Berto
Breĥto
Pecoj el
ME-TIO, LIBRO DE TURNOJ
Pri
disciplino kaj aliancoj
Kiam Mi-en-leho organizis
sian asocion, estis tre malfacile rilati pace kun li. Li insistis
tre severe pri disciplino. Lia instruinto Le-peho diris al li: Aliancinte kun tiom
malmultaj
homoj kiom pretas submeti sin al vi, vi ne povas perlukti la venkon por la
plugilforĝistoj. La plugilforĝistoj devas sin ligi kun aliaj batalantoj, ĉar
ili solaj estas tro
malfortaj. Mi-en-leho respondis: Ĝuste ĉar la plugilforĝistoj bezonas
aliancanojn, ili
devas gardi tre severan disciplinon. Se oni volas kontrakti aliancojn, oni
devas kiel la
unu partnero esti tre unueca, alie okazos kunfandiĝoj.
Kun aparta impeto defendis sin la kaplaboristoj kontraŭ la disciplino en la
asocio de
Mi-en-leho. Mi-en-leho diris: Sub 'esti libera' vi komprenas 'partopreni la
potencon'.
Sub 'partopreni la potencon' vi komprenas 'regi'. Vian 'regi' vi nomas 'rego de
la
penso'. Por regi vi pretas iri kun la malsatantoj, ĉar tie estas perluktata
potenco. Sed
la malsatantoj volas la potencon por ne malsati, sed precize difinitan
potencon, kiu
rompu la potencon de la malsatigantoj. La malsatantoj havas nenion kontraŭ
regateco, kiu forigas la malsaton, fortigante la batalpovon de la malsatantoj.
Ili
neniom aprezas vian tro liberan liberon. (p. 421)
Interparolo
pri Suo
Kin-jeho rakontis al Ko pri
procesdebato, kiun li estis vidinta en Suo. Kampulo estis
veninta en la urbon por labori en la plugilforĝejoj. Familio prenintis lin en
sian
loĝejon, ĉar ĝuste tiam la filo estis vojaĝe, tiel ke estis libera loko. Li
promesis elloĝiĝi
ĉe la reveno de la filo. Sed kiam la filo revenis, li ne elloĝiĝis, ĉar estis
malfacile trovi
novan loĝejon. La administrejo de la domo nun akuzis la viron. La tribunalo
tamen ne
faris veran verdikton. Ĝi komisiis la domadministrejon trovi loĝejon por la
viro kaj
ankaŭ mem promesis serĉadi. Kin-jeho laŭdis, ke la tribunalo konsciis, ke
elloĝiĝi
signifu enloĝiĝi en alian loĝejon. Ko diris: Estus bele, se estus tiel. Tiam ni
havus tie
ŝtaton, kian la majstroj postulis. Sed mi scias, ke multo ne povas esti farata
en Suo
laŭ la postuloj de la majstroj, pro tio mi ne kredas tiun rakonton. Konsciu do,
kiaj
situoj ekestus, se la aferoj estus traktataj tiom malrigore! Kin-jeho respondis:
Ŝajne ili
estas traktataj tiel malrigore. Eble ankaŭ ekestos la situoj, pri kiuj vi
parolas. Kaj kio
plu? Ko estis dirinta: Mi ne kredas la rakonton. Kino diris: Mi vidis ĝin. Tiam
oni
teatris ion al vi, respondis Ko obstine. Nur pro tio, ke vi ĉeestis, oni tiel
decidis. Kino
diris: Eĉ se tio okazintus nur unufoje kaj nur pro mi, ĝi tamen estus granda
faro, trovi
tiom raciplenan juĝon. Se vi aŭdus, ke ie ekzistus viro kapabla kuri pli rapide
ol ĉiuj
aliaj, sed ke li farus tion nur dum via ĉeesto - ĉu tio tamen ne estus granda
faro?
(p.
425)
Pri egaleco
Met-io diris: Nur kiam la
egaleco de la kondiĉoj estos kreita, eblas paroli pri
malegaleco. Nur kiam la piedoj de ĉiuj staras same altaj, eblas decidi, kiu
altas pli ol
aliaj. (p.
488)
Ordo kaj
malordo
Me-tio diris: La frazo de
Hu-iho "komunprofito iras antaŭ memprofito" aspektas
kvazaŭ ordo. Sed ĝi indikas la plej grandan malordon. Ŝtato, kie io, kio utilas
al la
ŝtato, ne utilas al la unuopulo kaj kie tio utiliganta al la unuopulo ne utilas
al la ŝtato,
tia ŝtato mem ne utilas. Laŭ opinio de tiu Hu-iho, li reprezentas la ŝtaton.
Tiel lia frazo
do signifas simple: La utilo de Hu-iho iras antaŭ la utilo de ĉiu unuopa
civitano. (p.
492)
Pri egoismo
Kiel batali kontraŭ la
egoismo? Ŝtato estu tiel aranĝita, ke inter la profito de la
unuopulo kaj la profito de ĉiuj ne estas diferenco. En malbone aranĝitaj ŝtatoj
- kiel
en tiu de Hu-iho - la egoismo estas io terura. En ordigitaj ŝtatoj, la egoismo
utilas al
ĉiuj. (p.
492)
Me-tio kaj
la etiko
Me-tio diris: Mi ne trovis
multajn "u-frazojn", kiujn mi ŝatas elparoli. Mi celas frazojn
de ĝenerala naturo, frazojn, kiujn oni povas direkti al ĉiuj. Tamen tia frazo
estas:
"Produktu". (p.
498)
Pri la dubo
La disĉiplo de Me-tio, Do,
defendis la opinion, ke oni devas dubi pri ĉio, kion oni ne
vidis per siaj propraj okuloj. Pri tiu negativa opinio li estis skoldata kaj li
forlasis la
domon malkontenta. Post iom da tempo li revenis kaj diris sursojle: Mi devas
korekti
min. Oni devas pridubi ankaŭ tion, kion oni vidas per propraj okuloj.
Demandite, kio do metas limon al la dubo, Do diris: La deziro agi. (p. 504)
Okupiĝo pri
moralo
Ekzistas malmultaj okupiĝoj,
diris Me-tio, kiu damaĝas la moralon de homo tiom,
kiom la okupiĝo pri moralo. Mi aŭdis diri: Oni devas esti verama, oni devas
teni siajn
promesojn, oni devas lukti por la bono. Sed la arboj ne diras: Oni devas esti
verda,
oni devas lasi fali la fruktojn vertikale al la grundo, oni devas susuri per la
folioj, kiam
trapasas la vento. (p.
504)
Pri
ekzamenado de la emocioj
Oni instruis al ni, diris
Me-tio, en nia juneco, malfidi nian racion, kaj tio estis bona.
Sed oni instruis al ni ankaŭ, fidi nian senton, kaj tio estis malbona. La
fonto, el kiu
venas niaj sentoj, estas same malpurigita kiel tiu de niaj juĝoj; ĉar ĝi estas
alirebla
same por la insidoj de la homoj kaj estas do konstante malpurigata de ni mem
kaj de
aliuloj. Kiam ni sentas kompaton, ni sentas ĝin sam-ofte por la rabisto, kiu plore
singultas, ĉar li maltrafis sian viktimon, kiom por lia maltrafita viktimo, kiu
plore
singultas, ĉar li iris la malĝustan, pli longan vojon. Pri rompiĝanta krajono
ni pli ofte
koleriĝas ol pri impostformularo. Ĉiu sentas timon pro io alia; tiu sento
mortigas pli multajn
homojn ol la sentimeco. Oni diras al ni, ke niaj sentoj estas io origina; sed
ili estas
tiom facile produkteblaj, kaj kiom rapide ili estas ŝanĝeblaj! Tute similaj
okazaĵoj
produktas en diversaj tempoj tute malsamajn sentojn, kaj tiel estas ankaŭ en la
sama
tempo ĉe diversaj tavoloj de la popolo. Pri kio ĝojas iuj, pri tio funebras la
aliaj; se ne,
ili pentos pri ĝi. Kaj kvankam tion kaj multon plian ĉiuj ĉiam denove spertis,
la
superstiĉo pri la veraj kaj ĉiam konstantaj homaj sentoj tamen daŭras.
Supozi, ke ekzistas emocioj,
kiuj estas sen racio, signifus, miskompreni la nocion
racio. (p.
516)
Katalogo de
la nocioj
a) Naturo
b) Grundo
Hu-iho uzis konstante la nocion 'grundo' en mistika senco. Li parolis pri
'sango' kaj
'grundo' kaj aludis sekretajn fortojn, kiujn la popolo el ĝi ĉerpas. Me-tio
konsilis uzi
anstataŭ 'grundo' terposedo, aŭ provizi la vorton per tiaj adjektivoj kiaj
fertila, arida,
akvomanka, humo-riĉa ktp. Li atentigis pri tio, ke la kampulo jam delonge ne
plu
bezonas precipe 'grundon', sed pli aŭ samtempe sterkon, maŝinaron kaj
kapitalon.
c) populara
(p.
517)
La kampulo
kaj la bovo
Hu-iho, diris Me-tio,
postulas, ke la popolo estu heroa. Ju pli malforta la cerbo de la
kampulo, des pli forta devas esti la muskoloj de liaj bovoj. (p. 518)
Indekso de
kodoj por la plej gravaj nomoj
Engelso:
Majstro Eh-fuo, Fu-eno, En-fuo
Lenino:
Mi-en-leho
Markso:
Ka-meho
Hegelo:
Majstro Hü-jeho, He-leho
Roza
Luksemburgo: Sao
Stalino:
Ni-eno
Korŝo: Ko,
Ka-oþo
Trocko:
To-tsio
Breĥto:
Kino, Kin-jeho, Ken-jeho, Kien-leho
Rusujo:
Tseno
Sovetio:
Suo
Germanujo:
Gao, Ge-elo, Gero
Hitlero:
Hi-jeho, Hu-iho, Hui-jeho, Ti-hio
Pleĥano:
Le-peho
Anatolo
Franco: Fan-tseo
Fojĥtvangero:
Fe-hu-vango
Emilo
Ludvigo: Luo
(La
indekso estis kompletigita de la editorinto)
Notoj
Breĥto
okupiĝis jam dum sia unua marksismo-studado ankaŭ intense pri ĉina filozofio. Hanns
Eisler atestas: "La ĉina filozofio tre influis lin ĝuste en la jaroj
1929/30, kiel pensinstigo." Plej gravis por Breĥto la studado de la
meĥismo. La fondinto de tiu skolo estis Mo Di aŭ Mê Ti, evidenta
socialetikisto, kiu vivis inter 470 - 400 a.n.e.. Breĥto disponis pri traduko
de la verko de Mo Di el la jaro 1922 de Alfred Forke, kiun li uzis kiel
laborbazo. Tiu ekzemplero kun liaj rimarkoj kaj markaĵoj troviĝas inter la
postlasitaĵoj.
La
"Me-Ti"-tekstoj rilatas unue al la okupiĝo de Breĥto pri la instruoj
de Mo Di, sed krome estas provo analizi la plej gravajn eventojn de la epoko
marksisme en ĉina vestaĵo. La titolo "Libro de turnoj" ne rekte
rilatas al Mo Di, temas pri la verko "I-Ging", unu el la unuaj kvin
kanonaj libroj de la konfucianoj, kiu ne apartenas al la klasikaj verkoj de la
ĉina antikveco. La nocion "turnoj" Breĥto uzas en alia senco ol la
aŭtoroj de la "I-Ging". Li celis "libreton kun
kondutinstruoj", kiu apogu sin sur la instruoj de Mo Di. Por tiu filizofo
la moralinstruo estas parto de la ŝtatinstruo. Laŭ tio li estas decida
kontraŭulo de neŝanĝebla moralleĝo kaj evoluigas en kelkaj ĉapitroj decidajn
socialajn kaj pacismajn pensojn. Mo Di esprimis ankaŭ tre aŭdacajn kaj
raciismajn konsiderojn pri la origino de sociaj misfunkcioj, de malriĉeco kaj
pri la kaŭzoj de milito kaj paco. Li atentigis pri la kulpo de la regantoj kaj
rifuzis paroli pri "sorto".
Kopirajto
pri la traduko ©1999 ĉe la tradukinto