Al la agrablaj surprizoj, kiuj ankoraŭ atendas la
germanan publikon, apartenas la verko de Arthur Schnitzler. Ne mankis malkovremo
en la lastaj jaroj. Laŭvice aperis bela nombro da gravaj literaturaj verkistoj
el la mallumo de la dekdujara suneklipso, tiel ke iuj jam komencas demandi sin,
ĉu en la jaroj inter 1890 kaj 1930 ni ne havis unu el la grandaj epokoj de la
germana kulturo, superita nur de tiu kiu portas la nomon de Goethe. Ankaŭ
Schnitzler estas nun tridek jarojn morta, kaj nenio plu malhelpas nin konfesi,
ke ni havis en li verkiston de supertempa rango. Li estas malhavebla al ni pro
la sama kialo, pro kiu estos malfacile por li konvinki nin pri tio.
Ĉiam en
Germanio la spiritaj luktantoj kaj halterlevistoj, la ĝisfundistoj kaj
altflugantoj, la batantoj de timbaloj kaj ŝaŭmo havis pli favoran publikon ol
tiuj havantaj nenion alian por legitimiĝi ol tion, ke ili scias skribi, pensi
kaj formi. La patosistoj valoris ĉiam pli ol la ironiistoj, la lirikistoj pli
ol la prozistoj, la tragediistoj pli ol la komediistoj, la filozofoj pli ol la
psiĥologoj. La insistado kaj la grandaj vortoj estis ĉiam pli alte taksitaj ol
tio, kion la anglosaksoj nomas "understatement" kaj
"innuendo", do la retenita kaj la nedirita. La skribita vofrto estis
ĉiam pli altrenoma ol la parolita, kaj la lingvo de spekulado kaj sugesto
trovis pli dankeman publikon ol la lingvo de konversacio.
Ĉio ĉi
klarigas, kial Schnitzler estas ĉe ni en pli malfacila situacio ol aliaj kaj
kial ni pli bezonas lin. Li estas unu el niaj malmultaj majstroj de la
interparolo, de la sprita dialogo same kiel de la senĝena babilado, dum kiu la
parolantoj nevole malkaŝiĝas per tio, kion ili diras kaj ne diras, kaj ne nur
nevole malkaŝas, kion ili scias, sed ankaŭ, kion ili mem ne scias. Tio
konsideratas nur kiel kabaretao, etarto, sed ĝi ne estas eta arto. Ĝi estas la
mediumo de la dramo, sed nenio pli malfacilas al niaj dramistoj verki kaj al
niaj aktoroj paroli. Ĝi estas la mediumo de Schnitzler, ne nur de la kreinto de
la "dolĉaj knabinoj" kaj de la melankoliaj vivuloj, pro kiuj li estis
fama, sed ankaŭ de la animanalizisto kaj moropriskribanto, de la socikritikisto
kaj verecfanatikulo, pro kiuj li meritas famiĝi.
La du
malgrandaj pecoj, kiuj ĉi tie kunestas, lia plej fama kaj lia plej fifama,
ŝajnas malbone interrilati: la profundanima "amindumo" kaj la
malagrabla "rondo", la kortuŝa tragedio kaj la "cinika"
satirludo, la unua popoldramo, satigita je loka etoso - ne ekzistas verko en
kiu blovas pli da viena aero - prezentata en la Burgteatro kun ĉiaj publikaj
honoroj, la alia kiel kontrabandaĵo longe kaŝita en la tirkesto de la verkinto
kaj ĉirkaŭita de ĉagrenoj kaj skandaloj. Kaj tamen ili naskiĝis en intima
najbareco, la unua verkita de la tridekdujarulo 1894, la alia nur du aŭ tri
jarojn poste. Ili havas ankoraŭ pli komunan.
Tamen ne tion,
kion la titolo "amindumo" ŝajnas anonci. Ĉar se la dramo finiĝis per
la morto de la amparo, oni malkovras la neskribitajn citilojn, la mutan
demandosignon ĉe la facilanima vorto. Sed ĉu pro tio ĝi estas kortuŝa melodio
pri vivo kaj morto, dolĉ-amara melodieto? Tia oni volis ĝin. Sed Fritz kaj
Christine ne estas Tristano kaj Izolda, kaj se ili devas morti, tiam ili ja ne
mortas pro amo, ne morton kunan kaj ne unu pro la alia kaj pro tio ne morton
edifan kaj konsolan. Se estas amo, pro kio Fritz iras en la morton, tiam ĝi
estas amo al iu alia, eĉ pli malbone, amo de hieraŭ, kiu eble iam estis granda
pasio kun ĉiaj deliroj kaj ekstazoj, sed kiu interne jam estis finita kaj
preterpasita kaj ĉesinta esti feliĉo, ekde kiam ĝi eniris la neniigan staton de
agonio, sed kiu mortante ankoraŭfoje rektiĝas kaj en la momento, en kiu li jam
povis kredi sin savita per la sana kaj sendrameca amindumado kun Christine,
ĝuste ankoraŭ reatingas lin kaj kuntiregas lin en la morton. Amo morta kaj
tamen ankoraŭ mortiga, certe - sed morto pro amo? Kaj ĉu entute tiu amo valoris
morton? Ĉi tie oni ĉeestas sensence multekostan pagon kaj kruele malfruan
enkasigon.
Kaj Christine?
Kiom ajn terura estu la doloro pri la perdo de la amato, ŝi povus postvivi ĝin.
Ŝi ja neniam iluziiĝis ke tio povus esti por ĉiam, ŝi sciis, ke ŝi iam devos
fordoni lin. Sed ke li mortis pro alia virino kaj ke ŝi eĉ ne rajtis scii tion,
ke ŝi tiom malmulte apartenis al lia vivo, ŝi, por kiu li estis ĉio, ke ŝi
estis tute sola kun sia granda amo, ke tio, kio estis por ŝi la unua kaj sola
amo, por li estis nenio ol amindumo, ne la unua kaj apenaŭ la lasta, tion ŝi ne
volas kompreni, kaj se ŝi komprenis ĝin, ŝi ne povas transvivi ĝin. "Kaj
kiam venos la venonta amanto?" - en tiu akresona demando malfermiĝas
abismo da teruro, la antaŭsento pri la ripeteblo de la neripeteblaĵo. Ĉu la vivo
estas tia? Tiam la Mizi-oj, la Theodor-oj kontentiĝu per tio, ŝi ne volas plu
havi ion komunan kun ĝi. Mortokaŭzo ĉu amo? Ne: amindumo.
Ĉu ŝi tamen
pli bone farintus sekvi la averton de la falsa Kathrin kaj kontentiĝi per
bonmora edzeco? Ĉu ŝia patro, la maljuna Weiring, tamen pli bone farintus gardi
ŝin, kiel li kredis devi dumvive gardi? Tiam ŝi ja ne spertintus la feliĉon,
sed ankaŭ ne la morton. Aŭ ĉu ŝi prefere kondutus kiel ŝia amikino, la
furora Mizi, kiu tiel facilanime lasas sin pasigi de unu mano al la alia?
Ĝuste tio, kio
morte terurigas la kompatindan Christin-an, la ripeteblo de la neripeteblaĵo,
nenio alia, estas la temo de la "rondo". Ĝi estas majstroverko de la
strikta frazo. Dek personoj formas ĝian koreografion. Dekfoje tiuj dek personoj
formas paron. Dekfoje la temperaturo altiĝas de la nulpunkto ĝis la bolpunkto
kaj resinkas al la nulpunkto, kaj per tio ke post ĉiu pariĝo unu el la
partneroj estas anstataŭigita, oni vidas suriri ŝtuparon supren kaj malsupren,
kiu kondukas de la Venus Meretrix, la aĉeteblan amon, supren al la Venus
Matrimonialis, la edzan amon, kaj ree suben al la punkto de kiu ĝi eliris.
La verkinto ne
donis nomojn al la personoj, per kiuj ili ja legitimiĝus kiel unikaj estaĵoj.
Laŭ la maniero de la postasj ekspresionistoj li nomas ilin: la putino, la
soldato, la ĉambristino, la juna sinjoro, la juna sinjorino, la edzo, la dolĉa
knabino, la poeto, la aktorino, la grafo. Kiel la figuroj de la pupteatro, kiel
tiuj de la mortodanco, ili estas tipoj. Kaj kiel marionetoj ili reagas, tirataj
ĉe nevideblaj fadenoj, same al la samaj instigoj aŭ impulsoj. Tiom ege ja ne
diferencas la juna sinjorino kaj la putino, la edzo kaj la soldato. Ĉiam
finiĝas per la sama farado. La elegantuloj distingiĝas de la ordinaraj, se
entute, per la ceremoniaĵoj kiujn ili kredas necesaj ĉe tio, la tuta gamo
da pretendoj kaj fikcioj, kiujn ili kredas devigaj por si - kaj en tiu kadro la
verkinto malligis tutan pandemonion, ne Dantan inferon de la grandaj malvirtoj,
nur pandemonion de la etaj falsaĵoj kaj kovardaĵoj, stultaĵoj kaj vantaĵoj,
pedantaj kaj senkorecaj kondutoj. Sed kiom multe ili insistas pri sia mizere
eta personeco, tiom senreziste ili lasas sin tamen fine entiregi en la saman
faŭkon, en kiu la lumo estingiĝas kaj la voĉo sufokiĝas, por retrovi sin same
senkompate revomitaj en la sobrecon de sia konscio kaj por kontentigite repreni
posedon de la fikcio de sia personeco. Kiom ajn diversaj ili ŝajnas, kiom ajn
diverse ili kondutas, kiom ajn brutale aŭ subtile, tuj kiam ili venas en tiun
vorticon, ili estas egalaj unu al la alia kiel la imperiestro kaj la almozulo
antaŭ la morto de la mortodanco.
Dekfoje
ripetiĝas la makabra danco, la afektado kaj fanfaronado, la kverado kaj
karesado dekfoje la supren suben de la sklavoj de amindumado, logado, pariĝo,
satiĝo kaj sobriĝo, kaj je la fino ni ree atingis la komencon, kaj estas nur
pro la kompato de la kurteno, ke la tuta ludo ne rekomenciĝas. La rondo estas
senfina kaj ripetiĝos tiom longe kiom la mondo ne pereos.
Se tiu
karuselado ŝajnas tiel amuza al la partoprenantoj, tiam ĉar ili ne scias tion -
kvankam eble ankaŭ antaŭsentas (ĉar kion alian signifu la suspektema esplorado
pri antaŭuloj kaj la timema insidado al posteuloj, la tuta ambicio
kaj pretendo esti la unua kaj sola, ol la tremado pri la iluzio de unikeco kaj
eterneco?) Sed la spektanto de tiu arlekenaĵo vidas nur la pretekstecon de ĉiuj
ĉi pretendoj kaj la meĥanikecon de la ripetado.
Tio estas
certe komika, sed ne en ia gajiga aŭ edifa senco, komedio pli por dioj ol por
ni kompatindaj homidoj, kiuj en tiu ludo sidas ja ne nur antaŭ la scenejo, sed
ankaŭ sur ĝi. Ne kompreneblas nur, kiel oni povis denunci tiun dramon
malmorala. Anstataŭ akrigi la apetiton pri amora agado, ĝi taŭgas pli por
mortigi ĝin. Ĝi estas la verko de moralisto, ne de epikureo, verko de
senmaskigo, de malsorĉado, senkompata kaj morte serioza, kaj kompare aperas la
"amindumo" ankoraŭ kiel homema kaj konsola dramo.
La tragedio
kaj la satirludo, disigita per tuta mondo, kuŝas sur la kontraŭaj finoj de la
sama akso. Ili traktas du aspektojn de afero, kiun nia lingvo estas sufiĉe
larĝanima por nomi ĝin per la sama nomo "amo". Ili ne celas dementi
unu la alian. Oni legu ilin ne unu post la alia, sed - por tiel diri - unu apud
la alia. La verkinto sentus sin komplete komprenita, se oni el ili konkludus,
ke la afero, kiun ili pritraktas, havas ankaŭ siajn seriozajn flankojn, kaj se
de tiu observo elirus certa maltrankviliĝo.
Oktobre 1960 Richard
Alewyn