hejmpagxen

Sekundara literaturo pri Kafko

al la pagxo Pri Kafko

Karlheinz Fingerhut

La transformigxo

Kiom eksterordinare nawza historio.
Franco Kafko:
Letero al Felice Bauer,
la 23/24-an de novembro 1912

La unua frazo

La "interna vero"de historio, skribas Kafko al Felice Bauer, neniam konstateblas gxenerale, sed devas "cxiam de cxiu leganto aw awskultanto esti ree koncedata aw kontestata."1 Kompreneble, la hermenewte procedanta literaturscienco provas fari gxuste tion neeblan. Gxi volas "gxenerale konstati", kie kaj kiel la "interna vero" troveblas en la teksto, kaj samtempe difini la enhavon de la "interna vero" de literatura teksto. Per tio gxi distingigxas de la leganto, kiu kontentas esti, sur subjektiva nivelo, koncedinta aw kontestinta iom da gxi. La awtoro Kafko celas legantojn. Lia memkomprenigxo kiel verkanto estas memreferenca kaj retorika samtempe. En alia letero li klarigas al Felice tiun duoblan funkcion. La vesperoj, dum kiuj li verkas, diras li, servas al lia "liberigo". Sed liajn tekstojn li avide lawtlegas al aliuloj. "Krii en preparitajn kaj atentajn orelojn, tio bonfartigas la kompatindan koron."2 Estas speco de povo super homoj, la tutan korpon bonfartiga kredo je la propra kapablo, povi "ordoni homojn .

La unuaj frazoj de rakonto devas tute aparte plenumi tiun duoblan taskon. Ili estu "liberigo" por la verkanto kaj samtempe "ordonu" la fantazion de la legantoj. Ankaw la unua frazo de la "Transformigxo" apartenas al tiuj liberigaj kaj atentokaptaj frazoj. "Kiam Gregoro Samso iun matenon el malkvietaj songxoj vekigxis, li trovigxis en sia lito transformita al monstra fiinsekto." (E 56) Tia frazo estigas disputon pri sia efikdistanco. Cxu oni imagu la transformigxon kiel reala, aw cxu gxi estas nur imagita? Eblas trovi argumentojn por ambaw pozicioj. Grava kriterio estas la versxajneco. Gxi supozigas, ke iu havis cxi tie pezan songxon, vekigxas kaj en sia duondorma konfuzigxo spertas sin mem kiel transformiton. Nur per tiu limiga interpreto, la enhavo de tiu frazo kongrueblas kun nia realo-sperto. Precipe psihxologiaj interpretadoj emas bazigxi sur la hipotezo, ke la transformigxo estas nura konsci-afero de la heroo. Pro tio, diras ili, Kafko rifuzis desegnigi la insekton, dum li detale priskribas ties fizikajn apartajxojn. Cxar vorta priskribo liberigas fantazian agadon, dum la vida realigo fiksas la imagon. Kaj, cxar Kafko rakontas strikte el la perspektivo de la heroo, diras ili, la leganto ne havas alian elekton ol - kiel la heroo - akcepti tiun konscio-fakton kiel "realan", kvankam en la realo gxi kompreneble ne estas tia. Je la alia flanko la literatursciencistoj argumentas per literaturaj tradicioj, en kiuj transformigxoj jam cxiam apartenis al la kuranta motivaro: fabeloj, mitoj, fantazirakontoj, instruaj paraboloj. Law ili, ankaw Kafko rakontas metamorfozon kaj studas gxiajn sekvojn. Sxokas nur, ke la awtoro plantis gxin en etburgxan familian scenaron. Sed nenio rajtigas la leganton, law ili, pridubi la klarajn eldirojn de Kafko. Law ili, Gregoro Samsa estas korpe insekto, dum li mense kaj sente restas homo.3

Per tio, ke la Kafka teksto rakontas pri "transformigxo", kiu eble ne precize difineblas sub tiu cxi nocio, konfuzigxas la referenca kadro de la nocioj. Sed per tio, la Kafka rakont-mondo rezignas pri instanco de awtenta orientigxo, nome la konvencie difinitan rilaton inter nocio, signifo kaj mondo. La signalo de la unua frazo memorigas en la tuta rakonta teksto cxiam denove, ke cxi tie realo ne estis bildigita, sed konstruita, kaj flankigxante de memkomprenebla kaj diskreta rekonebleco.

Per tiu cxi konfuzo komence de la "malgranda historio" Kafko premas siajn legantojn en la rolon de interpretantoj. Ili respondas al la malkonstruo de ilia lingvo- kaj realo-modelo, en kiu "transformigxoj" okazas sole kiel nuraj konsciaferoj (do eraraj imagoj) aw kiel motivoj de fikciaj tekstoj (mitoj, fabeloj, fantaziaj rakontoj), per amasaj rekonstruadoj. Ili devas sercxi procedon permesantan kunvidi la fantaston de la animalmetamorfozo kune kun la rekonebla realeco de Praga etburgxa vivo. La lingvo mem ofertas ion tian: Signo ne estanta bildo, devas esti metaforo. Tio signifas, ke legantoj kiaj interpretantoj provas vidi la fantastan okazajxon metafore, por povi gxin traduki al senchava, do al integrebla en la propran realecmodelon, "vere celatan".

Por la ebleco enkonduki "sencon" en la strukturojn de la rakonto, ofertas sin sektoroj de la cxiutageco, kiuj siavice jam estas strukturitaj per lingvo apartenanta al ili. Oni povas nomi ilin scenaroj, en tiu senco, ke ili estas kampoj ne difuzaj, sed jam "tekstigitaj": La centraj scenaroj estas tiu de la familio, kies lukranto devas rezigni pri sia socia rolo kaj pro tio estas elkludata, kaj tiu de la burgxa labormondo, kiun forlasi iu revas kaj pro tio pagas.

Identokrizo

"La unua frazo", diras Martin Walser, "estigxas el nenio ol la problemigxinta memkonscio."4 Bagatelaj devioj de la normlingve atendeblaj formuloj povas esti konsiderataj kiel indicoj por tio. La teksto ne estas, ke Gregoro Samso "estis subite", sed "trovigxis / trovis sin" transformita, ne "en", sed "al" - ne al granda, malbelega, giganta, sed al "monstra fiinsekto" - ne skarabo, cimo, miriapodo. "Trovigxis / trovis sin" insistas sur la subjektiva aspekto de la percepto male al fakta konstato. La kvalifikadoj de la nova stato, ligitaj per aliteracio (unge-) kaj ripeto de la nea partikulo (un-), ("ungeheures Ungeziefer" (monstra fiinsekto)) transportas la afekcian valoron de la persona sxokigxo super la neklasifikebla okazajxo. Sed la monstrajxo naskigxas evidente el "malkvietaj / maltrankvilaj songxoj". Tiu eldiro ligas la neklarigeblan okazajxon kun antawhistorio, kiu eble rekoneblos pli malfrue. La unua frazo vanigas cxian eldiron pri la transformigxo, kiun respondecus iu alia ol la heroo.

Kutime tiaj statoj de necerteco klarigxas per la dawrigo de la legado. Tio ne estas la kazo cxi tie. La unuaj alineoj rakontas pri la Gregora intelekta prilaborado de sia memobservado. Li sercxas kaj trovas raciigojn: 1. La transformigxo ne sxajnas esti songxo, sed ankaw ne fakto, kiu sxajnas rompi lian normalecon. Tute klare li vidas la detalojn de sia nova fizionomio, sed same detale ankaw la sensxangxan cxambron kun gxia meblaro, la bildon de la sinjorino kun la peltboao, kiun li antaw nelonge eltrancxis kaj enkadrigis. 2. Li elprovas la novan korpan ecaron, kiu konfirmas al li la skarabecon de lia nova stato: skaraboj povas malfacile turni sin de la dorso sur la piedojn. 3. Li cerbumas pri sia strecxa metio kiel vojagxkomizo, kiun li sxajnas kulpigi pri sia troekscitita stato: "Tiu frua ellitigxo, pensis li, tute frenezigas onin" (T 45)5. Kaj entute la malhelpo al lia laborado okupas liajn pensojn pli ol la metamorfozo. La rakontisto raportas tiun pensadon tute el la perceptokadro de la heroo. Nur per minimumaj devioj li indikas, ke lia perspektivo ne identas kun tiu de la heroo, sed ke li formulas fremdajn pensojn, timojn, esperojn.

La leganto, kiu siavice observas la transformiton kun intereso, starigas tuj hipotezojn, kiun li prenas el sia scio pri la cxiutaga vivo kaj kies gxustecon li povas poste dum sia plulegado konfirmi aw nei. Ili koncernas la eblajn kialojn kaj la eblajn sekvojn de la miriga metamorfozo, nome en du variajxoj: unue por la kazo, ke la transformigxo estas pensata kiel reala, alie por la kazo, ke gxi estas pensata kiel nure imaga. En la centro de la unua komplekso estas la metio de Gregoro, en la centro de la dua, lia familio. Tiu fokusigo ne pretendas elkludecon6, tio signifas, ke la temo "metio, labora vivo" etendigxas gxis en la familion, la temo "familiaj rilatstrukturoj" gxis en la memdifino de Gregoro kiel "laborbesto".

Staciodramo
La unu metamorfozo kaj la multaj transformigxoj.

Oni komparis la strukturon de la Kafka rakonto La transformigxo kun tiu de staciodramo7. Scenaj unuoj, relative fermitaj en si, sekvas unu al la alia. Ili estas interrilatigitaj per redawrigoj, variantaj reaperigoj de motivoj kaj per la evoluo de la heroo, ekkonebla per ili. Inter ili videblas stacioj de la "transformigxo", al kiuj estas submetataj la heroo kaj la anoj de lia familio.

La unua parto de la rakonto povas esti rigardata kiel la "unua akto" de staciodramo. Gxi pritraktas kiel ekspozicio la metamorfozon, kiu trafas Gregoron Samson ("Jen vekigxas matene vojagxkomizo, rimarkas, ke li maltrafis sian trajnon, panikigxas: tuj vidas sin kiel fiinsekto. Kiel paraziton. Li abomenas sin mem")8 kaj la de tio rezultantajn familiajn konfliktostatojn: La familio per sia konduto konfirmas la memprijugxon de la transformigito, esti "monstra fiinsekto" (T 44). La patrino ektimas jam pro lia vocxo, poste reagas al lia vido per korpaj simptomoj de konfuzigxo. La patro traktas Gregoron kiel memkompreneble kiel beston. Li repelas lin per bastono en lian cxambron, vundas lin, cxar li trovas lian retirigxon ne suficxe rapida. La pensoj pri la firmao, pri la cxefo kaj la apero de la prokuristo konfirmas al Gregoro la altan gradon de fremdigxo, kiu intertempe estigxis en lia metia vivo. Cxe tio aperas - kvazaw prokrastaj faktoroj9- cxiam denove intersxovitaj cerbumadoj de la transformito pri la eblecoj mildigi lian situon per la solidareco de la kunkoncernatoj. Ekzemple li imagas, kiom facile li povus ellitigxi, se la patro kaj la servistino kune lin helpus: "ili devus nur sxovi siajn brakojn sub lian volbitan dorson, tiel lin elsxeli el la lito, sin terenfleksi kun la sxargxo kaj tiam nur prudente toleri, ke li efektivigu la transsvingon sur la planko, kie tiam la gambetoj espereble ekhavus sencon." (T 49)

Ankaw la perceptadoj de lia korpo, kiuj iel strecxe rilatas al la dramatecaj scenoj, estas kompreneblaj kiel prokrastaj faktoroj, ekzemple la percepto de Gregoro, ke li en unu el la plej dramatecaj momentoj de la okazado cerbumas pri tio, kiel funkcias lia nova korpo: "(Gregoro) volis iri al la prokuristo, kiu jam cxe la vestibla parapeto tenis sin ridinde per ambaw manoj; sed tuj falis, sercxante apogon, kun eta krio sur siajn multajn gambojn planken. Apenaw tio estis okazinta, li sentis unuafoje en tiu mateno korpan bonfarton; la gambetoj havis firman grundon sub si; ili obeis perfekte, kiel li rimarkis je sia gxojo; ili ecx strebis lin forporti, kien li volis; kaj jam li pensis, ke la fino de liaj suferoj estas tuj okazonta." (T 57s.)

La pripensadoj de Gregoro havas ion infanecan. Evidente li ne konscias pri la graveco kaj unikeco de sia transformigxo, li pensas, ke gxi estas traktebla kiel preterpasa malbonfarto. La rezultojn de sia memobservado li volas kontroli cxe la reagoj de la aliuloj.

"Se ili ektimus, tiam Gregoro ne plu havus respondecon kaj povus esti trankvila. Sed se ili cxion trankvile akceptus, tiam li ankaw ne havos kawzon ekscitigxi kaj povus, se li rapidus, je la oka horo efektive esti cxe la stacidomo." (T 53)

Tiu kalkulo estas naiva kaj ruza samtempe. Gxi sensxargxigas cxiukaze: Aw Gregoro estas transformita, do malsana, do ne respondeca pri sia preterdormado, aw li restis normala en la okuloj de la aliuloj. Tiukaze li almenaw ne estas besto kaj ne bezonas cerbumi pri ia metamorfozo. Sed gxi delegas la difinadon de lia propra statuso al la pokazaj aliuloj kaj dependigas la propran agadon de la jugxoj de la ekstera mondo. Per tio estigxas esenca funkcio de ekspozicio de tragedio: la heroo en tragika blindeco ne superrigardas la konstelacion lin koncernantan. Li ne jugxas memstare, sed raciigas, faras hipotezojn, spekulas kaj firme kredas je la supereco de la fremdaj jugxoj.

La ?dua akto? komencas per la vespero de la unua tago post la metamorfozo. La fremdigxo estas pliigxinta. Gregoro estas nutrata kiel besto. Cxar li ne tusxas fresxajn mangxajxojn, la fratino donas al li putrintajn restajxojn por mangxi. La familianoj ne kalkulas kun la ebleco, ke la skarabo povas ilin kompreni. Ili ankaw ne faras pli profundajn kontrolojn, cxu tiu ilia supozo gxustas. Gregoro ne provas klarigi iliajn miskomprenojn. . Al li suficxas unue sentimentalaj rememoroj pri la bonajxoj, kiujn li faris por la familio:

"Kiom trankvilan vivon la familio do vivis," diris al si Gregoro kaj sentis, dum li rigide antaw si gapis en la mallumon, grandan fieron pri tio, ke li estis povinta havigi al siaj gepatroj kaj al sia fratino tian vivon en tiom bela logxejo." (T p. 61)

Poste estas zorgo, timo kaj honto, kiuj regas Gregoron, kiam li, de lia cxambro, devas awdi la konsiderojn de lia familio pri la aktuala financa situo. En tiuj konsideroj la skarabo estas tute homa. Sed gxuste tie la rakontisto klarigas - se tiel diri, cxirkawirante la heroon -, ke Gregoro elirintis de malgxusta kondicxo: la patro estis el sia bankroto savinta pli da mono, ol li iam diris al sia filo. El tio sekvas, ke la tutajn jarojn oni konsumis la salajron de Gregoro, ege lukrigis lin en la servuto de la kreditoro, sen vere bezoni la monon. Kie Gregoro sentas homece, tio estas bazita sur trompo. Malantaw sxajna memkompreneblajxo la leganto malkovras homan fridecon:

"Oni estis simple al tio kutimigxinta, kaj la familio, kaj Gregoro; oni dankeme akceptis la monon, li volonte transdonis gxin, sed aparta varmeco ne plu emis estigxi." (T 65)

La elkludado de la fiinsekto fare de la familio iras sian vojon. Patro kaj patrino delegas la flegadon de la bestacxo al la filino. Tiu, law Gregoro, zorgas kortusxe pri la transformita frato. Sed sxiaj agoj kaj gestoj parolas alian lingvon. La kontrasto kondukas al formulajxoj aparte humurecaj:

"Krom tio sxi metis aldone al cxio cxi la versxajne unu fojon por cxiuj por Gregoro destinitan pelvon, plenigitan je akvo. Kaj pro diskreteco, sciante ke Gregoro ne mangxus antaw sxi, sxi plej urgxe foriris kaj ecx turnis la sxlosilon, por ke Gregoro rimarku, ke li povas sengxene kaj lawplacxe konduti." (T 63)

La rakontisto lasas sen klarigo, pro kiuj kawzoj Gregoro ricevas propran mangxopelvon, la fratino urgxe forlasas la cxambron, sxlosas gxin, poste kunbalaas la mangxrestajxojn per balailo kaj "haste cxion sxutis en kuvon" (T 63), kaj, kiam sxi eniras, kuras tra la cxambro "sen preni la tempon por fermi la pordon" kaj sxire malfermas la fenestron "kvazaw sxi preskaw sufokigxus". (T 68) Sed per la sumigo de detaloj li kondukas la leganton al alia jugxo ol la indulga Gregoro. Dum tiu cxi kredas, ke la familio, almenaw la fratino, vidas en li ankoraw familianon, al kiu sxi solidaras, la elkludado jam plene funkcias. Por tio, Gregoro devas esti sentata kiel besto, kaj pro tio Gregoro konsekvence defendas sin kontraw ekkoni la veron, nome la cxiam pli evidentan malakceptadon.

Grava stacio sur tiu vojo estas la malplenigo de la cxambro. Tiu ago estas motivita de la fratino per la movigxemo de Gregoro. Kio sxajne servas al lia liberigo, montrigxas konsidero al lia besteco. La patrino suspektas tiun kuntekston kaj objxetas korespondajn kontrawargumentojn. La "forgeso de sia homa pasinteco" (T 71) estus rapidigata de la perdo de la mebloj. Gregoro fine sentas tiel, kiel la patrino supozas, sed pli ol la bildon, sur kiun li sidigxas, li ne povas savi. Male, kontraw la patro, kiu intervenas en la disputon, li devas timi pro sia vivo. Se la patrino ne estus sin jxetinta inter ambaw, la refortigxinta patro eble estus mortiginta la filon. Tiel tiu observas, kiel la patrino petas la patron, "en kompleta unuigxo kun li" "indulgi la vivon Gregoran". (T 77) En tiu sceno, sekseco duoble ludas rolon. Unuflanke Gregoro ekposedas la sinjorinon kun la peltboao, kur kies bildon li sidigxas, per seksa gesto, aliflanke la bildo pri la patro kaj patrino en ilia unuigxo memorigas la edipan prascenon. En ambaw kazoj sekseco rilatas al potencplenumado, ambawkaze gxi celas simbolan elkludon de Gregoro el la homa medio. Cxar por Gregoro restas nur la fetisxisma sekseco kun la bildo de ina figuro karakterizita de erotaj ecoj, dum la patro demonstras al li sian disponon pri la patrino. La metamorfozo transformis la komercan dungiton Gregoro Samso en lia cxiutaga vivo kaj en lia identeco kiel famililukranto. Liaj evolueblecoj sxrumpas, liaj kontaktoj al la ceteraj familianoj sxrumpas, li mem perdas pli kaj pli da movkapablo, fine li elsekigxas. Ankaw la ceteraj familianoj spertas metamorfozojn. Estas transformigxoj komplementaj al tiu de Gregoro. La patro evoluigxas de senila maljunulo, "kiu kusxis laca, enfosigxinta enlite" (T 75) aw kiu duondormis malantaw sia gazeto, reen al uniformita, vigla kaj profesie laboranta patriarhxo, kiu batalas "kolere kaj felicxe" kontraw la filon kiel entrudulon. Per tio li tiom kreskas, ke la filo miras "pri la grando de liaj botplandumoj" (T 76). La patrino sxangxigxas plurfoje, nome de bonvolema, sed senhelpa, svenanta persono al protektanto de sia infano kaj poste reen en sian dormeman senhelpecon. Sxi perfidas Gregoron ecx en sia protekta gesto. Cxar sxi kuras, perdante siajn jupojn, al la patro, kiu turnigxis kontraw Gregoro. Plej klare observebla estas la transformigxo de la fratino. Sxi transformigxas de aliancano de Gregoro al lia plej decida kontrawulo. Estas sxi, kiu la unua postulas, ke oni klare distingu inter la memoro al la frato kaj la fiinsekto en la apuda cxambro. Sxi enkondukas lingvoregulige la uzon, parolante pri Gregoro nur per "gxi". Nur kiam Gregoro estas morta, sxi kun la vido sur la sekigxintan kadavron, ree nomas lin per "li". Specifa transformigxo, kiu okazas al Gregoro, estas kontrawflue al lia bestigxo. Temas pri la sxangxigxo de lia gxenerala respondeckonscio kaj pri la kulpokomplekso el tio rezultanta. Post kiam klarigxis, ke li lukracxis vane por la bonfarto de la familio, ke pli gxuste la etburgxa pesimismo de la familio sxajnigis al li mizeron kaj dependecon, li liberigxas de la ideo, ke la bonfarto de la familio dependas sole de li. Kiel skarabo, dum la krablado cxe vandoj kaj plafono, li kapablas travivi momentojn de memforgeso gxis nun ne spertitajn. Se ne estus la stigmatigita vundigo per la pomjxeto de la patro, li povintus sperti momentojn de felicxo.

La "tria akto" de la dramo komencas per la pliigxanta invalideco. Ankaw la familio adaptigxis al la nova situo de manko. La servistoj estas maldungitaj, tri cxambroluantoj akceptitaj, patro kaj filino laboras kiel nememstaraj dungitoj, la patrino transprenas la mastruman laboron. Gregoro estas prizorgata de kruda, per nenio emociigebla servantino. Neniu purigas lian cxambron. La patrino restas sisteme elkludita el la prizorgado de Gregoro. La situo aspektas, kvazaw la transformigxo estas per tio, cxe la negativa punkto de la evoluo, alveninta al cxeso.

Sed tio ne estas la kazo. La cxambroluantaj sinjoroj nome estas de Gregoro rigardataj kiel rivaloj pri la simpatio de la fratino. Ree - kiel jam foje en la unua kaj foje en la dua akto - li forlasas sian cxambron, por enmiksigxi. Cxifoje li estas allogata de la violonludo de sia fratino. Ties enscenigo montras, ke la gepatroj metas sian esperon nun sur la filinon. Ili prezentas sxin al la sinjoroj (unue) kiel violonistinon. Gregoro estas fascinata de sxia ludado. "Cxu li estis besto, cxar muziko lin tiom kortusxis? Li havis la impreson, kvazaw montrigxus al li la vojo al la sopirata nekonata nutrajxo." (T 85) En sia antawa vivo kiel komizo li ne povintis evolui muzikan sentemon, tamen havis la ideon sendi la fratinon al la konservatorio. Nun li ligas ambaw: la sentemon pri la arto kaj la deziron, ke la fratino estu admirata de awskultantoj. Per tio ankaw ree vekigxas la ideo, ke "li tute tiel kiel antawe reprenos en la manojn la aferojn de la familio". (T 80) Estas halucinaj fantazioj pri cxiopoveco forme de rememoroj al sia pasinta vivo: "en liaj pensoj reaperis post longa tempo la cxefo kaj la prokuristo, la komizoj kaj la lernoknaboj, la tiom mensbarita servisto, du, tri amikoj de aliaj magazenoj, cxambristino el hotelo en la provinco, aminda, pasema memoro" (T 80). El ili sensxeligxas subpremata erota deziro, kiu celas la fratinon. Gregoro estas

"decidinta antawenigxi gxis la fratino, sxin tireti cxe la jupo kaj per tio sxin komprenigi, ke sxi do venu kun sia violono en lian cxambron, cxar cxi tie neniu aprezis la ludon kiom estis aprezonta li. Li volis ne plu lasi sxin iri el sia cxambro, almenaw ne tiom longe, kiom li vivos; por la unua fojo lia timiga figuro ekutilos al li; li estos cxe cxiuj pordoj samtempe kaj kotrawsiblos al la atakantoj; sed la fratino restos cxe li ne devige, sed libervole; sxi sidos apud li sur la kanapo, klinos suben al li la orelon, kaj tiam li konfidos al sxi, ke li havintis la firman intencon, sxin frekventigi la muzikaltlernejon (...)" (T 85)

Bestesto kaj homesto cxi tie estas pleje miksitaj. Unuflanke eblas vidi muziksentemon kiel indikajxo pri homa idento. Aliflanke, la deziro pri posedo de la fratino estas tute modlita law la skemo de la drako, kiu tenas kaptita la virgulinon en sia groto. Martin Walser vidas en tiu konstruo la pinton de ironio. Homo, kiu pruvis sian homan identon per tawgeco kaj utileco en la labora vivo, spertas nun, en besta formo kaj en stato de senutileco, iom pri gxis nun al li nekonata homesto, por kiu piktogramas la muziko kaj la deziro pri nekonata nutrajxo. Samtempe anoncigxas lia deziro per la kontrawhomeca skemo de erota potenco super aliaj.

Ironio ludas rolon ankaw en la strukturado de tiu cxi sceno law la modelo de tragedia peripetio10. La erotaj fantazioj de Gregoro, direktitaj al la fratino, atingas sian kulminon, samtempe ekas draste la deturnigxo de la fratino: "Antaw tiu bestacxo mi ne volas eldiri la nomon de mia frato, (...)" (T 87). Do, dum Gregoro videble komprenas sin kiel homon, li estas difinata de la fratino same klare kiel bestacxo.

La morto de Gregoro konsistigas la finan scenon de tiu akto. La rakontisto tie plej klare atestas al li homajn sentojn. Samtempe li atentigas plian fojon, per la uzo de la vorto "Nuestern" (naztruoj, se paroli pri besto (T 90)) por la spirorgano de Gregoro, ke cxi tie mortas besto. La paradokso, ke estas besto, kiu posedas la netusxitan homan identecon, estas videble la celo de la rakontado. Post la procedo de kontrastigo, kiu superregis ankaw la antawajn scenojn, sekvas rekte la forigo de la bestkadavro. La rakontisto forlasas sian rakont-starpunkton apud Gregoro kaj vidas la okazajxon deekstere. La servantino konstatas, ke "gxi mortacxis" (T 90), la patro kaj la patrino transformigxas al la "geedzoj Samso", kaj la fratino trovigxas denove en situacio, kiu ebligas sxin prifunebri, en la morta besto, la forpasintan fraton: "Vidu nur, kiom malgrasa li estis." (T 91) La ironio de la rakontisto fine de la dramo ne konsistas en tio, spertigi al Gregoro lian morton kiel liberigon de la familio, sed en tio, ke la besteco de Gregoro sxajnas esti la kondicxo por ke iu, kiu estas kaptita en la komerca mondo, ekkonas sin mem kiel homo, sed devas pagi la bestigxon per sia elkludo el la homa socio kaj per la perdo de sia vitaleco.

Kontraste al tiu fino de vere burgxa tragedio, la 'epilogo', kiu detaligas la transformigxon de la familio dum gxia ekskurso en la kamparon, precipe la ekfloradon de la juneca fratino, kiu "strecxis sian junan korpon" (T 94), estas dua, aldonita, gxis en la rakonta perspektivo fremda, satira fino. Pri gxia neceso la opinioj diversas. Kafko mem ne estis kontenta pri gxi11 kiel ankaw pri la fino de la "Malsat-artisto", en kies malsat-kagxon oni enigas nigran panteron. Ambaw finoj havas ion komunan, nome ke ili sonas kiel masohxismaj panegiroj pri pure vitala vivo, pri kiu disponas nek Gregoro nek la malsat-artisto.

Persona dramo. La verkado kiel trapensado de la membiografia konflikt-konstelacio

Ke Kafko, en la transformigxo de la vojagxkomizo Gregoro Samso al sentawga, parazita fiinsekto, prilaboras proprajn regresosongxojn, tio estas jam frue reliefigita en la literaturscienco. Precipe Hartmut Binder12 rekonstruis la membiografian konfliktkonstelacion, el kiu elkreskas la rakonto - kaj al kiu gxi reagas produktive. Kafko estis komencinta, la 20-an de septembro 1912, korespondadon kun Felice Bauer, kun kiu li konatigxintis cxe sia amiko Max Brod. Tri tagojn poste li verkis en unu nokto la rakonton "La verdikto" kaj konvinkigxis, ke la verkado estas la plej fruktodona flanko de lia personeco. De tiam li trovigxis en la konflikto, ke la profesiaj postuloj kaj la bezono pri literatura agado samtempe impetis al li kaj minacis, lin dissxiri. La planoj fondi familion, ligitaj kun Felice, komplikis la konstelacion law tio, ke "familio" unuflanke interrilatas kun profesio, monakiro kaj ordita vivo, aliflanke gxi signifu liberigon el la familio de la patro kaj memstarecon. La korespondado kun Felice temas pri la senco de la verkado. La lawtlegado de la fiinsekta historio havis videble la taskon enkludi sxin en la rakontan memreflektadon:

"Ja, tio estus bele, legi al vi tiun historion kaj esti cxe tio devigata teni vian manon, cxar la historio estas iom terura. Gxi nomatas "Transformigxo", gxi forte angorigus vin, kaj vi eble dankus pri la tuta historio, cxar estas gxuste angoro, kiun mi devas bedawrinde fari al vi cxiutage per miaj leteroj."13

Pri la rakonta eksperimento mem Kafko unue ne havis klarajn ideojn. Pensante en la unuaj du tagoj ankoraw pri unufaza rakonto law la modelo de la "Verdikto", poste pri dufaza, verkota dum dufoje dek horoj, li decidis fine de novembro, ke aldonigxu ankoraw tria parto. Cxiu parto komencigxas per provo de Gregoro, eskapi, kaj finigxas per pliigxintaj elkludo kaj repusxo fare de la familio. Estas supozebla, ke la trifazaj strukturoj de la fabelo ludas rolon, se oni submetas la modelon de la konataj transformfabeloj de la fratoj Grimo. Per tio eniras la ludon la ideo pri savigxo. La savo de la frato aw de la fratoj per la fratino estas kuranta fabelmotivo. Kafko sxangxis la fabelstrukturon - antawhistorio, transformigxo, savigxo. Antawhistorio kaj savigxo forfalas. Anstataw tio, la transformigxo okazas en rekonebla cxiutaga mondo, en kiu ne okazas "mirakloj" (escepte de tiu estiganta la historion). En tiu senco la fabel-espero estas submetita al "testo pri realeco".

Mallonge antaw tio, komence de oktobro, Kafko spertis, ke lia preferata fratino Ottla, kiu alie cxiam estis subteninta lin kontraw la patro, sxangxis sian pozicion al la flanko de la familio. Temis pri la entreprenista prizorgado de asbestfabriko, kiun li estis ekspluatinta kune kun sia bofrato Karl Hermann kaj por kiu li estis pruntinta monon de sia patro. La "perfido" de Otla, sxia admono al la frato, pli bone zorgi pri la familia entrepreno, pensigis lin pri memmortigo. Verkante la novelon, li sentis sin forlasita ankaw de Felica, cxar sxiaj leteroj forestis jam du tagojn. Fratino kaj amatino kunfandigxas en unu deziratan, sed seniluziigantan inan figuron.

Hartmut Binder prave vidas malantaw tiuj sperto de izoligo la reaperon de fruaj infanaj rifuzigxoj.

Li estis pusxita en izolitecon, en la nenion, la infaneca modelo farigxis definitiva, la graveco de lia malespero kongruis al la intenso, law kiu suferis la infano tute disigita de la patrino, aw, kiel li poste iam skribis al Felice, besto absolute elkludita de la homa vivo.14

Kafko konis transformfabelojn kaj la Metamorfozojn Ovidajn. Li estis leginta ankaw la "Ekzotajn Novelojn" kaj la "Novajn mitojn kaj cxasadojn" de la dana verkisto Johannes V. Jensen,15 en kies transformigxoj al bestoj kaj de bestoj ludas centran rolon. Iu nomigxis "La fiinsekto"16 kaj temis pri la renkontigxo kun cimoj. Alia rakonto priskribas homan lezardon, speco de malfruigxinta dinosawro, vivanta en la malgxusta epoko kaj pro tio sin mem spertanta kiel estajxon izolitan, kiu apartenas al neniu kaj al nenio. Troveblas multaj paraleloj en rakontaj detaloj kaj en la rakonta perspektivo inter tiuj eblaj instigajxoj kaj "La transformigxo" de Kafko.17 Oni rajtas do eliri el la premiso, ke la bildo de la insekto elpusxita el la familia komuneco estis por Kafko metaforo kulture antawklisxita, en kiu li trovis respeguitaj multajn spertojn pri izoliteco, kaj ke pro tio li volis ekzameni ilin en kunteksto, kiu plejeble precize kongruis kun lia aktuala familia situo.

Heinz Hillmann starigis la tezon, ke verkado estis por Kafko emocie okupita prov-agado kun energikvantoj malpli grandaj ol la cxiutaga agado postulanta realajn decidojn, ke gxi estis fantazianta "kvazaw-ludo" sur rakonta scenejo.18 Se oni rilatigas tiun koncepton al "La transformigxo", oni povas kompreni la rakonton kiel disvolvigon de la Kafka fantazio pri eskapo. Gregoro ne sxatas la vojagxadon truditan de sia metio. Ankaw Kafko estas profesie devigata al vojagxoj, kiuj grave perturbas lian vivoritmon. Lia verkado okazas, kiam li en sia cxambro izolas sin de sia familio. Gxi estas ekstreme perturbebla. Plej volonte li izolus sin, forlasus sian panakiran profesion por vivi nur por la verkado. Skribante al Felice, li jene jugxas pri sia verkado de La transformigxo:

Per tiu verkado, kiun mi en tiu regula kunteksto faras de antaw nelonge, mi farigxis el oficisto tute ne modela, sed bone utiligebla por iuj aferoj (mia provizora titolo estas 'konceptisto'), hororo de mia cxefo. Mia skribotablo oficeja certe neniam estis orda, sed nun gxi estas alte kovrita de hxaosa amaso da paperoj kaj dosieroj, mi konas suprajxe nur tion, kio kusxas supre, sube mi suspektas nur terurajxojn. Kelkfoje mi kredas ecx awdi, kiel mi estas rekte dissxirata de la verkado unuflanke kaj de la oficejo aliflanke. Poste ja venas tempoj, dum kiuj mi relative bone gardas la ekvilibron, precipe kiam mi malbone verkis hejme, sed tiun kapablon (ne tiun de malbona verkado) mi iom post iom perdas - kiel mi timas.19

La metamorfozo liberigas Gregoron de la profesia devigo. Samtempe gxi estas bildo por la elkludo de la familio. Farigxas do kontroleblaj samtempe du konstelacioj relative sendependaj unu de la alia: la liberigo de profesiaj devoj, spertata kiel pozitiva oferto, kaj la izoligxo en la familio, spertata kiel negativa sankcio. Pri artist-amikoj Hermann Kafka estis eldirinta la malsxatigan fiinsekto-jugxon. La demando rakonte trapensenda estis do: Kio okazus, se la filo por verkado tiom retirigxus, ke lia nekapableco por la profesia vivo farigxus tuj evidenta? Kiel reagus la gepatroj, kiel la virinoj (Ottla kaj Felice), kiuj gravis por li? La rakonta eksperimento rezultigas, ke la izol-sperto estus la pli forta. Gxi determinas la diversajn staciojn de la dramo, gxi determinas ankaw la memturmentigan transprenon de la familia jugxo fare de la protagonisto, ke la propra malaperado kaj forsekigxado devus esti la konsekvenco de la provo retirigxi. La rakonto diras, ke Kafko, se li volis pluvivi, bezonis ne la retirigxon al verkado, sed la balancatan kompromison inter oficejo, Felice, familio kaj verkado, kiun li poste en sia vivo ja ankaw fakte provis konstrui.

La burgxa famili-dramo. Kritiko kaj utopio en la besta vivo de Gregoro

Kafko desegnas la familianojn de Gregoro kiel Pragajn etburgxojn, kiuj apartenas, per la magazeno de la patro kaj poste per la enspezoj de Gregoro, al la meza klaso. Ili disponas je du servantoj, granda logxejo, povas al si permesi, ke la adoleska filino, anstataw labori, lernas ludi violonon. La transformigxo de la monakiranto endangxerigas la atingitan statuson de la familio. En la fluo de la historio oni post longa rezisto arangxas sin kun la nova situo. Oni fine sercxas pli malgrandan logxejon, post malsukceso komencas denove. La transformito mem "reflektas kaj travivas, en la stadio de sia malaltiga metamorfozo al besta formo, la gxis nun antawkonscia dependecrilato de sia homa vivhistorio."20

La fakton mem de sia transformigxo Gregoro akceptas senemocie. Tute male li reagas al sia malfruigxo, kiu perturbas siajn vojagxoplanojn. Tio ebligas rigardojn en la anksiojn de dependa dungito, kiu ne amas sian profesion, sed prenas gxin pli serioze ol la plejmulto de liaj kolegoj, kaj kiu devas sukcesi por repagi la sxuldojn de la familio.

"Se mi ne retenus min pro miaj gepatroj, mi estus min de longe maldunginta, irinta antaw la cxefon kaj al li korfunde dirinta mian opinion. Li falintus de la pupitro!" (T 45)

Sed la familio akceptas sen aparta dankemo, kion li perlaboras por gxi. La rakontisto detenas sin je cxia komento, des plie jugxas la leganto anstatawe. La procedo de identigo estas komencita. Sed kontentiga gxi ne estas, kiel ekzemple la identigo kun transformita heroo de fabelo. La insektego restas elkludito, elpelita el la cxiutaga vivo de sia familio. Estas vere ke Gregoro, kiel la fabelheroo en unudimensia mondo, akceptis sian metamorfozon kiel fakton, sed anstataw agi, li senfine rezonadas. Tiu devio de atendebla fabelskemo dubigas la leganton frue je la ebleco de elsava retransformigxo.21

Per tio la rigardo direktigxas al la reguloj de la rakontata mondo mem. Gxi estas determinata de la racieco de la komerco. Ne nur la prokuristo atentigas Gregoron en sia agresema parolado antaw la pordo pri tio, ke la komerco ne konas sezonojn, postulas seninterrompan fortostrecxon kaj elpusxas cxiun, kiu ne sukcesas. Ankaw la cxambroluantaj sinjoroj pensas komerce. Kiam ili rimarkas la "en tiu logxejo kaj familio regantaj(n) nawzaj(n) kondicxoj(n) (T 86), ili tuj tiras el tio la avantagxon ne pagi sian luajxon. Ankaw la familio ne kapablas eliri el tiu pensoskemo. Gxi trovigxas en ekonomiaj premoj. Cxar la cxambroluintaj sinjoroj malluas, la fratino postulas klare kaj nemiskompreneble: "ni provu senigxi je gxi (t.e. Gregoro)" (T 87) kaj poste refoje konfirmante "For gxi devas" (T 88). La patro, kiu en tiu cxi tria parto reagas esence pli milde, ne sxajnas pridubi la identecon Gregoran. Li dawre uzas la pronomon "li", kie filino kaj servantino jam delonge transiris al "gxi", kaj li pensas pri speco de kontrakto: "Se li komprenus nin, (...) tiam oni povus eble interkonsenti kun li. Sed tiel -" (T88). Komunikado inter la transformito kaj liaj eblaj elsavontoj apartenas al la fabel-atendo. Sed cxi tie neniu engagxigxas en tio, tiel ke oni rajtas paroli pri fremdigo de la implice cititaj fabel-modeloj de Kafko.22

La malkonstruo de fabeltrajtoj, se gxi estas io baza en la Kafka "transformigxo", kondukas al la demando, kial Kafko reprenas tiun tradicion. Holger Rudloff uzas la nocion de Walter Benjamin pri la Kafkaj rakontoj kiel "fabeloj por dialektikuloj" kaj determinas la tension inter "fabelspecifa atendo de felicxo kaj la okazantan neniigon de Gregoro Samso"23 kiel dialektiko inter degradigxo kaj emancipa espero je la ebleco de homa memcertigxo. Tiel la transformigxo estas ne nur rezulto de deformanta profesia vivo, sed - kiel ajn deformita - oferto restarigi la detruitan memkonscion. Tiu interpreto certe estas ekstreme pozitiva. Cxar pri "mensa libero al kritiko", kiun Rudloff rimarkas cxe Gregoro24, la rakontisto sxajnas nenion scii. Li pasxas flanken kaj lasas Gregoron mortacxi kiel besto - eble pro ties kortusxe naivaj pensoj pri lia familio, kiu kondutas tiom alie ol li emas kredi. La ironiaj distancigxoj, konstatitaj precipe de Martin Walser, ne kongruas kun la utopia potencialo de fabelo, kiom ajn fremdigita kaj reduktita - utopia pontencialo atribuita al Kafko.

La ideo de dialektiko inter detruo kaj utopio facile ligigxas kun teologiaj pensmodeloj de kulpigxo kaj pentofaro, per kiuj oni en la Kafko-esplorado dawre argumentas kontraw konsekvencaj psihxologiaj kaj socialpsihxologiaj interpretoj.25 . Tiaj interpretoj - Gregoro punatas pro la fia deziro, ke li ne plu estu respondeca nutranto de la familio, kaj li akceptas sian transformigxon kiel pekinto en la Danta Infero sian fatalon - cxiam celas finan repacigon de la leganto kun la historio. Ecx la ironia distanco, kiun la rakontisto observas precipe en la fina cxapitro, eniras kiel indiko la servon de la pentofara repacigxo kun la destino. Gxi nome malhelpas nure sentimentalan identigxon de la perspektivo de la leganto kun tiu de Gregoro. Ne "apoteozo de la heroo" anoncigxas, sed jes ja repacigxo. "Per la morto la kulpo estas pagita kaj la puno atingis sian finon."26 Tiun teologian fabelaludon Rudloff anstatawigas per la felicxo - ne malpli fabeleca - de la kritika konsciigxo vidalvide al instrumenteca racio reganta en la komerca vivo kiel en la etburgxa familio:

"Sole la skarabo liberigxas de la materiaj trudoj por malkovri kaj esprimi nerimarkitajn subkonsciajn aw gxis nun subpremitajn bezonojn. En la kampo de la belo, nome en la muziko, percepteblas la ebleco, superi la fremdigajn potencojn. La artspertajxo preas la antawsignon de senco pozitive savanta."27

Cxu Gregoro Samso je la fino de sia transformigxo spertas "la arton kiel eblecon de repacigxo kun la kontrawdiroj de la realo"28 aw cx u li travivas la repacigxon kiel pentofaron pro kulpo29 aw cxu li simple ne komprenas, ko okazis al li, tio dependas de tio, kian "internan veron" sercxas la leganto en la Kafka rakonto. Se li faras la ponton al la artteorio de Adorno, li alvenas cxe la unua, se li bazigxas sur morala mondmodelo, al la dua, kaj se li observas nur la surfacon de la teksto kaj la unuopajn rakontajn trajtojn de la awtoro, li venas al la tria interpreto.

De tiu rigardo al la "funkciado" de la Kafka rakonto en la kapoj de la ricevantoj, estas nur pasxo al la konsciigxo, ke signifo kreigxas per leg-agoj kaj tute ne estas solidigxinta en la teksto mem kaj tie cx iam ekzistanta. De tio rezultigxas nun, por tekstanalizo de la Transformigxo la tasko, pli detale priesplori la konstituigan metaforon, nome la metamorfozon kaj la plurajn transformigxojn de gxi devenantajn.

Tekst-dramo. La transformigxo de la metaforo.

Guenther Anders jam frue malkovris kasxitajn insultmetaforojn el la cxiutaga lingvo.30 La amiko Loewy31, kiu ludis gravan rolon por la evoluo de Franco Kafko kiel artisto kaj verkisto, tamen estis por la patro pro la samaj tialoj ege suspektinda homo. La patro nomis lin "fiinsekto"32. La ideo por la historio venis al Kafko, kiam li - pro vane atendataj leteroj de Felice - ne emis ellitigxi; gxi "trudigxis" al li "plej interne".33 Li skribas al Felice, ke li ne atendas "sagxigxi" per la verkado, sed jes ja "ricevi ideon da felicxo". "Ideo da felicxo" povas okazi kiel eskapo el trudoj (familio, edzigxo, panakiro), sed ankaw kiel felicxo de verkado. Ambaw trovigxas en la Transformigxo. Tamen, malantaw la rakonta disvolvigxo de la fiinsekt-metaforo kasxigxas vico da estetikaj problemoj, kiujn interpreto devas klarigi. Walter H. Sokel la unua okupigxis pri tio. Li diras, ke la korpa formo de Gregoro ebligas konkludojn pri la psihxa dispozicio, kiu kawzis la transformigxon: La parazitaj deziroj de Gregoro kaj liaj abomenaj fantazioj estas korpigitaj en la fiinsekta formo, la rakonto mem povas esti legata kiel retrotransformigxo de la fiinsekt-metaforo en fikcian realon.34 Law tiu interpreto, la transformigxo estas metamorfozo el la tipo de la puntransformoj, kiaj okazas en la Danta Infero, en la senco ke gxi ilustras la delikton, pro kiu gxi estas aljugxita kiel puno.

Tamen cxe tia solvo, la teoremo de rakontista konkretigo de la metaforo faras problemojn. Cxar Kafko mem jam esprimis plurfoje, ke cxe la verkado malesperigas lin la metaforoj35, cxar ili ne tawgas por reliefigi internajn statojn. Jam frue lia lingvoskeptiko akcentas la arbitrecon - Kafko parolas pri hazardeco - de cxia lingva nomado: Cxu en vento balancigxantan poplon nomi "Babela Turo" aw "Noa, kiam li estis ebria"36, estas funde simptomo de la sama "marmalsano sur firma tero", nome la nekapablo doni la konvenan nomon al la ajxoj. Precipe estas kovrata la abismo inter "fakta sento kaj kompara priskribo"37. Law tio konjekteblas, ke Kafko demandis ankaw cxe lia "malgranda historio", gxis kiom la rakonte disvolvita metaforo pri la homo rezultigxos kiel solvebla, kompara priskribo kaj gxis kiom li povos evoluigi gxin al rakonto nur aludeca. Cxar la diferencon inter "kompareca" (do "metafora" ) kaj "aludeca" (do "ne simple tradukebla") uzo de la lingvo, li konsideras decida, kiam temas pri la prezentado de internaj procesoj38

La "sendubeco" de historio pruvigxas por Kafko, se li mem lawtlegante denove estas emociigata.39 Emociigxo bazigxas sur identigxo. Se oni nun hipotezas, ke Kafko mem komprenis Gregoron Samson, la transformiton al fiinsekto, kiel aludon al si mem, ties liberan, spurojn lasantan krabladon cxe la vandoj kaj plafono de la cxambro kiel aludon al sia verkado, tiam lia emociigxo indikas emocian submetigxon sub la patran verdikton kiel "fiinsekto", jam establitan en la lingvosistemo. La insultmetaforo certe akiris por li la kvaliton de "dramatis persona"40, kiu estas suferkapabla. Kaj fakte La transformigxo rakontas pri sxrumpado de la insekto. Kiam tiu mortas vundita, blindigxinta, malsatigxinta kaj sekigxinta, Kafko instigas sian fiancxinon priplori la "heroon" de lia historio. En la post la metamorfozo ekanta transformigxo de Gregoro al ia "gxi" , de kiu cxiuj deturnas sin kaj kiun oni forjxetas kiel rubajxon, kvankam gxi ja altigis sian personecon, gxuste en tiu transformigxo kusxas la rakonte zorge prilaborita provoko de la rakonta eksperimento.

Do, ne la fakto, ke homo retrovas sin matene en sia lito kiel skarabo, meritas la titolon La transformigxo, sed gxia konsekvenco, la margxenigxo de la enfosigito en sia familio. La transformigxo traktas ankaw "alude" pri la verkado. En letero, skribita al Felice, jxus antaw la konceptigxo de La transformigxo, en kiu Kafko konfesas, ke lia "vivmaniero estas tute adaptita al la verkado", oni legas: "Sed kiam mi ne verkis, tiam mi kusxis jam surplanke, inda esti forbalaita."41 En la rakonto, la cxiama angoro de Kafko al elcxerpigxo de sia inspiro42 materiigxas en formo de sekigxo de la insekto. Tiu angormarkita analogio interrilatas kun metafora eldiro, nome la maldikigxo kaj sxrumpado de la vivhorizonto pro la rezigno je la familio - trudita cxe Franco Kafko de la verkado, cxe Gregoro Samso de la metamorfozo:

"El la perspektivo de la literaturo, mia sorto estas tre simpla. La emo prezenti mian songxecan internan vivon forpusxis cxion alian al la flankajxoj, kie gxi terure forvelkadas. Nenio alia povas iam kontentigi min. Sed jen: mia forto por tiu prezentado estas tute nekalkulebla, eble gxi jam forigxis por cxiam, eble gxi tamen joje revenos sur min, kvankam miaj vivkondicxoj ne favoras gxin. Tiel mi do sxanceli gxas, sencxese flugas al la montopinto, sed povas teni min tie supre apenaw momenton."43

Dum la verkado de sia historio cxiam komutante inter la nivelo de la insekta korpeco (do la "substanco" , per kiu li provizas la bildan duonon de sia metaforo) kaj la spiriteco, do la pensoj kaj sentoj de Gregoro Samso (la "aludece" komprenata signifo), Kafko fluigas la limon inter signifanto kaj signifato44, kiuj konsistigas lingvan signon. Sentoj de leganto kutime direktigxas al la enhavo lingve perata, ne al la korpo de la signo. Sed cxi tie okazas inverse. La insultmetaforo estas - spertata kiel transformita persono - objekto de la kompato. Cxe tio, la aparta artotruko de Kafko konsistas en tio, ke insekto, pro sia granda biologia distanco de la homo, per si mem ne tawgas por veki intensajn kompatosentojn. Personoj transformataj en fabeloj farigxas birdoj, kapreoloj, ursoj, eventuale nedifinitaj "monstroj" aw drakoj, sed ili restas anoj de la bestaro, dum Gregoro Samso farigxas artfiguro disigita de la realo.

Kiel rakonto pri la transformigxo de transformigx-metaforo45, La transformigxo entenas propran fascinon, legeblan el la historio de la interpretoj. Stanley Corngold, kiu esploris pli on cent dudek da ili, distingas inter simbolaj kaj alegoriaj. La simbolaj vidas en Gregoro Samso - malgraw lia transformigxo al monstra fiinsekto - la malfelicxan homon. La Gregoraj spertoj pri flankensxovito de la vivo estas gxeneraligeblaj. La transformigxo cxi tie havas lastinstence cxiam unu sencon: gxi montras al nekomprenita sufero, deformado fare de la profesia mondo, deficito en la familisistemo, sed ankaw al la aspektoj de ebla spirituala memtrovo aw savigxo per akcepto de la destino. La psihxologiaj interpretoj apartenas al la simbolaj. Ili montras la psihxe malsanan homon, kiu travivas la regeneradon de sia familio kaj cxe tio lernas akcepti sin mem kaj la strukturon de sia familio.46

La alegoria interpreto estas kontrawa al la simbola. Gxi prenas la metamorfozon reala, ne sercxas pri tertium comparationis inter la rakontato kaj "signifo", sed lasas la fremdecon inter la rakontato kaj la senco atribuita. Gregoro Samso estas monstra fiinsekto kreita el lingvo por tralumi la ekzistkondicxojn de verkisto. Estante tia, li awdas la violonludon de la fratino kaj komprenas gxin cx ifro por nekonata nutrajxo, mortas - kiel jam antawe Georgo Benemano - "repacigxinta" kun la familio. Kafko kiel rakontisto gardas la distancon al li. El la rakonto La verdikto li scias, kiel li, estante Georgo Benemano-Kafko, estis forpusxata de la patro el la mondo de la komerco. Estiel47 posteulo de la patro (sukcesa en la komerco kaj fondinto de familio) li estas jam morta, droninta. Li vivas nun "transformita", en sia fantazio prijugxas siajn verkisto-dezirojn parazitaj fronte al la oficejo kaj al la familio. Li scias, ke tio estas la transpreno de jugxo el la lingvo de la patro. La nova historio rakontas do denove kondamnon de la filo fare de la patro. Gxi konstatas la sekigxon de la parazito. Tiel la verkisto denove postvivas sian "mi-heroon", observas cxe li la progresantan samtempan perdadon da vivrealo kaj kreivo kaj povas rekomendi tiun "eksterordinare nawzan" memspert-raporton al la kompato de siaj du unuaj legantinoj (Ottla kaj Felice).

Kafko vidas por si mem, kiel li konfesas jarojn poste, la konsolon de verkado en la "elsaltado el la mortbatista vico" de la vivo kaj en la "ago-observado"48. Do, li ne estas identigebla kun la observata Gregoro, sed eble kun la rakontisto. Li inventas kuntekstojn (cxi tie la historion pri la profesie ekspluatata vojagx komizo kaj ties familio, kiu lin postvivas), kiuj instigas al cxiam novaj simbolaj legadoj (de la "transformigxo" kiel rakontatan fakton). Eble li faras tion por povi gxue - kiel manifestado de sia vivo - observi la efikon de siaj rakontataj tekstoj. Cxe tio, la inteligento de la leganto "transformas" la rakontatan Transformigxon cxiam nove al cxiam pli kompleksaj interpretoj, kaj la awtoro observas lin cxe tio, kiel la Sancxo Panso de Kafko akompanas Donkihxoton dum ties vojagxoj:

"Sancxo Panso, viro libera, sekvis egalanime eble pro certa respondeco-sento, Donkihxoton cxe liaj migradoj kaj de tio havis grandan kaj utilan okupigxon gxis sia fino."49


Notoj

1. Franco Kafko: Letero al Felice Bauer de la 3/5-a de decembro 1912 (F 156).

2. Letero de la 4/5-a de decembro 1912 (F 155).

3. Superrigardon pri la diversaj opinioj de interpretantoj donas Karlheinz Fingerhut: "Die Phase des Durchbruchs (1912-1915) (La fazo de la sukcesigxo)."

4. Walser, p. 155.

5. (T...): pagxo de la citajxo el Franz Kafka: La transformigxo. En: Franz Kafka: Songxo kaj aliaj rakontoj. Kava-Pech: Dobrichovice. 1996. p. 44 - 94.

6. elkludeco: ekskluziveco

7. Komp. precipe Binder (1985), p. 2-64. Binder parolas pri "scene struktirita rakontado" (p. 7), pri "sceneca formigo el la vidpunkto de la rakontfiguro" (p. 8), sed aliflanke ankaw substrekas la neceson de la rakontisto, kiu kunligas la unuopajn scenojn, reprenas komencitajn rakontfadenojn kaj dawrigas ilin. Ankaw Martin Walser, parolante pri "rerakontanta palpado" de la "cxefa okazado de la rakonto" dividas la agadon en "aktojn" kaj "scenojn" (p. 158-174).

8. Walser, p. 158.

9. prokrasta faktoro: malrapidiga elemento, germ. retardierendes Moment, (v. lat. retardatio).

10. peripetio: subita sxangxigxo en dramo.

11. Franz Kafka, taglibra notico de la 19-a de januaro 1914: "Angoro en la ofico alterne kun memkonscio. Granda abomeno kontraw "Transformigxo". Nelegebla fino. Malperfekta preskaw gxisfunde. Gxi farigxintus multe pli bona, se tiam mi ne estus gxenata de la ofica vojagxo" (KKAT 624).

12. Hartmut BINDER: Der Schaffensproze? (la verkprocedo), p. 136-186.

13. Letero al Felice de la 23-a de novembro 1912 (F 116).

14. Binder: Der Schaffensproze? (La verkprocezo), p. 149.

15. en la germana: "Exotische Novellen" kaj "Neue Mythen und Jagden"

16. en la germana: "Das Ungeziefer".

17. Binder, samloke, p. 156-159.

18. Heinz Hillmann: Alltagsphantasie und dichterische Phantasie. Versuch einer Produktionsaesthetik (Cxiutaga fantazio kaj poeta fantazio. Provo de produktestetiko), Frankfurt a.M. 1977, p. 153-155.

19. Letero al Felice de la 3-a de decembro 1912 (F 153)

20. Rudloff, p. 322.

21. La rakonto kompreneble plutransportas la deziron pri plenumo de la subpremita fabeloskemo. Tiel postaj rakontistoj, tiel konato de Kafko, Karl Brand, verkis dawrigojn, en kiuj rakontatas retransformigxo. Komparu Hartmut Binder: Ein vergessenes Kapitel Prager Literaturgeschichte. Karl Brand und seine Beziehungen zu Kafka und Werfel. (Forgesita cxapitro de Praga literaturhistorio. Karlo Brando kaj liaj rilatoj kun Kafko kaj Verfelo), en: Euphorion 84 (1990) kaj. 3, p. 269-316, precipe p. 286-294

22. Komparu Karlheinz Fingerhut (noto 3), p. 306-308..

23. komp. Karlheinz Fingerhut, noto 3, p. 306-308.

24. Rudloff, p. 329.

25. Kp. Henel, p. 67-85. Henel parolas, cxar la transformigxo fontas en sekretaj deziroj al parazita vivo, pri "kulpo kaj samtempe puno" (p. 71)

26. sl. p. 83.

27. Rudloff, p. 332.

28. sl., p. 334.

29. Henel, p. 83.

30. Guenther Anders: Kafka - Pro und Contra (Kafko - Por kaj kontraw). Muenchen 1951, p. 40 s.

31. prononcu proksimume "Levi".

32. Kp. pri tio la cxapitron Kaefer - Ungeziefer (skarabo - fiinsekto) en: Karlheinz Fingerhut: Die Funktion der Tierfiguren im Werke Franz Kafkas. Offene Erzaehlgerueste und Figurenspiele (La funkcio de bestfiguroj en la verkaro de Franco Kafko. Malfermitaj rakontstrukturoj kaj figurludoj), Bonn 1969, p. 212-215.

33. Letero al Felice de la 17-a de novembro 1912 (F 101s.).
34. Walter H. Sokel: Franz Kafka. New York, 1966}, p. 5.

35. KKAT 875. Kp. pri tio Karlheinz Fingerhut: "Bildlichkeit", en: KHBII, p. 138-177, prec. p. 142-145.

36. (B 42)

37. KKAT 326.

38. "Por cxio ekster la perceptebla mondo, la lingvo uzeblas nur aludece, sed neniam komparece, ecx ne en proksimuma maniero." (Franz Kafka: Hochzeitsvorbereitungen auf dem Lande. Edit. de Max Brod. Frankfurt a.M. 1953, p. 45. (Edzigxfest-preparoj en la kamparo).

39. Kp. la taglibran noton de la 25-a de septembro 1912 pri la unua lawtlegado de "La verdikto" en la familio Baum: "Antaw la fino, mia mano vagadis senrege kaj rekte antaw la vizagxo. Mi havis larmojn en la okuloj. La sendubeco de la historio konfirmigxis." (KKAT 463). Ankaw cxe la fino de La transformigxo Kafko sxajnas esti sentinta ion similan. Li skribas al Felice tuj post pretigo de la tria parto: "Ploru, karulino, ploru, jen la tempo por plori! La heroo de mia malgranda historio mortis antaw iome." (Letero de la 6-/7-a de decembro 1912; F160).

40. lat.: "persono de la dramo".

41. Letero al Felice de la 1-a de novembro 1912 (F65s.).

42. Plurfoje en la lteroj al Felice, precipe ankaw post la pretigo de La transformigxo, temas pri tio. Kp. ekz-e la leteron de la 9-/10-a de decembro 1912 pri la gxeneblo de sia verkado per la profesie necesaj vojagxoj (F170).

43. Taglibra noto de la 6-a de awgusto 1914 (KKAT546).

44. en la originalo: "signifiant und signifie?".

45. Tiu observo estas detale prezentata de Corngold (1988), p. 47-89.

46. Kp. Michel (1991).

47. = estante (vl).

48. a) Germ. Tatbeobachtung, signifas observadon de "faro" , "ago" , sed ankaw de "krimo" , "delikto" (vl); b) Taglibra noto de la 27-a de januaro 1922 (KKAT892).

49. E 304.


Literaturindikoj

La grava literaturo gxis 1979 estas registrita en KHBII, p. 309-313.

Kafka-Handbuch in zwei Baenden. Unter Mitarb. zahlreicher Fachwissenschaftler hrsg. von Hartmut BINDER. Bd. 1: Leben und Persoenlichkeit. Bd. 2: Das Werk und seine Wirkung. (Kafko-Manlibro en du volumoj. Kunlaboris multnombraj fakscisencistoj; editoris Hartmut BINDER. Vol. 1: Vivo kaj personeco. Vol. 2: La verko kaj gxia efiko.) Stuttgart 1979.} Vol. 2 citita kiel: KHBII.

La literaturo gxis 1982 estas registrita cxe Beicken, p. 177-180.

Kp. ankaw: Stanley CORNGOLD: The Commentator's Despair: The Interpretation of Kafka's "Metamorphosis", Port Washington / New York 1973.


hejmpagxen