hejmpaĝen

reen al Encensbergo

Hans' Magno Encensbergo: Poemoj

Antaŭe

por Guntero

Ho jes, la spirito! Antaŭe ĉiam
temis pri ĝi. Mi demandas min,
kio ĝi fariĝis, la spirito.
Ankaŭ la trajneto
jam delonge ne plu tintas.
La malriĉulo estas for,
al kiu la patrino donis monerojn,
envolvitajn en peco da gazeto,
kaj teleron da supo.
La popolricevilo
1 estas for,
la pantalonpinĉilo
2. La perdon
de ĉio ĉi - kiom facile oni povas ĝin transvivi.
Facile kiom la vorton transvivi
3.
Tempe de l'faŝismo
mi ne sciis, ke mi
vivis tempe de l'faŝismo.
Svarmis piano-instruistoj.
Kio ili fariĝis?
Tri-pfenig-moneroj cirkulis
kaj malaperis. Embarase
sin kaŝis la vorto nostalgio
en la vortaro Mitenvaldo ĝis Odeno
4.
Estis parolate frakture
5.
Servistoj malaperis
tra la servistaj pordoj.
Sennombraj ekzistis arjanoj,
kiuj aperis ĉe la stratangulo
kiel droŝkoj. Ili eble pensis,
ke ili estas bezonataj.
Tute sen plastsaketoj
iom aĝaj uloj transiris
suferige malrapide la malsekajn
oscedajn Adolf-Hitler-Placojn.
Knabinoj venis ĉiupaŝe,
kun ĵarteloj,
ĵarteloj kaj korsaĵetoj.
Maldecaj vortoj estis.
Sonfilmoj sonis.
Ĉio ĉi fariĝis
ĉiam pli malgranda,
nesenteble kiel la peco de kruda sapo,
aŭ sendolore kaj subite,
kiel laktodento malaperinta.
Ekzemple la Germana Regno.
La estinto, prema
kaj teda, estas neimageble
facile malhavebla. Eĉ hodiaŭ
mi ne scias precize,
kio estas tio: nostalgio.
Signo de maljuneco eble,
aŭ io kontamina.
Publaŭsoj, publaŭsoj,
kio vi fariĝis?
Enpaku do la malnovajn fotojn.
Mi fidas prefere
la efemeron.
Ĝi ne estigas
emocion, estas persista
kaj haltas antaŭ nenio.



Notoj

1) tiel estis nomata la malmultekosta radio dum la Hitlera tempo en Germanio
2) kiu servis por bicikli: per ĝi oni mallarĝigis la malsupran parton de pantalono, por protekti ĝin kontraŭ tuŝo al la malpura bicikla ĉeno.
3) germ. verschmerzen,  elteni la perdon.
4) germ.: "Mitterwurzer bis Ohmgeld", do en germana vortaro tiu volumo, kiu entenas la kapvortojn alfabete inter tiuj du vortoj.
5) Germanaj tekstoj skribatis, ĝis la unua mondmilito kaj ree dum la faŝismaj tempoj (1933-1945), en frakturaj literoj. Paroli senorname oni nomis paroli frakture (kun iu).


hejmpaĝen

reen al Encensbergo


Aŭtomato


Li tiras cigaredojn
por kelke da markoj cigaredojn.

Li tiras la kanceron
li tiras la apartismon
li tiras kelke da malproksimaj masakroj

Li tiras kaj tiras
sed tirante
ĉio malaperas kion li tiras

Ankaŭ la cigaredoj malaperas

Li rigardas la aŭtomaton
Li rigardas sin mem
 

Por momento
li aspektas kiel homo

Poste li remalaperas
Kun klako
falas la cigaredoj

Li malaperis
Estis nur momento
Estis speco de feliĉo

Li malaperis
Sub kion li estis tirinta
li kuŝas sepultita


hejmpaĝen

reen al Encensbergo


Banĉambro


La muta porcelano
nin konas plej bone.
Malantaŭ la spegulo
estas la tablojdoj.
Tintado, susuro
malantaŭ fermita pordo.
La sapo atendas.
Ĉiu aparte.
La duŝilo. La sidringo
1.
La sanga vato.
Ĉiam la samaj
sekretoj.
Blankaj kaj paciencaj.
Ankaŭ la memmortigo
eldevigas al la porcelano
nenian fruntsulkigon.
La freŝa mantuko.
La soleca dentobroso.
La individuo.
Okaze
oni aŭdas muĝi.
Etaj perloj
enspegule.
Sub la roso for
fandiĝas la vizaĝo.



Notoj
1) la neceseja sidringo kaj la okulvitroj esprimatas germane per la sama vorto


reen al Encensbergo
hejmpaĝen



Konciza biografio

Poste mi eksciis, ke estis iu vendredo,
kiam mi eliĝis, kriante,
el mia ĉerko, el mia patrino.

Inter mia perfida naskiĝo,
sigelita de oleo kaj akvo kaj salo,
kaj mia ennaska morto,

en tiu longa daŭro inter vendredo
kaj malvendredo estis mi vakcinita,
konfirmita, milittaŭgigita. Kiel feliĉo

estis rigardata la lakita vizaĝo de la perforto.
Unufoje jare ŝanĝiĝis la neĝo.
Mian mortĉemizon mi ŝanĝis ĉiutage.

Mi estas rimarkinta la kvar ĉielajn regionojn.
Miajn vortojn la vento forrabis.
1
Nenia gloro, nenia fajro min konsumis.

Vespere mia hepato pezas kiel kampoŝtono,
kaj kiam vendrediĝas, mi aŭdas kriadon,
kvazaŭ mi krius en mia blanka ĉemizo,

kiel antaŭ delonge, hore de mia naskiĝo.
Tiam mi ekdormas malserene kaj pensante:
Tio min ne koncernas. Estos alia

milito, alia morta hundo, ne mi,
estos pafata al luno, enfosaĉata
en senspirita, krianta spaco.



1. kontrolu:


reen al Encensbergo


Middle Class Blues


Ni ne rajtas plendi.
Ni plene okupiĝas.
Ni satas.
Ni manĝas.

La herbo kreskas,
la nacia produkto,
la ungo,
la pasinteco.

La stratoj malplenas.
La bilancoj
1 perfektas.
La sirenoj mutas.
Tio pasas.

La mortintoj estas farintaj sian testamenton.
La pluvo postlasis akvon2.
La milito ankoraŭ ne estas deklarita.
Tio ne urĝas.

Ni manĝas la herbon.
Ni manĝas la nacian produkton.
Ni manĝas la ungojn.
Ni manĝas la pasintecon.

Ni havas nenion por kaŝi.
Ni havas nenion por preterlasi.
Ni havas nenion por diri.
Ni havas.

La horloĝo estas streĉita.
La kondiĉoj estas ordigitaj.
La teleroj estas lavitaj.
La lasta aŭtobuso preterveturas.

Ĝi estas malplena.

Ni ne rajtas plendi.

Kion ni ankoraŭ atendas?



Notoj
1) germane: Abschlsse, estas aŭ bilancoj aŭ interkonsentoj
2) germana vortludo: ,nachgelassen', signifas ,malfortiĝis' (pri pluvo) kaj ,postlasis' (pri heredaĵo)


reen al Encensbergo


Identigserva traktado


Tio ne estas Danto.
Tio estas fotaĵo de Danto.
Tio estas filmo, en kiu aktoro ludas pretendante esti Danto.
Tio estas filmo, en kiu Danto ludas Danton.
Tio estas homo, kiu revas pri Danto.
Tio estas homo, kies nomo estas Danto,  sed kiu ne estas Danto.
Tio estas homo, kiu imitaĉas Danton.
Tio estas homo, kiu ŝajnigas esti  Danto.
Tio estas homo, kiu sonĝas esti Danto.
Tio estas homo, kiu similas konfuzige  Danton.
Tio estas vaksa figuro de Danto.
Tio estas ŝanĝemulaĉo, ĝemelo, similulo.
Tio estas homo, kiu opinias sin Danto.
Tio estas homo, kiun ĉiuj, escepte Danton, opinias Danto.
Tio estas homo, kiun ĉiuj opinias Danto, sed nur li mem ne kredas pri tio.
Tio estas homo, kiun neniu opinias Danto escepte de Danto.
Tio estas Danto.


hejmpaĝen

reen al Encensbergo


Defendo de la lupoj kontraŭ la ŝafidoj


La vulturo - ĉu li manu neforgesuminon?
Kion vi atendas de la ŝakalo?
Ke li deĵetu la haŭton? De la lupo? ĉu
li mem elŝiru siajn dentojn?
Kio al vi malplaĉas
ĉe politrukoj
1 kaj papoj,
kial vi stulte gapaĉas
al mensoga ekrano?

Kiu do kudras al generalo
la sangan strion al lia pantalono? Kiu
distranĉas antaŭ la uzuristo la kapaŭnon
2?
Kiu fiere pendigas al si la ladan krucon
antaŭ grumblantan umbilikon? Kiu
prenas la trinkmonon, la arĝenteron, la
silentigan moneron? Ekzistas
multaj priŝtelitoj, malmultaj ŝtelistoj; kiu
aplaŭdas ilin, kiu do
alpinglas la insignojn, kiu
sopiras la mensogon?

Rigardu vin en spegulo: malkuraĝaj,
malemantaj la penadon al vero,
malinklinaj al lernado, la pensadon
lasantaj al la lupoj,
la nazringo via plej kara juvelo,
nenia trompo tro stulta, nenia konsolo
tro malkara, ĉia ĉantaĝo
por vi ankoraŭ tro mildas.

Vi ŝafidoj, gefratoj estas,
kompare al vi, la korvoj:
vi blindigas unu la alian.
Frateco regas inter la lupoj:
ili iras are.

Laŭdataj estu la rabistoj: vi,
invitantaj al perforto,
ĵetas vin sur la pigran liton
de la obeo. Eĉ hurletante
vi mensogas. Disŝirataj
volas vi esti. Vi
ne ŝanĝos la mondon.



Notoj
1. politruko: el la rusa (politiĉeskij rukovoditjel) "politika gvidanto", apudmetita al faka respondeculo por certigi politike ĝustajn decidojn de tiu lasta.
2. kapaŭno: anstataŭ 'kapono' (ĉar ja ne estas 'ono de kapo', sed eĉ pli ol la kapo, eĉ foje tute sen kapo kaj tamen gustebla!)


hejmpaĝen

reen al Encensbergo


Dezirkoncerto


Zamad diras Donu al mi flanon da pano
F-ino Brokmano serĉas hejmecan etan komfortloĝejon
 ne tro multekostan kun kuirniĉo kaj formetejo
Veronik' sopiras la mondrevolucion
d-ro Lumano dezirus nepre kuŝi kun sia panjo
Uvo Kopko revas pri kabineta ekzemplero Thurn und Taxis
 sep arĝentaj groŝoj helblua nedentita
Simona scias tre precize kion ŝi volas Fama esti Simple
 fama esti tute egale pro kio kaj je kiu prezo
Laŭ plaĉo de Konrado li simple restus enlite
Mrs. Vuds ŝatus esti konstante ligata kaj seksperfortata
 sed nur de malantaŭe kaj nur fare de ĝentlemano
Gido Ronkonio, ties sola deziro estas la Unio Mistika
Fredo Podricko plej volonte draŝus kun gastubo sur ĉiuj tiuj
 frenezuloj ĝis kiam neniu plu moviĝos
Se li nun ne ricevos tuj sian kremsaŭcan stekon kun kukuma salato
 Karelo perdos la sinregon
Kion bezonas Buko estas flaŝo
1 kaj nenion alian

Kaj pacon surtere kaj heringan bulkon kaj la senperfortan diskurson kaj bebon kaj
unu milionon impostliberan kaj ĝemegon transiĝanta en la konatajn senspirajn
krietojn kaj pudelon pluŝan kaj liberecon por ĉiuj kaj for la kapon kaj ke la elfalintaj
haroj al ni rekresku dumnokte



1. flaŝo: laŭ angla flash (drogo)


Domo malplena

Ve pri la akva makulo en la kuirejo
la deformita hoso
kaj la sledo en la kelo!
Pri la fidela lerneja kajero el la 36-a jaro
pri la tragratitaj tangodiskoj
pri la ŝuskatoloj da amleteroj
ve! ve! ve!

Ĉio staras senmove

Rerigardego

Nur kiam la urbfervojo preterveturas
tremas la vitroj

Mortaj aŭ vivaj
ni rigardas tra la ĝardena barilo
tra la fenestro

La kafokruĉo
kun la fendita verŝilo
ne atendas nin

Inter la informoj pri riverniveloj
kaj la sportraporto
la diskludisto ekludas
en mia kapo
malnovan diskon

Ni ne plu ĉeestas

Botelo unudirekta
tondrovorto

En polvo kuŝas
la gladilo de tiam
kaj anoncas
la ĉiaman pacon

En polvo kuŝas
la gladilo de tiam
kaj anoncas
la ĉiaman pacon
Ĝis kiam alvenos la ŝovelmaŝino


Dubo

Ĉu restas, entute, sendecida
por ĉiam senĉese, la tempa ludo
kun la blankaj kaj nigraj kuboj?
Ĉu daŭre validas: malmultaj perdintaj venkantoj,
multaj perdintaj malvenkantoj?

Jes, diras miaj malamikoj.

Mi diras: Preskaŭ ĉio, kion mi vidas,
povus esti alia. Sed je kioma prezo?
La spuroj de progreso estas sangaj.
Ĉu ili estas spuroj de progreso?
Miaj deziroj estas simplaj.
Ĉu simple neplenumeblaj?

Jes, diras miaj malamikoj.

La sekretariinoj estas vivantaj.
La rubforigistoj scias pri nenio.
La esploristoj sekvas siajn esplorojn.
La manĝantoj manĝas. Tiel bone.

Dume mi demandas min:
Ĉu morgaŭ ankoraŭ estos tago?
Ĉu ĉi tiu lito estas katafalko?
Ĉu iu pravas, aŭ ne?

Ĉu permesitas ankaŭ dubi pri duboj?

Ne, vian konsilon, pendigi min,
kiom bonintenca ĝi estu, mi ne sekvos ĝin.
Morgaŭ estos plua tago (ĉu vere?),
por malfermi la okulojn kaj ekvidi:
ion bonan, diri: mi malpravis.

Dolĉa tago, en kiu la memkompreneblaĵo
kompreniĝas per si mem, ĝenerale!
Kia triumfo, Kasandra,
gustumi estonton vin malpravigantan!
Io nova, kio estus bona.
(La bonan malnovon ni jam konas...)

Mi aŭskultas atente miajn malamikojn.
Kiuj estas miaj malamikoj?
La nigruloj nomas min blanka,
la blankuloj nomas min nigra.
Tion mi aŭdas volonte. Povus signifi:
Mi estas sur la ĝusta vojo.
(Ĉu ekzistas ĝusta vojo?)

Mi ne plendas. Mi kompatas tiujn,
al kiuj mia dubo estas indiferenta.
Tiuj havas aliajn zorgojn.

Miaj malamikoj mirigas min.
Ili celas mian bonon.
Al tiu estus ĉio pardonita, kiu akordiĝus
kun si kaj kun ili.

Iom da forgesemo ja plaĉigas.
Unu sola ameno,
egale je kies kredo,
kaj mi sidus hejmece ĉe ili
kaj povus adiaŭi la mondon,
min pendigi, entute,
trankvile, kaj repacigita, sen dubo,
kun la tuta mondo.


La dungito

Neniam li iun mortigis. Ne,
li senintence faligas botelojn.
Li ŝatus, ŝvitas, perdas
sian plej ŝatatan ŝlosilon. Konstante
li malvarmiĝas. Li scias, ke li devas.
Li altrudas al si kuraĝon, li oscedas,
malsukcesas pugnigi la manon enpoŝe.
Li pensas, prefere ne. Enpremata en
du ŝuojn, li asertas pale
la malon. Ja, li avizas sin kaj
malavizas. La malon li diras de tio
kion li volis diri. Propradire, li diras,
propradire ne. La kostumo tro streta,
tro malvasta. Io al li doloras. Ne,
sian propran manskribon jam delonge li
    ne povas
plu legi. Li estas eksedziĝinta,
vane.
Neniu homo lin alvokas. Ĉie
lin jukas. Lia globkrajono elfluas,
malgraŭ la plej bona intenco. Li estas plurfoje ĉea,
en ĉiu ĉambro unuope, ĉiam sole.
Li tranĉas al si dum razado. Ja,
ĉar li ĉiam atentas, alie
li ne povas dormi. Li dormas.
Ĉiuj grumblas, honoron al honorindulo,
ĉiuj ridas pri li. Li ne rimarkas,
kio okazas. Tion li rimarkas. Lia kapdoloro
ne estas politika. Li enviciĝas
1,
jam ree li balbutas, misglutas.
Kion li volis diri, tion
li ĵus forgesis. Li forgesis
sin mortigi.
Malgraŭ la plej bona intenco.
Sekrete li vivas. Ne, tio al li ne permesitas,
sed li devus. Li ne havas kanceron,
sed tion li ne scias. Lia ĉapelo ŝvitas.
Ĝis nun neniam li tiel bonfartis
kiel nun.
Proprasence li ne ŝatus,
sed li devas. Li ploras ĉe la frizisto. Ja,
li estas dungebla, li petas pardonon.
Ja, li skribas, ja, li sin gratas,
ja, li devus, sed li ne rajtas,
ne, lian mizeron neniu rimarkis.

Notoj

1. germ. ,sich anstellen' estas plursenca: a) enviciĝi; b) konduti mallerte; c) sin dungi


 

La fekaĵo

Konstante mi aŭdas paroli pri ĝi
kvazaŭ ĝi kulpus pri ĉio.
Vidu nur, kiom milde kaj modeste
ĝi sidiĝas inter ni!
Kial do ni makulaĉas
ĝian bonan nomon
kaj pruntas ĝin
al Usona prezidanto,
al fipolicistoj, al milito
kaj al kapitalismo?

Kiom maldaŭra ĝi estas,
kaj tio kion ni nomas laŭ ĝi
kiom daŭra!
Ĝin, la cedeman,
ni prezentas sur la lango
kaj celas la ekspluatistojn.
Ĉu ĝi, kiun ni estas elpremintaj,
devas nun ankaŭ elpremi
1
nian koleron?

Ĉu ĝi ne malpezigis nin?
De mola eco
kaj strange senperforta
ĝi estas el ĉiuj produktoj de la homo
supozeble la plej paca.
Kion ĝi nur faris al ni?



Notoj:
1) ,elpremi' kaj ,esprimi' estas en la germana la sama vorto.



Filozofi-fakularo
 
 

Ke ni saĝas, tio veras. Sed sen ia penso
pri ŝanĝi la mondon, ni tiras surpodie
kuniklojn el nia cerbo, kuniklojn kaj kolombojn,
svarmojn da neĝblankaj kolomboj, kiuj senmove
fekas sur la librojn. Ke racio estas racio
kaj ne racio, por tion enkapiĝi,
ne bezonas esti Hegelo, por tio sufiĉas
rigardo en poŝspegulon. Tiu nin montras
en ondantaj bluaj manteletoj, broditaj
je arĝentaj steloj, kaj surkape
pinta ĉapelo. En la kelo ni kolektiĝas,
kie kuŝas la slipkadavroj
1, por Hegela kongreso,
elpakas niajn kristalajn globojn kaj horoskopojn
kaj eklaboras. Ekspertizojn
ni svingas, pendolojn, esplorraportojn,
ni igas la tablojn moviĝi, ni demandas:
Kiom reala estas, kio reale estas?
Ĝoj-malice
ridetas Hegelo. Ni desegnas al li lipharojn.
Jen li jam aspektas kiel Stalino. La kongreso
dancas. Nek proksime nek fore vulkano. Diskrete
la postenoj postenas. Tute trankvile nia psiĥa aparato
elĵetas - klabo el la sako
2 -
trafajn frazojn kaj ni al ni asertas:
En ĉiu brutala fipolicisto ja tamen kuŝas
komprenema help-amiko,
en kiu kuŝas brutala fipolicisto. Abrokadabro!
Kvazaŭ enorman poŝtukon ni disfaldas
la teorion, dum antaŭ la bunkerigita seminariejo
diskrete atendas la sinjoroj en trenĉo.
Ili fumas, apenaŭ faras uzon de la deĵora armilo,
kaj gardas la planpostenojn, la paperflorojn
kaj la neĝblanke ĉion kovrantan kolombokoton.



Notoj:
1) Tiel (Karteileichen) oni nomas germane la eksaktualiĝintajn slipojn, precipe kiam temas pri
membrosliparo.
2) fabelo Grima ,,Tableto kovriĝu kaj klabo el la sako" en kiu bravulo posedas miraklan sakon, al kiu li
nur bezonas diri ,,klabo el la sako", kaj tuj eliĝas klabo kaj draŝas la ĉeestantajn malbonulojn.


Neĝustan forstreki


Kio vian voĉon tiom platigas
tiom maldikigas kaj ladigas
estas la angoro
diri ion malĝustan

aŭ ĉiam la samon
aŭ diri kion diras ĉiuj
aŭ ion malgravan
aŭ sendefendan
aŭ ion kio povus esti miskomprenata
aŭ plaĉi al la malkonvenaj
aŭ ion stultan
aŭ ion jam aŭditan
ion malnovan

Ĉu vin ne fine tedas
pro pura angoro
pro pura angoro pro angoro
diri ion malĝustan

ĉiam diri la malĝuston?


La furio


Ŝi rigardas, kiel ĉio pliiĝas,
malŝpare pli,
simple ĉio, ankaŭ ni;
kiel kreskas, superkapen,
ankaŭ la laboro; kiel la plusvaloro
pligrandiĝas, la malsato ankaŭ;
simple rigardas, kun sia vizaĝo,
kiu vidas nenion; muta1,
eĉ vorteton ne2 diranta;
ŝi preferas nur pensi;
espero, ŝi pensas,
senfine da espero,
sed ne por vi;
Al ŝi, kiu ne apartenas al ni,
ĉio apartenas3; kaj ŝi ne montriĝas
terura; ŝi tute ne montriĝas;
senesprima; ŝi estas veninta;
ŝi ĉiam jam estas ĉi tie; antaŭ ni
pensas ŝi; restas;
sen tendi la manon
al iu aŭ io,
kio unue nerimarkeble,
poste rapide falas,
furiozrapide falas en ŝian manon;
ŝi sole restas, trankvile,
la furio de l'malapero.



Notoj:
1) germ. vortludo: ,nichts sagend' = nenion dirante; sed la kunmetaĵo ,nichtssagend' = sensignifa
2) la germana vortludo: ,kein Sterbenswort' - enhavas tri konceptojn:
 eĉ ne diri vorton ĉe sia mortado (tiu la baza senco), kaj figurasence:
 absolute nenion diri,
 diri eĉ ne vorton,
3) vortludo: laŭlitere ,Al ŝi, kiu ne obeas al ni,/ ĉio apartenas', ĉar   ,obei' kaj ,aparteni' esprimiĝas germane per similaj vortoj (hren; gehren)


Omaĝo al Godelo


La teoremo de Munkhaŭzo1, ĉevalo, marĉo kaj hartufo,
estas sorĉa, sed ne forgesu:
Munkhaŭzo estis mensogulo.

La teoremo de Godelo ŝajnas unuavide
iom modesta, sed pripensu:
Godelo pravas.

,,En ĉiu sufiĉe riĉa sistemo
eblas formuli frazojn,
kiuj ene de tiu sistemo
estas nek pravig- nek malpravigeblaj,
escepte se tiu sistemo
estus mem malkonsistenta."

Vi povas priskribi vian propran lingvon
en via propra lingvo:
sed ne entute.
Vi povas esplori vian propran cerbon
ile de via propra cerbo:
sed ne entute.
Ktp.

Por pravigi sin,
ĉiu pensebla sistemo devas
sin transcendi,
t.e. detrui.

,,Sufiĉe riĉa" aŭ ne:
senkontraŭdireco
estas simptomo de manko
aŭ kontraŭdiro.

(Certeco = malkonsistenco.)

Ĉiu pensebla rajdanto,
do ankaŭ Munkhaŭzo,
do ankaŭ vi estas subsistemo
de sufiĉe riĉa marĉo.

Kaj subsistemo de tiu subsistemo
estas la propra hartufo,
tiu levilo
por reformistoj kaj mensoguloj.

En ĉiu sufiĉe riĉa sistemo,
do ankaŭ en tiu ĉi marĉo,
eblas formuli frazojn,
kiuj ene de tiu sistemo
estas nek pravig- nek malpravigeblaj.

Tiujn frazojn prenu enmanen
kaj adiaŭ!



Notoj
1) Gotfredo Aŭgusto BURGJERO: Per mirigaj aventuroj priprita vojaĝo Rusujon de la barono Fonmunkhaŭzo. Elgermanigita de Rikardo ŜULCO. Vidu tie p. 25: ,,Mi tamen ankaŭ la duan fojon saltis ne sufiĉe foren kaj falis ne tro distance de la alia bordo ĝis la kolo en la marĉon. Tie mi nepre devus perei, se ne la forto de mia propra brako eltirus min per mia propra harplektaĵo kune kun mia ĉevalo, kiun mi firme ĉirkaŭprenis inter miaj genuoj." Laŭ tio estas kutima germana diro ,,sin per la propra (har)tufo tiri el la marĉo".


La ĝojo


Ĝi ne volas ke mi pri ĝi parolu
Ĝi ne staras surpapere
Ĝi ne toleras profeton

Ĝi faligas ĉion firme starantan
Ĝi ne mensogas
Ĝi ribelas

Ĝi sole min pravigas
Ĝi estas mia racio
Ĝi al mi ne apartenas

Ĝi estas fremda kaj obstina
Mi ĝin kaŝas
kvazaŭ hontaĵon

Ĝi estas fuĝema
Neniu ĝin povas dividi
Neniu povas ĝin reteni por si

Mi retenas nenion
Mi ĉion dividas kun ĝi
Ĝi foriros

Iu alia ĝin kaŝos
dum ĝia venka fuĝo
tra la longega nokto

 

 


Ĝovano Dedondo1 (1318 - 1389)

 
Ĝovano Dedondo el Padovo
pasigis sian vivon
konstruante horloĝon.
Horloĝon senekzemplan, nesuperitan
dum kvarcent jaroj.
La radaro plurobla,
dentradoj elipsaj,
interligitaj per artika meĥanismo
kaj la unua spindel-reteno:
nekredebla konstruaĵo.

Sep ciferplatoj
montras la konstelacion de la ĉielo
kaj la mutajn rivoluojn
de ĉiuj planedoj.
Oka plato, la plej senpretenda,
indikis la horon, tagon kaj la jaron:
A.D. 1346.

Forĝita propramane:
ĉielmaŝino,
sencele kaj sencoplena kiel la Trionfi,
horloĝo el vortoj,
konstruita de Francisko Petrarko.

Sed por kio vi perdas vian tempon
kun mia manuskripto,
se vi ne estas kapablaj,
en tio min imiti?

Daŭro de la taglumo,
nodoj de la lunorbito,
malfiksaj festoj.
Kalkulilo, kaj samtempe
la ĉielo refoja.
El latuno, el latuno.
Sub tiu ĉielo
ni vivas ankoraŭ.

La Padovanoj
ne rigardis la horloĝon.
Unu puĉo sekvis la alian.
Pestĉaroj ruliĝis sur la pavimo.
La bankistoj
glatigis siajn poziciojn.
Estis malmulte por manĝi.

La deveno de tiu maŝino
estas problema.
Analog-komputilo.
Menhiro. Planetario.
Trionfi de l' tempo. Postrestaĵo.
Sencela kaj sencoplena
kiel poemo latuna.

Ne Gugenhejmo sendis al
Francisko Petrarko ĉekojn
je l'unua ĉiumonate.
Dedondo ne havis kontrakton
kun la Pentagono.

Aliaj rabobestoj. Aliaj
vortoj kaj radoj. Sed
la sama ĉielo.
En tiu mezepoko
ni vivas ankoraŭ.



Noto
1) orig. Giovanni de Dondi



Hirudo sanguisuga1
aŭ:
legaĵoj por la civitana instruado
 
 

Estas duspecaj hirudoj.
Iuj hirudoj estas hirudoj,
la aliaj - hirudoj ne estas.
(Tiuj estas la niaj.)

Ni dormas, agrable arigite
ĉirkaŭ hirudoj, kiuj tiaj ne estas,
sanktoleitaj per gelateno.
El vegetaraj vilaoj
ili disĵetas bonintence
rozariojn kaj sukeron
en la jubiladon de la somnambulaj
senelektaj
2 elektontoj. Dankeme
ni ŝirmas ilin,
kiuj sangon ne povas vidi,
kontraŭ iliaj malamikoj, la hirudoj.

Kial ili estas tiom grasaj?
Tiel demandas sendiuloj.

Kial ili plimultiĝas
kaj obskure ŝvelas? Kiel
klarigi, ke la spegulon
de la ĉielo kaj de la racio
ili kovradas per muĝanta ŝlimo?

Tio estas pilgrimadoj
por paco kaj libereco.

Ĉu vere ili sin grasigas
per brasiko? Ĉu estas ilia kverelo
la nia? Ĉu hirudo
kaj malhirudo, luktante
je vivo aŭ mort',
ne palpebrume signas
reciproke kun sangaj okuloj?

Ilia luktado estas brakumo.
Kiu sufokiĝas en ĝi?
Tiel demandas malkuraĝuloj.

Hirudo restas hirudo.
Tiel parolas perfiduloj.

Pacon surtere
al hirudoj, libereco
al hirudoj, al la hirudoj,
kiuj hirudoj ne estas
(al la niaj),
plezuron!
Tiel parolas justuloj.



Notoj
1) ellatinigite: Hirudo sangosuĉa
2) en la germana tiu esprimo havas du signifojn: ,(agi) trafe-maltrafe' (adv.); kaj la bazan, sed malfortiĝintan ,,(esti) sen elektebleco".
La aŭtoro elvokas ambaŭ samtempe.


 

 


Pliaj kaŭzoj de poeta mensogo
 

Ĉar la momento,
en kiu la vorto feliĉa
prononciĝas,
neniam estas la momento feliĉa.
Ĉar la mortanto pro soifo sian soifon
ne translipigas.
Ĉar en la buŝo de la laborista klaso
la vorto laborista klaso ne troviĝas.
Ĉar, kiu malesperas,
ne emas diri:
,,Mi estas malesperanto".
Ĉar orgasmo kaj orgasmo
ne estas kunigeblaj.
Ĉar la mortanto, anstataŭ aserti:
,,Mi nun mortas",
nur aŭdigas palan brueton,
kiun ni ne komprenas.
Ĉar estas la vivantoj,
kiuj okupas la orelojn de la mortintoj
per siaj teruraj novaĵoj.
Ĉar la vorto venas tro malfrue,
aŭ tro frue.
Ĉar estas do iu alia,
ĉiam alia,
kiu parolas,
kaj ĉar tiu,
pri kiu temas,
silentas.


 

 


Konjunkturo
 

Vi kredas manĝi
sed tio ne estas viando
per kio ili vin manĝigas
tio estas logaĵo, ĝi gustas dolĉe
(eble la fiŝistoj forgesos
la ŝnuron, eble
ili faris voton
estonte fasti?)

La hoko ne gustas je biskvito
ĝi gustas je sango
ĝi ŝiras vin el la varmeta buljono:
kiom malvarma estas l'aero ĉe Berezino!
Vi ruliĝos
sur fremda sablo
fremda glacio:
Grenlando, Nevado, ŝir-
unge fiksiĝos vi
en la felo de la Nubia Dezerto.

Ne zorgu! Bona memoro
ornamas la fiŝistojn, malnova sperto.
Ili portas al vi la amon
de la buĉisto al lia porkino.
Pacience ili sidas ĉe Rejno,
ĉe Potomako, ĉe Berezino,
ĉe la riveroj de l'mondo.
Ili vin paŝtas. Ili atendas.

Vi reciproke batas la dentaron enkolen.
Timante la malsaton
vi luktas por la mortiga logaĵo.


 

 


Kuireja papereto
 

Dum senokupa posttagmezo, hodiaŭ
mi vidas en mia domo
tra la malferma kuireja pordo
laktujon  ceptabulon
katteleron.
Surtable kuŝas telegramo.
Mi ne legis ĝin.

En muzeo en Amsterdamo
mi vidis sur malnova bildo
tra la malferma kuireja pordo
laktujon  pankorbon
katteleron.
Surtable kuŝis letero.
Mi ne legis ĝin.

En somerdomo ĉe la Moskvo
mi vidis antaŭ kelkaj semajnoj
tra la malferma kuireja pordo
pankorbon  ceptabulon
katteleron.
Surtable kuŝis la gazeto.
Mi ne legis ĝin.

Tra la malferma kuireja pordo
mi vidas elverŝitan lakton
tridekjarajn militojn
larmojn sur ceptabuloj
kontraŭraketo-raketojn
pankorbojn
klasbatalojn.

Maldekstre mi vidas tute malsupre en angulo
katteleron.


 

 

La alia


Iu ridas
zorgas
tenas mian vizaĝon kun haŭto kaj haroj sub la ĉielon
ruligas vortojn el mia buŝo
iu kiu havas monon kaj angoron kaj pasporton
iu kiu disputas kaj amas
iu moviĝas
iu baraktas

sed ne mi
Mi estas la alia
kiu ne ridas
kiu ne havas vizaĝon sub la ĉielo
kaj vortojn en sia buŝo
kiu estas nekonata de si kaj de mi
ne mi: la Alia: ĉiam la Alia
kiu ne venkas nek venkatas
kiu ne zorgas
kiu ne moviĝas

la Alia
kiu estas al si indiferenta
pri kiu mi ne scias
pri kiu neniu scias kiu li estas
kiu min ne movas
tiu estas mi


 

 

La povo de la kutimo

 

 
 

Kutimo beligas la malvirton
(Christian Frchtegott Gellert)

I
Kutimaj homoj kutime
kutimajn homojn ne ŝatas.
Kaj inverse.
Kutimaj homoj trovas malkutime,
ke oni ilin trovas nekutimaj.
Jam ili ne plu estas homoj kutimaj.
Kaj inverse.

II
Ke oni kutimiĝas al ĉio,
al tio oni kutimiĝas.
Oni nomas tion kutime
lernproceso.

III
Estas dolorige,
se maldaŭras la kutima doloro.
Kiom laca estas la vigla animo
je sia vigleco!
Tiu ĉi simpla homo ekzemple trovas malfacila,
esti simpla homo,
dum tiu malsimpla personeco
gurdas siajn malfacilaĵojn
kiel preĝistino la rozarion.
Ĉie la ĉiamaj komencantoj,
kiuj delonge estas ĉe la fino.
Ankaŭ malamo estas kara kutimo.

IV
La ankoraŭ ĝis nun ne okazinto
- por ni kutima afero.
La ankoraŭ ĝis nun ne okazinto
estas kutimrajto.
Kutimulo
renkontas ĉe la kutima angulo
kutimkrimulon.
Neaŭdita okazaĵo.
La kutima fekaĵo.
La klasikuloj kutimis
el tio fari novelojn.

V
Ripozas en paco la kutimo de la potenco
sur la potenco de la kutimo.
 


Kopirajto pri la tradukoj © 1999


hejmpaĝen

reen al Encensbergo


style='color:#3333FF'>La ankoraŭ ĝis nun ne okazinto
- por ni kutima afero.
La ankoraŭ ĝis nun ne okazinto
estas kutimrajto.
Kutimulo
renkontas ĉe la kutima angulo
kutimkrimulon.
Neaŭdita okazaĵo.
La kutima fekaĵo.
La klasikuloj kutimis
el tio fari novelojn.

V
Ripozas en paco la kutimo de la potenco
sur la potenco de la kutimo.
 


Kopirajto pri la tradukoj © 1999


hejmpaĝen

reen al Encensbergo