Berto BREĤTO
La mantelo herezula
Ĝordano
BRUNO, la viro el Nolo, kiun la Romaj inkviziciaj oficoj en la jaro 1600 sur
ŝtiparo bruligis pro herezo, estas ĝenerale konsiderata granda homo, ne nur pro
liaj aŭdacaj - kaj de tiam kiel veraj pruvitaj - hipotezoj pri la movoj de la
stelaĵoj, sed ankaŭ pro lia kuraĝa konduto al la inkvizicio, al kiu li diris:
“Vi eldiras la verdikton kontraŭ mi kun eble pli granda timo ol mi ĝin
aŭskultas.”
Se oni
legas liajn skribojn kaj krome ankoraŭ ĵetas rigardon en la raportojn pri lia
publika agado, tiam mankas fakte plu nenio por nomi lin homo granda. Kaj tamen
ekzistas historio kapabla eble ankoraŭ pli altigi nian estimon por li. Oni
devas scii, kiel li falis en la manojn de la inkvizicio. Veneca patricio, certa
Moĉenigo, invitis la klerulon en sian domon, por ke li instruu lin pri la
fiziko kaj memorarto. Li gastigis lin dum kelkaj monatoj kaj kompense ricevis
la postulitan instruon. Sed anstataŭ instrukcion pri nigra magio, kiun li estis
esperinta, li ricevis nur tian pri fiziko. Li estis pri tio tre malkontenta,
ĉar tio ĉi ja ne estis utila al li. La kostojn, kiujn kaŭzis lia gasto, li
bedaŭris. Plurfoje li serioze admonis lin, fine liveri al li la sekretajn kaj
profitigajn konojn, kiujn tiom fama viro ja certe devis posedi, kaj kiam tio ne
helpis, li denuncis lin letere ĉe la inkvizicio. Li skribis, ke tiu malbona kaj
sendanka homo estas en lia ĉeesto fie parolinta pri kristanoj, dirinta pri
monaĥoj, ke ili estas azenoj stultigantaj la popolon, kaj krome asertinta, ke
ekzistas, male al kio staras en la biblio, ne nur unu suno, sed sennombraj,
ktp. ktp. Li, Moĉenigo, estas lin pro tio enŝlosinta en sian subtegmentejon kaj
petas, lin plej rapide arestigi.
La
oficistoj efektive venis meze de nokto de iu dimanĉo al iu lundo kaj prenis la
klerulon en la karceron de la inkvizicio. Tio okazis lunde, la 25-an de majo
1592, matene je la 3-a horo, kaj de tiu tago ĝis tiu, en kiu li suriris la
ŝtiparon, la 17äan de februaro 1600, la Nolano ne plu eliĝis el la malliberejo.
Dum la ok
jaroj, kiujn daŭris la terura proceso, li luktis senlace por sia vivo, sed la
batalo, kiun li luktis en la unua jaro en Veneco kontraŭ sia transdono al Romo,
estis eble la plej malespera. En tiu tempo okazis la historio pri la mantelo. En
la vintro 1592 li estis, tiam ankoraŭ loĝanta en hotelo, kudriginta dikan
mantelon de tajloro nomata Gabrielo CUNTO. Kiam li estis arestata, la vestaĵo
ankoraŭ ne estis pagita.
Pro la
sciiĝo pri la aresto, la tajloro rapidegis al la domo de sinjoro Moĉenigo en la
kvartalo ĉirkaŭ Sankta Samuelo, por prezenti sian fakturon. Estis tro malfrue. Servanto
de sinjoro Moĉenigo elpordigis lin. “Por tiu trompisto ni sufiĉe pagis”, li
kriis tiom laŭte sur la sojlo, ke kelkaj pasantoj retrorigardis. “Eble vi kuru
en la tribunalon de la Sankta Ofico kaj tie diru, ke vi rilatas kun tiu
herezulo.”
La tajloro
staris ektimigite sur la strato. Bando de stratbuboj estis ĉion aŭdinta, kaj iu
el ili, pustulkovrita ĉifonita bubeto, ĵetis ŝtonon al li. Estas vere ke
elpordiĝis malriĉe vestita virino kaj donis al li vangofrapon, sed Cunto,
maljuna viro, sentis klare, ke estas danĝere, ‘iel rilati kun tiu herezulo’. Li
kuris, timeme retrorigardante, ĉirkaŭ angulon kaj per granda ĉirkaŭvojo hejmen.
Al sia edzino li nenion rakontis pri sia malfeliĉo, kaj ŝi miris dum semajno
pri lia premata konduto.
Sed la
unuan de junio ŝi malkovris pretigante la fakturojn, ke mantelo ne estis pagita
de viro, kies nomo estis sur ĉies lango, ĉar la Nolano estis la urboklaĉo. Disvastiĝis
la plej teruraj famoj pri lia malboneco. Li estis ne nur la edzecon treninta
tra la koto, kaj per libroj kaj parole, sed ankau nominta Jesuon ŝarlatano kaj
dirinta la plej frenezajn petolaĵojn pri la suno. Al tio tre bone konformis, ke
li ne estis paginta sian mantelon. La bona virino ne sentis la plej etan emon
suferi tiun perdon. Post fortega disputo kun sia edzo la sepdekjarulino iris,
en siaj dimanĉaj vestoj, en la konstruaĵon de la Sankta Ofico kaj kun kolera
vizaĝo postulis la tridek du skudojn, kiujn ŝuldis al ŝi la arestita herezulo. La
oficisto, kun kiu ŝi parolis, skribe fiksis ŝian postulon kaj promesis esplori
la aferon. Sekve Cunto baldaŭ ricevis alvokon, kaj tremegante li prezentis sin
en la timata oficejo. Je lia surprizo li ne estis pridemandata, sed nur
sciigata, ke ĉe la reguligo de la financaj aferoj de la arestito lia postulo
estos konsiderata. Tamen la oficisto komprenigis, ke el tio rezultos ne multo. La
maljuna viro estis tiom feliĉa pro tio, ke li tiom facile eskapis, ke li subule
dankis. Sed lia edzino ne estis kontentigita. Ne sufiĉis, por kompensi la
perdon, ke ŝia edzo rezignis je sia vespera glaso kaj kudris ĝis en la nokto. Estis
ŝuldoj ĉe la ŝtofkomercisto pagendaj. En la kuirejo kaj la korto ŝi kriadis, ke
estas honto, aresti krimulon antaŭ ol li pagis siajn ŝuldojn. Ŝi estas, se
necese, ironta ĝis la Sankta Patro al Romo, por ricevi siajn tridek du skudojn.
“Li ne bezonas mantelon sur la ŝtiparo”, ŝkriis. Ŝi rakontis, kio al ili
okazintis, al sia konfespastro. Li konsilis postuli, ke almenaŭ estu al ili redonata
la mantelo. Li vidis en tio agnoskon flanke de eklezia instanco, ke ŝi havas
justan pretendon, kaj deklaris, ke ŝi neniel estas kontenta pri la mantelo, kiu
certe jam estas portita kaj krome tajlorita laŭmezure. Ŝi devas ricevi la
monon. Ĉar ĉe tio ŝi fariĝis iom laŭta en sia fervoro, la pastro ŝin elĵetis. Tio
ŝin iom saĝigis, kaj kelkajn semajnojn ŝi kondutis trankvile. El la oficejo
inkvizicia nenio plu aŭdiĝis pri la kazo de la arestita herezulo. Sed ĉie oni
interflustris, ke la pridemandoj evidentigis senmezurajn hontaĵojn. La
maljunulino avide ĉien aŭskultis al ĉio tia klaĉo. Estis por ŝi torturo aŭdi,
ke la afero herezula statas tiom malbone. Neniam li liberiĝos kaj povos pagi
siajn ŝuldojn. Ŝi jam neniun nokton dormis, kaj en aŭgusto, kiam la varmego
komplete ruinigis ŝiajn nervojn, ŝi komencis, en la komercejoj, kie ŝi
aĉetadis, kaj al la klientoj venintaj por surprovo, per granda elokvento
prezenti sian postulon. Ŝi komprenigis, ke la patroj faras pekon, kiam ili tiom
indiferente malatentas la justajn postulojn de eta metiisto. La impostoj estis
premaj, kaj la panprezo altiĝinta nur antaŭ mallonge. Iun antaŭtagmezon
oficisto ŝin prenis en la Sanktan Oficejon, kaj tie oni avertis ŝin intense,
delasi de sia malica klaĉado. Oni demandis ŝin, ĉu ŝi ne hontas, pro kelkaj
skudoj trakotigi tre seriozan eklezian proceson. Oni komprenigis al ŝi, ke
kontraŭ ŝiaspeculoj oni posedas diversajn rimedojn. Dum kelka tempo tio helpis,
kvankam ĉepense de la diro “pro kelkaj skudoj” en la muzelo de frato manĝegulo
ŝia vizaĝo ĉiufoje kolere ruĝiĝis. Sed septembre aŭdiĝis, ke la
ĉefinkviziciisto en Romo estas postulinta la transdonon de la Nolano. Ke oni
traktas pri tio en la sinjorio. La civitanaro vigle diskutis tiun
transdonpostulon, kaj la tendenco estis ĝenerale kontraŭ ĝi. La metiistaro ne
volis scii super si Romajn tribunalojn. La maljunulino estis ekster si. Ĉu vere
oni intencas lasi Romen la herezulon, sen ke li estas regulinta siajn ŝuldojn? Tio
estas la pinto. Apenaŭ ŝi estis aŭdinta la nekredeblan novaĵon, kiam ŝi jam,
sen eĉ preni al si la tempon por surmeti pli bonan jupon, kuris en la Sanktan
Oficejon. Ŝi estis tiufoje akceptata de pli alta oficisto, kaj tiu estis,
strange por diri, pli afabla al ŝi, ol estintis ĉiuj antaŭaj oficistoj. Li
estis preskaŭ tiom maljuna kiom ŝi mem kaj aŭskultis ŝian plendon trankvile kaj
atente. Kiam ŝi estis fininta, li demandis post paŭzeto, ĉu ŝi volas paroli kun
Bruno.
Ŝi
konsentis tuj. Oni fiksis rendevuon por la venonta tago. Je tiu antaŭtagmezo
ŝin alpaŝis en eta ĉambreto kun kraditaj fenestroj malalta, malgrasa viro kun
maldensa nigra barbo kaj ĝentile demandis ŝin pri ŝia deziro. Ŝi estis lin
vidinta liatempe okaze de la almezurado kaj dum la tuta tempo bone memorinta
lian vizaĝon, sed nun ne rekonis lin tuj. La ekscitiĝoj de la pridemandadoj lin
certe ŝanĝintis. Ŝi diris haste: “La mantelo. Vi ne pagis ĝin.” Li rigardis ŝin
kelkajn sekundojn mirigite. Tiam li ekmemoris kaj demandis mallaŭtvoĉe: “Kiom
mi ŝuldas al vi?” “Tridek du skudojn”, ŝi diris, “vi ja ricevis la fakturon”.
Li returnis sin al la granda, dika oficisto, kiu kontrolis la interparoladon,
kaj demandis lin, ĉu li scias, kiom da mono kune kun liaj havaĵoj estas
deponita en la konstruaĵo de la Sankta Ofico. La viro ne sciis tion, sed
promesis ĝin klarigi. “Kiel fartas via edzo”, demandis la kaptito, sin
returnante al la maljunulino, kvazaŭ per tio la afero estus fluigita, tiel ke
estis kreitaj normalaj rilatoj kaj donitaj la cirkonstancoj de ordinara vizito.
Kal la maljunulino, konfuzita de la afableco de la malgranda viro, murmuris, ke
li bone fartas, kaj eĉ aldonis ion pri lia reŭmatismo.
Tiel ŝi
reiris nur du tagojn poste en la konstruaĵon de la Sankta Ofico, ĉar ŝajnis al
ŝi dece, lasi al la sinjoro tempon por liaj informiĝoj. Efektive ŝi ricevis la permeson,
ankoraŭfoje paroli kun li. Ŝi devis, en la eta ĉambreto kun la kradita
fenestro, tamen pli ol horon atendi, ĉar li estis ĉe la pridemandado.
Li venis
kaj ŝajnis tre elĉerpita. Ĉar ne estis seĝo, li iom apogis sin ĉla muro. Sed li
parolis tuj pri la afero.
Li diris al
ŝi kun tre malforta voĉo, ke li bedaŭrinde ne kapablas pagi la mantelon. Inter
liaj havaĵoj ne troviĝis mono. Tamen ŝi ne perdu sian esperon. Li estas
pripensinta kaj ekmemorinta, ke ĉe viro, kiu en la urbo Frankfurto presis
librojn de li, devas ankoraŭ kuŝi mono por li. Al tiu li volas skribi, se oni
tion permesos al li. Pri la permeso li volas peti jam morgaŭ. Hodiaŭ dum la
pridemandado ŝajnis al li, ke regis ne aparte bona atmosfero. Tial li ne volis
demandi kaj eble ĉion fuŝi.
La
maljunulino trapenetre rigardis lin per siaj akraj okuloj, dum li parolis. Ŝi
konis la elturniĝojn kaj esperigojn de prokrastemaj ŝuldantoj. Ili diable
malmulte zorgas pri siaj devoligoj, kaj kiam oni ilin aliras, ili ŝajnigis,
kvazaŭ ili movus ĉielon kaj inferon. “Pro kio vi bezonis mantelon, se vi ne
havis monon por ĝin pagi?” Ŝi malmole demandis. La kaptito kapjesis, por montri
al ŝi, ke li sekvis ŝian pensoĉenon. Li respondis: “Mi ĉiam perlaboris, per
libroj kaj per instruado. Tial mi pensis, ke mi enspezos ankaŭ nun. Kaj la
mantelon mi kredis bezoni, ĉar mi kredis, ke mi promenos ankoraŭ en libero.”
Tion li
diris sen ia amaro, videble nur por ne ŝuldi al ŝi la respondon.
La
maljunulino lin ree taksis de supre ĝis suben, koleroplene, sed kun la sento,
ne atingi lin, kaj sen plue diri vorton, ŝi returnis sin kaj kuris el la
ĉambro. “Kiu sendos monon al homo, al kiu la inkvizicio faras proceson?” ŝi
kolere esprimis direkte al sia edzo, kiam ili tiuvespere kuŝis enlite. Li estis
nun trankvila pri la pozicio de la klerikaj oficoj al li, tamen malaprobis la
senlacajn provojn de lia edzino, enkasigi la monon. “Li devas nun certe pensi
al io alia”, li grumblis. Ŝi diris nenion plu. La sekvaj monatoj pasis, sen ke
okazis io nova en la teda afero. Komence de januaro oni diris, ke la sinjorio
konsideras la ideon cedi al la deziro de la papo kaj transdoni la herezulon. Kaj
poste venis nova asigno por la Cuntoj veni en la konstruaĵon de la Sankta
Ofico.
Ne estis
donita certa horo, kaj sinjorino Cunto iris tien je iu posttagmezo. Ŝi venis
malkonvene. La kaptito atendis la viziton de la prokuratoro de la respubliko,
kiu estis komisiita de la sinjorio, ellabori ekspertizon pri la demando de la
transdono. Ŝi estis akceptata de la supera oficisto, kiu iam ebligintis al ŝi
la unuan interparoladon kun la Nolano, kaj la grizulo diris al ŝi, ke la
kaptito dezirintis paroli kun ŝi, sed ke ŝi pripensu, ĉu la momento estas taŭge
elektita, ĉar la kaptito staras rekte antaŭ konferenco kun plej alta graveco
por li. Ŝi diris mallonge, ke oni ja nur bezonas lin demandi. Oficisto foriris
kaj returniĝis kun la kaptito. La interparolo okazis en la ĉeesto de la supera
oficisto. Antaŭ ol la Nolano, kiu jam sub la pordo ŝin alridetis, povis ion
diri, la maljunulino elpuŝis: “Kial vi do kondutas tiel, se vi volas promeni en
libero?” Dum momento la malgranda viro ŝajnis perpleksa. Tiun kvaronjaron li
estis respondinta tre multajn demandojn kaj apenaŭ memorteninta la finon de ŝia
lasta interparolo kun la edzino de la tajloro. “Ne venis mono por mi”, li diris
fine, “mi skribis dufoje pri tio, sed ĝi ne estas veninta. Mi ekpensis, ĉu vi
reprenos la mantelon.” “Mi sciis ja, ke okazos tiel”, ŝi diris malŝate. ”Kaj ĝi
estas laborita laŭmezure kaj tro malgranda por la plejparto.” La Nolano
rigardis turmentite al la maljuna virino. “Tion mi ne pripensis”, diris li kaj
turnis sin al la kleriko. “Ĉu oni ne povus vendi ĉiujn miajn havaĵojn kaj
transdoni la monon al tiuj homoj?” “Tio ne etos ebla”, miksiĝis en la paroladon
la oficisto, kiu lin estis veniginta, la granda dikulo. “Pri tio pretendas
sinjoro Moĉenigo. Vi¹ estas longe vivinta je ties kostoj.” “Li invitis min”,
replikis lace la Nolano. La grizulo levis sian manon. “Pri tio vere ne temas. Mi
pensas, ke la mantelo estu redonota.” “Kion ni faru per ĝi?” diris la
maljunulino obstine. La grizulo iom ruĝiĝis en la vizaĝo. Li diris malrapide:
“Kara sinjorino, iom da kristana indulgo ne malbone decus al vi. La akuzito
staras antaŭ interparolado, kiu povas signifi por li vivon aŭ morton. Vi povas
apenaŭ postuli, ke li interesiĝu tro por via mantelo.” La maljunulino lin
rigardis malcerte. Ŝi subite memoris, kie ŝi staris. Ŝi konsideris, ĉu ŝi ne
iru, tiam ŝi aŭdis malantaŭ si la kaptiton kun mallaŭta voĉo ri: “Mopinias, ke
ŝrajtas tion postuli.” Kaj kiam ŝi returniĝis al li, li aldonis: “Vi
devas ĉion ĉi pardoni. Neniel pensu, ke via perdo estas al mi egala. Mi faros
petskribon pri la afero.” La granda dikulo estis el la ĉambro irinta laŭ signo
de la grizulo. Nun li revenis, etendis la brakojn kaj diris: “La mantelo tute
ne estas transdonita. Tiu Moĉenigo estas ĝin certe reteninta.” La Nolano
ektimis videble. Poste li diris firme: “Tio ne estas justa. Mi akuzos lin.” La
grizulo skuis la kapon. “Okupu vin prefere pri la interparolado, kiun vi estas
faronta post kelkaj minutoj. Mi ne povas plue toleri, ke oni tie disputaĉas pri
kelkaj skudoj.” Ĉe la maljunulino enkapiĝis la sango. Dum la Nolano parolis, ŝi
estis silentinta kaj paŭte vidinta en angulon de la ĉambro. Sed nun ŝia
pacienco ree krevis. “Kelkaj skudoj!” ŝi kriegis. “Tio estas monata enspezo! Vi
povas facile indulgi. Vin ne trafas perdo!” En tiu momento paŝis alte krestinta
monaĥo en la pordon. “La prokuratoro alvenis”, diris li duonlaŭte, mirigite
rigardante al la krieganta maljuna virino. La granda dikulo kaptis la Nolanon
je la maniko kaj elkondukis lin. La kaptito super la ŝultreton rerigardis al la
virino, ĝis li estis kondukata sur la sojlon. Lia magra vizaĝo estis tre pala.
La
maljunulino konsternite desupris la ŝtonŝtuparon de la konstruaĵo. Ŝi ne sciis
kion pensi. Fine la viro faris ĉion, kion li povis. Ŝi ne iris en la laborejon,
kiam semajnon poste la granda dikulo alportis la mantelon. Sed ŝi subaŭskultis
ĉe la pordo, kaj tiam ŝi aŭdis la oficiston diri: “Efektive ĉiujn lastajn
tagojn li zorgis ankoraŭ pri la mantelo. Dufoje li faris petskribon, inter la
pridemandadoj kaj interparoladoj kun la urbaj administracioj, kaj plurajn
fojojn li petis interparoladon pri tiu afero kun la nuncio. Li sukcesis. Tiu
Moĉenigo devis eldoni la mantelon. Cetere li nun vere bezonus ĝin, ĉar li estas
transdonota kaj ekspedota ankoraŭ ĉi tiun semajnon al Romo.”
Tio veris.
Estis fine de januaro.
(La
teksto provlegendas, bv. fari tion kaj sciigi min pri viaj rezultoj klakante ĉi tien. Antaŭdankas Vilhelmo
Lutermano)
Kopirajto
pri la traduko ©1995 ĉe la tradukinto