Pecoj el
Berto Breĥto: La Tui-romano
(Bertolt Brecht: Der Tui-Roman)
elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano

La ribelo de la komplete honestaj

La historio montras, kiel provo enkonduki la demokration fiaskas pro (antaŭtempa) demokratio. La ellaborado
de bazo por demokratio povas okazi en la plej maloftaj kazoj per metodo demokrata. Kio estas demokrata
konduto? Tia konduto, kiu ebligas demokration, ne tia, kiu montras demokration.

La komplete honestaj pliigas la malhonestecon. Ili devintus krei staton, en kiu ĉia malhonesteco rezultas
malavantaĝe al la malhonestulo, kaj ili kreis tian, en kiu honesteco, nome ilia propra, rezultis je (ilia propra)
malavantaĝo.
 

Tuioj-traktatoj1
Pri la arto de amorado

Se la arto de amorado, en pli fruaj tempoj sufiĉe ĝenerala, ĉar tre populara arto, en Ĉinujo dum la tempo de
la grandaj malkovroj mizere dekadencis, tiam ĉiukaze ne kulpis la tuioj. Ili faris, kiom ili povis por haltigi tiun
dekadencon. En tempospaco de nur dek jaroj aperis du libroj traktantaj tiun temon.

La romano de Lo-reh priskribis sentime, kiel bienposedantino havigas al si la longe malhavintajn ĝuojn,
donante sin al sia arbaristo. Tiu homo estas priskribita kiel mense malalta kreaĵo, malmulte leginta kaj
makulita de tre malbonaj manĝmanieroj. La libro levas la demandon, ĉu per totala abstineco je legado eblas
kontentigi la inojn.

La klerulo Van-eh-weh en sia libro pri la 74 pozicioj iris alian vojon. Li intencis per tiu libro doni gvidilon por
amorado al la normalulo. Per diligenta studado de la 74 eblaj pozicioj de amorado, kiujn indikis la libro, la
nescianto nepre povis, laŭ li, akiri grandan lertecon. La libroj komencis ĉe la plej simplaj, de ĉiu facile
realigeblaj pozicioj kaj finis ĉe la plej komplikaj kaj malfacile memoreblaj. La libro staris sub la moto: genio
estas diligento.

Van-eh-weh opiniis, ke eĉ la plej okupita viro povas preni al si la tempon por prepari sian kunulinon per
kelkaj facile praktikeblaj trukoj al la efika amorado. Li malkonsilis ĉian haston kaj predikis precipe
paciencon. Tamen lia libro ne estis sen troigoj kaj formalismoj. Parto de liaj pozicioj diferencas de la aliaj nur
per etaj detaloj, tiel ke estiĝas la impreso de pedanteco. Ne malmultaj estas krome tro lacigaj. Sed
kompense la libro detenis sin de ĉia frivoleco kaj turnis sin senescepte al seriozaj legantoj.

Cetere, Van-eh-weh donis nur certan kvanton da instrukcioj pli aplikado de la klasika difino de la edzeco
farita de la filozofo Ka-ah, laŭ kiu la edzeco estas kontrakto por reciproka uzado de la seksorganoj. Eĉ en
multĉambraj loĝejoj tiutempe la geedzoj dormis en duoblaj litoj, por ĉiumomente disponi pri la mankanta
organo. Sed la Tuioj ne rezignis. Ili persiste difinis kiel fonto de amorado la soifon al beleco.

La komercistoj streĉis la orelojn al tiu teorio. Ili postulis belecon de la vendistinoj kaj sekretariinoj; tiuj
elspezis ofte preskaŭ trionon de sia salajro por beligiloj. Ili ŝminkis la lipojn ruĝaj, por ŝajnigi ilin bone
trasangataj, kaj larĝaj, por ŝajnigi ilin sensualaj (strange ke oni ne postulis de la vendistoj kaj ŝoforoj ŝminki
siajn nazojn). Ĉar tiuj virinoj krome portis ŝuojn kun altaj kalkanumoj, ili konstante aspektis kun siaj
elstarantaj postaĵoj, kvazaŭ ili sopiregus la brakumadojn de la aĉetantoj de cigaroj kaj gantoj kaj de la ĉefoj.

En la filmteatroj la Tuioj montris al ili minimume unu fojon semajne virinojn de sia tavolo, kiuj per sindonado
al socie pli alttavolaj viroj havigis al si pli agrablan vivon, sed oni devis ĉi tie kalkuli favore al la Tuioj, ke ili
devis prezenti la aferojn tiel, ĉar alie ili ne ricevintus monon por tio. Ili ricevis siajn salajrojn ne de la
vizitantinoj, sed de la posedantoj de la filmteatroj, kaj tiuj zorgis pri sia reputacio. Prezentadoj, laŭ kiuj la
virinoj en labora vivo povis konservi sian mizere pagatan laboron nur, se ili donis sin, estus endanĝerigintaj
la reputacion de la teatroj.

Sed tio apartenas pli al la temo “La arto fari arton”.

Ni jam diris, ke la arto de amorado dekadencis. La aĉetantoj de cigaroj kaj de gantoj elĉerpiĝis serĉante la
ĝustan viron, nome la viron kapablan por distri ilin.

Kin-jeh skribis, ke oni povas diri en tiaj cirkonstancoj: se niaj patrinoj naskis kun doloro, niaj amatinoj jam
koncipis kun doloro.
 

Pri la libereco2

La plej multaj kaplaboristoj (intelektuloj), kiuj favoras la revolucion, atendas de ĝi precipe la liberecon. Inter la
efikoj de la kapitalisma sistemo ili sentas plej prema la grandan malliberecon. Oni povas gajni ilin plej rapide,
se oni montras al ili, ke la regantaj politikaj kondiĉoj signifas terurajn barojn por la libera disvolvigo de la
sciencoj, por ĉia homa esplorado kaj utila praktikado.

Multaj kaplaboristoj komprenas nun, ke revolucio, kiu tuj certigus maksimumon da persona politika libereco,
estus nur treege mallonga ekstazo. Ili havas antaŭ siaj okuloj impresan ekzemplon. La germana revolucio de
1918 certigis kelkajn liberecojn. Sed ĉar la malnova ekonomia sistemo konserviĝis, la privata posedo je
produktrimedoj, la liberecoj neniukampe povis esti konservitaj, eĉ la evoluo de la aferoj kondukis al pli
granda mallibereco en ĉiuj kampoj ol iam antaŭe spertita. Ĉar la politika kaj ĉiu alia libereco dependas de la
ekonomio.

Kopirajto pri la traduko ©1999 ĉe la tradukinto



Notoj

1.
Tuoj: Breĥto donas difinon de la vorto “Tui” en sia teatraĵo “Turandot aŭ la kongreso de la blank-lavistoj”: La
kampkulturisto Sen revas fariĝi ano de la granda frataro, “kiu nomiĝas tiu de la “Tui”-oj - laŭ la komencliteroj
de “Tellekt-Uell-In”. Ĉar ĉio en la ŝtato okazas laŭ iliaj grandaj pensoj, ili “gvidas la homaron”. En tiu teatraĵo
kaj en la romano “La Tui-romano” la Tui-oj estas “la intelektuloj el la tempo de la merkatoj kaj varoj”, kiuj
okupiĝas kiel “blanklavistoj”, “kaplaboristoj”, “lu-donantoj de intelekto”, “formulistoj” kaj “pretekstistoj”. Ili
praktikas la plej diversajn intelektajn profesiojn, kaj kiel plej influa kasto, fronte al la misfunkcioj en la lando
kaj al la kreskanta malkontento kaj tumultoj de la loĝantaro ili estas komisiitaj eltrovi “la kaŭzon de la
konfuzoj” kaj “la radikon de ĉiuj malbonoj”. [...] (Bertolt Brecht: Gesammelte Werke, Bd. 12, Suhrkamp-Verlag,
Frankfurt a.M., 1967, Anmerkungen, p. 1*s.)

2.
B.B.:Ges. Werke Bd. 12, p. 675 (Der Tui-Roman)
 
 

reen al Breĥto

hejmpaĝen

style='text-align:center'>reen al Breĥto

hejmpaĝen