transportas la afekcian valoron de la
persona ŝokiĝo super la neklasifikebla okazaĵo. Sed la monstraĵo naskiĝas
evidente el "malkvietaj / maltrankvilaj sonĝoj". Tiu eldiro ligas la
neklarigeblan okazaĵon kun antaŭhistorio, kiu eble rekoneblos pli malfrue. La
unua frazo vanigas ĉian eldiron pri la transformiĝo, kiun respondecus iu alia
ol la heroo.
Kutime tiaj
statoj de necerteco klariĝas per la daŭrigo de la legado. Tio ne estas la kazo
ĉi tie. La unuaj alineoj rakontas pri la Gregora intelekta prilaborado de sia
memobservado. Li serĉas kaj trovas raciigojn: 1. La transformiĝo ne ŝajnas esti
sonĝo, sed ankaŭ ne fakto, kiu ŝajnas rompi lian normalecon. Tute klare li
vidas la detalojn de sia nova fizionomio, sed same detale ankaŭ la senŝanĝan
ĉambron kun ĝia meblaro, la bildon de la sinjorino kun la peltboao, kiun li
antaŭ nelonge eltranĉis kaj enkadrigis. 2. Li elprovas la novan korpan ecaron,
kiu konfirmas al li la skarabecon de lia nova stato: skaraboj povas malfacile
turni sin de la dorso sur la piedojn. 3. Li cerbumas pri sia streĉa metio kiel
vojaĝkomizo, kiun li ŝajnas kulpigi pri sia troekscitita stato: "Tiu frua
ellitiĝo, pensis li, tute frenezigas onin" (T 45)5. Kaj entute la
malhelpo al lia laborado okupas liajn pensojn pli ol la metamorfozo. La
rakontisto raportas tiun pensadon tute el la perceptokadro de la heroo. Nur per
minimumaj devioj li indikas, ke lia perspektivo ne identas kun tiu de la heroo,
sed ke li formulas fremdajn pensojn, timojn, esperojn.
La leganto,
kiu siavice observas la transformiton kun intereso, starigas tuj hipotezojn,
kiun li prenas el sia scio pri la ĉiutaga vivo kaj kies ĝustecon li povas poste
dum sia plulegado konfirmi aŭ nei. Ili koncernas la eblajn kialojn kaj la
eblajn sekvojn de la miriga metamorfozo, nome en du variaĵoj: unue por la kazo,
ke la transformiĝo estas pensata kiel reala, alie por la kazo, ke ĝi estas
pensata kiel nure imaga. En la centro de la unua komplekso estas la metio de Gregoro,
en la centro de la dua, lia familio. Tiu fokusigo ne pretendas elkludecon6, tio signifas, ke
la temo "metio, labora vivo" etendiĝas ĝis en la familion, la temo
"familiaj rilatstrukturoj" ĝis en la memdifino de Gregoro kiel
"laborbesto".
Oni
komparis la strukturon de la Kafka rakonto La transformiĝo kun tiu de
staciodramo7. Scenaj unuoj,
relative fermitaj en si, sekvas unu al la alia. Ili estas interrilatigitaj per
redaŭrigoj, variantaj reaperigoj de motivoj kaj per la evoluo de la heroo,
ekkonebla per ili. Inter ili videblas stacioj de la "transformiĝo",
al kiuj estas submetataj la heroo kaj la anoj de lia familio.
La unua
parto de la rakonto povas esti rigardata kiel la "unua akto" de staciodramo.
Ĝi pritraktas kiel ekspozicio la metamorfozon, kiu trafas Gregoron Samson
("Jen vekiĝas matene vojaĝkomizo, rimarkas, ke li maltrafis sian trajnon,
panikiĝas: tuj vidas sin kiel fiinsekto. Kiel paraziton. Li abomenas sin
mem")8 kaj la de tio rezultantajn
familiajn konfliktostatojn: La familio per sia konduto konfirmas la memprijuĝon
de la transformigito, esti "monstra fiinsekto" (T 44). La patrino
ektimas jam pro lia voĉo, poste reagas al lia vido per korpaj simptomoj de
konfuziĝo. La patro traktas Gregoron kiel memkompreneble kiel beston. Li
repelas lin per bastono en lian ĉambron, vundas lin, ĉar li trovas lian
retiriĝon ne sufiĉe rapida. La pensoj pri la firmao, pri la ĉefo kaj la apero
de la prokuristo konfirmas al Gregoro la altan gradon de fremdiĝo, kiu
intertempe estiĝis en lia metia vivo. Ĉe tio aperas - kvazaŭ prokrastaj
faktoroj9- ĉiam denove
interŝovitaj cerbumadoj de la transformito pri la eblecoj mildigi lian situon
per la solidareco de la kunkoncernatoj. Ekzemple li imagas, kiom facile li
povus ellitiĝi, se la patro kaj la servistino kune lin helpus: "ili devus
nur ŝovi siajn brakojn sub lian volbitan dorson, tiel lin elŝeli el la lito,
sin terenfleksi kun la ŝarĝo kaj tiam nur prudente toleri, ke li efektivigu la
transsvingon sur la planko, kie tiam la gambetoj espereble ekhavus
sencon." (T 49)
Ankaŭ la
perceptadoj de lia korpo, kiuj iel streĉe rilatas al la dramatecaj scenoj,
estas kompreneblaj kiel prokrastaj faktoroj, ekzemple la percepto de Gregoro,
ke li en unu el la plej dramatecaj momentoj de la okazado cerbumas pri tio,
kiel funkcias lia nova korpo: "(Gregoro) volis iri al la prokuristo, kiu
jam ĉe la vestibla parapeto tenis sin ridinde per ambaŭ manoj; sed tuj falis,
serĉante apogon, kun eta krio sur siajn multajn gambojn planken. Apenaŭ tio
estis okazinta, li sentis unuafoje en tiu mateno korpan bonfarton; la gambetoj
havis firman grundon sub si; ili obeis perfekte, kiel li rimarkis je sia ĝojo;
ili eĉ strebis lin forporti, kien li volis; kaj jam li pensis, ke la fino de
liaj suferoj estas tuj okazonta." (T 57s.)
La
pripensadoj de Gregoro havas ion infanecan. Evidente li ne konscias pri la
graveco kaj unikeco de sia transformiĝo, li pensas, ke ĝi estas traktebla kiel
preterpasa malbonfarto. La rezultojn de sia memobservado li volas kontroli ĉe
la reagoj de la aliuloj.
"Se ili ektimus, tiam Gregoro ne plu
havus respondecon kaj povus esti trankvila. Sed se ili ĉion trankvile akceptus,
tiam li ankaŭ ne havos kaŭzon ekscitiĝi kaj povus, se li rapidus, je la oka
horo efektive esti ĉe la stacidomo." (T 53)
Tiu kalkulo
estas naiva kaj ruza samtempe. Ĝi senŝarĝigas ĉiukaze: Aŭ Gregoro estas
transformita, do malsana, do ne respondeca pri sia preterdormado, aŭ li restis
normala en la okuloj de la aliuloj. Tiukaze li almenaŭ ne estas besto kaj ne
bezonas cerbumi pri ia metamorfozo. Sed ĝi delegas la difinadon de lia propra
statuso al la pokazaj aliuloj kaj dependigas la propran agadon de la juĝoj de
la ekstera mondo. Per tio estiĝas esenca funkcio de ekspozicio de tragedio: la
heroo en tragika blindeco ne superrigardas la konstelacion lin koncernantan. Li
ne juĝas memstare, sed raciigas, faras hipotezojn, spekulas kaj firme kredas je
la supereco de la fremdaj juĝoj.
La ?dua
akto? komencas per la vespero de la unua tago post la metamorfozo. La fremdiĝo
estas pliiĝinta. Gregoro estas nutrata kiel besto. Ĉar li ne tuŝas freŝajn
manĝaĵojn, la fratino donas al li putrintajn restaĵojn por manĝi. La familianoj
ne kalkulas kun la ebleco, ke la skarabo povas ilin kompreni. Ili ankaŭ ne
faras pli profundajn kontrolojn, ĉu tiu ilia supozo ĝustas. Gregoro ne provas
klarigi iliajn miskomprenojn. . Al li sufiĉas unue sentimentalaj rememoroj pri
la bonaĵoj, kiujn li faris por la familio:
"Kiom trankvilan vivon la familio do
vivis," diris al si Gregoro kaj sentis, dum li rigide antaŭ si gapis en la
mallumon, grandan fieron pri tio, ke li estis povinta havigi al siaj gepatroj
kaj al sia fratino tian vivon en tiom bela loĝejo." (T p. 61)
Poste estas
zorgo, timo kaj honto, kiuj regas Gregoron, kiam li, de lia ĉambro, devas aŭdi
la konsiderojn de lia familio pri la aktuala financa situo. En tiuj konsideroj
la skarabo estas tute homa. Sed ĝuste tie la rakontisto klarigas - se tiel
diri, ĉirkaŭirante la heroon -, ke Gregoro elirintis de malĝusta kondiĉo: la
patro estis el sia bankroto savinta pli da mono, ol li iam diris al sia filo. El
tio sekvas, ke la tutajn jarojn oni konsumis la salajron de Gregoro, ege
lukrigis lin en la servuto de la kreditoro, sen vere bezoni la monon. Kie
Gregoro sentas homece, tio estas bazita sur trompo. Malantaŭ ŝajna
memkompreneblaĵo la leganto malkovras homan fridecon:
"Oni estis simple al tio kutimiĝinta,
kaj la familio, kaj Gregoro; oni dankeme akceptis la monon, li volonte
transdonis ĝin, sed aparta varmeco ne plu emis estiĝi." (T 65)
La
elkludado de la fiinsekto fare de la familio iras sian vojon. Patro kaj patrino
delegas la flegadon de la bestaĉo al la filino. Tiu, laŭ Gregoro, zorgas
kortuŝe pri la transformita frato. Sed ŝiaj agoj kaj gestoj parolas alian
lingvon. La kontrasto kondukas al formulaĵoj aparte humurecaj:
"Krom tio ŝi metis aldone al ĉio ĉi la
verŝajne unu fojon por ĉiuj por Gregoro destinitan pelvon, plenigitan je akvo. Kaj
pro diskreteco, sciante ke Gregoro ne manĝus antaŭ ŝi, ŝi plej urĝe foriris kaj
eĉ turnis la ŝlosilon, por ke Gregoro rimarku, ke li povas senĝene kaj laŭplaĉe
konduti." (T 63)
La
rakontisto lasas sen klarigo, pro kiuj kaŭzoj Gregoro ricevas propran
manĝopelvon, la fratino urĝe forlasas la ĉambron, ŝlosas ĝin, poste kunbalaas
la manĝrestaĵojn per balailo kaj "haste ĉion ŝutis en kuvon" (T 63),
kaj, kiam ŝi eniras, kuras tra la ĉambro "sen preni la tempon por fermi la
pordon" kaj ŝire malfermas la fenestron "kvazaŭ ŝi preskaŭ
sufokiĝus". (T 68) Sed per la sumigo de detaloj li kondukas la leganton al
alia juĝo ol la indulga Gregoro. Dum tiu ĉi kredas, ke la familio, almenaŭ la
fratino, vidas en li ankoraŭ familianon, al kiu ŝi solidaras, la elkludado jam
plene funkcias. Por tio, Gregoro devas esti sentata kiel besto, kaj pro tio
Gregoro konsekvence defendas sin kontraŭ ekkoni la veron, nome la ĉiam pli
evidentan malakceptadon.
Grava
stacio sur tiu vojo estas la malplenigo de la ĉambro. Tiu ago estas motivita de
la fratino per la moviĝemo de Gregoro. Kio ŝajne servas al lia liberigo,
montriĝas konsidero al lia besteco. La patrino suspektas tiun kuntekston kaj
obĵetas korespondajn kontraŭargumentojn. La "forgeso de sia homa
pasinteco" (T 71) estus rapidigata de la perdo de la mebloj. Gregoro fine
sentas tiel, kiel la patrino supozas, sed pli ol la bildon, sur kiun li
sidiĝas, li ne povas savi. Male, kontraŭ la patro, kiu intervenas en la
disputon, li devas timi pro sia vivo. Se la patrino ne estus sin ĵetinta inter
ambaŭ, la refortiĝinta patro eble estus mortiginta la filon. Tiel tiu observas,
kiel la patrino petas la patron, "en kompleta unuiĝo kun li"
"indulgi la vivon Gregoran". (T 77) En tiu sceno, sekseco duoble
ludas rolon. Unuflanke Gregoro ekposedas la sinjorinon kun la peltboao, kur
kies bildon li sidiĝas, per seksa gesto, aliflanke la bildo pri la patro kaj
patrino en ilia unuiĝo memorigas la edipan prascenon. En ambaŭ kazoj sekseco
rilatas al potencplenumado, ambaŭkaze ĝi celas simbolan elkludon de Gregoro el
la homa medio. Ĉar por Gregoro restas nur la fetiŝisma sekseco kun la bildo de
ina figuro karakterizita de erotaj ecoj, dum la patro demonstras al li sian
disponon pri la patrino. La metamorfozo transformis la komercan dungiton
Gregoro Samso en lia ĉiutaga vivo kaj en lia identeco kiel famililukranto. Liaj
evolueblecoj ŝrumpas, liaj kontaktoj al la ceteraj familianoj ŝrumpas, li mem
perdas pli kaj pli da movkapablo, fine li elsekiĝas. Ankaŭ la ceteraj
familianoj spertas metamorfozojn. Estas transformiĝoj komplementaj al tiu de
Gregoro. La patro evoluiĝas de senila maljunulo, "kiu kuŝis laca,
enfosiĝinta enlite" (T 75) aŭ kiu duondormis malantaŭ sia gazeto, reen al
uniformita, vigla kaj profesie laboranta patriarĥo, kiu batalas "kolere
kaj feliĉe" kontraŭ la filon kiel entrudulon. Per tio li tiom kreskas, ke
la filo miras "pri la grando de liaj botplandumoj" (T 76). La patrino
ŝanĝiĝas plurfoje, nome de bonvolema, sed senhelpa, svenanta persono al
protektanto de sia infano kaj poste reen en sian dormeman senhelpecon. Ŝi
perfidas Gregoron eĉ en sia protekta gesto. Ĉar ŝi kuras, perdante siajn
jupojn, al la patro, kiu turniĝis kontraŭ Gregoro. Plej klare observebla estas
la transformiĝo de la fratino. Ŝi transformiĝas de aliancano de Gregoro al lia
plej decida kontraŭulo. Estas ŝi, kiu la unua postulas, ke oni klare distingu
inter la memoro al la frato kaj la fiinsekto en la apuda ĉambro. Ŝi enkondukas
lingvoregulige la uzon, parolante pri Gregoro nur per "ĝi". Nur kiam
Gregoro estas morta, ŝi kun la vido sur la sekiĝintan kadavron, ree nomas lin
per "li". Specifa transformiĝo, kiu okazas al Gregoro, estas
kontraŭflue al lia bestiĝo. Temas pri la ŝanĝiĝo de lia ĝenerala
respondeckonscio kaj pri la kulpokomplekso el tio rezultanta. Post kiam
klariĝis, ke li lukraĉis vane por la bonfarto de la familio, ke pli ĝuste la
etburĝa pesimismo de la familio ŝajnigis al li mizeron kaj dependecon, li
liberiĝas de la ideo, ke la bonfarto de la familio dependas sole de li. Kiel
skarabo, dum la krablado ĉe vandoj kaj plafono, li kapablas travivi momentojn
de memforgeso ĝis nun ne spertitajn. Se ne estus la stigmatigita vundigo per la
pomĵeto de la patro, li povintus sperti momentojn de feliĉo.
La
"tria akto" de la dramo komencas per la pliiĝanta invalideco. Ankaŭ
la familio adaptiĝis al la nova situo de manko. La servistoj estas maldungitaj,
tri ĉambroluantoj akceptitaj, patro kaj filino laboras kiel nememstaraj
dungitoj, la patrino transprenas la mastruman laboron. Gregoro estas prizorgata
de kruda, per nenio emociigebla servantino. Neniu purigas lian ĉambron. La
patrino restas sisteme elkludita el la prizorgado de Gregoro. La situo
aspektas, kvazaŭ la transformiĝo estas per tio, ĉe la negativa punkto de la
evoluo, alveninta al ĉeso.
Sed tio ne
estas la kazo. La ĉambroluantaj sinjoroj nome estas de Gregoro rigardataj kiel rivaloj
pri la simpatio de la fratino. Ree - kiel jam foje en la unua kaj foje en la
dua akto - li forlasas sian ĉambron, por enmiksiĝi. Ĉifoje li estas allogata de
la violonludo de sia fratino. Ties enscenigo montras, ke la gepatroj metas sian
esperon nun sur la filinon. Ili prezentas ŝin al la sinjoroj (unue) kiel
violonistinon. Gregoro estas fascinata de ŝia ludado. "Ĉu li estis besto,
ĉar muziko lin tiom kortuŝis? Li havis la impreson, kvazaŭ montriĝus al li la
vojo al la sopirata nekonata nutraĵo." (T 85) En sia antaŭa vivo kiel
komizo li ne povintis evolui muzikan sentemon, tamen havis la ideon sendi la
fratinon al la konservatorio. Nun li ligas ambaŭ: la sentemon pri la arto kaj
la deziron, ke la fratino estu admirata de aŭskultantoj. Per tio ankaŭ ree
vekiĝas la ideo, ke "li tute tiel kiel antaŭe reprenos en la manojn la
aferojn de la familio". (T 80) Estas halucinaj fantazioj pri ĉiopoveco
forme de rememoroj al sia pasinta vivo: "en liaj pensoj reaperis post
longa tempo la ĉefo kaj la prokuristo, la komizoj kaj la lernoknaboj, la tiom
mensbarita servisto, du, tri amikoj de aliaj magazenoj, ĉambristino el hotelo
en la provinco, aminda, pasema memoro" (T 80). El ili senŝeliĝas
subpremata erota deziro, kiu celas la fratinon. Gregoro estas
"decidinta antaŭeniĝi ĝis la fratino,
ŝin tireti ĉe la jupo kaj per tio ŝin komprenigi, ke ŝi do venu kun sia violono
en lian ĉambron, ĉar ĉi tie neniu aprezis la ludon kiom estis aprezonta li. Li
volis ne plu lasi ŝin iri el sia ĉambro, almenaŭ ne tiom longe, kiom li vivos;
por la unua fojo lia timiga figuro ekutilos al li; li estos ĉe ĉiuj pordoj
samtempe kaj kotraŭsiblos al la atakantoj; sed la fratino restos ĉe li ne
devige, sed libervole; ŝi sidos apud li sur la kanapo, klinos suben al li la
orelon, kaj tiam li konfidos al ŝi, ke li havintis la firman intencon, ŝin
frekventigi la muzikaltlernejon (...)" (T 85)
Bestesto
kaj homesto ĉi tie estas pleje miksitaj. Unuflanke eblas vidi muziksentemon
kiel indikaĵo pri homa idento. Aliflanke, la deziro pri posedo de la fratino
estas tute modlita laŭ la skemo de la drako, kiu tenas kaptita la virgulinon en
sia groto. Martin Walser vidas en tiu konstruo la pinton de ironio. Homo,
kiu pruvis sian homan identon per taŭgeco kaj utileco en la labora vivo,
spertas nun, en besta formo kaj en stato de senutileco, iom pri ĝis nun al li
nekonata homesto, por kiu piktogramas la muziko kaj la deziro pri nekonata
nutraĵo. Samtempe anonciĝas lia deziro per la kontraŭhomeca skemo de erota
potenco super aliaj.
Ironio
ludas rolon ankaŭ en la strukturado de tiu ĉi sceno laŭ la modelo de tragedia
peripetio10. La erotaj
fantazioj de Gregoro, direktitaj al la fratino, atingas sian kulminon, samtempe
ekas draste la deturniĝo de la fratino: "Antaŭ tiu bestaĉo mi ne volas
eldiri la nomon de mia frato, (...)" (T 87). Do, dum Gregoro videble
komprenas sin kiel homon, li estas difinata de la fratino same klare kiel
bestaĉo.
La morto de
Gregoro konsistigas la finan scenon de tiu akto. La rakontisto tie plej klare
atestas al li homajn sentojn. Samtempe li atentigas plian fojon, per la uzo de
la vorto "Nuestern" (naztruoj, se paroli pri besto (T 90)) por la
spirorgano de Gregoro, ke ĉi tie mortas besto. La paradokso, ke estas besto,
kiu posedas la netuŝitan homan identecon, estas videble la celo de la rakontado.
Post la procedo de kontrastigo, kiu superregis ankaŭ la antaŭajn scenojn,
sekvas rekte la forigo de la bestkadavro. La rakontisto forlasas sian
rakont-starpunkton apud Gregoro kaj vidas la okazaĵon deekstere. La servantino
konstatas, ke "ĝi mortaĉis" (T 90), la patro kaj la patrino
transformiĝas al la "geedzoj Samso", kaj la fratino troviĝas denove
en situacio, kiu ebligas ŝin prifunebri, en la morta besto, la forpasintan
fraton: "Vidu nur, kiom malgrasa li estis." (T 91) La ironio de la
rakontisto fine de la dramo ne konsistas en tio, spertigi al Gregoro lian
morton kiel liberigon de la familio, sed en tio, ke la besteco de Gregoro
ŝajnas esti la kondiĉo por ke iu, kiu estas kaptita en la komerca mondo,
ekkonas sin mem kiel homo, sed devas pagi la bestiĝon per sia elkludo el la
homa socio kaj per la perdo de sia vitaleco.
Kontraste
al tiu fino de vere burĝa tragedio, la 'epilogo', kiu detaligas la
transformiĝon de la familio dum ĝia ekskurso en la kamparon, precipe la
ekfloradon de la juneca fratino, kiu "streĉis sian junan korpon" (T
94), estas dua, aldonita, ĝis en la rakonta perspektivo fremda, satira fino. Pri
ĝia neceso la opinioj diversas. Kafko mem ne estis kontenta pri ĝi11 kiel ankaŭ pri la
fino de la "Malsat-artisto", en kies malsat-kaĝon oni enigas nigran
panteron. Ambaŭ finoj havas ion komunan, nome ke ili sonas kiel masoĥismaj
panegiroj pri pure vitala vivo, pri kiu disponas nek Gregoro nek la
malsat-artisto.
Ke Kafko,
en la transformiĝo de la vojaĝkomizo Gregoro Samso al sentaŭga, parazita
fiinsekto, prilaboras proprajn regresosonĝojn, tio estas jam frue reliefigita
en la literaturscienco. Precipe Hartmut Binder12 rekonstruis la
membiografian konfliktkonstelacion, el kiu elkreskas la rakonto - kaj al kiu ĝi
reagas produktive. Kafko estis komencinta, la 20-an de septembro 1912,
korespondadon kun Felice Bauer, kun kiu li konatiĝintis ĉe sia amiko Max
Brod. Tri tagojn poste li verkis en unu nokto la rakonton "La
verdikto" kaj konvinkiĝis, ke la verkado estas la plej fruktodona flanko
de lia personeco. De tiam li troviĝis en la konflikto, ke la profesiaj postuloj
kaj la bezono pri literatura agado samtempe impetis al li kaj minacis, lin
disŝiri. La planoj fondi familion, ligitaj kun Felice, komplikis la
konstelacion laŭ tio, ke "familio" unuflanke interrilatas kun
profesio, monakiro kaj ordita vivo, aliflanke ĝi signifu liberigon el la
familio de la patro kaj memstarecon. La korespondado kun Felice temas
pri la senco de la verkado. La laŭtlegado de la fiinsekta historio havis
videble la taskon enkludi ŝin en la rakontan memreflektadon:
"Ja, tio estus bele, legi al vi tiun
historion kaj esti ĉe tio devigata teni vian manon, ĉar la historio estas iom
terura. Ĝi nomatas "Transformiĝo", ĝi forte angorigus vin, kaj vi
eble dankus pri la tuta historio, ĉar estas ĝuste angoro, kiun mi devas
bedaŭrinde fari al vi ĉiutage per miaj leteroj."13
Pri la
rakonta eksperimento mem Kafko unue ne havis klarajn ideojn. Pensante en la
unuaj du tagoj ankoraŭ pri unufaza rakonto laŭ la modelo de la
"Verdikto", poste pri dufaza, verkota dum dufoje dek horoj, li
decidis fine de novembro, ke aldoniĝu ankoraŭ tria parto. Ĉiu parto komenciĝas
per provo de Gregoro, eskapi, kaj finiĝas per pliiĝintaj elkludo kaj repuŝo
fare de la familio. Estas supozebla, ke la trifazaj strukturoj de la fabelo
ludas rolon, se oni submetas la modelon de la konataj transformfabeloj de la
fratoj Grimo. Per tio eniras la ludon la ideo pri saviĝo. La savo de la frato
aŭ de la fratoj per la fratino estas kuranta fabelmotivo. Kafko ŝanĝis la
fabelstrukturon - antaŭhistorio, transformiĝo, saviĝo. Antaŭhistorio kaj saviĝo
forfalas. Anstataŭ tio, la transformiĝo okazas en rekonebla ĉiutaga mondo, en
kiu ne okazas "mirakloj" (escepte de tiu estiganta la historion). En
tiu senco la fabel-espero estas submetita al "testo pri realeco".
Mallonge
antaŭ tio, komence de oktobro, Kafko spertis, ke lia preferata fratino Ottla,
kiu alie ĉiam estis subteninta lin kontraŭ la patro, ŝanĝis sian pozicion al la
flanko de la familio. Temis pri la entreprenista prizorgado de asbestfabriko,
kiun li estis ekspluatinta kune kun sia bofrato Karl Hermann kaj por kiu
li estis pruntinta monon de sia patro. La "perfido" de Otla, ŝia
admono al la frato, pli bone zorgi pri la familia entrepreno, pensigis lin pri
memmortigo. Verkante la novelon, li sentis sin forlasita ankaŭ de Felica, ĉar
ŝiaj leteroj forestis jam du tagojn. Fratino kaj amatino kunfandiĝas en unu
deziratan, sed seniluziigantan inan figuron.
Hartmut
Binder
prave vidas malantaŭ tiuj sperto de izoligo la reaperon de fruaj infanaj
rifuziĝoj.
Li estis puŝita en izolitecon, en la nenion,
la infaneca modelo fariĝis definitiva, la graveco de lia malespero kongruis al
la intenso, laŭ kiu suferis la infano tute disigita de la patrino, aŭ, kiel li
poste iam skribis al Felice, besto absolute elkludita de la homa vivo.14
Kafko konis
transformfabelojn kaj la Metamorfozojn Ovidajn. Li estis leginta ankaŭ la
"Ekzotajn Novelojn" kaj la "Novajn mitojn kaj ĉasadojn" de
la dana verkisto Johannes V. Jensen,15 en kies transformiĝoj al bestoj kaj
de bestoj ludas centran rolon. Iu nomiĝis "La fiinsekto"16 kaj temis pri la
renkontiĝo kun cimoj. Alia rakonto priskribas homan lezardon, speco de
malfruiĝinta dinosaŭro, vivanta en la malĝusta epoko kaj pro tio sin mem
spertanta kiel estaĵon izolitan, kiu apartenas al neniu kaj al nenio. Troveblas
multaj paraleloj en rakontaj detaloj kaj en la rakonta perspektivo inter tiuj
eblaj instigaĵoj kaj "La transformiĝo" de Kafko.17 Oni rajtas do eliri
el la premiso, ke la bildo de la insekto elpuŝita el la familia komuneco estis
por Kafko metaforo kulture antaŭkliŝita, en kiu li trovis respeguitaj multajn spertojn
pri izoliteco, kaj ke pro tio li volis ekzameni ilin en kunteksto, kiu plejeble
precize kongruis kun lia aktuala familia situo.
Heinz
Hillmann
starigis la tezon, ke verkado estis por Kafko emocie okupita prov-agado kun
energikvantoj malpli grandaj ol la ĉiutaga agado postulanta realajn decidojn,
ke ĝi estis fantazianta "kvazaŭ-ludo" sur rakonta scenejo.18 Se oni rilatigas
tiun koncepton al "La transformiĝo", oni povas kompreni la rakonton
kiel disvolvigon de la Kafka fantazio pri eskapo. Gregoro ne ŝatas la vojaĝadon
truditan de sia metio. Ankaŭ Kafko estas profesie devigata al vojaĝoj, kiuj
grave perturbas lian vivoritmon. Lia verkado okazas, kiam li en sia ĉambro
izolas sin de sia familio. Ĝi estas ekstreme perturbebla. Plej volonte li
izolus sin, forlasus sian panakiran profesion por vivi nur por la verkado. Skribante
al Felice, li jene juĝas pri sia verkado de La transformiĝo:
Per tiu verkado, kiun mi en tiu regula
kunteksto faras de antaŭ nelonge, mi fariĝis el oficisto tute ne modela, sed
bone utiligebla por iuj aferoj (mia provizora titolo estas 'konceptisto'),
hororo de mia ĉefo. Mia skribotablo oficeja certe neniam estis orda, sed nun ĝi
estas alte kovrita de ĥaosa amaso da paperoj kaj dosieroj, mi konas supraĵe nur
tion, kio kuŝas supre, sube mi suspektas nur teruraĵojn. Kelkfoje mi kredas eĉ
aŭdi, kiel mi estas rekte disŝirata de la verkado unuflanke kaj de la oficejo
aliflanke. Poste ja venas tempoj, dum kiuj mi relative bone gardas la
ekvilibron, precipe kiam mi malbone verkis hejme, sed tiun kapablon (ne tiun de
malbona verkado) mi iom post iom perdas - kiel mi timas.19
La
metamorfozo liberigas Gregoron de la profesia devigo. Samtempe ĝi estas bildo
por la elkludo de la familio. Fariĝas do kontroleblaj samtempe du konstelacioj
relative sendependaj unu de la alia: la liberigo de profesiaj devoj, spertata
kiel pozitiva oferto, kaj la izoliĝo en la familio, spertata kiel negativa
sankcio. Pri artist-amikoj Hermann Kafka estis eldirinta la malŝatigan
fiinsekto-juĝon. La demando rakonte trapensenda estis do: Kio okazus, se la
filo por verkado tiom retiriĝus, ke lia nekapableco por la profesia vivo
fariĝus tuj evidenta? Kiel reagus la gepatroj, kiel la virinoj (Ottla
kaj Felice), kiuj gravis por li? La rakonta eksperimento rezultigas, ke
la izol-sperto estus la pli forta. Ĝi determinas la diversajn staciojn de la
dramo, ĝi determinas ankaŭ la memturmentigan transprenon de la familia juĝo
fare de la protagonisto, ke la propra malaperado kaj forsekiĝado devus esti la
konsekvenco de la provo retiriĝi. La rakonto diras, ke Kafko, se li volis
pluvivi, bezonis ne la retiriĝon al verkado, sed la balancatan kompromison
inter oficejo, Felice, familio kaj verkado, kiun li poste en sia vivo ja ankaŭ
fakte provis konstrui.
Kafko
desegnas la familianojn de Gregoro kiel Pragajn etburĝojn, kiuj apartenas, per
la magazeno de la patro kaj poste per la enspezoj de Gregoro, al la meza klaso.
Ili disponas je du servantoj, granda loĝejo, povas al si permesi, ke la
adoleska filino, anstataŭ labori, lernas ludi violonon. La transformiĝo de la
monakiranto endanĝerigas la atingitan statuson de la familio. En la fluo de la
historio oni post longa rezisto aranĝas sin kun la nova situo. Oni fine serĉas
pli malgrandan loĝejon, post malsukceso komencas denove. La transformito mem
"reflektas kaj travivas, en la stadio de sia malaltiga metamorfozo al
besta formo, la ĝis nun antaŭkonscia dependecrilato de sia homa
vivhistorio."20
La fakton
mem de sia transformiĝo Gregoro akceptas senemocie. Tute male li reagas al sia
malfruiĝo, kiu perturbas siajn vojaĝoplanojn. Tio ebligas rigardojn en la
anksiojn de dependa dungito, kiu ne amas sian profesion, sed prenas ĝin pli
serioze ol la plejmulto de liaj kolegoj, kaj kiu devas sukcesi por repagi la
ŝuldojn de la familio.
"Se mi ne retenus min pro miaj
gepatroj, mi estus min de longe maldunginta, irinta antaŭ la ĉefon kaj al li
korfunde dirinta mian opinion. Li falintus de la pupitro!" (T 45)
Sed la
familio akceptas sen aparta dankemo, kion li perlaboras por ĝi. La rakontisto
detenas sin je ĉia komento, des plie juĝas la leganto anstataŭe. La procedo de
identigo estas komencita. Sed kontentiga ĝi ne estas, kiel ekzemple la identigo
kun transformita heroo de fabelo. La insektego restas elkludito, elpelita el la
ĉiutaga vivo de sia familio. Estas vere ke Gregoro, kiel la fabelheroo en
unudimensia mondo, akceptis sian metamorfozon kiel fakton, sed anstataŭ agi, li
senfine rezonadas. Tiu devio de atendebla fabelskemo dubigas la leganton frue
je la ebleco de elsava retransformiĝo.21
Per tio la
rigardo direktiĝas al la reguloj de la rakontata mondo mem. Ĝi estas
determinata de la racieco de la komerco. Ne nur la prokuristo atentigas
Gregoron en sia agresema parolado antaŭ la pordo pri tio, ke la komerco ne
konas sezonojn, postulas seninterrompan fortostreĉon kaj elpuŝas ĉiun, kiu ne
sukcesas. Ankaŭ la ĉambroluantaj sinjoroj pensas komerce. Kiam ili rimarkas la
"en tiu loĝejo kaj familio regantaj(n) naŭzaj(n) kondiĉoj(n) (T 86), ili
tuj tiras el tio la avantaĝon ne pagi sian luaĵon. Ankaŭ la familio ne kapablas
eliri el tiu pensoskemo. Ĝi troviĝas en ekonomiaj premoj. Ĉar la ĉambroluintaj
sinjoroj malluas, la fratino postulas klare kaj nemiskompreneble: "ni
provu seniĝi je ĝi (t.e. Gregoro)" (T 87) kaj poste refoje konfirmante
"For ĝi devas" (T 88). La patro, kiu en tiu ĉi tria parto reagas
esence pli milde, ne ŝajnas pridubi la identecon Gregoran. Li daŭre uzas la
pronomon "li", kie filino kaj servantino jam delonge transiris al
"ĝi", kaj li pensas pri speco de kontrakto: "Se li komprenus
nin, (...) tiam oni povus eble interkonsenti kun li. Sed tiel -" (T88). Komunikado
inter la transformito kaj liaj eblaj elsavontoj apartenas al la fabel-atendo.
Sed ĉi tie neniu engaĝiĝas en tio, tiel ke oni rajtas paroli pri fremdigo de la
implice cititaj fabel-modeloj de Kafko.22
La
malkonstruo de fabeltrajtoj, se ĝi estas io baza en la Kafka
"transformiĝo", kondukas al la demando, kial Kafko reprenas tiun
tradicion. Holger Rudloff uzas la nocion de Walter Benjamin pri
la Kafkaj rakontoj kiel "fabeloj por dialektikuloj" kaj determinas la
tension inter "fabelspecifa atendo de feliĉo kaj la okazantan neniigon de
Gregoro Samso"23 kiel dialektiko
inter degradiĝo kaj emancipa espero je la ebleco de homa memcertiĝo. Tiel la
transformiĝo estas ne nur rezulto de deformanta profesia vivo, sed - kiel ajn
deformita - oferto restarigi la detruitan memkonscion. Tiu interpreto certe
estas ekstreme pozitiva. Ĉar pri "mensa libero al kritiko", kiun Rudloff
rimarkas ĉe Gregoro24, la rakontisto
ŝajnas nenion scii. Li paŝas flanken kaj lasas Gregoron mortaĉi kiel besto -
eble pro ties kortuŝe naivaj pensoj pri lia familio, kiu kondutas tiom alie ol
li emas kredi. La ironiaj distanciĝoj, konstatitaj precipe de Martin Walser,
ne kongruas kun la utopia potencialo de fabelo, kiom ajn fremdigita kaj
reduktita - utopia pontencialo atribuita al Kafko.
La ideo de
dialektiko inter detruo kaj utopio facile ligiĝas kun teologiaj pensmodeloj de
kulpiĝo kaj pentofaro, per kiuj oni en la Kafko-esplorado daŭre argumentas
kontraŭ konsekvencaj psiĥologiaj kaj socialpsiĥologiaj interpretoj.25 . Tiaj interpretoj
- Gregoro punatas pro la fia deziro, ke li ne plu estu respondeca nutranto de
la familio, kaj li akceptas sian transformiĝon kiel pekinto en la Danta Infero
sian fatalon - ĉiam celas finan repacigon de la leganto kun la historio. Eĉ la
ironia distanco, kiun la rakontisto observas precipe en la fina ĉapitro, eniras
kiel indiko la servon de la pentofara repaciĝo kun la destino. Ĝi nome
malhelpas nure sentimentalan identiĝon de la perspektivo de la leganto kun tiu
de Gregoro. Ne "apoteozo de la heroo" anonciĝas, sed jes ja repaciĝo.
"Per la morto la kulpo estas pagita kaj la puno atingis sian finon."26 Tiun teologian
fabelaludon Rudloff anstataŭigas per la feliĉo - ne malpli fabeleca - de
la kritika konsciiĝo vidalvide al instrumenteca racio reganta en la komerca
vivo kiel en la etburĝa familio:
"Sole la skarabo liberiĝas de la
materiaj trudoj por malkovri kaj esprimi nerimarkitajn subkonsciajn aŭ ĝis nun
subpremitajn bezonojn. En la kampo de la belo, nome en la muziko, percepteblas
la ebleco, superi la fremdigajn potencojn. La artspertaĵo preas la antaŭsignon
de senco pozitive savanta."27
Ĉu Gregoro
Samso je la fino de sia transformiĝo spertas "la arton kiel eblecon de
repaciĝo kun la kontraŭdiroj de la realo"28 aŭ ĉ u li travivas
la repaciĝon kiel pentofaron pro kulpo29 aŭ ĉu li simple ne komprenas, ko okazis al
li, tio dependas de tio, kian "internan veron" serĉas la leganto en
la Kafka rakonto. Se li faras la ponton al la artteorio de Adorno, li alvenas
ĉe la unua, se li baziĝas sur morala mondmodelo, al la dua, kaj se li observas
nur la surfacon de la teksto kaj la unuopajn rakontajn trajtojn de la aŭtoro,
li venas al la tria interpreto.
De tiu
rigardo al la "funkciado" de la Kafka rakonto en la kapoj de la
ricevantoj, estas nur paŝo al la konsciiĝo, ke signifo kreiĝas per leg-agoj kaj
tute ne estas solidiĝinta en la teksto mem kaj tie ĉ iam ekzistanta. De tio rezultiĝas
nun, por tekstanalizo de la Transformiĝo la tasko, pli detale priesplori
la konstituigan metaforon, nome la metamorfozon kaj la plurajn transformiĝojn
de ĝi devenantajn.
Guenther
Anders
jam frue malkovris kaŝitajn insultmetaforojn el la ĉiutaga lingvo.30 La amiko Loeŭy31, kiu ludis gravan
rolon por la evoluo de Franco Kafko kiel artisto kaj verkisto, tamen estis por
la patro pro la samaj tialoj ege suspektinda homo. La patro nomis lin "fiinsekto"32. La ideo por la
historio venis al Kafko, kiam li - pro vane atendataj leteroj de Felice
- ne emis ellitiĝi; ĝi "trudiĝis" al li "plej interne".33 Li skribas al Felice,
ke li ne atendas "saĝiĝi" per la verkado, sed jes ja "ricevi
ideon da feliĉo". "Ideo da feliĉo" povas okazi kiel eskapo el
trudoj (familio, edziĝo, panakiro), sed ankaŭ kiel feliĉo de verkado. Ambaŭ
troviĝas en la Transformiĝo. Tamen, malantaŭ la rakonta disvolviĝo de la
fiinsekt-metaforo kaŝiĝas vico da estetikaj problemoj, kiujn interpreto devas
klarigi. Walter H. Sokel la unua okupiĝis pri tio. Li diras, ke la korpa
formo de Gregoro ebligas konkludojn pri la psiĥa dispozicio, kiu kaŭzis la
transformiĝon: La parazitaj deziroj de Gregoro kaj liaj abomenaj fantazioj
estas korpigitaj en la fiinsekta formo, la rakonto mem povas esti legata kiel
retrotransformiĝo de la fiinsekt-metaforo en fikcian realon.34 Laŭ tiu interpreto,
la transformiĝo estas metamorfozo el la tipo de la puntransformoj, kiaj okazas
en la Danta Infero, en la senco ke ĝi ilustras la delikton, pro kiu ĝi estas
aljuĝita kiel puno.
Tamen ĉe
tia solvo, la teoremo de rakontista konkretigo de la metaforo faras problemojn.
Ĉar Kafko mem jam esprimis plurfoje, ke ĉe la verkado malesperigas lin la
metaforoj35, ĉar ili ne taŭgas
por reliefigi internajn statojn. Jam frue lia lingvoskeptiko akcentas la
arbitrecon - Kafko parolas pri hazardeco - de ĉia lingva nomado: Ĉu en vento
balanciĝantan poplon nomi "Babela Turo" aŭ "Noa, kiam li
estis ebria"36, estas funde
simptomo de la sama "marmalsano sur firma tero", nome la nekapablo
doni la konvenan nomon al la aĵoj. Precipe estas kovrata la abismo inter
"fakta sento kaj kompara priskribo"37. Laŭ tio
konjekteblas, ke Kafko demandis ankaŭ ĉe lia "malgranda historio",
ĝis kiom la rakonte disvolvita metaforo pri la homo rezultiĝos kiel solvebla,
kompara priskribo kaj ĝis kiom li povos evoluigi ĝin al rakonto nur aludeca. Ĉar
la diferencon inter "kompareca" (do "metafora" ) kaj
"aludeca" (do "ne simple tradukebla") uzo de la lingvo, li
konsideras decida, kiam temas pri la prezentado de internaj procesoj38
La
"sendubeco" de historio pruviĝas por Kafko, se li mem laŭtlegante
denove estas emociigata.39 Emociiĝo baziĝas sur identiĝo. Se oni nun hipotezas, ke
Kafko mem komprenis Gregoron Samson, la transformiton al fiinsekto, kiel aludon
al si mem, ties liberan, spurojn lasantan krabladon ĉe la vandoj kaj plafono de
la ĉambro kiel aludon al sia verkado, tiam lia emociiĝo indikas emocian
submetiĝon sub la patran verdikton kiel "fiinsekto", jam establitan
en la lingvosistemo. La insultmetaforo certe akiris por li la kvaliton de
"dramatis persona"40, kiu estas suferkapabla. Kaj fakte La
transformiĝo rakontas pri ŝrumpado de la insekto. Kiam tiu mortas vundita,
blindiĝinta, malsatiĝinta kaj sekiĝinta, Kafko instigas sian fianĉinon priplori
la "heroon" de lia historio. En la post la metamorfozo ekanta
transformiĝo de Gregoro al ia "ĝi" , de kiu ĉiuj deturnas sin kaj
kiun oni forĵetas kiel rubaĵon, kvankam ĝi ja altigis sian personecon, ĝuste en
tiu transformiĝo kuŝas la rakonte zorge prilaborita provoko de la rakonta
eksperimento.
Do, ne la
fakto, ke homo retrovas sin matene en sia lito kiel skarabo, meritas la titolon
La transformiĝo, sed ĝia konsekvenco, la marĝeniĝo de la enfosigito en
sia familio. La transformiĝo traktas ankaŭ "alude" pri la
verkado. En letero, skribita al Felice, ĵus antaŭ la konceptiĝo de La
transformiĝo, en kiu Kafko konfesas, ke lia "vivmaniero estas tute
adaptita al la verkado", oni legas: "Sed kiam mi ne verkis, tiam mi
kuŝis jam surplanke, inda esti forbalaita."41 En la rakonto, la
ĉiama angoro de Kafko al elĉerpiĝo de sia inspiro42 materiiĝas en formo
de sekiĝo de la insekto. Tiu angormarkita analogio interrilatas kun metafora
eldiro, nome la maldikiĝo kaj ŝrumpado de la vivhorizonto pro la rezigno je la
familio - trudita ĉe Franco Kafko de la verkado, ĉe Gregoro Samso de la
metamorfozo:
"El la perspektivo de la literaturo,
mia sorto estas tre simpla. La emo prezenti mian sonĝecan internan vivon
forpuŝis ĉion alian al la flankaĵoj, kie ĝi terure forvelkadas. Nenio alia
povas iam kontentigi min. Sed jen: mia forto por tiu prezentado estas tute
nekalkulebla, eble ĝi jam foriĝis por ĉiam, eble ĝi tamen joje revenos sur min,
kvankam miaj vivkondiĉoj ne favoras ĝin. Tiel mi do ŝanceli ĝas, senĉese flugas
al la montopinto, sed povas teni min tie supre apenaŭ momenton."43
Dum la
verkado de sia historio ĉiam komutante inter la nivelo de la insekta korpeco
(do la "substanco" , per kiu li provizas la bildan duonon de sia
metaforo) kaj la spiriteco, do la pensoj kaj sentoj de Gregoro Samso (la
"aludece" komprenata signifo), Kafko fluigas la limon inter
signifanto kaj signifato44, kiuj konsistigas lingvan signon. Sentoj de leganto
kutime direktiĝas al la enhavo lingve perata, ne al la korpo de la signo. Sed
ĉi tie okazas inverse. La insultmetaforo estas - spertata kiel transformita
persono - objekto de la kompato. Ĉe tio, la aparta artotruko de Kafko konsistas
en tio, ke insekto, pro sia granda biologia distanco de la homo, per si mem ne
taŭgas por veki intensajn kompatosentojn. Personoj transformataj en fabeloj
fariĝas birdoj, kapreoloj, ursoj, eventuale nedifinitaj "monstroj" aŭ
drakoj, sed ili restas anoj de la bestaro, dum Gregoro Samso fariĝas artfiguro
disigita de la realo.
Kiel rakonto
pri la transformiĝo de transformiĝ-metaforo45, La transformiĝo entenas
propran fascinon, legeblan el la historio de la interpretoj. Stanley
Corngold, kiu esploris pli on cent dudek da ili, distingas inter simbolaj
kaj alegoriaj. La simbolaj vidas en Gregoro Samso - malgraŭ lia transformiĝo al
monstra fiinsekto - la malfeliĉan homon. La Gregoraj spertoj pri flankenŝovito
de la vivo estas ĝeneraligeblaj. La transformiĝo ĉi tie havas lastinstence ĉiam
unu sencon: ĝi montras al nekomprenita sufero, deformado fare de la profesia
mondo, deficito en la familisistemo, sed ankaŭ al la aspektoj de ebla
spirituala memtrovo aŭ saviĝo per akcepto de la destino. La psiĥologiaj
interpretoj apartenas al la simbolaj. Ili montras la psiĥe malsanan homon, kiu
travivas la regeneradon de sia familio kaj ĉe tio lernas akcepti sin mem kaj la
strukturon de sia familio.46
La alegoria
interpreto estas kontraŭa al la simbola. Ĝi prenas la metamorfozon reala, ne
serĉas pri tertium comparationis inter la rakontato kaj
"signifo", sed lasas la fremdecon inter la rakontato kaj la senco
atribuita. Gregoro Samso estas monstra fiinsekto kreita el lingvo por tralumi
la ekzistkondiĉojn de verkisto. Estante tia, li aŭdas la violonludon de la
fratino kaj komprenas ĝin ĉ ifro por nekonata nutraĵo, mortas - kiel jam antaŭe
Georgo Benemano - "repaciĝinta" kun la familio. Kafko kiel rakontisto
gardas la distancon al li. El la rakonto La verdikto li scias, kiel li,
estante Georgo Benemano-Kafko, estis forpuŝata de la patro el la mondo de la
komerco. Estiel47 posteulo de la patro
(sukcesa en la komerco kaj fondinto de familio) li estas jam morta, droninta. Li
vivas nun "transformita", en sia fantazio prijuĝas siajn
verkisto-dezirojn parazitaj fronte al la oficejo kaj al la familio. Li scias, ke
tio estas la transpreno de juĝo el la lingvo de la patro. La nova historio
rakontas do denove kondamnon de la filo fare de la patro. Ĝi konstatas la
sekiĝon de la parazito. Tiel la verkisto denove postvivas sian
"mi-heroon", observas ĉe li la progresantan samtempan perdadon da
vivrealo kaj kreivo kaj povas rekomendi tiun "eksterordinare naŭzan"
memspert-raporton al la kompato de siaj du unuaj legantinoj (Ottla kaj Felice).
Kafko vidas
por si mem, kiel li konfesas jarojn poste, la konsolon de verkado en la
"elsaltado el la mortbatista vico" de la vivo kaj en la
"ago-observado"48. Do, li ne estas identigebla kun la observata Gregoro,
sed eble kun la rakontisto. Li inventas kuntekstojn (ĉi tie la historion pri la
profesie ekspluatata vojaĝ komizo kaj ties familio, kiu lin postvivas), kiuj
instigas al ĉiam novaj simbolaj legadoj (de la "transformiĝo" kiel
rakontatan fakton). Eble li faras tion por povi ĝue - kiel manifestado de sia
vivo - observi la efikon de siaj rakontataj tekstoj. Ĉe tio, la inteligento de
la leganto "transformas" la rakontatan Transformiĝon ĉiam nove
al ĉiam pli kompleksaj interpretoj, kaj la aŭtoro observas lin ĉe tio, kiel la
Sanĉo Panso de Kafko akompanas Donkiĥoton dum ties vojaĝoj:
"Sanĉo Panso, viro libera, sekvis
egalanime eble pro certa respondeco-sento, Donkiĥoton ĉe liaj migradoj kaj de
tio havis grandan kaj utilan okupiĝon ĝis sia fino."49
1. Franco
Kafko: Letero al Felice Bauer de la 3/5-a de decembro 1912 (F 156).
2. Letero
de la 4/5-a de decembro 1912 (F 155).
3. Superrigardon
pri la diversaj opinioj de interpretantoj donas Karlheinz Fingerhut:
"Die Phase des Durchbruchs (1912-1915) (La fazo de la
sukcesiĝo)."
4. Walser,
p. 155.
5. (T...):
paĝo de la citaĵo el Franz Kafka: La transformiĝo. En: Franz Kafka:
Sonĝo kaj aliaj rakontoj. Kava-Pech: Dobrichovice. 1996. p. 44 - 94.
6.
elkludeco: ekskluziveco
7. Komp.
precipe Binder (1985), p. 2-64. Binder parolas pri "scene
struktirita rakontado" (p. 7), pri "sceneca formigo el la vidpunkto
de la rakontfiguro" (p. 8), sed aliflanke ankaŭ substrekas la neceson de
la rakontisto, kiu kunligas la unuopajn scenojn, reprenas komencitajn
rakontfadenojn kaj daŭrigas ilin. Ankaŭ Martin Walser, parolante pri
"rerakontanta palpado" de la "ĉefa okazado de la rakonto"
dividas la agadon en "aktojn" kaj "scenojn" (p. 158-174).
8. Walser,
p. 158.
9.
prokrasta faktoro: malrapidiga elemento, germ. retardierendes Moment,
(v. lat. retardatio).
10.
peripetio: subita ŝanĝiĝo en dramo.
11. Franz
Kafka, taglibra notico de la 19-a de januaro 1914: "Angoro en la ofico
alterne kun memkonscio. Granda abomeno kontraŭ "Transformiĝo". Nelegebla
fino. Malperfekta preskaŭ ĝisfunde. Ĝi fariĝintus multe pli bona, se tiam mi ne
estus ĝenata de la ofica vojaĝo" (KKAT 624).
12. Hartmut
BINDER: Der Schaffensproze? (la verkprocedo), p. 136-186.
13. Letero
al Felice de la 23-a de novembro 1912 (F 116).
14. Binder:
Der Schaffensproze? (La verkprocezo), p. 149.
15. en la
germana: "Exotische Novellen" kaj "Neue Mythen und
Jagden"
16. en la
germana: "Das Ungeziefer".
17. Binder,
samloke, p. 156-159.
18. Heinz
Hillmann: Alltagsphantasie und dichterische Phantasie. Versuch einer
Produktionsaesthetik (Ĉiutaga fantazio kaj poeta fantazio. Provo de
produktestetiko), Frankfurt a.M. 1977, p. 153-155.
19. Letero
al Felice de la 3-a de decembro 1912 (F 153)
20. Rudloff,
p. 322.
21. La
rakonto kompreneble plutransportas la deziron pri plenumo de la subpremita
fabeloskemo. Tiel postaj rakontistoj, tiel konato de Kafko, Karl Brand,
verkis daŭrigojn, en kiuj rakontatas retransformiĝo. Komparu Hartmut Binder:
Ein vergessenes Kapitel Prager Literaturgeschichte. Karl Brand und seine
Beziehungen zu Kafka und Werfel. (Forgesita ĉapitro de Praga
literaturhistorio. Karlo Brando kaj liaj rilatoj kun Kafko kaj Verfelo), en: Euphorion
84 (1990) kaj. 3, p. 269-316, precipe p. 286-294
22. Komparu
Karlheinz Fingerhut (noto 3), p. 306-308..
23. komp. Karlheinz
Fingerhut, noto 3, p. 306-308.
24. Rudloff,
p. 329.
25. Kp. Henel,
p. 67-85. Henel parolas, ĉar la transformiĝo fontas en sekretaj deziroj
al parazita vivo, pri "kulpo kaj samtempe puno" (p. 71)
26. sl. p.
83.
27. Rudloff,
p. 332.
28. sl., p.
334.
29. Henel,
p. 83.
30.
Guenther Anders: Kafka - Pro und Contra (Kafko - Por kaj kontraŭ). Muenchen
1951, p. 40 s.
31.
prononcu proksimume "Levi".
32. Kp. pri
tio la ĉapitron Kaefer - Ungeziefer (skarabo - fiinsekto) en: Karlheinz
Fingerhut: Die Funktion der Tierfiguren im Werke Franz Kafkas. Offene
Erzaehlgerueste und Figurenspiele (La funkcio de bestfiguroj en la verkaro
de Franco Kafko. Malfermitaj rakontstrukturoj kaj figurludoj), Bonn
1969, p. 212-215.
33. Letero
al Felice de la 17-a de novembro 1912 (F 101s.).
34. Walter
H. Sokel: Franz Kafka. Neŭ York, 1966}, p. 5.
35. KKAT
875. Kp. pri tio Karlheinz Fingerhut: "Bildlichkeit", en:
KHBII, p. 138-177, prec. p. 142-145.
36. (B 42)
37. KKAT
326.
38.
"Por ĉio ekster la perceptebla mondo, la lingvo uzeblas nur aludece, sed
neniam komparece, eĉ ne en proksimuma maniero." (Franz Kafka: Hochzeitsvorbereitungen
auf dem Lande. Edit. de Max Brod. Frankfurt a.M. 1953, p. 45. (Edziĝfest-preparoj
en la kamparo).
39. Kp. la
taglibran noton de la 25-a de septembro 1912 pri la unua laŭtlegado de "La
verdikto" en la familio Baum: "Antaŭ la fino, mia mano vagadis
senrege kaj rekte antaŭ la vizaĝo. Mi havis larmojn en la okuloj. La sendubeco
de la historio konfirmiĝis." (KKAT 463). Ankaŭ ĉe la fino de La
transformiĝo Kafko ŝajnas esti sentinta ion similan. Li skribas al Felice
tuj post pretigo de la tria parto: "Ploru, karulino, ploru, jen la tempo
por plori! La heroo de mia malgranda historio mortis antaŭ iome." (Letero
de la 6-/7-a de decembro 1912; F160).
40. lat.:
"persono de la dramo".
41. Letero
al Felice de la 1-a de novembro 1912 (F65s.).
42.
Plurfoje en la lteroj al Felice, precipe ankaŭ post la pretigo de La
transformiĝo, temas pri tio. Kp. ekz-e la leteron de la 9-/10-a de decembro
1912 pri la ĝeneblo de sia verkado per la profesie necesaj vojaĝoj (F170).
43. Taglibra
noto de la 6-a de aŭgusto 1914 (KKAT546).
44. en la
originalo: "signifiant und signifie?".
45. Tiu
observo estas detale prezentata de Corngold (1988), p. 47-89.
46. Kp. Michel
(1991).
47. =
estante (vl).
48. a)
Germ. Tatbeobachtung, signifas observadon de "faro" ,
"ago" , sed ankaŭ de "krimo" , "delikto" (vl); b)
Taglibra noto de la 27-a de januaro 1922 (KKAT892).
49. E 304.
La grava literaturo ĝis 1979
estas registrita en KHBII, p. 309-313.
Kafka-Handbuch
in zŭei Baenden. Unter Mitarb. zahlreicher Fachŭissenschaftler hrsg. von
Hartmut BINDER. Bd. 1: Leben und Persoenlichkeit. Bd. 2: Das Werk und seine
Wirkung. (Kafko-Manlibro
en du volumoj. Kunlaboris multnombraj fakscisencistoj; editoris Hartmut
BINDER. Vol. 1: Vivo kaj personeco. Vol. 2: La verko kaj ĝia efiko.) Stuttgart
1979.} Vol. 2 citita kiel: KHBII.
La literaturo ĝis 1982 estas
registrita ĉe Beicken, p. 177-180.
Kp. ankaŭ: Stanley
CORNGOLD: The Commentator's Despair: The Interpretation of Kafka's
"Metamorphosis", Port Washington / Neŭ York 1973.